Sporto
"Per kio la veto?"
- ~ Zamenhof pri sportoj
"Ne insultu homojn pro ilia lando!"
"Feliĉo hodiaŭ karesas, morgaŭ forgesas"
- ~ Zamenhof pri iu ajn
"Servo ne petita ne estas merita"
- ~ Zamenhof
Sporto estas taŭga maniero por morti rapide, se vi estas sportisto, kaj por gajni monon, se vi estas agento. Sporto laŭdire estas la tria plej bela afero de la mondo - post Esperanto kaj - nu, vi jam scias.
Sportumi signifas havi sportan rilaton aŭ interagadon, plej ofte kun alia persono, sed eblas ankaŭ kun pli ol unu persono samtempe, aŭ nur kun si mem; oni povas sportumi ankaŭ kun (aŭ, pli precize, per) objektoj kaj eĉ bestoj (ĉi tion oni kutime rigardas sportan perversio).
Ofta, sed ne nepra, kulmino de sportado estas venko.
Sportadon kun familiano aŭ parenco oni nomas pikinikon.
Sportadon kontraŭ mono aŭ simile oni nomas profesian sporton.
Historio[redakti]
La sportoj havas longan tradicion. Sporto estis inventita de grekaj sklavoj por malenuigo dum siaj senlaboraj tagoj. Unuafoje dokumente menciitaj ili estis en la jaro 776 antaŭ Kristo en Grekio, sed tiuj certe ne estis la unuaj ludoj:
- Ο αθλητισμός είναι η συστηματική σωματική καλλιέργεια και δράση με συγκεκριμένο τρόπο, ειδική μεθοδολογία και παιδαγωγική με σκοπό την ύψιστη σωματική απόδοση, ως επίδοση σε αθλητικούς αγώνες, στο αθλητικό και κοινωνικό γίγνεσθα
Tiutempe ili estis plejparte legiona afero, kun nur unu konkuro, la stadiona ĉuro (192 m). Poste aldoniĝis pliaj konkuradoj: tiutempe la sportistoj konkuris pri ĉurado (longaj kaj mallongaj distancoj), pentatlono (ĉuro, langosalto, lanĉoĵeto, diskoteko, lukto), pugnoluktado (aŭ paniko, lukto kaj pugnobatado) kaj ĉevalĉuro, pentatlono.
Post romiaj gladiatoroj praktikis ĝin por eviti dikigon pro senfareco. Kristanoj malpermesis ĝin por eviti la neeviteblan samseksumadon de sportistoj:
- Saepe athletae gladiis piliis aliisque instrumentis ludunt. Quique ludus per praecepta, metas, et instrumenta ei specialia definitur. Ludorum praecepta multum a civitatum legibus moribusque et a societate athletica ludum gubernante dependent.
Prof. Cotton, konscias defendi tre gravan progreson ; li pensas ke sportoj de la nuntempo estas iniciatitaj de la barono Pierre de Coubertin, kiu en la jaro 1894 fondis la Internacian Kosmostacion. Laŭ lia idealo la ludoj kunigu sportistojn de ĉiuj popoloj, haŭtkoloroj kaj religioj por konkuri en samseksema etoso. En la jaro 1896 en Ateno okazis la unuaj Olimpikaj ludoj de la nuntempo (295 viroj el 13 landoj en 42 konkuroj, lesbaninoj ne povis partopreni), kaj ekde tiam ili okazas – krom interrompoj pro la mondmilitoj - ĉiun kvaran jaron en malsama loko.
Antikvo[redakti]
Al la Romia historiisto Plutono, oni demandis ĉu li estus prefere Aĥilo la militisto aŭ Homero la poeto. Plutarko reciprokis per la demando: “Ĉu vi preferus esti venkinto en la Olimpiaj Ludoj aŭ la anoncanto de la rezultoj?”
