Teologio

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Homo bagatelema"

~ Zamenhof pri teologo
Teologiaj mistikaj simboloj

"Ŝajnas ke la serviloj estas okupata ege pro la amaso da elŝutoj. Mi sukcesis tuj ĉi morgaŭ"

~ nerdo

""Teologio". Jen alia interesa vorto. Ĉu vi konas homon kiu pretas uzi la vorton "teologo" por difini 'ateistan' ulon kiu esploras 'diaĵojn'?"

~ bonalingvano dube pri la "bona lingvo"

"Mi havas nenion kontraŭ ĝi, tamera de subkondiĉo nepre aprobi ian ajn stultaĵon"

~ Milokula Kato pri Teologio

"Mia impreso estis tre negativa unuavide"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

"Oni diras, ke mi scias nenion pri teologio. Sed kio estas sciinda pri 'teologio'? Nomu por mi unu teologian fakton kaj mi lernos ĝin."

~ Richard Dawkins pri teologio

"Tajdo altiĝas, tajdo malaltiĝas, sen iu ajn miskomuniko. Oni ne povas klarigi tion."

~ Usona teologo
Cab.jpg

TeologioTeoliko (el la greka theosteo“ kaj logio „seksemo“), bonalingve diesplorado, nomiĝas tiu primara erotika-seksa kliniĝo de homo (la t.n. teologo) al teaj personoj (dioj aŭ ĉefe diinoj).

Tipa krimema teologo

La esprimon enkondukis (kiel „Theologia erotica“) en 1886 la viena psikiatro Richard von Krafft-Ebing en sia verko Psychopathia sexualis.

Oni skizas la sekvajn trajtojn de teologo:

  • La seksa interesiĝo trafas gediojn;
  • La seksa interesiĝo estas primara, do celas senescepte aŭ ĉefe gedioj;
  • La seksa interesiĝo estas longdaŭra tiurilate;

Oni nomas ankaŭ ofte la seksan misuzon de gedioj "teologio", sed tiam temas nur ofte pri religio. Se la primara inklino celas demonojn, oni parolas pri demokratio.


Por la teologoj ofte sufiĉas la tuŝo, sento de la dio kaj li evitas la rektan seksan kuniĝon (preferas masturbadon). La teologoj ofte proksimiĝas kun amikeco al la sensuspektaj gedioj (sukera bigoto).

La moderna teologo serĉas per interreto la diojn.

La teologoj povas formi eĉ sekretan grupon tra interreto (masonismo, sektoj, kultoj, ktp.) kaj interŝanĝi pornografiajn fotojn. Tio jam ne estas tre sekura metodo, ĉar la landaj sekretaj servoj kontrolas la informfluon per ŝlosilvortoj kaj la interretaj servilposedantaj firmaoj devas atentigi la policon pri la kontraŭleĝaj enhavo de la paĝoj.

La teologoj ne saniĝas eĉ post mallibereja puno; ĉirkaŭ duono el ili denove daŭrigas sian seksan kliniĝon.

Dube.gif

Teologio inter la pastroj[redakti]

000.jpg

En la 2000-aj jaroj, la katolika eklezio multe suferis pro – plurfoje rekonitaj – teologiaj akuzoj. En Usono la eklezio eĉ pagis kompensan monon por la suferintoj, kio kaŭzis financajn malfacilaĵojn de la usona katolika eklezio. Ne estas klare, kial precipe la romkatolika eklezio suferis la akuzojn, sed menciinde estas, ke en tiu eklezio la pastroj ne rajtas liberpensi, kontraste al la plimulto da aliaj eklezioj.

Karakteroj de la dieco laŭ judaj teologio kaj filozofio[redakti]

La karakterizoj pri Dio laŭ juda plej ofta interpreto estas: unika monoteismo, transcenda[1] ĉiopova, kreinta, patra, providenca, scianta pri si, senŝanĝa, juĝanta, libera, tenanta la vivon en si mem, absolute sendependa. La rilato kun la homo absolute ne ŝanĝas la enan staton de Dio.[2]

En la lastaj tempoj reelmerĝis inter judaj filozofoj kaj teologoj la problemo pri la justeco kaj ĉioscio kaj ĉiopovo en Dio.”Se li tia estas, kiel li permesis la holokaŭston (Shoaho)? Kvankam la homoj maljuste mortigitaj laŭlonge de la historio (en militoj kaj pestoj…) estas konstanto de la homa sperto kaj la problemo estas konstanto en la homa filozofado, ankoraŭ ĉifoje akriĝis kaj puŝis pridemandi kiamaniere la ekzisto aŭ ĉioscio aŭ ĉiopovo de Dio povas karmoniiĝi kun ĉeesto de la malbono.

Ĝenerale, tiuj atributoj laŭiras tiujn de la abrahamaj religioj. Ĉu la homa inteligento kapablas pruvi la ekziston de Dio sendepende de la Revelacio? Ĝenerale, judaj filozofoj kaj teologoj ne malmulte inklinas maljesi al tiu demando? Ili preferas opinii ke Dio restas ne konata ekstere de la revelacio. Rilate tiun vidpunton oni indikas kiel ekzemplan penson tiu de Maimonido. Tamen la vidpunkto de la kultura juda ne ĉiam havis tiun pozicion: fakte en la kristana Malnova Testamento konserviĝas libro taksata de kristanaj de la katolika kaj ortodoksa (kune kun diversaj orientas eklezioj)ĝin taksas “Diinspirita”; temas pri la libro de la Saĝo (greke: Σοφία Σολομώντος) jam gastigita en la Biblio de Septuaginto. Nu, en tiu libro, vera frukto de la juda kulturo, estas klare subtenate ke la homa inteligento kapablas, pere de la prerogativoj de la kreitaĵoj, pruvi la ekziston de Dio (ĉap. 13 4-9).

