Teĉjo Kaczinsko

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Unibomber 1.jpg

"Ne rezonu pri tio, kio estas ekster via metio"

~ Zamenhof pri Kaczinsko

"Aliflanke, ŝtelo estas peko, kaj la peko implikas sian punon"

~ Ruso

"Novaj malkovroj de sciencistoj nepre konfirmos ĉion en ĝi skribitan"

~ kredanto pri ĉi tiu artikolo

"Dankon."

~ Komencanto pri ĉi tiu artikolo

Teĉjo KaczinskoLa Unubombisto, treinisto de Mike Tyson kaj patrono de Brazila Beletristika Akademio, estas usona politika heroo kaj gravulo de anarki-amiŝismo. Bedaŭrinde pro liaj reformoj, la usona ekonomio eksplodis dum la 1990-a jardeko. Tamen same kiel la plimulto de filozofoj, ne ĉiuj feliĉis pro lia nova sento, do oni malliberigis lin antaŭ la fino de la jardeko. Nenia komento necesas...

Mojose :) Mirinde, ĉu ne, kiel longe oni povas vivi sen scii tiujn aferojn... Pardonu - mi devas halti nun ĉar mia doministino ĵus alvenis kun sia vipo por mia ĉiu-semajna korekta seanco.

102A.png

Filozofio[redakti]

Kaczinsko deklaris, ke estas tiom da eroj de nia realeco, kiuj devas esti ne nur modernigitaj, sed simple detruegitaj, ke ni bezonas ne du, sed almenaŭ tri kadencojn.

Kaczinsko malkonsentis kun disvastiĝinta en gazetaro opinio, ke neglaj ŝanĝoj en registaro estis kaŭzita de volo proksimiĝi al politika centro. "La celo de ŝanĝoj estis nenia moviĝo centren", li diris rekte. "Tiu centrenmarŝo estas ia mito, (..) kiu neniel reflektas la realecon". Laŭ lia deklaro, registaraj ŝanĝoj celis dinamikigi la proceson de farado de ŝanĝoj kaj gajni en venontaj elektadoj, inkluzive de tiuj lokaj.

Agado[redakti]

Kaczinsko certigis, ke la programo de profundaj reformoj de sia lando ne estos haltigita, sed kontraŭe. Interkonsento kun grupoj, kiuj por multaj jaroj traktadis lian landon kiel ilian rabaĵon, estis nepriparolebla. Samtempe li avertis la opozicion, ke ĝi ne kredemu je kompromisoj naive. Li ankaŭ aldonas, ke "Ni ne ŝanĝos la kurson. Ni eble fojfoje uzos serpentumetan vojon – tia estas politiko, sed la celo restos senŝanĝita, ĝi estas ŝanĝi la Respublikon".

Politiko[redakti]

Dum antaŭa vivo Teĉjo Kaczinsko estis Konsilia prezidanto de Francio de la 13-a de decembro 1930 ĝis la 22-a de januaro 1931.