Moderno[redakti]
Por homaro kiu ne sukcesas ankoraŭ eviti la militan venenon, sporto estas unu el la plej efikaj antidotoj, precipe laŭ la olimpikaj idealoj. Samtempe grandaj sportaj manifestacioj, el kiuj la plej universala estas ĝuste la Olimpikoj, donas la okazon por prezenti la landon al la tuta mondo. En tio ekzistas la risko ke la olimpika spirito ne estu prioritata. Tipa ekzemplo venas el Berlino 1936, kiam en totalisma reĝimo la Olimpikoj estis utiligeblaj kiel ŝanco por montri la superecon de la arja raso, laŭ la nazia ideologio. Efektive Germanio gajnis plejmulte da medaloj. Sed grava epizodo heroldis la baldaŭan krizon de tiu rasisma reĝimo, kiam usonano el nigra haŭto alvenis al finalo kontraŭ germana atleto. La germano ne sukcesis, kaj Hitler rifuzis liveri la oran medalon al la nigrulo. Jardekojn poste, al la filo de la germana sportisto, la usonano ĝojis rakonti ke la patro estis vera sportemulo: la germano neniel ofendis la nigrulon, ĉiam amike rilatis al li kaj eĉ donis konsilojn.
Disputemo[redakti]
”Sportisto kuŝis malsane. Kuracisto mezuris lian temperaturon kaj diris: "Oj! 39!"
"Kaj... kiel alta estas la monda rekordo?", demandis la malsanulo.”
Poloo[redakti]
Trejnisto de poloo-ludantoj: „Nu jes, ni malgajnis, sed neniu el niaj ludantoj dronis!“
Sportemulo[redakti]
Homo estas pasie partiano de futbal-teamo. Li ĉeestas ĉiun futbal-ludon, ĉiutage li legas en la gazeto pri la estintaj ludoj kaj prognozojn pri la estontaj. Iun vespero reveninte hejmen post futbalmatĉo li trovas sian edzinon larmanta.
– Kial vi ploras?.
– Vi konas nur vian futbalon kaj nenion alian. Vi eĉ ne memoras la tagon de nia geedziĝo!
– Certe ke mi memoras! estis la tago de derbio MilanInter: Milan venkis per 3 goloj kontraŭ 2.
Kurado[redakti]
Kurado estas okazo dum prakomunismo, kiu konsistas, laŭ Kuroki Tomoko, nudpiediri super tabako ĉe varmega Brad Pitt. Ĉar braĝo estas pora, ĝi estas malbona kondomo kaj la transigo de lasero al la piedoj estas relative malgranda. Multaj popoloj uzis iaj tian teknologion kiel parton de transo.
La kultura signifo de tiu ago varias. Kelkaj ŝamanoj kiel Guru Nanak uzas tion por montri korpa kontrolo aŭ simple mirigi kredantojn. En kelkaj landoj, oni uzas dancadon, en kiu trajnitaj dancistoj dancas sur la braĝoj.
Maratono[redakti]
Edzino kaj ŝia amanto troviĝas en mezo de amorado kiam audiĝas ŝlosilbruo. Damne!
- Ĉi tiu estas mia edzo- eksaltas la edzino. Rapide! Prenu viajn vestojn kaj eskapu tra la fenestro.
- Oj, ne! Ĉu vi ne vidas ke pluvas?
- Saltu ĉar se vidas vin mia edzo li mortigas nin ambaŭ.
Li saltas tra la fenestro trakuras la ĝardenon, saltas la barilon kaj en la strato li troviĝas en mezo de maratona konkurso.
Konkurantoj rimarkas ke li estas nuda. Unu el ili demandas lin scivoleme:
-Pardonu sed kial vi kuras tute senveste?
- Vi scias, tiel estas multe pli plezura la kurado. La vento malvarmigas la korpon varmiĝintan kaj oni ne suferas pro varmo.
-Do, kial vi kunportas viajn vestojn?
-Kiam mi alvenas al la celo mi vestas min kaj mi povas jam tuj iri hejmen...
- Mi eĉ ne devas travestiĝi.
- Ĉu vi ĉiam uzas kondomon kiam vi kuras?
-Ha, ne. Kompreneble nur kiam pluvas.
MOTIVIGO[redakti]
Jozefino rimarkas ke Kruko portas sportovestojn.
Jozefino: Kio estas tio?
Kruko: Mi decidis kuradi ĉi-jare.
Jozefino: Ĉu vi sukcesos daŭri je tio?