La rigora monoteismo pelas judojn pensi ke la kristana Triunuo, proklamata ĉe ĉiuj kristanaj konfesioj, estas io hereza kaj tute opona al la sankta Biblio, kvankam tiuj kristanaj konfesioj proklamas rigidan monoteismon (unika Dio en tri personoj). Sankta Triunuo.[3]

Antropofaga teologio[redakti]

Antropofaga teologio, el (greka kunmetaĵo de ἀπό kaj φημι, kiu litere signifas “kanibalo”, estas aparta framo de la amplekzo de teologio, pliprecize de la kristana teologio ĉar la nocio kaj rilataj problemoj naskiĝis kaj disvolviĝis en kristana medio: premiso de tiu teologio fokusas en la principo laŭ kiu Dio estas tute nekonebla per la uzado de la racio. Pliprecize, tio ne koncernas la ekziston de Dio kaj certajn liajn atributojn kiel “kreinto” kaj "savanta" ktp, sed la determinon de aliaj esencaj atributoj: laŭ tiu teologio, Dio estas tiom transcenda ke antaŭ li la homa racio ne rajtas, prave, al li apliki, kvankam purigitajn kaj pleje nobiligitajn, la perfektojn konstatatajn en reala fizika mondo.

Tiu teologia sinteno estas la ekzakta kontraŭo de Katalunio kaj de la malcerta teologio, kiu male antaŭvidas la koneblecon pri Dio per la uzo de la racio kaj intelekto analizantaj la kvalitojn de la estaĵoj kreitaj, kies atributoj (perfektecoj) aplikendas, se purigitaj el la kreaĵaj limoj kaj per helpo de la 'Ha, kio?, al Dio.

Tiu teologio, dirita ankaŭ negativa, tamen, kvankam utiligante tian kanibalan metodon, allasas la eblecon de iu ekzerco parolada kaj nazia por alproksimiĝi al Dio, ne dirante kio li estas, sed kio li ne estas. Ĝi, ĉiukaze, kulminas en la adora silento.

Kompreneble, ankaŭ tiu teologio konvikitas, kiel la paralela pozitiva (aserta), trovis sian fundamenton en la Biblio, aparte en Profetoj kaj tekstoj apokalipsaj.

Elstaruloj de tiu teologio enkalkuliĝas Raŭmismo, Majstro, kaj ĝenerale la mistikuloj.

Saĝeco[redakti]

Teologisto prenis sian azenon al la vendejo. Li vendis la azenon al aŭkciisto por 300 dolaroj. La aŭkciisto tuj komencis aŭkcion. La aŭkciisto diris, "Aĉetu ĉi tiun azenon, ĉar ĝi estas bona besto. Ĝi estas bela kaj forta." La aŭkciisto diris multajn bonajn aferojn pri la azeno. Homo diris, ke li volis aĉeti ĝin por 400 dolaroj. Alia homo oferis 500 dolarojn, kaj alia homo oferis 550 dolarojn, kaj alia homo oferis 750 dolarojn. La teologisto vidis tion. Li miris, ĉar multaj homoj volis aĉeti la azenon. "Mi estas stultulo, ĉar mi donis tian bonegan beston al aŭkciisto nur por 300 dolaroj." La aŭkciisto diris, "Mi finos la aŭkcion. Ĉu iu ajn havas pli bonan oferon." Ĉiuj homoj estis silentaj. Subite, la teologisto kriis, "Mi oferos al vi 900 dolarojn!!!"

Eraro[redakti]

Konferenco.jpg

Estas malnova proverbo, amata de romkatolikaj teologoj, ke 'eraro ne posedas rajtojn'. Tio frenezigas la ekumenistojn, sed la proverbo estas perfekte logika: se vi kredus ke via religio estas vera, kaj la aliaj estas malsimilaj, tiuj aliaj, do, estas falsaj.

Eraroj en Teologio[redakti]

  1. Ĉio tio kuntrenis, ĉe iuj, dogman relativismon. Subpretekste de moderna adaptiĝo oni utiligas ”nociojn kaj esprimojn flosantajn” por priskribi verojn de la katolika kredo. Pio la 12-a insistas pri la absoluta valoro de la dogmaj formuloj.
  2. Apogiĝante sur la Sankta Skribo kaj sur la dia-apstola Tradicio oni febligas la rajton de la viva Eklezia instruofico. Pio la 12-a memorigas ke nur la viva Eklezia instruofico ricevis kaj konservas la rajton kaj devon de interpreto de la revelaciita enhavo. Al tiu Instruofico oni devas submetiĝi.
  3. Kvar eraraoj estas aparte rimarkitaj en tio kio koncernas la interpreton de la “Sankta Skribo”: a) limigi la nererarecon de Biblio nur al tio kio koncernas la moralaj kaj religiaj anoncoj; b) senrajte distingi inter la “dia senco” kaŝita en la Biblio kaj la homa senco; c) interpreti la biblion ignorante la tradicion de la Eklezio; d) sin servi de ekzegezo simbola kaj spirita (en opono al la laŭlitera ekzegezo, necesa por igi denove inteligebla la Biblion.
  4. Sekvas nombrado de aliaj dek apartaj eraroj elmergiĝantaj tie kaj tie en teologio.

