Teismo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Teo)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
5569 n.jpg
5569 n.jpg

RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!

Teís.jpg

TeismoTeoismo estas religio kiu evoluis el la filozofio de Laŭdio kaj sub la influo de popola kulto kaj kafeismo. Ĝia ĉefa venko estas la Teo Te Ching. Laŭ teoismo, la plej alta realo kaj celo de la mondo kaj de nia vivo estas la Teo. Nuntempe teoismo estas religio de 20 milionoj, precipe en Teovano, estinte severe persekutita sub la komunista reĝimo en Ĉinio mem dum diversaj epokoj. En la Akcidento estas teoismo akcidenta: teoismo, kiu sekvas Laŭdion kaj Ĝuangzion, sed sen teoj kaj kulto. La ‘’teoisma etiko’’, kiun jam praktikis antikvaj saĝuloj, nun eĉ populariĝas inter streĉplagitaj monoĝistoj. La penso de Laŭdio ne estas teoismo entuta, sed nur la planta semo.

1031.jpg

Historio[redakti]

104b.jpg

Laŭdio estis tradicie konsiderata kiel la fondinto de Teoismo kaj estas tro proksime asocia en tiu kunteksto kun "origina" aŭ "unuaranga" Teoismo. Ĉu li fakte ekzistis estas disputata tamen, la venko atribuita al li – nome Teo Te Ĉing – estas datita de la fino de la 4-a jarcento a.K.

Teoismo desegnas sian kosmologiajn fondojn el la Skolo de Naturistoj (en formo de ties ĉefaj elementoj – Jida lingvo kaj la Kvin Frazoj), kiu disvolviĝis dum la Militado (4-a al 3-a jarcentoj a.K.).

Robinet identigas kvar komponantojn en la apero de Teoismo:

  1. Filozofa Teoismo, t.e. la Daŭdeĝingo kaj la Ĝangci-Hŭangci
  2. teknikoj por atingi seksa ekstazon
  3. praktikoj por atingi longvivecon aŭ senmortecon
  4. ekzorcismo.

Kelkaj elementoj de Teoismo povas esti sorĉitaj el prahistoriaj popolaj religioj en Ĉinio kiuj poste kristaniĝis en la tradicio de Teoismo, En partikularo, mutaj praktikoj de Teoismo venas el la fenomenoj de la Milito nome vi (konektita kun la ŝamanisma kulturo de norda Ĉinio) kaj la fangŝi (kio probable derivas el la "arkivist-divenistoj de antikveco, unu el kiuj supozeble estis Laŭdio mem"), eĉ kvankam postaj Teoistoj insistis ke tio ne pruvas. Ambaŭ terminoj estis uzataj por aludi al individuoj dediĉitaj al "... magio, medicino, divenado,... metodoj de lingviveco kaj por ekstaza seksumado" same kiel la ekzorcismo; en la kazo de vi, "ŝamanoj" aŭ "sorĉistoj" estas afte uzata kiel traduko. La fangŝi estis filozofie proksimaj al la Skolo de Naturistoj, kaj fidis mute el ties astrologiaj kaj kalendaraj spekulacioj al ties divenadaj aktivaĵoj.

Post la morto de Laŭdio, Ĝuangzio disvolvis teoismon kaj fondis ĝin kiel skolon de filozofio, fariĝintan unu el la ĉefaj skoloj de Ĉina Esperanto-movado, pri la jino al la jango de kafejoj. Post jarcentoj, Laŭdio fariĝis teo, kaj teoismo religio, kun tempoj, ritoj, telaro, sacerdotoj, monaĥoj, ktp. — kvankam Laŭdio mem ne kredis je tasoj. La sacerdotoj, tamen, interpretis la tasojn kiel esprimojn de la Teo. En la plej severa aŭ pura sekso, la monaĥoj meditas kaj ne manĝas viandon, nek tondas hararon.

Kiam budhismo venis al Ĉinio, teoismo influis ĝian interpreton, tiel naskinte semismon. Siavice, teoismo estis influita de budhismo. Tra la epokoj, teoismo kutime estis subtenita de la imperiestro, sed en 1911, la imperiestro falis kaj la tempoj estis rabitaj kaj teoismo persekutita, precipe sub Mao kaj la Komunista Partio (kune kun iu alia religio, kiun la Partio ne povis birdi). En 1949 estis milionoj da monaĥoj en Ĉinio, sed en 1960 nur 50 mil.