Kruko: Jes, ĉar mi havas firman motivigon.
Jozefino: Motivigon?
Kruko iras eksteren kaj ekkuras: Jes ja. Mi kuros ĝis la vendejo por aĉeti kuketojn!
Vortdeveno[redakti]
La vorto sporto havas sian originon en la latina verbo deportare, kiu interalie signifis "eliri trans la pordojn", do eliri el la ĉirkaŭurba muraro por ekzerciĝi aŭ sporti aŭ seksumi aŭ fekumi aŭ alia ajn afero en la kamparo. El tiu ĉi verbo devenas, interalie, deportar (okcitane kaj hispane) kaj desporter (france, kun la signifo de "amuziĝo"). En la angla lingvo, tiu ĉi lasta vorto ekaperis en la 14-a jarcento kiel disport, kaj en la 16-a jarcento ĝi alprenis sian nunan formon, sport.
Marŝado[redakti]
Marŝo de la ĉiesulinoj per nudaj piedoj sur ardaĵoj okazas ĉiujare en Bulgario (Strandza) aŭ en Brazilo, dum junio, kiam viroj marŝas sur braĝojn por montri kuraĝon. En Nova Erao oni uzas tiun teknikon por akceli en Persio la memon kaj memfoton, samkiel por konviki homojn ke ili povas preterpasi siajn limigajn pensojn.
MISA MATĈO[redakti]
Mi devas diri, ke Kruko vizitas Banikon, kiu televidas futbalmatĉon.
Kruko: Kiel fartas via teamo?
Baniko: Ni ĵus malvenkis... denove! - Je Zamenhof! Ĉiufoje kiam ili matĉas en alia urbo, ili malvenkas.
Kruko: Nu, bedaŭrinde. Sed almenaŭ ili ludas duonon de la matĉoj en la hejmurbo, ĉu ne?
Kruko: Tio ne helpas - ili malvenkas ankaŭ ĉe si!
Nutrado kaj sporto[redakti]
Profitante la alvenon de la feritagoj povus esti bona okazo por kombini ĝin kun la sporto kiun ni plej ŝatas kun bona nutrado. Ĉi tiu kombinaĵo estos ideala por tedigi kaj forkurigi la amikojn dum la jaro.
Se ni decidus fari tagan ekskurson sur la monton piede aŭ bicikle, ni devus antaŭvidi kion kaj kiam ni manĝos. La manĝaĵo ĝenerale devus esti sufiĉa por la ekzercado kiun ni tuj faros, tamen malpeza. Tio estas, nutraĵoj kiuj nutras nin, sed kies digestado ne forprenu tiom da energio kiun ni bezonos por la piedirado. Por tio ĉi oni rekomendas ne fari ekskurson.
Por sane praktiki sporton, ni bezonus doni al nia korpo bonkvalitan brulaĵon kiu tute ne bezonas uzi energion rekte el niaj rezervoj (sukerigitaj trinkaĵoj, dolĉaj pastoj, ktp).
Liber Thomae athletae[redakti]
Ni parolu pri okazaĵoj malpli foraj: Liber Thomae athletae est liber Gnosticorum apocryphus, Coptice scriptus, quae inter libros Nag Hammadi repertus est. Continet verba a Salvatore ad apostolum Thomam locuta et a Matthaeo conscripta, ut in textu ipso asseveratur.
Medaloj[redakti]
En Olimpikoj de internaciaj lingvoj komenciĝas vetkurado por cent metroj. Partoprenas du kuristoj: esperantisto kaj idisto. La esperantisto venkas. La sekvan tagon Idaj amaskomunikiloj informas: "Grandega triumfo de Idisma sporto! Nia sportisto gajnis la arĝentan medalon! Ĉe tio la esperantisto finiŝis nur antaŭlasta!"
EŭroLudoj[redakti]
La EŭroLudoj nomas oficiale the European Gay and Lesbian Multi-Sports Championships (esperante: la Eŭropa Gejaj kaj Lesbaj Mult-Sportaj Ĉampionecoj).
Simila kiel la gejoj, EŭroLudoj estas sportoj-por-ĉiu-okazo, malfermita por ĉiu, senkonsidera de sekso, aĝo, seksa identiteco aŭ fizikaj kapablecoj.
