Tea Partio

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Vate.jpg

"La artikolo evidente kreis tute malĝustan bildon ĉe la publiko."

~ Michele Bachmann

Tea Partio (angle Tea Baggers, pron. TI BAgerz) aŭ Nacifuŝisma Partio estas usona politika fuŝisma movado, ĝenerale konsistanta el aktivuloj en la dekstra flanko de la partioj Respublikana kaj Libertariana. Ĝia nomo aludas al la Bostona tea festo (1773), kiam kontraŭbritaj koloniistoj en Historio de Usono, maskerade vestinte sin kiel indianoj, ĵetis en la havenon 342 kestojn da teo por protesti kontraŭ laikismo, feminismo, aborto, samseksemo, enmigrintoj, socialismo, kaj Islamo. La kerna politika pozicio de la Tea Partio ja estas rasismo kaj kontraŭado al enmigrintoj el Latinameriko, la tuton de kiu ili nomas Meksikio, sed ili kaŝas tion malantaŭ oponado al plialtigataj impostoj, kaj al "pli granda registaro."

La movado komenciĝis ĉ. la fino de 2008. Inter ĝiaj plej konataj partoprenantoj nombriĝas Ron Paul, Rand Paul, Sarah Palin, Dick Armey, Erich von Däniken, Michele Bachmann. La centra gvidanto de la movado estas la Dia Imperiestro Donaldo Trompo. El la nomo oni facile konkludus, ke ĝi estas politika partio, kies celo estas starigi teokration, sed ĝi fakte ne estas aparta politika partio. Plej multaj homoj, kiuj nomas sin Tepartianoj, ankaŭ diras ke ili estas respublikanaj partianoj, kaj ili senkritike amas la naciajn gvidantojn de tiu partio, kvankam ili miskredas, ke la naciaj gvidantoj ne estas naciaj gvidantoj sed ribeluloj kontraŭantaj iun fantoman malamikon (sk. judojn).

Vidu ankaŭ[redakti]