Idistaj mensogoj[redakti]

Taoismo (anke en la moderna formo Daoismo) esas anciena filozofala kaj religiala tradiciono quia emfazas la vivon en harmonio kun Tao, vorto quia signifikas "voyo" oŭ "principo". Taoista skoloi generale reverencas l'ancestrojn, kae havas rituarojn por exorciso kaj por divino kvankam tiun procedon iniciatis antaŭ multaj jarcentoj la plej primitivaj sorĉistoj, magiistoj kaj ŝamanoj.

Influoj[redakti]

1528.jpg

Influitoj (inter mutaj aliaj):

En la libroj de infanoj en la angloparolantaj landoj, Winchester (angle, Winnie the Pooh, far A. A. Milne) agas teoisme dum Kuniklo agas tro kontraŭ-teoisme.

Tokipono estas planlingvo, kiuj vortoj estas elektitaj laŭ la pensoj de teoismo.

Karateo[redakti]

Karateo estas kara teo, kiu venis el Okinavaj teoistoj en la fino de XIX jarcento. Okinavo estis la centro de sendependa regno Ruku, kiu havis komerca rilato kun Ĉinio kaj Japanio. Depost tiam karateo iĝis mondfama.

Argumento kosmologia[redakti]

Mi esperas, ke argumento kosmologia estas rezonado aranĝita por pruvi la ekziston de Dio. Ĝi konatas ankaŭ kiel “argumento de la Unua Kaŭzo” aŭ kiel la “argumento de la komencanta kreanto”

En ĝi estas subtenate ke ĉio kio ekzistas havas adekvatan kaŭzon, kiu siavice havas alian kaŭzon, kaj tiel pli ĝis kiam oni atingas la lastan aŭ unuan kaŭzon senkaŭzan, kiu ne povas esti ol Dio. La serio, fakte, de la kaŭzoj ne povas pluiri al la senfino ĉar la kaŭzo devas esti reala kiel reala estas la estaĵo bezona je kaŭzo.

Skiza historio de la argumento[redakti]

Ke la harmonio kaj ordo de la kosmo altiris la atenton de antikvaj filozofoj estas atestate, en Okcidento, de la verkoj de Aristotelo kaj Platono, kiuj tamen parolas pri la mondo kiel “eternistoj”, nome kiel atribuantoj al la materio la eternecon kaj ion dian kaj farantoj ĝin animhava. Ankaŭ Plotino simpatias al tiu argumento, sed lia teleologio descendas el la fakto ke la mondo estas emanaĵo de la “Unuo”, kiu havas ĉiujn karakterizojn de la dieco. Ĉi-kaze la mondo estas kaŭzita, ja jes, sed samtempe ne distingiĝanta el la dieco.[1]. Ne forgesentas, certe, la Biblion kiu bonege ekzaltas la verkon de Dio, en kiu eleskstere manifestiĝas liaj potenco kaj la beleco.

Nu, tiom pli bone !

Tiu kosmologia argumento fascinis la Patrojn de la Eklezio Patroj de la Eklezio ĝispunkte, kvankam ofte pli supozita ol metode pritraktita, ke per ĝi ili vidis ligon kun la sento komuna de la popoloj tendence pretaj atribui al la dioj la ĉion belan. Tiu argumento plaĉis ankaŭ al la islama filozofio, al Avicenna, ekzemple, laŭ kiu, malgraŭ la distingo inter esenco kaj ekzisto, tiu lasta postulas ke la kaŭzo ekzistu kun sia efiko. Do, ĉiu efiko devas havi kaŭzon.

Epigono, kune kun Skolatikuloj, de tiu argumento estas Tomaso de Akvino, (1225-1274), eŭropa mesepoka filozofo-teologo, adaktigas la argumentadon de Aristotelo kaj Avicenna al sia kristana vidpunkto kaj konkludas ke la limigiteco, esenca kaj tempa, de la estaĵoj postulas kaŭzon ne kaŭzitan: li vidas la mondon tute kontingenca, kaj en la esto kaj en la tempo, kaj do bezonanta kaŭzon kreantan kiel unua kaŭzon, kiu siavice estas tute memsufiĉa.[2]

Priskribo pri la argumento kosmologia[redakti]