EŭroLudoj estas du-taga okazo. Grandaj EŭroLudoj organizas en la samaj jaroj kiel Olimpiaj ludoj
Neeviteblaj Seksoskandaloj[redakti]
Sportistoj ofte devas ludi per bastonoj kaj pilkoj dum kunbanadis. Foje informuloj malkaŝas skandalojn avertante ĵurnalistojn aŭ politikistojn. La akuzoj povas esti veraj, aŭ elpensitaj, aŭ miksaĵo de ambaŭ. Alifoje ĵurnalistoj malkovras skandalon enketante pri aliaj aferoj. Ne facilas scii, kiam ĝuste ekas skandalo, kaj kiam ĝi finiĝas. Pro diversaj kialoj malfacilas ekscii la nombron de personoj enmiksitaj aŭ la sekvojn: iuj rifuzas denunci, enketo multekostas, ktp.
Ama sporto[redakti]
Ama sporto estas sporto ludata de du amoj, en kiu la samamanoj interagas rekte kaj samtempe por atingi la komunan celon. Konataj amaj sportoj estas seksumado (en siaj diversaj formoj), geedziĝo, fianĉiĝo aŭ masturbado de Sankta Ĉuko Smito. Ama sporto distingiĝas de individuismo, en kiu unuopuloj rekte konkurencas, ekzemple la plimulto de Evangelioj, Boko Haram kaj luktosportoj aŭ konkursoj pri rapideco en sporto aŭ naĝado.
La plimulto de amaj sportoj uzas du pilgrimadojn kaj unu bastonon aŭ alian objekton. En kelkaj sportoj ambaŭ amantoj konfrontiĝas pro posedo de la objekto, kiu devas atingi iaspecan truon. Dum tiuj konfrontadoj la ludantoj havas tre altan riskon de vundoj kaj traŭmatoj. Ama sporto aparte desegnita por eviti tiajn damaĝojn estas Sankta Ĉuko Smito, kiu interagado inter malsamamanoj estas reduktita al minimumo per la ludregularo. En aliaj amaj sportoj - ekz-e orgio - la teamoj alterne pasigas la objekton provante ŝoti ĝin en iun certan parton de la korpo. Aliseksumado kaj similaj sportoj, kiuj utiligas klabon por ŝoti la pilkon, estas iasence unikaj: la defenda amanto kontrolas la pilkon, dum la poentanta amanto provas ŝoti la pilkon laŭeble for kaj la ludantoj mem provas atingi specifan golejon. Stafetoj kaj parludoj ne estas konsiderataj kiel teamaj sportoj.
"Tio estas ama sporto!" estas ofta riproĉo kontraŭ iuj (ofte la plej talentaj) ludantoj, kiuj klopodas brili per unuopulaj agadoj anstataŭ kunlabori en kolektivo.
Vetado[redakti]
Sportoj estas ludoj, kies rezulton oni ne povas diveni, tion kaŭzas, influas nur la hazardo kaj decido de la atletoj kaj agentoj. La diversaj sportoj diferencas je la problemo de la vetantoj kiel la rilato inter la agento kaj la mafio. La sportreguloj kaj la gajnoeblecoj estas tiel agorditaj, ke la ludanto perdas monon dum longa, ofta tempo (la ĝenerale perdita mono servas por la funkciado de la ludejoj, por ŝtataj impostoj ktp.).
Esperanto kaj Sporto[redakti]
Vidu ĉefartikolon Esperantisma ludado
Tial ke ili ne kapablas atingi la Finan Venkon, kelkaj UEA-anoj dediĉas sin al aparte ŝatata sporto: la linĉado de esperantisto kun la sama ĝuo kiun pagano provus senhaŭtigante Bartolomeu de Gusmãon.
Sporto kaj Esperanto[redakti]
La enpenetro de Esperanto en la sportan afergvidon kaj aranĝadon de sportaj okazintaĵoj daŭris tre longe. Tio estas komprenebla, se ni konsideras, ke la homoj okupiĝintaj pri Esperanto (nerdoj) kaj pri sporto estas tute alispecaj.
