Taŭro

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Araba pentraĵo de la konstelacio Taŭro

"Anksio de infanoj"

~ fizikisto pri Taŭro

"Venu al nia Zamenhoffesto. Ni invitas ĉiujn al agrabla kunestado dum la ĉi-jara Zamenhoffesto kaj librofesto"

~ Caganer

Taŭro (latine Taurus, virbovo) estas konstelacio de la tera ĉielo de la zodiako.

Steloj kaj ĉielaj objektoj[redakti]

Steloj[redakti]

Aldebarano estas la alfa stelo de la konstelacio, en la okulo de la Taŭro.

Malfermaj Stelamasoj[redakti]

Malferma stelamaso[1]La kosmo kaj ni, David Galadi-Enriquez kaj Amri Wendel</ref> estas grupo de steloj, kiuj estas en siaj unuaj vivofazoj. Post iom da tempo, tia grupo disiĝos.

Kraba Nebulozo[redakti]

Kraba Nebulozo

Nebulozo[2] estas nubo el gaso kaj/aŭ mikroskopaj polvaj eroj.

La Kraba nebulozo M1 estas supernovarestaĵo, la rezulto de preskaŭ mil jaroj de ekspansio de la supernovao de la jaro 1054. La plej masohavaj steloj ne finas siajn vivojn kiel blanka nanoj sed kiel supernovaoj. Post supernovaeksplodo restas nebulozo, nomata supernovarestaĵo.

Tiu nebulozo estas videbla per teleskopo.

Mitologio[redakti]

La angla "buttercup" estas ranunkolo, ne leontodo.

Laŭ la helena mitologio Agenoro havis tre belan filinon, kiu nomiĝis Eŭropo. Dum ŝi ludis ĉe la marbordo kun amikinoj, granda taŭro venis al ŝi. Ĝia felo estis blanka, ĝiaj lunarkaj kornoj estis oraj. Sed precipe, ĝi havis tre mildan rigardon. Ŝi donis al ĝi florkolieron kaj grimpis sur ĝian dorson. Tuj li naĝis kun ŝi ĝis la insulo Kreto. Tiu taŭro estis fakte Zeŭso. Alveninte, li reprenis sian formon kaj amoris kun ŝi.

Nuntempe la Taŭro ŝajnas ankoraŭ naĝi en la nokta ĉielo kiel konstelacio, inter la Ŝafo kaj la Ĝemeloj.

Astrologio[redakti]

Zodiaka signo de Taŭro

Laŭ la astrologiistoj naskituloj de ĉiu zodiaka signo havas karakteron propran je tiu signo. Jen laŭ ili la personeco de la « Virbovuloj »

  • virinoj :
  • viroj:
Korpo kaj sano

Li estas ĝenerale larĝekonstruita, kun aĝo formiĝas ventro iom elstaranta; la vizaĝo havas rondajn liniojn, rondan nazon, plenkarnajn frandemajn lipojn, okulon borderitan de longaj okulharoj; ankaŭ la manoj estas dikaj kaj karnaj, la kolo larĝa. Li estas el tero kaj sensa, li bezonas tuŝi, palpi; la voĉo estas kolora, muzika. Sentiĝas en li spuron de maldelikateco.

Lia sano estas solida, li havas fortan laborpovon, sed faras ĉion kun malrapido kaj ŝparo, sobre. Sed li samtempe malemas sporton, kaj tial ofte evidentiĝas manko al lia sano. Li ankaŭ devus lukti kontraŭ sian emon al tro riĉaj manĝoj.

Tamen, se li eskapas el troa sangopremo, li povas iĝi vigla kaj solida maljunulo; la amo al vivo, kvieto, memcerteco ekvilibras lin, kaj al li taŭgas respekti la ritmojn de la naturo kaj vivi en la kamparo, kiu pli bone resanigas lin ol ĉiaj artaj kuraciloj.

Kiel li reagas ?

Li ŝatas belon, amas plezurojn, kaj «fakule» aprezas ilin; li ĉerpas el simplaj aferoj profundajn ĝojojn, kaj li scias eventuale kontentiĝi pri esencaĵoj, lasante superfluon. Estado feliĉigas lin, kaj li ne starigas al si metafizikajn demandojn. Ve al tiu, kiu malutilis al li aŭ al lia patro, aŭ avo: lia venĝemo neniam estingiĝos. Lia plej granda malvirto estas eble lia posedemo, li havas instinkton proprietulan: „lia" edzino, „lia" domo, „lia" mono, „lia" iniciato estas plej karaj.

Kvankam li aspektas varmkora, li estas fakte sufiĉe sekretema, li ne fidas al la novrenkontito, li atendas de aliuloj, ke ili estu elplruvitaj. Li pripensas decidojn, sed elektinte li neniam retropaŝas; persistemo, malcedemo estas samtempe al li forto kaj malforto. Li tamen havas solidan intelekton kaj kapablon al solidaj sintezoj; neniam li soras en nuboj, li restas surgrunde konkreta, prudenta, singarda. Mono estas grava, kaj la bezono pri sekureco.

Je kio li taŭgas ?

Por negocoj plej ofte. Li havas virtojn kiel organizokapablo, praktika sagaco, realosento, kaj ne lasas sin facile emocii pro la problemoj de aliuloj. Li defendas la proprajn interesojn kaj estas fojfoje riproĉita, ke en li malĉeestas malavaro. Li ankaŭ estas lerta pri libertempaj manlaboroj, li interesiĝas pri arkitekturo aŭ urboscienco. Pro lia logo al la tero li taŭgas al terkultivado aŭ esploro pri sterkoj.

Kiel li amas ?

La virbovulo, amante la vivon, amas ankaŭ amon, kaj amoron. Tiu ĝuema malestimas «fuŝulojn», kiuj ne diligente klopodas por doni al virino ĉiom da plezuro, kiun ŝi atendas. Li ludas ŝin kiel oni ludus violonĉelon; kun fervoro efikeco, dankemo.

Dum sia junaĝo li papiliumas iom, kun avido kaj scivolemeo malsatigeblaj. Kaj iam li decidas konstrui, fondi hejmon. Kaj tiuteme li malŝercas. Lia edzino, liaj infanoj, estas sanktegaj liaokule. Li faras sian elekton atente, li pezas avantaĝojn kaj malavantaĝojn, poste decidas. Se estas baroj, li disbatas ilin. Li ja baraktas por meriti sian feliĉon, kaj atendas ke li estos pagita interŝanĝe.

Li estas kunvivofacila, babilriĉa kuntablano, gajigulo, parolema en liaj plenfeliĉaj momentoj, kiam li estas ĉetable, kiam bonas kunularo kaj vino bone fluas. Sed kiam li estas malbonhumora, aŭ paŭtas, pli bone ne provu aliri lin, atendu, kaj faru la unuan paŝon, kiam li komencos malstreĉiĝi.

Mapo de la konstelacio de Johannes Hevelius

Referencoj[redakti]

  1. do, eble ni devas ŝanĝi tiun linion.
  2. Elkoran dankon Tobiasz pro via detala kaj bona raporto.