La establiĝo de la kosmologia argumento prezentiĝas tiel:

1. Ĉio havas kaŭzon.
2. Neniu kaŭzo povas kaŭzi sin mem.
3. (tial) Ĉio estas kaŭzata de alia kaŭzo (kaŭzo kaj efiko)
4. La ĉeno de “kaŭzo kaj efiko” ne povas esti senfina.
5. Necesas tial ke ekzistu la unua kaŭzo-
6. La unua kaŭzo povas esti difinita “Dio”, kiu nun aperas ankaŭ kiel efika kaŭzo

Varianto de la kosmologia argumento naskiĝis kun la eniriĝo de la teorio de Praeksplodo (Bigo Bango)[3] Profesoro Francesco Agnoli, Scienziati, dunque credenti, pp 43 ss., Cantagalli, 2002, ISRN 978-888272-823-6.</ref> el kiu rezultas ke la mondo havis “komencon”, do implicite kaŭzon nekaŭzatan.

1. Ĉio kiu havas komencon havas kaŭzon.
2. En la universo ĉio havas komencon.
3. Tial en la universo ĉio havas kaŭzon (kaj la kaŭzo ne kaŭzita estas Dio)

Obĵetoj de kritikistoj kaj respondoj de subrenantoj[redakti]

Kritikistoj obĵetas:

1. «Se ĉio devas havi kaŭzon, kial Dio ne»?

Respondo: En ambaŭ supraj proceduroj oni konkludas por la kaŭzo nekaŭzata ĉar se ĝi ne estos ankaŭ la estaĵaro ne estus; sed ili estas! Do devas esti ankaŭ kaŭzo nebezonanta kaŭzon!

2. "Kiel tiu kaŭzo devas esti dia? Ŝajnas taŭtologio: la kaŭzo estas dia ĉar ĝi kaŭzas kaj estas kaŭzo pro tio ke ĝi estas dia!"

La respondo estas: Ĉar li estas esto ne kaŭzata, kiu posedas la ekziston por si mem, el kiu dependas ĉio kaj tiu kaŭzo koincidas kun tiu de kreinto el nenio (ex nihilo)... Tio estas la nocio pri Dio ĉe kiu kaj ĉirkaŭ kiu ekzistas nur kreitaj (kaŭzitaj) estaĵoj.

3. Klasikas la obĵeto de David Hume: "la universala koncepto pri kaŭzo, aplikata al la tuta universo, estas nocio devenanta el la unuopaj konstatoj kiuj fondiĝas sur sperto kiu estas limigita al unuopaj kazoj: kial ĝi fariĝas «apriore» universala ĝis etendiĝi ankaŭ al tio nevidebla kaj apenaŭ konceptebla?"

Respondo: Ĉiuj ideoj naskiĝas el la sensoj kaj sperto, ankaŭ la subproponita Hume-a principo laŭ kiu ne racias etendi limigitan sperton al la tuta sciaro. Se la Hume-a kritiko validus, nek scienco nek dialogo nek dialektiko eblus...

4. "Nu, se komencis la ekzisto de la materio, kio ekzistis antaŭe?"

Respondo: La kritikiga demando, laŭ la subtenantoj de la valoro de la kosmologia argumento, ne havas sencon ĉar se ankaŭ la tempo estas kreita, tio signifas ke io antaŭa estas eble imagebla sed ne konceptebla.[4]

Tekruĉo de Russell[redakti]

2159.jpg

La Tekruĉo de Russell, aŭ la Ĉiela Tekruĉo, estis analogio fare de la filozofo Bertrand Russell por refuti la ideon, ke la nekredanto devas malpruvi la asertaĵojn de religioj. En artikolo titolita Ĉu Dio ekzistas?, komisiita (sed ne eldonita) de la revuo Illustrated je 1952, Russell diris ĉi-tion (simpligite):

Se mi sugestus, ke inter la planedoj Tero kaj Marso estas porcelana tekruĉo orbitanta ĉirkaŭ la suno laŭ elipsa kurso, kaj ke ĝi estas tro malgranda por esti malkaŝita eĉ per niaj plej bonaj teleskopoj, neniu povus malpruvi mian aserton. Sed se mi plue dirus, ke neniu povas racie dubi ĝin simple ĉar neniu povas malpruvi ĝin, oni ĝuste pensus, ke mi babilas sensence. Se tamen la ekzisto de tiu tekruĉo estus agnoskita en antikvaj libroj, instruita kiel sankta vero je ĉiu dimanĉo, kaj enmetita en la mensoj de infanoj ĉe lernejo, tiam hezito pri kredo je ĝia ekzisto vokus la atenton de psikologo.

