Stultuloj

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
ATENTU
Ĉi tiu artikolo ne devas esti legata de mense handikapitaj personoj nek de profundaj debiluloj nek de perfektaj idiotoj nek de personoj sen scioj aŭ antaŭa klerigo.

"Li tremas kiel aŭtuna folio"

~ Zamenhof pri stultulo
9766 n.jpg

"La komenco de la parolo de lia buŝo estas malsaĝaĵo, kaj la fino de lia parolo estas abomeninda sensencaĵo, tamen malsaĝulo multe parolas."

~ Predikanto pri stultulo

"Estu ruza, restu stulta"

~ anonimulo pri vi

"Mi ĵus havis disputon kun iu, kiun mi tentus nomi idioto"

~ Milokula Kato

"Prefere esti ŝatata stultulo ol neamata saĝulo"

~ Hans-Georg Kaiser

"Mais tote del mesmo, si iste conversationes arriva al puncto ubi nos utilisa insultos, le amusamento rapidemente dispare."

~ Interlingvaisto pri la supra diraĵo

"Feliĉas la stultulo.
Li zorgas tute ne.
Mi volus esti tia.
Ĉu estas nun? Ho ve!"

~ Dorothy Parker

"Stultuloj, infanoj kaj frenezuloj rajtas paroli la veron, ĉar neniu aŭskultos ilin."

~ Iu pri neciklopediistaro


Legu la tutan tekston, kaj komprenu la fratan vidpunkton de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito pri ĉi tiu temo.


1439.jpg

Stultulo (Homo stultissimus) estas funde kaj nekuraceble sensprita ulo. Stultuloj kondutas sensprite kaj malinteligente faras misagojn pro ne sufiĉa pripenso, pro misrezono. Ĉe stultuloj estas konstanta manko de sprito aŭ kompreno. Stultulo estas homo malsprita, malinteligenta kiu obstine agas kvazaŭ naive pro ne eldirita kialo. Sed tre eble, vi ankoraŭ ne komprenis tion...

Opinio[redakti]

Zom!.jpg

Nur stultuloj kaj mortintoj neniam ŝanĝas siajn opiniojn.

Stulthomo[redakti]

Filozofio-por-stultuloj.png

"Stulthomo" estas homo de stulto - do supozeble homo, kies ardanta patro malatentis uzi kondomon.

Laŭdo de l' Stulteco[redakti]

Laŭdo de l' StultecoLaŭdo de la Malsaĝeco (greka titolo: Μωρίας Εγκώμιον (Morias Enkomion), latina: Stultitiae Laus, nederlanda: Lof der Zotheid) estas eseo ώερκita en1509 de Erasmo de Roterdamo kaj unuafoje presita en1511. Erasmus reviziis kaj plilongigis la laboron, kiun li originale skribis en la daŭro de semajno kun sinjoro Thomas More ĉe la biendomo de More en Bucklersbury. Laŭdo de l'Stulteco estas konsiderata unu el la plej rimarkindaj verkoj de Renesanco kaj unu el la kataliziloj de la Reformacio.

Ĝi komenciĝas per satira erudicia panegiro, laŭ maniero de la greka satiristo Lukiano, kies laboron Erasmo kaj Sinjoro Thomas More ĵus tradukis en la latinan. Ĝi poste prenas pli malluman tonon en serioj de paroladoj, kiam Stulteco laŭdas memtrompon kaj frenezon kaj moviĝas al satira ekzameno de piaj sed superstiĉaj misuzoj de katolika doktrino kaj koruptaj praktikoj de la Romkatolika Eklezio, al kiu Erasmo iam estis fidela. Erasmo ĵus revenis seniluziigita de Romo, kie li malakceptis proponojn de la Kurio. Pli kaj pli Stulteco parolas laŭ la propra voĉo de Erasmo. La eseo finiĝas per simpla deklaro de kristanaj idealoj. La eseo estas plena de klasikaj aludoj en stilo karakteriza por la kleraj humanistoj de Renesanco.

La Esperanta traduko de Gerrit Berveling aperis en 1988 en la Serio Oriento-Okcidento de Universala Esperanto-Asocio.

Mezepoke[redakti]

Du homoj renkontiĝis sur mallarĝa ponteto sur Silka Vojo. Neniu el ili donis liberan vojon al la alia. Fine unu el ili ekkoleris:

- Neniam mi donos liberan vojon al stultulo.

- Sed mi tre volonte. - respondis la alia, kaj flankentiriĝis.

Specoj[redakti]

Foje oni demandas: "kia speco de stultulo vi pensas ke mi estas?" Estas, do, multaj specoj de stultuloj:

Stultuloj kaj Esperanto[redakti]

Stultuloj, kiam ili parolas Esperante, ŝajnas al si mem kaj al aliaj pli saĝaj ol ili estas envere. Sed kiam ili parolas al "normalaj homoj" en la Nacia Societo de la Belgaj Fervojoj, tiam ilia stulteco estas facile videbla. Tial tiaj stultuloj ege kontraŭas uzadon de naciaj lingvoj. Esperanto servas al ili kiel masko por kaŝi sian esencon. Krome, malmultnombreco de esperantistaro pligrandigas ŝancojn de la stultuloj okupi altajn postenojn. Tial ili neniam konsentos "malŝlosi la pordon" kaj "malfermi la fenestrojn". Baroj por disvastigo de Esperanto kuŝas nur interne de la esperantistaro.

0b205262a1 o.jpg

Stulteco[redakti]

Fero.jpg

Bahaano diras al sia amiko :

-Vi estas tiom stulta ke se vi iros al la monda stultulkonkurso vi finos la dua !

-Kial ne la unua ?

-Vi estas tro stulta por esti la unua.

Stulta idaĵo[redakti]

Ye un tago, kiam idisto esis nura puero, la matro pikniks sen lu (kompreneble, ŝia amanto ne volis ŝoki la infanon).

Ante ke ŝi departis, ŝi dicis al lu: filo, dum ke me esos absenta, vu sempre restuez che la pordo por surveyiar ĝin de la multaj esperantisti en l' urbo.

Idisteto sideskis che la pordo. Pos kelkaj hori un onklulo vizitis la hejmon. Lu dicis al idistido: Kie esas vua matro? Idisteto respondis: Che pikniko. Ni la gespozi nu vizitos vuan matron ye tiu vespero. Irez kay raportuez al ŝi. L' onklulo marchis alfore, Do penseskis povra (ne indijanta) idisteto. "La matro dicis: Sempre surveyuez la pordo. L'onklulo dicis: Iruez kay raportuez al ŝi".

Idisto pensis milfoye, kay tandem decidis. Lu ektiris la pordon kay pozis ĝin sur sua dorso kay marcheskis kun la pordo pezoza al la matro che la tagmanĝo sur la herbo.

Kvanto[redakti]

Kvanto da stultuloj estas tre granda.

Amikeco[redakti]

299b.jpg

- Amiko mia, vi estas granda azeno!

- Mi ankoraŭ devas kompreni, ĉu mi estas via amiko, ĉar mi estas azeno, aŭ mi estas azeno, ĉar mi estas via amiko.

Lerto[redakti]

Necesas multe da lerto por esti sisteme naiva.

Alie[redakti]

Du homoj renkontiĝis sur mallarĝa ponteto. Neniu el ili donis liberan vojon al la alia. Fine unu el ili ekkoleris:

- Neniam mi donos liberan vojon al stultulo.
- Sed mi tre volonte. - respondis la alia, kaj flankentiriĝis.