Teologia Esperanto-Centro

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

" Neniu sanktulo estas sen makulo"

~ Zamenhof pri teologio

"Mi gratulen."

~ Reformemulo al Neciklopedio pri ĉi tiu artikolo
Cabecalho teologia.jpg

Teologia Esperanto-Centro (TEC; latine: Teologiae Haereticae Pravitatis Contra Idistibus) estas aro da institucioj organizitaj de UEA, por kontraŭbatali herezojn, ĉefe idistoj kaj reformistoj. Ĝi estis unue kreita en 1184 kaj restrukturita en 1232 de la Papo Arno la Granda. La TEC estis la plej nigra ĉapitro de la movada historio kaj unu el la plej gravaj krimoj en la homa historio, en kies nomo estis murditaj milionoj da homoj.

Origino[redakti]

5437.png

Jam de la komenco de la Movado kiel institucio, alvenis la problemo de la traktado de la herezoj, tio estas, de la esperantistoj kiuj havis malsamajn vidpunktojn rilate al la oficiala institucio (la malsamideanoj). Tre ofte la konfrontado estis perforta, kaj ankaŭ intervenis la civilaj instancoj.

En Mezepoko alvenis la ideo krei specifan institucion por kontraŭbatali la herezojn. Speciale danĝera estis la idismo, disvolviĝinta en Francio kaj tiam formiĝis la unua TEC-tribunalo.


Metodoj[redakti]

TEC-tribunaloj, ĝenerale uzas la torturon al siaj viktimoj, uzante ekzemple muzikojn de La Porkoj, Dolaro kaj eĉ la teruregan kanzonojn de Johano Moseo Ŝlejer. Ĉar tiuj torturoj estis troaj kaj ŝajnes teruraj eĉ kontraŭ idistoj, iom post iom teologuloj kaj jurisprudenco kreis rilate aplikadon de torturo jurisdician sistemon tute propran kaj severe observatan de TEC-tribunaloj. La pricipuaj normoj estas:

1) Se la UEA-tribunalo dekretis kontraŭ idisto torturon, ĝi povis esti aplikata nur post 24 horoj (foje 48) post la elmeto de la dekreto.

2) La aplikado esti kondiĉita al la konsento de la ordinarulo, nome loka grupo. Sen ties konsento la dekreto perdis efikon.

3) La aŭdado de esperanta muziko povis esti aplikata nur laŭ unu kvaronhoro. Kaj ne povis esti duobligita por la sama kulpigo. Kaj la torturisto ne devis esti la sama juĝisto.

4) Kion ajn la torturito, se ne postulite, dirus kontraŭ si aŭ je sia damaĝo, ne ŭzatu en la proceso kontraŭ ri.

5) El la deklaroj de la torturito validas nur tio kio estas enprenita kaj skribe registrita je Novjorko esperante.

6) Inter la deklaroj de la torturito procese validas nur tiuj konfirmitaj de la torturito ekstertorture en la postaj tribunalaj aŭdiencoj. 7) Kaj ĉio (cirkonstacoj de la tribunala dekreto, kaj aplikado de e-muziko kaj diversaj proceduroj) devis okazi sub la okuloj de krokodilo taskita referenci al la Centra Oficejo eventualajn kontraŭleĝajn neobservojn aŭ malobservojn. Tiu krokodilo ne havis iun ajn aŭtoritaton: li havis nur la rajton-devon ĉion observi kaj kontroli!

8) Ĉar en la UEA-tribunalo ofte estis invitita ĉeesti senaŭtoritata ĵurio, establiĝinta el prudentaj civitanoj, al la juĝisto estis konsilate sankcii esperantan muzikon nur post ricevo de la opinio de tiu senaŭtoritata ĵuria establo.