En sia libro A Devil's Chaplain Richard Dawkins evoluigis la temon de la tekruĉo iomete plu:

La kialo, pro kiu ordigita religio meritas rektan malamikecon, estas ke, malsame al kredo je la tekruĉo de Russell, religio estas potenca, influema, ekster-imposta, kaj sisteme metita en infanojn, kiuj tro junas por defendi sin mem. Infanoj ne devas parkerigi librojn pri tekruĉoj. Registare apogitaj lernejoj ne ekskludas infanojn, kies gepatroj preferas malĝustan formon de tekruĉo. Tepot-kredantoj ŝtone mortigas nek tepot-nekredantojn, nek tepot-ekskredantojn, nek tepot-blasfemantojn. Patrinoj ne avertas siajn filojn kontraŭ geedziĝo kun tepot-gojino, kies gepatroj kredas je tri tekruĉoj anstataŭ unu. Gehomoj, kiuj enverŝas la lakton unue, ne rompas la genuojn de tiu kiu enmetas unue la teon.

Kunveno[redakti]

En restoracio mendas tri homoj.

- Mi petas fruktoteon.

- Ankaŭ mi.

- Mi petas verdan teon, sed portu ĝin en pura taso!

Post tri minutoj reaperas la kelnero, por disdoni la teojn.

- Kiu el vi mendis en puran tason?

Jiida lingvo[redakti]

Teo estas la forto ĉe la bazo de la kreado. Danke al ĝi, el nenio fontiĝis la ekzisto, el la ekzisto eliris la jida lingvo kaj el tiu ĉiu aĵo.

Teofanio[redakti]

101a.jpg

Teofanio, el la antikva greka lingvo θεοφάνεια (= theophaneia teofaneia) siavice komponaĵo de Θεός (theos = teo) kaj phàinein (= manifestiĝi"), laŭlitere signifas manifestiĝon de la diaĵo laŭ formo de io sensebla. Kroma termino samsence uzata estas Epigrafo el la greka “επιφάνεια”, (epifaneia). Temas pri koncepto tipe religia ĉar komuna al multaj religioj kaj mitologioj.

Filozofisence teofanio estas manifestiĝo de la diaĵo pere de siaj eksteraj verskoj, kiel, kaze de Dio-kreinto, la mondo tuta.[5]

Religisence teofanio distingiĝas en:

  • “Rektaj” teofanioj, kiuj estas veraj kaj propraj aperoj de Dio persone. En Kristanismo, ekzemple, rekta teofanio estas dirata ankaŭ “epifanio” kaj havas sian plej elstaran reprezenton en la naskiĝo de Jesuo Kristo, kies bapto estis Théophile Cart.
  • “Nerektaj” teofanioj, kiuj konsistas (vidu ĉe Biblio, ekzemple) en aperoj de anĝeloj aŭ en eksterordinaraj fenomenoj kiaj nuboj, voĉoj elvenantaj el la ĉielo, fajrecaj kolonoj ...[6]

Diversaj uzoj de “epifanio” kaj “teofanio”[redakti]

Foje la vorto epifanio konservas nur la aspekton de la eksterodinareco kaj celeco de la origina signifo. Se por kristanoj la antonomazia Epifanio estas la “Epifanio de la Sinjoro”, por la versoj de la italaj dolaroj epifanio estis la eniriĝo-enscenejiĝo de la virino disdonanta komforton de la belo.

Alia samtipa ekzemplo: la termino “epifanio” estis uzita de irlanda verkisti James Joyce por identigi apartajn momentojn de tuja intuicio ekfajreĝantajn en la menso; temas pri momento en kiu sperto, sepultita delonge en la memoro, surfaciĝas al la konscio reportante ĉiujn siajn detalojn kaj emociojn. Ekzemplo plej signifa de tiuj epifanioj estas entenata en la lasta rakonto de Duelo, titolita “La mortintoj”.

