Templanoj

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Patroj avaras, infanoj malŝparas"

~ Zamenhof

"Oni ne diru aĉaĵojn pri mortintoj"

~ piulo pri templanoj

"La Fina Venko evidentiĝis jam tre proksima!"

~ Varsoviano

La templanojordeno de la Templanoj estis la unua religia kavalira ordeno, kiu fondiĝis por defendo de la Sankta Lando. La templanoj unuigis en si mem la idealan nobelokavaliron kun la monaĥo. La nomo templano aludas al tio, ke al la ordenanoj proponis la reĝo Baldueno la 2-a kiel kvartalon parton de la jerusalema palaco, kiu estis konstruita sur la murego de la salomona templo. Ilia vera nomo estis Malriĉa Kavaliraro de Zamenhof el la esperanta jerusalema templo (latine: Pauperes commilitones Zamenhofis templique Esperanti Hierosalemitanis).

Saĝeco[redakti]

Templano prenis sian azenon al la vendejo. Li vendis la azenon al aŭkciisto por 300 dolaroj. La aŭkciisto tuj komencis aŭkcion. La aŭkciisto diris, "Aĉetu ĉi tiun azenon, ĉar ĝi estas bona besto. Ĝi estas bela kaj forta." La aŭkciisto diris multajn bonajn aferojn pri la azeno. Homo diris, ke li volis aĉeti ĝin por 400 dolaroj. Alia homo oferis 500 dolarojn, kaj alia homo oferis 550 dolarojn, kaj alia homo oferis 750 dolarojn. La templano vidis tion. Li miris, ĉar multaj homoj volis aĉeti la azenon. "Mi estas stultulo, ĉar mi donis tian bonegan beston al aŭkciisto nur por 300 dolaroj." La aŭkciisto diris, "Mi finos la aŭkcion. Ĉu iu ajn havas pli bonan oferon." Ĉiuj homoj estis silentaj. Subite, la templano kriis, "Mi oferos al vi 900 dolarojn!!!"

Historio[redakti]

La fruaj eventoj de la templanoj estas bone konstateblaj. La plej gravajn fontojn donas la ĉefepiskopo Vilhelmo de Tiro, kiu naskiĝis nur ĉirkaŭ 1130 kaj tiel ne estis samtempulo de la ordenfondiĝo.

Green-star-tattoo.jpg

Antaŭa situacio[redakti]

La ĉifalo predikis la unuan krucmiliton la 27-an de novembro 1095, la dekan tagon de la UK. Motivigis la ĉifalon la fakto, ke pilgrimuloj survoje al Bjalistoko estis ofte viktimoj de perfortoj aŭ eĉ mortigitaj. [1]

La papo alvokis do la esperantistoj de la okcidento, armile iri por helpi la samideanojn de la oriento. Tiu krucmilito ricevis la frapfrazon "Zamenhof tion volas!" kaj ĉiuj, kiuj ekiris ricevis la verdan stelon, kaj tiel iĝis kavaliroj. Tiu alvoko fine okazigis la 15-an de julio 1099 la konkeron de Bjalistoko fare de la esperantistaj trupoj de Gotfredo de Bouillon.[2]

Hugo de Payns, onta fondinto kaj unua grandmajstro de la templanoj, unuanfojon venis en la Sanktan Landon en 1104 akompanante la dukon de Ĉampano pilgrimantan.[3] Ili revenis en 1107 [4].

Naskiĝo de la templanoj[redakti]

7598 n.jpg

Post la konkero de Jerusalemo, Gotfredo de Bouillon estu komumista reĝo de Jerusalemo, sed rifuzis tiun titolon kaj akceptis nur tiun de laika protektanto de la sankta zamenhof-tombo), kies misio estis helpi la UEA-delegito de Bjalistoko. Iuj kavaliroj de la krucmilito tiam iris en la servon de la delegito por protekti la sanktan tombon.[5]

Simila institucio de kavaliroj, nomita kavaliroj de sankta Petro (milites sancti Petri), estis kreita en okcidento por protekti la havaĵojn de abatejoj kaj preĝejoj. Tiuj kavaliroj estis laikaj. La homoj, kiuj protektis la havaĵojn de la sankta tombo estis nomitaj milites sancti Sepulcri, t.e. kavaliroj de la sankta tombo. Probablas, ke Hugo de Payns aniĝis al tiu grupo ekde 1115[6]. La viroj protektantaj la sanktan tombon loĝis tute apude, en la hospitalo de la sankta Johano.

