Sufrageto

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Wom.jpg

"Ĉu serioza organizaĵo?"

~ antaŭludanto

"Mi ege timas."

~ Jacqueline Kennedy Onassis

"En la itala ni nomas tion "april-fiŝo"."

~ Rosa Parks

"Tio ja estas malfacila por legi!"

~ Pumo

"Sur kia kulturo vi bazas tiujn vortojn ? "

~ Sufrageto

"Sen matematiko ni estas blindaj."

~ matematikisto

Sufrageto estis malgranda sufrago, membrino de turpa movado por egalrajtigo de virinoj, kiu estiĝis ĉirkaŭ la jaro 1900.[1]

La movado plej hide realiĝis en Granda Britio.[2] Ĝi uzis ekstremajn formojn de batalo. Eŭreka! Tio estas tre grava afero por la bono de Esperanto en Afriko.

Historio [3][redakti]

X42y.jpg

Oni ofte aŭdas pri "Sufrageto". La movado finiĝis en la jaro 1920, kiam la 19 aldono de usona konstitucio agnoskis al la virinoj la balotrajton.[4]

Nomo [5][redakti]

La nomo estiĝis el vorto suffrage, kio signifas filingve balotrajton. [6] La ideo patrujo ne estas malvera ideo, sed estas ideo malgrava, kaj kiu restu malgrava. Tre bone farite, sed atentu, ke la realo ne ŝtelu la ideon.[7]

Afriko[redakti]

Tiel ekiris – tiu fariĝis.jpg

Ĉe Burkinujo sufrageton kaj drakon estis pelita de vilaxanoj en proksiman marĉon.

Infanaĵo[redakti]

Sufrageto demandis: „Onklino, kial vi ne havas infanojn?“

„Cikonio ne alportis ilin al mi.“

„Ho jes, se ankoraŭ vi kredas je cikonio!“

Metaforo[redakti]

Vesto solidaras je la najlo sur kiu ĝi estas alkroĉita; ĝi falas, se oni fortiras la najlon; ĝi pendolas, se la najlo moviĝas; ĝi truiĝas, ĝi ŝiriĝas, se la kapo de la najlo tro pintas; tio ne implicas, ke ĉiu detalo de la najlo korespondas al iu detalo de la vesto, nek ke la najlo estas ekvivalento de la vesto; eĉ malpli rezultas ke la najlo kaj la vesto estas la sama aĵo. [8]

Mono[redakti]

126 n.jpg

Fanfaronas sufrageto: „Mi perlaboris 5 dolarojn. Mia onklino donis al mi du dolarojn, por ke mi parolu pri voĉdonrajto kaj poste plu tri dolarojn, por ke mi finu.“[9]

Koto[redakti]

0021.jpeg

Koleras patrino: „Kie vi tiel terure kotmakulis vin, ja nenie ĉirkaŭ estas iu pluvmarĉeto.“

Sufrageto: „Neniu problemo, sufiĉas nur diligente serĉi!“

Muziko[redakti]

Sufrageto aŭskultas en teatro koncerton kaj atenteme rigardas violonĉeliston. Poste mallaŭte ŝi demandas alian sufrageton: „Kkiam tiu sinjoro finsegos tiun aĵon, ĉu ni iros hejmen?“

Bebo[redakti]

Virinigado.jpg

Kiam patro de iu sufrageto post pli longa tempo revenis el hospitalo, mienis lia filino seniluzigite.

La patro: „Ĉu vi ne ĝojas?“

Sufrageto: „Jes, sed kie estas la bebo?“

Zoo[redakti]

Sufrageto estas kun sia kolegino en zooĝardeno. Ĉe cervoj ŝi entuziasme ekkrias: „Ekrigardu, tiu cervo havas sur la kapo vesthokon el nia antaŭĉambro.“

Avo[redakti]

Junulo: „Avo, iru kun mi en cirkon, rajdas tie sufrageto tute nuda.“

Avo entuziasme: „Mi iros tre volonte, jam delonge mi ne vidis ĉevalon.“

Fingro[redakti]

sufrageto vundis sian fingron kaj tre ploris. Poste ŝi ĉesis. Patrino: „Ĉu tio ne doloras plu?“

La sufrageto: „Ĝi doloras, mi ploros plu, sed nun mi iom ripozos.“

Infanoj[redakti]

Plendas sufrageto: „Oni konstante havigadu ion por infanoj. Pasintsemajne tio estis skioj, hodiaŭ lambastonoj.“

Alia plendo[redakti]