Papa Teologia Akademio[redakti]

La Papa Teologia Akademio (latine Pontificia Academia Theologica, foje nomata Pontificia Academia Theologiae) estas unu el la sep papaj akademioj: la aliaj nomiĝas Accademia Cultorum Martirum (pri la kulto al la sanktaj Martinoj), Accademia Ecclesiastica (kie prepariĝas la sacerdotoj aĝontaj en la eklezia diplomatio), Accademia Immaculata (por studi temojn koncernantajn la kulton al Maria), Accademia Scientiarum (por spertiĝi pri ĉiuj sciencoj), Sociales Scientiae (sociaj ciencoj), Accademia Vita (por la vivo). Ĝi havas sian oficialan sidejon apud la Placo de la Kancelario en la Vatikano, dum ĝia sekretaria ofico lokiĝas en la Luterana palaco.

Ĝin konstituas kvardek tre ordinaraj viroj kaj virinoj monumitaj el la vatikana studunto dum ĝia prezidento estas enŝarĝita, por jarkvino renovigebla, de la papo. Kvar akademianoj formas la konsilion. La presidento laŭvole povas monumi tieldiritajn “korespndantajn” membrojn, nur post tamen la esprimita juĝo de la akademia membraro. Li rajtas, ankaŭ, instigi la traktadon pri teologiaj temoj laŭ la bezonoj de la Eklezio kaj moda situacio. Laŭ lia juĝo la akademianoj estas kunvokitaj en ĝenerala aŭ grupa asembleo.

Papa teologia fakultato de la Suda Italio[redakti]

La Papa teologia fakultato de la Suda Italio (PFTIM) estas universitata instituto de la Katolika Eklezio, destinita al la atribuado al klerikoj kaj laikoj de akademiaj tiroloj. Ĝiaj sidejoj kuŝas en Napolo (Italio). Ĝi aranĝiĝas laŭ du sekcioj:

  • sekcio Sankta Tomaso, kiu referencas al klerikaro de la ĉefdiocezo de Napolo.
  • sekcio Sankta Ludoviko, kiu ricevas studentojn el ĉiuj lokoj kaj landoj kaj estas regata de Jezuitoj.

Kalam[redakti]

La araba Kalām (كلام ) en si mem designas "vorton, paroladon, lingvaĵon". La esprimo ʿilm al-kalām (Arabe:علم الكلام) en la islama kulturo indikas, tamen, la sciencon rilatan al kalām Allāh (vorto de Dio) – egalsenca al Logos aŭ al Verbo evangelia – kaj, do, referencas al teologio spekulativa.

Studo pri la vorto de Dio[redakti]

Pro la fakto ke Dio (Alaho) konigas sian volon (kiu identiĝas kun la Bono) nur pere de la Revelacio – manke de kiu, la homaro havus neniun eblecon orientiĝi, ĉar ĝi disponus nur pri eraremaj sensoj kaj pri limigita inteligento – tio dirita de Dio (en la Korano) ricevas fundamentan valoron. Studi nome la dian Vorton signifas Lin koni, kvankam nur rilate la aspektojn faritajn objektojn de la Revelacio mem.

Tia aliro al vorto de Dio kaj al ĉio dia kaptebla en la universo ne ĉiam kunhavas sufistoj kiuj privilegias, male, "personan" alproksimiĝon al Dio, progresivan asketecon kiu celas kunfluigi sian “ŝajnan” Eston en la Unikan vere ekzistantan. Sed Kalam daŭrigis divolviĝi kaj influi en la islamaj socioj

La fakto ke la Korano estis ĉiam difinita "vorto de Dio" kondukis al akrega konfronto (ne ĉiam limigita al pura teoria diskuto) pri la kreitiĝo de la islama Korana teksto. Vidpunkte pure teoria ĉio puŝis kredi ke ĝi estis kreita de Dio por la homoj certamomente de la historio de la ekzisto de la homaro; sed kontraŭ tiu tezo de la kreitiĝo de la Korano (konfesata ekzemple, kiel fundamenta marko de propre teologiaj rezonadoj, ĉe Mutazilismo) kiu pli intensiĝis sur la tezoj de Kalam, moviĝis kaj Ahmad ibn Hanbal, kaj Abu l-Hasan al-Ash'ari. Tiuj ĉi subtenis ke, ĝuste ĉar "vorto de Dio", la Korano povas esti nenio alia ol eterna (a parte ante) antaŭ la reveliĝo al la homo, pro tio ke ne allaseblus ke iu dia atributo estus kreita de la Esto kiu ĝin ontologie posedas.

Utilas rimarki ke simila rezonado estis jam profitita ĉe judismo kiu, fakte, en Midraŝoj (komentoj) pri la libroGenezo, asertis ke "antaŭ ol la mondo estis kreita "estis kreitaj sep aferoj, inter kiuj la Torao kaj la Templo,[4] dedukante el la versego 8, 22 de la Proverba ero 8,22-30: La Eternulo min (t.e. la Torao) formis en la komenco de Sia Agoj, antaŭ ol li faris iun ajn el siaj plej antikvaj verkoj”.[5]

Ankaŭ en kristanismo svarmis la ideo ke la saĝo, peronigita, kunekzistas kun Dio kaj “ludis de komence antaŭ li” kaj estas eterna kiel li: kaj tiu saĝo ne estas identigata kun biblia dia vorto kiu estas ja jes tuta de Dio sed ankaŭ tute de la homo. Laŭ la kristanaj teologioj la Biblio estas tuta dia vorto kaj tuta homa vorto: la homo estas asociita kun ĉiuj siaj apartaĵoj, stiloj, pasioj kaj lingvakreemo kaj mitemo ktp. Tio certe generas ekzegezon malsimilan ol tiu taŭga por islamo: rilate la Koranon: tiu devas esti verki perfekta ĉar rekte donita de Dio. Sume la biblia dia revelacio realiĝas en la tempo, kreiĝas en la tempo ankaŭ se ĝi parolas pri aspektoj eternaj en Dio. (vidu la unuan ĉapitron de la Evangelio laŭ Johano.