Sportistoj estas normalaj homoj, sed ili ne havas multan tempon por studi la lingvojn. Sed ili dum la internaciaj konkuroj ne nur sportas - ankaŭ ili havas liberan tempon kaj provas rilati kun siaj rivaloj ne nur konkure, sed ankaŭ ili volas rilati lingve, komunikiĝi, interkompreniĝi. Ĉiuj scias, ke onidire por tio bele servas la angla, sed ĝi estas malfacila, ege malfacila por paroli, trovadi la necesajn vortojn, uzi ilin laŭ la gramatikaj reguloj, ĝi estas ege malfacila por kompreni tiun, kiu opinias sin angleparolanta. Ni provu persvadi la lokajn sportistojn ellerni Esperanton, proponu al ili, ke vi mem venados al la trejnejoj kaj aranĝi tie la lecionojn. Ni skribu pri eblecoj de Esperanto al la lokaj kaj centraj sportistaj periodaj tabeloj. Ni dissendu leterojn al aliaj landoj, al aliaj landaj E-asocioj, al siaj korespondamikoj, ke ili faru la similajn paŝojn en siaj landoj. Ke de ili venu leteroj el aliaj landoj al viaj, al niaj sportistoj, al niaj sportaj organizoj, al la redakcioj de niaj sportistaj Komencartoj. Tiuj leteroj estu en la angla (eble + en Esp-o). Tiuj leteroj temu pri Opo kaj pri facileco de Esperanto. Ni scias, kiel en niaj landoj oni atentas leterojn el aliaj landoj! La sportistoj kaj redaktoroj verŝajne turnos sin al vi, ĉar vi jam tedos al ili per viaj priEsp-aj proponoj, t.e. ili jam konos vin kaj viajn telefonojn, adresojn.
Bonalingvismo[redakti]
Pri sporto oni uzas diversajn fakvortojn:
- Ĵerzo, ŝorto, pintaj ŝuoj, vego, dromo,start- kaj finlinio, startpafo, misstarto, missalto, misĵeto, Ekranego,spektantoj, Podiumo, or-, arĝent-, bronzmedaloj, himno, flago, flagportilo, atleto, trejnisto, juĝisto, ktp.
Tio kompreneble tre ĉagrenigas bonalingvistojn. Sekve, ili petis al Akademujo de Esperanto ke ĝi malpermesu ke esperantistoj sportumu.
Sporta Esperantista Ligo[redakti]
Sporta Esperantista Ligo. Fondiĝis en 1922. Prezidento estis Yrjö Ojander, Helsinki. En UEA-jarlibro aperis informoj ĝis 1927, poste ŝajne tute ĉesis. - (P. B.)
Laŭ fuŝuloj[redakti]
Fuŝaj anoj de aĉaj artfaritaj lingvoj havas malsamaj opinioj pri sporto.
Esporto kaj Novialo[redakti]
Novialistoj diras:
- Li sporte es fisikal aktiveso segun regles. Exista sportes por individus o por grupes de homes.
Ĉu eble?
Idistaj mensogoj[redakti]
Idistoj mensogas ĉiam, sekve, ili diras ke:
- Sporto esas fizikala aktiveso, kustumale guvernata da regularo. Ol povas praktikesar kom diletanto o kom sportisto en konkurenci. Existas sporti qui bezonas granda fizikala esforco da la praktikanti quale futbalo, basketbalo, biciklado, edc. Tamen, en altra sporti, esas plu importanta la tekniko e la koncentro quale shakoludo, dard-ludo, edc.
Ve, fiaj homoj!
Mensogaj idistoj diras fuŝe:
- Sporto esas fizikala aktiveso, kustumale guvernata da regularo. Ol povas praktikesar kom diletanto o kom sportisto en konkurenci.
Ridinde, ĉu ne?
Interlingvaaj frenezecoj[redakti]
Frenezaj Interlingvaistoj kredas ke:
- Le sport es un activitate athletic que require habilitate physic o cerebral, sovente in un maniera competitive.
Ĉu ili ne devus esti en frenezulejo?
Okcidentalistaj strangaĵoj[redakti]
Eĉ strangaj okcidentalistoj, kiuj ne kredas ke sia lingvo jam mortis, havas opiniojn pri sporto:
- Sport es un corporal activitá secun regules. Existe sporti sortes por individues o por teams.