Unti.jpg

Plendas sufrageto: „Filineto laŭdire ludos kun konstruludaĵo, nur kiam ŝi ricevos kvindek markojn po horo.“

Ideoj[redakti]

Niaj unuaj lecionoj de disdonado komencis per la seksumado. Tiu mirakla kuracilo estas enhavita en nia propra korpo por servi kaj esti disdonita al la aliaj. Tiu kuracilo ne apartenas al ni sed al niaj amantoj! Enuo kaj revado fundamentas la internan vivon. La aĵoj senfinaj, kiel ĉielo, arbaro aŭ lumo, iĝas vere nomitaj nur de amanta koro; oni estu duope, por nomi matenruĝon.[10] Revoj ! Ĉiam la revoj ! Ĉiu homo kunportas en si sian dozon da opio natura.

Women's Freedom League[redakti]

La Women's Freedom League (Virina ligo por libereco) aŭ WFL estis brita organizaĵo kiu kampanjis por virinbalotrajto kaj egaleco inter viroj kaj virinoj.

La ligo fondiĝis en 1907 post malkonkordo en la Women's Social and Political Union (Socia kaj politika unio de virinojWSPU). La fonditoj de la WSPU, Emmeline Pankhurst kaj Christabel Pankhurst celis malkunvoki la ĉiujaran kongreson kaj estri la organizaĵon nure kun mem-nomumita komitato. Sep dek membroj forlasis la WSPU, notinde Teresa Billington-Greig, Charlotte Despard, Elizabeth How-Martyn, Dora Marsden, Helena Normanton, kaj Margaret Nevinson, kaj fondis la WFL.

La ligo estis, kiel la WSPU, militema organizaĵo kiu volonte rompis leĝojn: pli ol 100 WFL-membroj estis malliberigitaj. Tamen, malkiel la WSPU, WFL estis tute senperfortema. WFL kontraŭis vandalismon kontraŭ nepublika propraĵo kaj aparte kontraŭis la WSPU kampanjon de krimbruligo. Anstataŭe, la ligo protestis per impostrezisto, nekompletigado de popolnombraj dokumentoj kaj senperfortemaj manifestacioj. Ekzemple, WFL-membroj sin enĉenigis en la brita parlamentejo, la House of Commons.

Kiam la Unua Mondmilito komenciĝis en 1914, la pacista WFL (ankoraŭ malkiel la WSPU) ne apogis la militon kaj ne laboris kun la registaro. Ĝi paŭzis virinbalotrajtistan aktivadon por fari homhelpan laboron, sed rekomencis en 1916.

En 1918, kiam virinoj unue povis voĉdoni kaj kandidati en balotado, WFL-membroj Despard, How-Martyn kaj Emily Phipps memstare kandidatis por parlamenta membreco. Kiel ĉiuj pacistaj kandidatoj en tiu balotado, ili malsukcesis. Poste, ili daŭris la virinrajtan aktivadon, aparte pri egala laborpago kaj egalaj moralaĵoj.

Kvankam nuntempe malpli fama ol la WSPU, la WFL tamen havis pli da membroj. La WSPU neniam havis pli ol ĉ. 2,000 membrojn, kaj la WFL havis pli ol 4,000. Ankaŭ la ligo pli longe daŭris: la WSPU estis dissolvita en 1917, kaj la WFL en 1961.

Lastaj vortoj de Arkimedo[redakti]

Ne tuŝu min. Ne kirlu miajn cirklojn.

Women's Social and Political Union[redakti]

Women's Social and Political Union (Socia kaj Politika Unio de Virinoj) aŭ WSPU estis unu el la plej gravaj organizaĵoj kiu kampanjis por virina balotrajto en Britio. Ĝi estis la unua grupo kies membroj estis konataj kiel "sufragetoj".

Brita sufrageto, ĉ. 1910

Fondo[redakti]

En Britio, dum la 19a jarcento, nur viroj kiu posedis nemoveblaĵon havis balotrajton. Balotrajtistoj kampanjis por amplekso de balotrajto. Tamen oni disputis kion postuli: ĉu ampleksi balotrajton al ĉiuj viroj, ĉu al virinoj, ĉu universale. Kelkaj balotrajtistinoj fariĝis seniluziigitaj de viraj socialistoj kiuj kampanjis pri vira balotrajto sed kiuj ne estis kampanjonta por virina balotrajto.

Tial, ses virinoj, inkuzive Emmeline Pankhurst kaj Christabel Pankhurst, fondis la nurvirinan WSPU la 10an de oktobro 1903 ĉe la hejmo Pankhurst en Manchester.