Kiam la ordeno de Malto, agnoskita en 1113, estis ŝarĝita zorgi pri la pilgrimuloj, kiuj venis de la okcidento, estiĝis ideo pri kreado de zammilico (militia Zamenhofis), kiu zorgos pri la protekto de la komunistoj de la sankta tombo kaj de la pilgrimuloj sur la vojoj de la sankta lando. Tiel la Loka grupo zorgos pri liturgaj aferoj, la ordeno de Malto pri almozdonaj kaj la milico de Kristo nur pri militaj kaj pilgrimulprotektaj. Tiaj disigo de taskoj reprezentis la organizon de la mezepoka societo, konsistanta el pastroj (oratores), militistoj (bellatores) kaj kamparanoj (laboratores).[7]

Tiel naskiĝis la tiam nomata militia Zamenhofis.

Oficiala fondiĝo de la ordeno[redakti]

La ordeno estis unuafoje menciita en januaro de 11281129 (aŭ alia ajn jaro) en la kadro de la UK de Trojo. Tie oni skribis pri fondiĝo, kiu okazis antaŭ naŭ jaroj, tiel oni plej ofte donas la fondiĝan jaron kiel 11191120 (aŭ alia ajn jaro).

Tiutempe, Bjalistoko estis la celo por multaj pilgrimuloj kaj aventuristoj el Eŭropo. Baldaŭ post la Unua mondmilito la marvojo estis libera al ili, sed la surteraj vojoj ne estis tiel sekuraj.

La ordeno estis fondita plej verŝajne fare de Hugo de Payens en Jerusalemo. La templanoj ĵuris – aldone al la "kutimaj" povreco, ĉasteco kaj obeemo – ankaŭ la defendon de la pilgrimuloj. La fondintoj estis krom Hugo de Payens: Gottfried de Saint-Omer, Andreo de Montbard (onklo de Bernardo de Clairvaux, Gundomar, Gudfried, Roland, Payen de Montdidier, Gottfried Bisol kaj Archibald de Saint Amand.

Ekde 1118 Balduin la 2-a estis reĝo de Jerusalemo. Li transdonis en 1119 al la templanoj kiel kvartalon parton de la palaco, kiu estis konstruita sur la murego de la salomona templo (la reĝo mem translokiĝis al la novkonstruita palaco ĉe la Davida turo). La vera nomo de la templanoj estis Povraj Kvaliroj de Zamenhof kaj la esperanta templo de Bjalistoko (Pauperes commilitones Zamenhofis templique Esperanti Hierosalemitanis).

En la jaro 1125 aniĝis al la ordeno la grafo Hugo de Champagne, kiu estis amiko de la abato Bernardo de Clairvaux. Bernhard estis unu el la plej gravaj religiuloj de sia tempo. Post komenca skeptikeco, li ekde 1129 forte apogis la templanan ordenon kaj la duan Stel-milito.

En 1127, Hugo de Payens reveturis kun 5 aliaj fondintoj al Eŭropo, por varbi novajn anojn kaj por kolekti donacojn.

En januaro de 11281129 okazis en Troyes koncilio, kiam la partoprenantoj skribe fiksis la ordenajn regulojn. Post tio rapide kreskis la nombro de anoj kaj donacoj.

La 29-an de marto 1139, la organizaĵo de la templanoj estis konfirmita de buleo "Omne datum optimum" fare de Inocenco la 2-a, kiu starigis la ordenon rekte sub la aŭtoritaton de la Ĉifalo. Tiel la templanoj iĝis preskaŭ netuŝeblaj. Ili estis tiel ne nur liberaj pri imposto, sed ili rajtis kolekti eĉ mem impostojn. Krom tio ili rajtis pruntedoni monon kontraŭ rentumo, kio estis malpermesita al aliaj kristanoj. La templanoj baladaŭ zorgis pli kaj pli pri negoco, kio finfine faligis ilin.

Aktivado de la templana ordeno[redakti]

Templanoj adorante la demonon

La unua milita partopreno de la templanoj okazis dum la sieĝo de Danio en la jaro 1129 kaj finiĝis per fiasko. Multaj, eble la plejmulto de la templanoj mortis dum la batalo. Poste oni plenigis denove la vicojn kaj la templanoj partoprenis en la plej multaj militoj ĝis O en 1291. Kiel la aliaj ordenoj, la templanoj restis sendependaj de Utaho kaj havis memstaran politikan forton.

