Suicido

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Bonan tagon!"

~ Bonantagulo pri ĉi tiu artikolo

"Maloftaj mensoj pereas pro elcherpigho; plejofte ili rustighas pro neuzo"

~ Nikolai Grishin

"Vivi kiel ĉe la brusto de Dio"

~ Zamenhof pri memmortiganto

"HIHoH! HIHoH! HIHoHchu'!"

~ Klingono
Suicidio.jpg

Suicido, bonalingve sinmortigomemmortigo, estas la ago kabei de vivo. Eble tiu rajto estus la unika rajto kiun neniu povos forpreni de ni.

Opinioj[redakti]

196a.jpg

Diversaj kulturoj vidas ĝin malsame. Ĝi estas grava peko en Kristanismo, Judismo kaj Islamo, ĉar nia vivo estas prunto, samkiel nia menso kaj nia libera volo. Tamen en aliaj kulturoj, ĝi estas ĝusta respondo al honto.

Ateisma vidpunkto[redakti]

Se memmortigo estus malpermesata, kia puno estus? Ĉu eble mortpuno?

Darvinismo[redakti]

292$.jpg

Ŝajnas al mi ke ĉiuj religioj kaj moralaj sistemoj konsideras la sinmortigon malbona kaj evitenda. Mi ne havas argumenton por devigi iun vivi, sed pro kultura selektado tiuj homgrupoj kiuj malpermesas sinmortigon postvivis. Verŝajne homgrupo malaperus aŭ iĝus malforta (sekve kun la tempo-fluo finfine malaperus) se ĝi permesus la sinmortigon.

Dezajna vidpunkto[redakti]

Ni ne estas aŭtoroj (mastroj) de tiuj donoj, nur ricevantoj. Kial nia vivo ne estus prunto? Mi ne elpensis mian vivon, mi ne faris ĝin, mi ne kreis ĝin. Mi nur ricevis ĝin, samkiel ĉiujn miajn antaŭulojn. Ĉu ne prunto, la vivo? Kiu scias? Kiu eĉ scias kio estas la vivo mem? Oni estas respondeca de sia vivo, samkiel oni estas respondeca de heredita bieno. Sed oni ne rajtas detrui ĝin. Oni estas administranto, ne mastro-kreinto.

Spiritisma vidpunkto[redakti]

9788 n.jpg

Oni pli suferas post sia mem mortigo. Unu el plej pereigaj iluzioj de la homo estas la supozo, ke la morto de la korpo nuligas la konscion pri la individueco. Sed multnombraj sciencistoj el la tuta mondo atestis kaj atestas la ekziston de la spirito[1]. Laŭ via vidpunkto, ili ĉiuj estis frenezuloj, fantaziuloj. Eĉ Kartezio ne estis tiom kartezia, ĉar li kredis ankaŭ pri la senmorteco de la animo. Seriozulo kiu havas sciencan intereson kaj kuraĝon por fari raciajn esplorojn ne antaŭjuĝas kion ili ignoras."

El Vikipedio mi kaptis la jenan komentarion pri libro kiu eble helpos iomete ĉiujn kiuj iel pensas pri nepereigo de la animo, ke la vivo daŭras...

La turmentego de la memmortigintoj estas libro de Almerindo Martins de Castro kiu komentarias citaĵojn el La libro de la spiritoj kaj priskribojn de spiritoj, kiuj mortigis sin kaj revenis por raporti siajn turmentojn.

Laŭ la libro, memmortigo estas la komenco de la plej granda turmento, kiun la homo povas sperti, ĉar li vivadas plu, kvankam la korpo jam mortis, kaj ne povas esti helpata nek mildigi al si la suferojn, tial ke tiu mildigo nur siatempe povas fariĝi.

Jam ĉe la malfermo de la verko li prezentas observon laŭ kiu unu el plej pereigaj iluzioj de la homo estas la supozo, ke la morto de la korpo nuligas la konscion pri la individueco. Opiniante ke la intelekta funkcio estas ekskluziva de encela maso, kaj ke la animo aŭ spirito ne povas ekzisti aparte de la korpo multaj homoj sinmortas.

La turmentego de la memmortigintoj estas tradukita en Esperanton de Benedicto Silva.

En la verko psikografiita de la brazila mediumino Yvonne do Amaral Pereira, Memoraĵoj de Sinmortiginto, eblas trovi angorajn registrojn kiuj estis spertitaj, aliflanke de la vivo, de memmortigintaj spiritoj. La rakontanto estas la spirito Camilo Cândido Botelho (kaŝnomo) kiu, fariĝinte blinda fine de la 19-a jarcento, post ol suferi diversajn geedzajn kaj familiajn konfliktojn, aldone al la financa ruiniĝo, mortigis sin ĉe sia 65-jariĝo, kredante ke la morto estos la fino de lia sufero. Trovante sin pli viva ol antaŭe, li vidis sin sola, kun si mem, kun siaj tragedioj dolore multobligitaj dum pli ol 50 jaroj neniam travivitaj de li sur la Tero.

Metodoj[redakti]

Kial memmortigi? Estas multaj bonegaj aferoj en la vivo!

Elir-sako, nomata ankaŭ memmortig-sako, estas ilo konsistanta el plasta sako kun ŝnureto aŭ bendo, uzata kiel memmortiga metodo. Ĝi estas unuafoje menciita en la libro de Derek Humphry Final Exit (1991).

Memmortigo solvas nenies angoron[redakti]

Kiam la individuo mallongigas sian periodon sur la Tero, per memmortigo, li malobeas unu el la plej gravaj Leĝoj, la Leĝon de la Vivo, tiel venigante dolorajn konsekvencojn en sian propran spiriton, ĉar li plu vivos. Tial, ĉi tiu aserto de la karmemora fondinto de la Religio de la Tria Jarmilo, Alziro Zarur (1914-1979): “Memmortigo solvas nenies angorojn”.

Ni prenu kiel ekzemplon personon kiu estis destinita vivi ĝis 80-jariĝo, sed, mortigas sin ĉe 50-jariĝo. Li devos reguligi la kontojn pri tiuj 30 jaroj ne plenumitaj en ĉi tiu ekzistado. Dum tiu periodo, li sentos kiel se li ankoraŭ estas viva, suferante ankaŭ la damaĝojn estigitajn al sia korpo ĉe la morto. Tio okazas, ĉar por la spirito la sana procedo estas la natura malligiĝo de la korpo, kiam la estulo sentas ke lia horo alvenis kaj tiamaniere estas preparita por ne plu senti la pezon kaj la fizikajn necesojn de la materio, kiel senti malsaton kaj soifon.

Esperanto kaj suicido[redakti]

Necesas nur pacienci, ĝis frenezulo el la verda tendaro mortigos sin aŭ iun alian, grave kontribuante al la propagando de nia afero.

Fidindaj fontoj[redakti]