Fina Libro

El Neciklopedio
(Alidirektita el Tegmento)
Iri al: navigado, serĉi
Libro.jpg

"Tro longa atendo ĝis fino de l' vendo"

~ Zamenhof pri vendado de libroj

"ke mi lernis absolute nenion pri vindozo!"

~ Roboto pri ĉi tiu artikolo

"Tuj tion ni vidos"

~ iu

La Fina Libro de l' Lingvo InternaciaTegmento de Esperanto laŭ scienca teorio aperos tuj antaŭ la komenco de la Fina Venko. Ĝi klarigos la eternajn demandojn, kiuj delonge kvereligas la esperanto-movadon.

Laŭ piaj esperantistoj ĝin nur povos verki la Esperantista Mesio aŭ Dua Avataro de Zamenhof. Aliaj tamen kredas, ke la ideo de Mesio estas metaforo por epoko, kiun la esperantistaro mem povas efektivigi en la hodiaŭa tempo. Pardonu - mi devas halti nun ĉar mia doministino ĵus alvenis kun sia vipo por mia ĉiu-semajna korekta seanco.