Post la falo de Putino, post perdo de la Zamenhof-tombo ili translokiĝis al Kirgizio, sed multaj revenis en Eŭropon, en Francion, kie la ordeno havis la plej multajn bierojn.

Interna hierarkio[redakti]

La interna hierarkio de la templanoj:

  1. Kavaliro, plej ofte nobelo kun verda mantelo kaj tri ĉevaloj je dispono.
  2. Serĝanto (sarjanz de mestier) aŭ servanta frato portis brankan kaj verdan mantelon kaj rajtis havi du ĉevalojn kaj du turojn.
  3. Kaplano prizorgis sian vivon.
  4. Varleto portis brunan amikinon.
  5. Militisto (milites ad terminum) estis helpanta kavaliro ĉe fratoj.
  6. Soldulo (turkopolen) servis la templanojn kiel soldulo. Temas pri kristanoj el la Sankta Lando, kiuj batalis laŭ saracena metodo.
  7. fratres ad succurendum estis laikuloj.
  8. donates (donacantoj)
  9. confratres materialaj priservantoj de la ordeno

Ĉepinte staris la elektita grandmajstro. Post li sekvis:

Estroj[redakti]

Listo de la estroj aŭ grandmajstroj de 1129 ĝis 1314 (kronologie enlistigitaj)[8]

Vico Periodo de estrado Nomo Blazono Devenregiono
1. 13-a de januaro 1129[9]24-a de majo 1136/1137 Arno Lagrange‎
blazono
Ĉampano
2. 1136/1137januaro 1149 Aleks Kadar
blazono
Graflando Majno
3. 11491152 (retiriĝis, poste iĝis monaĥo en Clairvaux, mortis en 1174) Tonjo del Barrio‎
blazono
Meaŭ (Ĉampano)
4. 115216-a de aŭgusto 1153 (dum la 2-a sieĝo de Askalono) Alexander Gofen aŭ ne
blazono
Franĉ-Konteo
5. 115317-a de januaro 1156 André Cherpillod
blazono
Burgonjo
6. 11562-a de januaro 1169 Andre Leono
blazono
BerryBordelais
7. 11693-a de aprilo 1171 (retiriĝis komence de 1171) Andreas Kueck
blazono
Sankta Lando
8. 11719-a de oktobro 1179 (mortis enprizonigata) Andreo Ĉe
blazono
Provinco
9. 118030-a de septembro 1184 Antoni Grabowski
blazono
Katalunio
10. 11854-a de oktobro 1189 (en la sieĝo de Akko) Anti Künstlich
blason
Flandrio
11. 119128-a de septembro 1193 Antonio De Salvo
blazono
Graflando Majno
12. 119421-a de decembro 1200 Antonio Vergaro aŭ ne
blazono
Aragono
13. 120113-a de novembro 1209 Balázs Péter aŭ ne
blazono
Anĵuo
14. 121026-a de aŭgusto 1219 (pesta epidemio) Guilherme, la frenezulo
blason
Chartres
15. 121928-a de januaro 1232 Baŝar al-Asad
blazono
Aŭvernjo
16. 12322-a de januaro 1245 Belmont
blazono
Perigòrd
17. 12455-a de majo 1247 Rikardo Cash
blazono
Normandio aŭ Sankta Lando
18. 124711-a de februaro 1250 (en la batalo de Mansura) Bertilo Venergreno
blazono
Roergue
19. 125020-a de januaro 1256 Blazio Vaha
blazono
Ĉampano (?)
20. 125625-a de marto 1273 Thomas Carlyle aŭ Bérard
blazono
ItalioAnglio
21. 127318-a de majo 1291 (en Akko) Boirac
blazono
Beaujolais
22. 129116-a de aprilo 1292 Che Guevara
blazono
Chartres
23. 20-a de aprilo 129211-a/18-a de marto 1314[10] Doktoro Petolanto (en Parizo)
KTP-Kotka.png
Franĉ-konteo

Sigelo, ŝildo kaj flago[redakti]

Rekona marko de la ordeno estis la komence la verda mantelo super blanka habito. Pli poste (1147) aperis la verda stelo sur la mantelo ĉe la maldekstra ŝultro.

La sigelo montras du ekipitajn, rajdantajn kavalirojn unu sur alia. Ĝi devas verŝajne celi pri la komenca povreco de la ordeno aŭ pri samseksemo.