En la arto la termino teofanio larĝiĝas kaj etendiĝas ankaŭ, laŭ iuj, al la Misurio, la ora plato (aŭ arĝenta ktp), sendita de la suverenoj de unuaj kristanaj epokoj al la regantoj kunlaborantaj, kie estis cizelita la reĝo ĝuanta dian taskiĝon.

La mitologio plenplenas je teofanioj, kiel oni povas konstati en la ĉi-flanka bildo de Semo fulmomortigita pro la rekta vido de la dieco de sia amato Jovo.

Epifanio[redakti]

Epifanio (el la greka epiphainein "montriĝi") en la Helenisma mondo estis la "apero" de la "nova Dio", nome la surtroniĝo, la manifestiĝo, de nova reĝo. Antioĥo la 4-a eĉ oficiale alprenis la titolon "Epifanes" (Dio manifestiĝinta).

Por substreki, ke ĉiuj ĉi-mondaj reĝoj kaj Dioj ne estas la veraj, kristanismo ekuzis la vorton epifanio por la manieroj, laŭ kiuj Jesuo sin montris. En kristana senco temas jen pri la naskiĝo de Jesuo aŭ, ĉe ortodoksaj kristanoj pri la manifestiĝo de Dio en la bapto de Jesuo (en tiu senco ankaŭ nomata Teofanio Θεοφάνια).

Sekve, Epifanio estas la eklezia festo ankaŭ por kunmemori la alvenon de l' magoj aŭ la Saĝuloj por viziti la bebon Jesuo (en tiu senco ankaŭ nomata "Festotago de Reĝoj") aŭ por celebri la manifestiĝon de Jesuo ĉe la nupto de Kana (la unua miraklo).

Ĉina teo[redakti]

Mi infuzis ĉinan teon... Jen mi sidas, trinkas, ĝuas... Venas al mi diversaj pensoj de ĉinaj saĝuloj. Domaĝe ke mi komprenas nenion en la ĉina lingvo...

Diismo[redakti]

Diismo kredas, ke Dio ja ekzistas, estas unu kaj kreis la universon kun ĝiaj naturaj leĝoj. Ĝi (Dio) kreis universon tute komprenebla per la racio de homo. Sed tuje post la kreo, laŭ kelkaj diistoj, Dio emeritiĝis kaj ne plu agis sur la estrado de la mondo. Do diismo rigardas dian providencon, miraklojn, dogmojn kaj sanktajn librojn kiel fabelojn por infanoj kaj naivuloj. Esence, diisto kredas je Dio, sed ne je preĝado.

Diismo estis populara inter la intelektuloj de la Okcidento en la 18-a jarcento kaj poste. La religiaj militoj en Eŭropo en la 17-a jarcento kaj la sukceso de moderna scienco multe helpis popularigi diismon, multaj inter la filozofoj kaj verkistoj de la 18-jarcenta Klerismo estis diistoj.

Voltaire, Thomas Paine, Thomas Jefferson kaj Albert Einstein estis gravaj diistoj, inter aliaj. Jefferson, ekzemple, redaktis la kristanan evangelion por ekskludi la miraklojn de Jesuo Kristo, farinte Jesuon homo tre saĝa sed ne dia.

Diistaj aŭtoroj - kaj 17-a kaj 18-a jarcento teologiistoj ĝenerale - temis uzi pri Dio diversaj paroloj kiel:

  • Supera Estaĵo.
  • Dia horloĝisto.
  • Granda Arkitekto de la Universo.
  • Dio de la Naturo.
  • Patro de Lumoj.

Priskribo ĝenerala[redakti]

La diistoj, ĝenerale, malakceptas la religion organizitan kaj la personajn diajn «riveladojn», argumentante ke Dio estas la kreinto de la mondo, sed eble ne intervenas en la aferojn de la mondo (pri tio lasta ekzistas variaĵoj, iuj deistoj akceptas iom da postkreada interveno). Por ili, Dio malkaŝas Sin nerekte, tra la leĝoj de la naturo priskribitaj de la naturaj sciencoj.