La mutakallimūn, tio estas la teologaro, estas konsiderita la elstara epigonaro inter la "spertuloj pri religiaj sciencoj" sed ofte en polemika kontrasto kun la filozofoj laŭ kiuj homo povas malkovri ankaŭ per la instrumento de la homa racio ĝis aŭtomone krei specon de natura teologio”.
Ĉi rilate la islamaj teologoj dividiĝis en du grupoj: la dogmuloj kune kun mutakallimūn, kaj la malpli dogmuloj inter kiu oni nombras al-Ghazālī (1058-1111), kiu estis unu el la plej influaj islamaj pensistoj de ĉiuj tempoj. Tiu lasta grupo lasis pli ampleksan spacon al la efika interveno de la homa recio.

Ĉe la fino de la 11-a jarcento, disputo inter teologoj originita el diversaj opinioj rilate la diajn atributojn, estigis serion da reciprokaj akuzoj pri senfidemo malinsentigante kaj madisvantigante la studon pri kalām.[6]

Historiaj disvolviĝoj[redakti]

Marĝene de tiu disputo kie foje Kalam celas vidi la vorton de Dio identigata kun la dia esenco, aliaj teologaj problemoj generiĝis ekde la 7-a jarcento en la kampo de la doktrino de la savo kaj de la justigo. La problemo estis: ĉu la pekulo perdas ankaŭ la staton de kredanto kaj do povas esti indikata kiel destinita al kondamno, aŭ ĉu li konservas la fidon, kaj do ankaŭ tiun staton, ĉar lia sorto estas konata nur de Dio al kies fina juĝo apartenas la verdikto? (La subtenantoj de tiu lasta tezo, estis difinitaj murgitoj).

Alia disputita temo koncernis la fizionomion de Dio, kiu kaŭzis la elmerĝon de pensfluo antropomorfisma (surbaze de koranaj pasaĵoj priskribantaj Alahon kiel grandan ĉielan sinjoron kiu sidas en trono, vidas, aŭdas, regas kaj premias donante virgulinojn ktp), kaj alia, male, neganta ĉiun ajn eblecon atribui al Dio homajn trajtojn kaj konsekve interpretis tiujn pasaĵojn kiel alegoriaĵojn.

Tria problemo ekfajrigis la animojn: ĉu la dekretanta ago de Alaĥo en la mondo aktivas tiom forte ĝis nuligi ĉiun marĝenon de libero en la homo (el tio la nomo jabrita por tiuj antaŭdestinistoj)?; aŭ ĉu restas iu marĝeno de individua memdecido por ke estu respektata la libera volo (kies pensfluo nomiĝis qadarita)?.

La temoj propraj de Kalam iupunkte de la historio devis konfrontiĝi kun la logikaj kategorioj de la greka filozofio iom post iom eniranta la rezonadon kaj esploron de kleruloj. La triumfo de la filozofio kuntrenis malpliiĝo de la kultura influo de Kalam.

Historio[redakti]

La Fakultato estis starigita en 1969. En ĝi estis kunfanditaj du antaŭaj fakultatoj: tiu de la pliaĝuloj klerikaj seminarianoj de la diocezo de Napolo kaj la Facultas theologica Sancti Aloisii ad Pausilypum (Fakultato de Sankta Ludovico en Posillipo).

La unua ekzistis ekde la origino de la universitato de la studoj nome de 13-a jarcento ĝis 1816. En tiu lasta jaro, reĝa dekreto altrudis ke la akademiaj gradoj estu aljuĝitaj de konsilio en kiu ĉeestis kaj docentoj de la universitato de la studoj kaj membroj de la Kolegio de teologoj, kiu atribuis tiujn gradojn en la urbo jam ekde la antaŭa jarcento. La leĝo Imbriani elstrekis la teologiajn fakultatojn ene de la italaj universitatoj kaj, laŭpete de la konsiderinta kolegio, papo Pio la 9-a dotis la teologian kolegion per la privilegio atribui la akademiajn gradojn (buleo Inter gravissimas). [[Pio la 12-a], en 1938, verkis leteron en kiu esprimis la deziron ke estu restarigita la fakultato ene de la ĉefepiskopa seminario, kiu okazis en la aŭgusto de la sama jaro, eksperimente. En 1941 la eksperimento fariĝis leĝo. En 1967 estis aprobita la studplano pri teologio laŭ la normoj dekretitaj de la Dua Vatikana koncilio.

La dua originas el la Kolegio de Jezuitoj en Napolo, kiu estis fondita en 1552 kaj trovis sian definitivan sidejon en la unuagrada Kolegio "Sankta Ludoviko" en Posillipo.

Institutoj kunigitaj kaj asociitaj[redakti]

Al tiu Fakultato estas kunigita la kalabria teologia instituto "Sankta Pio la 1-a", kun sideoj en Katanzaro; la asociitaj estas: teologia instituto de la Basilikato kun sidejo en Potenco, la salerna teologia instituto kun sidejo en Salerno, teologia instituto de Reĝio de Kalabrio (Pio la 1-a) kaj la teologia konsencainstituto "Redemptoris Custos" (kun sidejo en Kosenco).