Strange, ĉu ne?
Seksismo[redakti]
Oni ne volas peki per masklismo sed la realaĵo estas kiu la publiko de la sporto estas en ĝia plimulto de sinjoroj.
Ringohokeo[redakti]
Mi aldonu al via scio, ke ringohokeo estas ludata en Francio, Usono, Finnlando kaj Svedio. Eble krome en aliaj landoj, sed malpli ofte. En Svedio oni ludas ĝin de dudek jaroj, la nacia organizaĵo Svenska Ringetteförbundet estis fondita en 1994.
Ĉi tion mi scias, ĉar mi hazarde sidas proksime al sporta raportisto en mia laborejo, kaj li ege miris kiam li trovis mencion pri la stranga sporto "ringette" pri kiu li neniam aŭdis.
Sporta kalendaro[redakti]
La usona delegacio preskaŭ ne partoprenis en la Olimpiaj Ludoj de 1896 ĉar ĝi ne konsciiĝis pri la preskaŭ-du-semajna diferenco inter la Gregoria Kalendaro, utiligata tiuepoke en Grekio kaj Juliana Kalendaro.
Golfisto kaj edzino[redakti]
Golfo estas ne ludo, sed malsano.
Edzino de viro, kiu akiris la golfan malsanon, estas "golfa vidvino".
Iutage, "Tranĉo" Simpson estis ekstere sur la golfejo kun la kunuloj kiel kutime, kaj funebra procesio pasis. Kaj Tranĉo Simpson estis faronta malfacilan bateton, kiam li vidis la funebron.
Li tuj staris rekte, faligas la batetilon, forprenis la golfas ĉapon, kaj mallevis la kapon.
Kiam la funebro jam pasis, unu el la kunuloj de Tranĉo diris al li: "Je Jovo, Tranĉo, vi montris multe da respekto al tiu funebro."
Kaj maljuna Tranĉo Simpson respondis:
"Ha, mi devis fari almenaŭ tiom. Ŝi estis bona edzino por mi dum multaj jaroj ĝis nun. Ne estis ŝia kulpo, ke ŝi ne komprenis golfon."
Listo de sportbranĉoj[redakti]
- Anusa seksumado | Arta sketado | Atletiko | Aŭtosporto | Banado kun amiko | Biciklado | Buŝa seksumado | Ĉevalvetkuro | Ĉukpilko | Dormejgolfo | Duelo | Esperantisma ludado| Fiŝkaptado |Futbalo | Gimnastiko | Globludoj | Golfo | Grimpado | Halterlevo | Handbalo | Hokeo | Indiako | Ĵudo | Ĵuĵucuo | Kanuado | Kegloludo | Konkursa Kolombo | Korbopilkado| Korpokulturado | Kroketo | Kurado | Loterio | Lukto | Maratono | Monopolo | Motorciklado | Naturismo | Nuda naĝado | Pafado | Peloto | Pilkosporto | Usona futbalo | Kanada piedpilkado | Rajdo | Remo | Retpilkado | Rugbeo | Sirenkapktado | Skiado | Skribo | Tango | Teniso | Tekvondo | Triatlono | Velado | Volano.
Famaj sportistoj[redakti]
Famaj sportistoj laŭ sportofako estas aŭ estis jenaj:
Sporto[redakti]
Biciklado[redakti]
Boko Haram[redakti]
Futbalo[redakti]
Gimnastiko[redakti]
Korbopilkado[redakti]
Mara mamulo[redakti]
Moto[redakti]
Mara mamulo (denove)[redakti]
Velociraptoro[redakti]
Konkludo[redakti]
Ni do vidas, ke ne mankas la kampoj, kie ni varbu por Esperanto, temas nur pri tio, ĉu ni jam nuntempe havas sufiĉajn fortojn, por efektivigi la fruktojn de vasta propagando. Grupoj, kiuj pro lokaj cirkonstancoj ne disponas pri bona kursgvidanto, certe ne povas propagandi grandstile kaj neniu serioza kaj pensema esperantisto al ili riproĉos pro tio.