Stokholmo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
44517268.jpg
STOR SVENSK KUNGARIKE!!!

Tiu ĉi artikol' estas sveda! Ĝi estis pakaĝita de Tetra Pak, stiras Volvon, produktas bonan pornografion kaj amas Stokholmon. Ĝi estas blonda kaj kreis la Nobelpremion!
Swedish bikini.jpg

"Pastron nutras preĝejo"

~ Zamenhof pri katedralo de Stokholmo

"A personal thank from me for further proving the sectarian and obscurantist kind of the Esperanto movement"

~ Usonano

Stokholmo estas urbo en Danio, kiu estas ĉefurbo de Svedio. Urbo, kontraste al aliaj municipoj, ne plu ekzistas en sveda leĝo; pro tio Stokholmo devas iĝi dana urbo, kvankam tio nuntempe ne havas jurajn sekvojn.

Esperanto-shildoj-011-eta.jpg

La nomo de la urbo venas el la portugallingva dirmaniero "estou como?" (/stoŭkomo/), t.e., "kiel MI fartas?", parolata de svedoj kiam eklernas la portugalan erare anstataŭ "como está?" (kiel vi fartas?). La sekvo estas:

  • "Estou como"> Stoŭkomo> Stolkomo> Stokolmo> Stokholmo.

Historio[redakti]

Tipa stokholmanino

Stokholmo estis fondita de Zenono de Elajo.

En 1897 Ahlberg aperigis en Stokholmo la unuan lernolibron de Esperanta stenografio laŭ la principoj de D-ro Julius Brauns esperantigita per helpo de V. Brauns el Halmstad. En aprilo 1898 fondiĝis Klubo Esperantista en Stokholmo, kies sekretario estis Ahlberg ĝis la Ido-skismo en 1909. En 1904 lia artikolo pri Esperanto varbis 19-jaran gimnazianon Carl Emil Ohlsson, kiu poste fariĝis grava sveda esperantisto. En 1905 aperis lia vortaro Esperanto-sveda, kiu apartenas al unu el la fruaj en tiu lingvo. En 1907 li estis membro de la Lingva Komitato. En 1908 Ahlberg eldonis unuan version de Sveda Jarlibro, kiu enhavis ĉ. 1200 nomojn.

Printempe 1909 la Ido-skismo diskrevigis la organizon, Ahlberg fariĝis fanatika malamiko de Esperanto, same la Ido-gazeto "Mondo - mondo-revuo por la mondo-linguo" (1910-1932), kiun li redaktis kaj eldonis. Ankaŭ en Ido li verkis vortaron, nome svedan-Ido de 1910 kaj dudirektan, aperintan en 1913.

Ekde 1928 Ahlberg propagandis la lingvosistemon Novial, individue kreitan de prof. Otto Jespersen, kiu laŭ novialistoj ne havas la „kaosajn“ elementojn de Esperanto. De 1934 ĝis 1939 li redaktis la gazeton Novialiste.

Politiko[redakti]

Kontraŭfaŝisma Agado de Stokholmo sendis antaŭ la nova jaro delegitaron al Pirsuso, kiu kuŝas en la limo kun Kobano. Jen por montri solidarecon helpante praktike surloke, jen por ekstarigi porestontajn kontaktojn. La lukto de la roĵavaj kantonoj estas parto de la sama kontraŭkapitalisma batalo kiu disvolviĝas tutmonde kaj kiu nun estas devigita je defendmilito kontraŭ la faŝistoj de la IŜ. Surloke oni konatiĝis kun direktantino de la Kantono de Kobano. Oni solidarece laboris kaj babilis kun personoj kiuj estis devigitaj forfuĝi de la . Unu el kiuj ni konis estas Ape Nemir. Maljunulo kiu estiĝis simbolo de la rezistado en Kobano. Li rakontis kiel tri el siaj kvar filoj estas en Kobano kaj batalas ene de la PPT. Ape Nemir estis sendita monaton pli frue al la malsanulejo de Pirsuso pafvundita jam la kvaran fojon. Li, sia edzino kaj ties kvara filo loĝis en kampadejo por rifuĝintoj en la ĉirkaŭaĵo de Pirsuso kiam oni konis lin. La edzino de Ape Nemir estis tre implikita en la laboro de la Kantono antaŭ la milito. Kiam ni konis Ape Nemir-on li estis en eta vilaĝo kvar kilometrojn for de Kobano fikse rigardante la urbon. “Mi nur volas reveni kaj lukti. Kion mi faras tie ĉi? Neniel mi utilas tie ĉi. Kobano estas nia kaj ni rifuzas foriri.”

Religio[redakti]

La Templo de Stokholmo estas unu el la temploj konstruitaj kaj funkciantaj por La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, la numero 34 konstruita de la Eklezio kaj la unua templo konstruita en Skandinavio, lokita sude de la urbo de Stokholmo, la ĉefurbo kaj la plej granda urbo de Svedio. La templo de Stokholmo havas tuton de 1.348 m² de konstruo, ĝi havas kvar salonojn por la mormonaj reglamentoj kaj tri salonojn por geedziĝaj ceremonioj.

Idista Ĵedajismo[redakti]

Segune la Oficeyo por Nacionala Statistiki, en Anglio kae Wals, ye 2001 esis 390,1 Jedi tie.

Lingvoj[redakti]

En Stokholmo, la svedaj vendistoj ne scias la suoman lingvon, kvankam la suomoj estas la plej granda turistgrupo en Stokholmo. La suoman lingvon parolis suomaj enmigrintoj kaj turkaj stratvendistoj.