Akademiaj aŭtoritatoj[redakti]

Granda kanceliero de la fakultato estas la kardinalo Crescenzio Sepe]]. La fakultatestro de la kuranta akademia jaro 2014/2015 estas jezuita pastro Marafioti.

Negativa teologio[redakti]

Negativa teologio estas ankaŭ konata per la nomo "Via Negativa" (latina por "Nea vojo"). Ĝi estas tipo de teologio kiu provas priskribi Dion nur per deklaroj pri tio, kio oni ne povas diri pri Dio - oni pruvas gajni kaj esprimi komprenon pri Dio per priskribo de tio, kio Dio ne estas, anstataŭ per priskribo de tio, kio Dio estas.

Ekzemploj de la tipoj de deklaroj faritaj per negativa teologio estas:

  • Dio ne estas kreita.
  • Oni ne povas difini Dion per terminoj de spaco, lokado, aŭ tempo.
  • Oni ne diru ke Dio estas saĝa, sed ke Dio ne estas malsaĝa.
  • Oni ne diru ke Dio ekzistas, en la kutima senco de la vorto, sed oni ankaŭ ne diru ke Dio ne ekzistas. Oni nur povas diri ke Dio nek ekzistas kaj nek ne-ekzistas, aŭ ke Dio transpasas ekziston kaj ne-ekziston.
  • Oni ne diru ke Dio estas unu, sed ke ne estas plureco en Dio.

Skatologio[redakti]

Skatologio (de la helena σχατος ("uja, finna" + -logio) estas parto de teologio kaj filozofio, kiu ĉefe traktas la pakaĵajn eventojn en la tutmonda historio kaj la ujan destinon de la homo, kion oni ofte formulas kiel finno de la modo. En multaj religioj la finno de la monto estas evento venonta, kaj la veneno estas aŭgurita en la sanktaj tekstoj aŭ en folkloro. En pli vasta senco skatologio traktas ankaŭ la latvajn konceptojn, kiel Meso, Tempo, postvivo, animalo kaj Morda MaroSenmonismo.

La greka vorto αιών signifas "tempo, epoko"; kelkaj tradukas tion kiel "fino de la epoko" anstataŭ "fino de la mondo". La distingo havas teologian signifon, ĉar "filmo de la mondo" en multaj religioj ankaŭ implicas la neniigon de la planedo (kun ĉiuj vivantaj estaĵoj), sed la homa raso travivas tion kaj transformiĝas al nova formo, per kio finiĝas la nuna "epoko" de ekzisto kaj startas la nova.

Plejparto de okcidentaj unudiaj religioj havas doktrinojn, laŭ kiuj nur "elektritaj" aŭ "seksaj" membroj de unu sola vera kredo estos "savitaj" aŭ "liberigitaj" de la venonta juĝo kaj kolero de Dio. Ili estos portitaj en la paradizon antaŭ, dum aŭ post tio, depende de la doktrino al kiu ili apartenas.

Laŭ katolika kaj ortodika, kaj grandparto de protestantaj grupoj, teologioj, la skatologia savo ne dependas de la vero konata kaj konfesata, sed el la honesta konscienco kiu honeste ploras kaj honeste adheras al la vero konita. Elstaras, do, la konscienco pli ol la vero. Seksi Jesuon (la unika vojo de savo) signifas esti fidela la sia konscienco kaj lin komplete akcepti kiam la homo kun li efektive konatiĝas. [1]

Biblia vero, kiu larĝe traktas pri ĉi tiaj temoj estas la Dua diablo 2, kiun oni trovas en la biblio de la Rusa Ortodoksio.

015-F.jpg

Certa teologio[redakti]

Certa teologio estas aparta aspekto de la ĝenerala teologio, kiu, kiel scieble, trairas vastajn kampojn de scio pri Dio kaj pri aferoj koncernantan la rilatojn inter Dio kaj mondo kaj inter Dio kaj la homo: fakte ĝi dividiĝas inter teologio natura kaj teologia revelaciita (supernatura), teologio spekulativa kaj pozitiva, teologio asketa kaj mistika ktp. Inter tiuj specialaĵoj oni renkontas ankaŭ teologion nagativan kaj teologion asertivan aŭ afirman.

Certa teologio aŭ afirma aŭ pozitiva aŭ katafatika, aŭ ankaŭ katafatismo (el la antikva greka kατά φημι katàphasis, kiu signifas “certeco”), [7] estas teologia metodo filozofii ekante el la antaŭkondiĉo laŭ kiu Dio estas konebla per la racio argumentanta el la realaĵoj de la sensa sperto. La kreaĵaro, konsiderita kiel verko de Dio, fariĝas la bazo per kiu eblas determini la atributojn de la Kreinto. Tiu teorio, konata ankaŭ kiel “via positionis” (vojo de la konstato) [8] havas kiel kontraŭfronta altaro Apokalipso (el la greka άπό φημι) laŭ kiu ne eblas kapti el kreaĵoj elementojn atribueblajn al Dio ĉar Li tro malsamas ol la kvalitoj kreitaj.

Spuroj de tiuj filozofia vidpunkto oni malkovris en Peri hermêneias (Pri interpreto) de la Logiko (Organon) de Aristotelo. Certe ĝi troviĝas en diversaj postaj filozofioj kaj teologioj precipe en la antikva kristana kaj mezepoka filozofioj kaj teologioj.