Ĝi estis kampanjonta por socialaj reformoj kaj precipe por virina balotrajto. Ĝi ne kampanjis por universala balotrajto, kiu ŝajnis neatingebla; ĝi kampanjis nur por virina balotrajto egala al ekzistanta vira balotrajto. Pro tio, la organizaĵo fariĝis iom burĝa; kaj iuj gravaj membroj forlasis la WSPU en 1907 por formi novan organizaĵon, la Women's Freedom League (Virina ligo por libereco) (WFL).

En 1908 la WSPU elektis ĝia famajn asociajn kolorojn - purpuro, blanko kaj verdo.

Batalema organizaĵo[redakti]

Jam ekzistis multaj balotrajtistinaj organizaĵoj kiu kampanjis plejparte politikeme kaj senperforte en la gruparo National Union of Women's Suffrage Societies (Nacia Unio de Virinbalotrajto-Socioj) aŭ NUWSS. Kvankam, la WSPU-fondituloj kredis ke ĉi tiu vortema metodo neniam sukcesos. Do, la WSPU estis ekde sia fondo organizaĵo kiu estos batalema kaj agema: ĝia devizo estis: "Agoj, ne vortoj" ("Deeds, not words").

Komentante la fenomenon, Charles Hands, skribante en la Daily Mail, priskribis la membrojn de la WSPU kiel sufragetojn (suffragettes). Tio celis etigi la ribelemulinojn.

La WSPU evoluigis multajn batalemajn taktikojn. Ili atakis iun ajn registaran partion. Ili protestis ĉe parlamento. Multaj inter ili estis arestitaj kaj malliberigitaj pro krimagadoj; kaj en malliberejo, multaj faris fastostrikon. Unue, sufragetoj rompis fenestrojn, sinĉenigis al barilojn, kaj bruligis leterkestojn. Poste, ĉi tiu perfortaj taktikoj pliaĉiĝis. Virinoj bruligis kaj eĉ bombis publikajn konstruaĵojn, tranĉis telefondratojn, kaj kraĉis sur policanojn kaj politikistojn. En 1913, Emily Davison fame sinĵetis antaŭ Anmer, la kurĉavelo de la reĝo Georgo la 5-a, kaj estis mortigata. En 1914 Mary Richardson hakis per viandhakilo la pentraĵon Venuso ĉe ŝia spegulo de Diego Velázquez en la Nacia Galerio.

Aliaj virinbalotrajtistoj forte malaprobis tiajn batalemajn taktikojn. Ili kredis ke la sufragetoj malhelpis ilian celon.

Likvidiĝo[redakti]

En 1914 la Unua Mondmilito komenciĝis. Christabel Pankhurst aŭtokrate deklaris ke la WSPU devu forlasi la balotrajtan kampanjon kaj naciiste subteni la britan registaron en la milito. La WSPU ne plu tenis publikan atenton, kaj estis dissolvita en 1917.

Fakte, multaj membroj ja apogis la militon, sed kelkaj disigis kaj formis du novajn organizaĵojn: Suffragettes of the Women's Social Political Union (Sufragetoj de la Socia kaj Politika Unio de Virinoj) (SWSPU) kaj la Independent Women's Social and Political Union (Sendependaj Socia kaj Politika Unio de Virinoj) (IWSPU).

Famaj Membroj de WSPU[redakti]



Mondaj sufragetoj[redakti]

Tiel ekiris – tiu fariĝis.jpg

Britaj sufragetoj[redakti]

Novzelandaj sufragetoj[redakti]

Referencoj[redakti]

  1. Tio estas malgranda paŝo por viro, sed giganta salto por la homaro.
  2. Vero estas nova vorto en Eŭropo (kaj aliloke).
  3. Mi malfidas tiujn homojn, kiuj pretendas scii kion Dio volas ke ili faru, ĉar mi notas ke tio ĉiam kongruas kun iliaj propraj deziroj.
  4. April-fiŝo, kion signifas ?
  5. Kio estas ebriiga en malbona gusto, estas la aristokrata plezuro malplaĉi.
  6. Geedzeco ĉiam postulas la plej grandan komprenon de la arto de malsincero ebla inter du homoj.
  7. Laŭ Zamenhof la konstruo de Esperanto estas tute fremda por la parolantoj de la eŭropaj lingvoj, en kiuj aperis La Unua Libro.
  8. Mi devas ion klarigi.
  9. Do, temas pri videbla plibonigo kaj espereble tio daure pliboniĝados.
  10. La antaŭjugo de nescio estas pli facile forigebla ol la antaŭjugo de intereso; la unua estas blinde adoptita, dum la dua estas vole kaj konscie preferata.