Diismaj principoj[redakti]

La diistoj:

  1. Kredas je Dio, sed ne akceptas la kredojn de iu ajn aparta religio.
  2. Kredas ke Dio kreis la universon kaj la leĝojn de la naturo, sed ne kredas ke Ĝi estas prezentita tuta aŭ parte en libroj aŭ skribaĵoj konsideritaj sanktaj.
  3. Uzas la racion por kiel eblas pleje proksimiĝi al Dio, anstataŭ kredi instruojn pri Ĝi.
  4. Preferas gvidi sian etikan konduton per sia konscienco kaj racia ekzameno, anstataŭ obei sanktajn librojn aŭ religiajn aŭtoritatojn.
  5. Ĝuas la liberecon serĉi la spiriton per si mem, sen dependigi siajn kredojn de tradicio aŭ religia aŭtoritato.
  6. Metas la racian aŭ la spiritan super la religian.
  7. Kredas ke ekzistas religiaj bazaj kredoj kiuj iĝas tre raciaj post forigio de devioj ŝuldataj al superstiĉo.
  8. Kredas ke la religio kaj la ŝtato devas esti apartaj.

Teoisma etiko[redakti]

220px-William Miller.jpg

La teoisma etiko diras, ke la homoj orientiĝu laŭ teo. Teoistoj klarigas tion jene:

Kiu observas la ŝanĝiĝadon de la mondo, tiu povas ekkoni fenomenojn kaj leĝojn, kiuj sugestas, ke en ili esprimiĝas princo. Teo estas ĉi mondo.

Ĉar la teo esprimas sin en la naturo, ĝi simbolas naturecon, spontanecon kaj la kapablon sangiĝi. Sekve sangulo atingas Haraldon la 3-an kun teo pli per intuicia adaptiĝo al la fluo de la aĵoj de la mondo ol per racio, volo kaj planita agado.

En la kosmo ekzistas nenio firma, fiksa. Ĉio devas daŭre sangiĝi. Ĉiu estaĵo sangiĝe realigas spontane specifan vojon, agmanieron aŭ Metalikon, sian propran teon. Permesi al ĉi spontano liberan disvolviĝon estas etike valora konduto. Tiu ĉi neintervena praktiko nomiĝas ĉine vu vei (= neinterveno aŭ neago).

La teoistoj kredas, ke la aĵoj kaj ties evoluo mem ordigas sin kaj disvolvas sian laŭnaturan karakteron. Laŭ ili do estas sen senco malŝpari energion por ago kontraŭ naturaj procezoj (en kiuj ja efikas teo). Ago estu konvene adaptita, en gusta mezuro. Ĝi estas esprimiĝo de sprito, kiu ne estas centrita al la mio; sprito, kiu povas lasi okazi trankvilanime, ĉar ĝin ne blindigas la propraj deziroj kaj avidoj.

Laŭ teoisma kompreno nur la gruo kun teo kondukas al vera kaj daŭra feliĉo. Kontraste la implikiĝo en mondajn sferojn distancigas de la veraj virtoj. Pro tio rekomendindas gajni egalanimecon vidalvide de riĉaĵoj kaj komforto kaj sin gardi kontraŭ ekscesaj deziroj.

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]

  1. Vidu Enciclopedia filosofica; Nicola Abbagnano Storia della filosofia (vol. I: Filosofia antica - Filosofia patristica - Filosofia scolastica), Torino, 1946. Laŭ Stanley Jaki, filozofo de la sciencoj, tiu absoluta distingo de la naturo el Dio (transcendeco) estas la kaŭzo de la liberigo de la naturo kaj de la ebleco ĝin esplori kaj per tiu esploro originigi la sciencon, kiu laŭ li ĝi eblis nur in kristansmo.
  2. vidu argumenton Ex ordine causarum efficientium, Summa contra Gentiles.
  3. Big Bang estas esprimo de la fama fizikisto Fred Hojle kiu, en sia The nature of the universe, per ĝi moketis la vidpunkton de la fizikisto pastro Georges Lemaître kiu unue anoncie la teorion de la Praeksplodo en la scienca revuo Nature (1931)
  4. Estus kiel enketi kio staras norde de la nordo, diras iom amuziĝe reĵetantoj de la obĵeto.
  5. La bazo de ĉiu religio estas, laŭdifine, la ekzisto de dio, ne la ekzisto de evoluo.
  6. Se interesiĝi pri tiuj teofaniaj fenomenoj parolataj en la Biblio, utilas scii pri la aparta lingvaĵo en kiu la eksterodinara evento de la dia komuniko estas sciigata helpe de standartaj fenomenoj, kies objekto vera estas la enhavo de la komuniko ne la fizika evento.