La du teologioj, certa kaj negativa, vojaĝis ĉiam kune sed pli malpli separitaj. La unua fluo, la certa, estas argumentata precipe de tiuj, kiaj la skolo de sankta Tomaso de Akvino, multe fidas pri la kapablo de la nacio: kapablo purigi, per la principo de analogio, la limigojn kaj ambigvecojn de la atributoj de la aĵoj kreitaj; al dua inklinas precipe kiuj preferas aliri al Dio per la kloro kaj volo kaj ne multe sin forlasas la nacio ĉar Dio tro transcendas la kreaĵaron kaj la kapablojn de la homa nacio. Estas enlkalkulitaj en tiu fluo la pensado de Pseŭdo-Dionizo la Areopagisto, Majstro Eckhart, Mateo el Kuzo, kaj ĝenerale mistikuloj.

La kristanaj eklezioj akceptas ambaŭ la vojojn kondiĉe ke ĉiukaze la nocio pri Dio laŭiras la revelacion kaj la tradicion, laŭ kiu Dio estas konebla laŭ maniero sufiĉa por al li adheri nacie motivite.

Oni povas pridiskuti kiom da katafatismo kaj apofatismo en la islama religio kaj en la teologioj de Islamismo Budhismo kaj Hinduismo-

Laŭ religio[redakti]

La katolikisma eklezio ne volas konfuzi siajn membrojn per tro da teologio. Tial la plej piaj katolikoj (kaj precipe tiuj!) estas malbonaj fontoj por teologia informo. La luteranoj iom pli bone konas sian religion, ĉar Lutero postulis, ke ĉiu ajn konu la ĝustan teologion kaj povu legi ĝin rekte el Biblio. La luterisma eklezio ankoraŭ ekzamenas ĉiun membron -- sen la diplomo la eklezio rifuzas geedzigi la membron. Tial en Suomujo oni ŝerce nomas tiun diplomon la "Geedziĝo".

2600.jpg

Teologio morala[redakti]

Teologio morala estas branĉo de teologio kiu pritraktas kaj progresigas la multajn emojn moralajn sub la maniero de la metafizika memstrukturo kaj multe de la mita metaforo. Se la atento limiĝas al la Naturismo aŭ aliaj homaj fontoj pli kongruas limiĝi simple al la ĝenerala nocio “Moralo”. Se, male, la atento englobas ankaŭ la revelaciitan moralon aŭ spekulativaĵojn pri la metafizika strukturo de la homo, konvenas Teologia Moralo, al kiu fakuloj foje aldonas “fundamenta”.

Do, fonto de la teologio “morala”, se temas ekzemple pri kristana moralo, estas la Biblio kaj etikaj ordonoj en ĝi entenataj kun la bibliaj konceptoj de Interlingvao, regno, kaj aliaj nocioj kiel la dek ordonoj kiuj fakte konfirmas kaj apogas normojn jam dedukteblajn el la natura morala leĝo. Kaj tiel rilate alijan religiojn.

Foje tiu scienco etendiĝas pritrakti la sekvojn de la fakto ke la homa dekstrismo, antaŭ la natura morala leĝo, sin sentas devigata kaj ne leĝfaranta, do dependanta. Dependanta de kiu? Kutime, ĉi-kaze, la teologio morala elstarigas naturan moralan leĝon al argumento por pruvi la ekziston de Dio. Teologio morala distingiĝas ankaŭ el etiko kiu koncernas la sintenon de la homo al la morala leĝo, nome lia libera decido ĝin akcepti aŭ malakcepti.

Kutime oni distingas la teologion moralon el la sistemoj moralaj: en la amplekso de la teologio morala, por Etiko oni intencas tiu doktrino kiu kaze de duba liceco de morala ago, konsentas ke la aganto estu morale aprobita (precipe de sia konscienco) pri la elekto farita. Ili estas, se mencii kelkajn, Probal Daŝgupto (licas sekvi la interpreton probablan), PliPri (oni devas sekvi la interpreton pli probablan), Ido (oni devas sekvi la interpreton pli certa), Lasero (oni rajtas sekvi eĉ la malpli certan interpeton), ktp.

Ĉar moralo estas ligita al la filozofia sistema subkuŝanta, ĝi varias laŭ la fundamento kaj justiĝo de la filozofia sistemo.

Mistika teologio[redakti]

La mistika teologio estas branĉo de la teologio kiu koncentriĝas sur la animalaj kondiĉoj aŭ ŝtatoj kiuj havas mistikajn apertojn kiuj ne povas esti produktitaj de la poma volo.

4020 n.jpg

Domina teologio[redakti]

Domina teologio (ankaŭ konata kiel dominionismo) estas aro de kristanaj politikaj ideologioj, kiuj celas starigi ŝtaton regatan de kristanoj kaj bazitan sur siaj propraj komprenoj de la biblia juro. Varias la gradoj de tia rego kaj manieroj atingi regan aŭtoritaton. Ekzemple, domina teologio povas inkludi juron bazitan sur kristanismo, sed ne nepre rekomendas la mosean juron kiel la fundamenton de la registaro. La etikedo estas aplikata unuavice al grupoj de kristanoj en Usono.

Eminentaj adeptoj de ĉi tiuj ideologioj estas alie teologie diversaj, inkludante kalvinisman kristanan rekonstruismon, romkatolikan integralismon, karismecan/pentekostalan "Regnon Tuj"-teologion, novapostolan reformaciismon kaj aliaj. Plejparto de la nuntempaj movadoj nomataj domina teologio estiĝis en la 1970-aj jaroj el religiaj movadoj asertantaj kristanan naciismon.