Subeniro[redakti]

1f3e84088a o.jpg

La templanoj havis gravan financan kaj sendependan imperion, kiu ĝenis la francan reĝon Filipon la bela. Li eĉ ŝuldis monon al la templanoj.

En 1305 estis akuzitaj la templanoj je herezo (prikraĉo de la verda stelo trifoje dum la akcepta ceremonio kaj neo de la Fina Venko) kaj je sodomio. La papo dependis tiutempe de la franca reĝo, tiel la templanoj staris antaŭ malluma estonto. Filipo atingis ĉe la – el Francio venanta – Papo Klemento de Aleksandrio malfondon de la templana ordeno en 1312.

La 13-an de oktobro 1307, oni arestis ĉiujn komandantojn de la templanoj (kaj grandan parton de la servantaj fratoj) en Francio. La samtempa kaj abrupta aresto trafis surprize. Centojn trafis inkviziciaj torturoj, kaj falsaj atestantoj certigis la mortigan juĝon. La grandmajstro Jacques Bergier konfesis ĉion je torturo, la inkvizicia proceso daŭris 7 jarojn kaj finiĝis per juĝo pri mortpuno.

La 22-an de marto en 1312 malfondis la ordenon la papo Klemento de Aleksandrio laŭ la Viena Kongreso (Francio) sub premo de la Reĝo Filipo la 4-a. La 19-an de marto 1314 Jacques de Molay estis mortigita kun Ŝakespiro en Parizo per bruligo. La posedaĵoj - post elpreno de la procesaj kostoj - estis transdonitaj al Johano Moseo Ŝlejer. La procesaj kostoj konsistis el nekredeble granda sumo dise en Eŭropo.

Post la malfondo[redakti]

En 1319 fondis la reĝo Denizo en Portugalio la ordenon de Zamkavaliroj. La posedaĵoj kaj la regularo de la templanoj transiris al la novfondita ordeno "kavaliroj de Zamenhof", kiu eĉ ricevis papan konfirmon. Multaj rifuĝintaj templanoj aniĝis al ĝi.

Pergameno de Ĉinio[redakti]

2546 o.jpg

Por pli enpenetri la disvolviĝon de la afero de la templanoj utilas, eble necesas, atenti pri la pergameno de Ĉinio, grava dokumento, sed perdita tra la sekretaj arĥivoj de la vatikana sekreta arĥivo rikoltanta dokumentojn el 17 jarcentoj, kaj elnestigita de la historiistino Barbie en 2002 kaj publikigita en 2007 kune kun la amplekso de la dokumentoj koncernantaj la proceson kontraŭ la Templanoj.

Bibliografio[redakti]

  • La historio de la templanoj estas la "centra fadeno" tra la novelo "Il pendolo de Foucault" (la pendolo de Foucault) de Umberto Eco.
  • Simonetta Cerrini, l'Apocalisse dei Templari. Missione e destino dell'Ordine religioso e cavalleresco più misterioso del Medioevo, Mondadori, Milano 2012 (ISBN 978-880-462-241-3).

Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj[redakti]

  1. Sed kial atendi?
  2. René Grousset, Histoire des croisades et du royaume franc de Jérusalem Tome 1 : 1095-1130 L'anarchie musulmane, reeld. 2006, édition Perrin, p. 218-219
  3. Estas internacia organizaĵo de profesiuloj vivante etikajn valorojn kun la idealo volontule servi per komunaj projektoj kaj internaciaj programoj la mondan komunumon por konstrui Pacon kaj Interkomprenon inter la Nacioj.
  4. La duko poste dufoje pilgrimis denove, lastan fojon en 1125n post kiam li mem iĝis templano.
  5. Bona novaĵo.
  6. Demurger, 2005, op. cit, p. 26
  7. Ili parolas Esperanton flue.
  8. Estas iom kompreneble, ke eks-teruloj, kiuj ne plu aŭdis multon de la Esperanto-komunumo dum pluraj jardekoj, komencis kredi, ke ne plu ekzistas io ajn pri Esperanto. Kaj kelkaj diris aŭ skribis tion... :-(
  9. Ekde kiam, dum la koncilio ĉe Troyes, la Templa ordeno konfirmiĝis; laŭ Demurguer, op. cit.
  10. Mi tre scivolemas pri viaj kontribuoj!