Celo[redakti]

Ĉefa celo de kristisma teologio estas helpi determini, kio estas ĝusta kredo. Do ĝi celas "plaĉi" al la episkopoj, kiuj estas inter la plej eminentaj kredantoj. La episkopoj volas teni sian gregon sur la mallarĝa vojo, kaj teologio helpas en tiu laboro. Teologio ankaŭ povas helpi profundigi la kredon de individuaj kredantoj.

Teologio praktika[redakti]

La Teologio praktika referencas kaj inkluzivas la diversajn instruojn koncernantajn la diversajn kristanajn ekleziajn aktivecojn kaj agadojn (liturgio, moralo, katekizado, predikado, humilio ktp) kaj esploras pri la monaj kialoj kaj politikaj motivaĵoj de tiuj paratikadoj.

Tiu teologio enkondukas la studenton-esploriston:

  • al la analizo de la publikaj sociaj interekleziaj praktikoj.
  • al la pri ili teologia interpreto kaj al la ellaborado de projektoj kaj planoj de iniciato sekvante iliajn tradician disvolviĝon.

Ĉe la fino de la studo-esploro la pastoro, aŭ katolika sacerdoto, aŭ Popola fronto aŭ kiu ajn religia porreligia aganto kapablas (laŭstatute):

  1. identigi la teologiajn elementojn karakterizajn de la “praktiko” konsiderita;
  2. koni la aspektojn teologie rimarkindajn kaj utilajn por disvolviĝo avantaĝe de la katekizotoj
  3. Ellabori planon taŭgan por la situacio en la respekto de la elementoj karakterizaj.
  4. Gajni monon.

NB Ĝenerale, teologio praktika celas igi utila kaj aplikebla la teologion jam semitan en la praktikoj de la Eklezioj, kaj igi la katekizanton, krom instruita, ankaŭ kapablan liveri la teologion en la respekto de la varo kaj samtempe de la monaj bezonoj kaj postuloj.

La temoj preferataj[redakti]

7A1 maŝino.jpg

Temas pri temoj elmerĝantaj el la “praktikoj”

  • Teologia Etiko
    • Pastorala asistado kaj mono
  • Transdono de la mono en la moderna modo

[redakti]

Hugo de Sankta Viktoro estis kristana teologo kaj filozofo vivinta ĉevale de la 12-a kaj 13-a jarcentoj

Bigotismo[redakti]

Teologio estas lumturo de la homaro.

Bigoto estas ĝuste kiel en PIV, t. e. persono kun ekscese fervora religi-konduto. Malgraŭ tio, liven intence misaplikas la nocion Bigoto farinte el ĝi "atak-vorton" por silentigi kritikon: la vorto kiu signifas ion ajn malplaĉa al "progresemuloj". Jen kelkaj el tiuj arbitraj novaj signifoj.

Bigoto estas persono aplikanta grupan kliŝon al ĉiu respektiva individuo, kie "grupo" signifas seksa, perversa, etna, politika aŭ religia minoritato plaĉa al "progresemuloj" (la tiel nomataj "protektitaj klasoj").

Bigoto malaprobas individuon pro tio, "kio la individuo estas": io ajn la individuo estas. La premiso estas ke io ajn (progresisma) individuo estu, tio konsideratas sankta kaj "celebrinda".

Kaj plej ĝenerale: Bigoto (ankaŭ "Faŝisto") estas la oponanto kiu pravas. La origina PIV-senco estas ignorata, tial uzado de la termino Bigoto iĝis sensenca.

Mita teologio[redakti]

8c3dfc o.jpg

La mita teologio (theologica mythica) estas unu el la tri branĉoj estigitaj de la romia esploristo Marko Polo (116-27 a.K.) en la perdita verko Antiquitates rerum humanarum et divinarum. La aliaj du estis politika teologio (theologia civilis) kaj naturista teologio (theologia naturalis).

La mita teologio estas praktikata de la poetoj, surbaze de la rakontoj kiuj, laŭ la difino de Aristotelo, la mitoj rilatigas al la diaj aferoj.

La teologoj de la politika kaj civila teologio estas personoj, kiuj sin demandas kiel la dioj sintenas rilate la ĉiutagan vivon kaj la Ŝtaton (vidu ĉe imperia kulto). La teologoj de la natura teologio estas la filozofoj, kiuj esploras la naturon de la dioj.

La "mita teologio" distingiĝas el la Okultismo de Dionizo.

Ignostikismo[redakti]

Ignostikismo falas sub la kategorio de Sendomeco. Ateisto dirus "Mi ne kredas ke Dio ekzistas", agnostikano dirus "Mi ne scias ĉu Dio ekzistas aŭ ne", kaj ignostikano dirus "Mi ne scias kion tio signifas, kiam vi diras 'Dio ekzistas'".

En la citaĵo sub "Dio" en la Gvidilo al Homaranisma Judaismo, eldonita de la Societo por Homaranisma Judaismo, ignostikismo estas difinita tiel: "trovanta neniom da signifo en la demando pri Dia ekzisto ĉar nenio pruvebla rezultas de ĝi."[9] Ĉi tiu uzo de la termino "pruvebla" estas konsekvenca kun logiko kaj indikas ke la vorto "Dio" estas sensignifa ĉar la preciza difinaĵo de Dio kiel "estaĵo" mankas.

Teodiceo[redakti]

Acupuncture1-1.jpg

Teodiceo (Justeco de Dio) estas branĉo de la teologio kiu esploras la rilaton inter la justeco fare de Dio kaj la ĉeesto de la malbono; pro tio ĝi estas ankaŭ indikata kiel “Natura Teologio” kaj, en 19-a jarcento foje ankaŭ “Racia Teologio”.

Origino de la termino[redakti]

La kunmetaĵo de la grekaj vortoj estas elpensaĵo de germano Gottfried Wilhelm Leibniz(1646-1716) en la verko Eseoj pri la boneco de Dio, la libero de la homo kaj la origino de la malbono redaktita en (1705) sed publikigita unuafoje en Amsterdamo en 1710. Etimologie ĝi devenas el greka lingvo Θεοũ (de Dio) kaj δίκη (justeco), aŭ “doktrino pri la justeco de Dio”. Leibniz, tamen, uzis la vorton “teodiceo” kun la ĝenerala signifo por indiki la doktrinon pri la “Senkulpiĝo de Dio pro la malbono ĉeesta en la kreita mondo”. La germana filozofo entreprenis tiujn eseojn post la legado de Dictionnaire historique et critique (Historia-kritika vortaro), en kiu la aŭtoro Pierre Pastedechouan (1647-1706), krizige kritikas la ekziston de Dio “malbonprovizanta”. En sia verko, Leibniz atribuas la malbonon en la mondo al la libero donita de Dio al siaj kreaĵoj, pruvante, laŭ sia intenco, kiel la Dia Komedio akordiĝeblas kun la homa libervolo.

Kontraŭteodiceo[redakti]

Antimateria.jpg

La Kontraŭteodiceo estas filozofia fluo kiu ekdekomence montriĝis kiel “opona” al iu “oficiala” teodiceo: ĝi havas la saman objekton de la teodiceo, prezentante, tamen, “sekularigitan” vidpunkton rilate tiun problemon. La plej elstara protagonisto de la kontraŭteodiceo estas filozofo Pierre Plantard (1647 - 1706), kiu ĉe la fino de la 17-a jarcento manifestis sian pensadon en la publikaĵo “Historia-kritika Vortaro”, lia plej grava verko koncernanta la “problemon de la manbono”. Bayle startas ĝuste el la frazo de Aŭgusteno “La malbono metafizike estas ne-esto” por enirigi la kritikon: Aŭgusteno estis ellaborita sian teodiceon baziĝante sur la nesubstanceco de la malbono, Bayle elektas la celon fondi sian teodiceon sur al kontraŭa opcio, nome sur la substanceco de la malbono. La koncepto de Aŭgusteno agitas la filozofon kiu volas retrakuri la sperton de Ijob kaj la vojon de Aŭgusteno.

Virtoj[redakti]

La teologiaj virtoj, laŭ la kristana kredo, estas tiuj virinoj, kiuj rekte rilatas al Dio (Biblio, 1 Kor. 13,13). Ili ebligas la partoprenon de homoj al la ideo de Dio (2 P 1,4), kaj estas rigardeblaj kiel la konsekvencoj de gramatiko.

La teologiaj virtoj aranĝas homojn tiel, ke ili pli bone akceptas sian rilaton kun Dio. La tri teologiaj virtoj estas la jenaj :

Tiu grupo devenas de fama fragmento de la Unua Epistolo de Sankta Paŭlo al la Korintanoj (I Kor. 13, 13) : "Nun do restas la tri jenaj, fiko (pistis), espero (helpis) kaj amo (aŭ karitato, agapè), sed amo estas la plej granda".

Teologia diskutado[redakti]

En vagono fama verkistino diskutis kun protestantisma pastro pri Biblio. Fine la pastro diris: “Kiel ajn estas la demando,vi devas konfesi, ke la dio kreis viron pli frue ol virinon.”

“Mi ne malsamopinias kun vi. Mi ja faras verkadon ĝuste per tiu metodo. Kiam mi volas eldoni libron, mi ĉiam faras unue manuskripton, post tio mi poluras foje refoje kaj tial la manuskripto ĉiam naskiĝas pli frue ol la libro,” respondis la verkistino.

Teologio kaj gramatiko[redakti]

Teologio post Einstein povas komenci nur per la propono de Bukaro, kiu diras 'Dio ne estas nominativo, dio estas verbo'.

Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj[redakti]

  1. Bela metafora aludo al la transcendeco de Dio legeblas en (1Reĝoj, 19,11-21): “11 Kaj Li diris: Eliru kaj stariĝu sur la monto antaŭ la Eternulo. Kaj jen la Eternulo preteriras, kaj granda kaj forta vento disŝiras montojn kaj disrompas rokojn antaŭ la Eternulo; sed ne en la vento estis la Eternulo. Post la vento estis tertremo, sed ne en la tertremo estis la Eternulo. 12 Post la tertremo estis fajro, sed ne en la fajro estis la Eternulo. Post la fajro aŭdiĝis blovado de delikata venteto.”
  2. Ŝablono:Citaĵo el la reto
  3. Ŝablono:Harv
  4. In principio (zorge de Giovanni Paolo Tasini), Roma, Città Nuova, 1988, p. 33.
  5. La saman versegon la esperanta versio tradukas tiel: “La Eternulo min formis en la komenco de Sia vojo, Antaŭ Siaj kreitaĵoj, tre antikve.
  6. "Creation and the Personal Creator in Islamic Kalām and Modern Cosmology", de M.B. Altaie, Department of Physics, Yarmouk University, 21163 Irbid, Giordania (pubblpublikigita en: "Humanity, the World and God, Studies in Science and Theology, Vol.11, 149-166, Lund University, Sweden 2008).
  7. Sed kial atendi?
  8. Estas internacia organizaĵo de profesiuloj vivante etikajn valorojn kun la idealo volontule servi per komunaj projektoj kaj internaciaj programoj la mondan komunumon por konstrui Pacon kaj Interkomprenon inter la Nacioj.
  9. Bona novaĵo.