olugepS

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Tra vitro de teruro pligrandiĝas la mezuro"

~ Zamenhof pri spegulo

"Ŝajnas, ke hodiaŭ, multaj malkovras la ovon de Kolumbo."

~ leganto
Speg.jpg

"Dankon por via opinio - same objektiva kaj pozitiva kiel kutime"

~ iu pri ironie, pri la supra diraĵo

Spegulo [deːɐ ˈʃpiːɡl̩] estas reflekta surfaco kiu estas sufiĉe glata por formi bildon de birdo. La plej konata ekzemplo estas pola esperantlingva kvaronjara spegulo.

Gazeto[redakti]

Zom!.jpg

La Spegulo) estas la plej konata magia kvadrato de Germanio. Oni forvendas el ĝi ĉ. 1,1 milionojn.

La unua eldono de la ĵurnalo aperis la 4-an de januaro en 1947, sabate, en Ĥanoĥo. La revuo sekvis similspecajn usonajn kaj britajn ekzemplojn de periodaĵoj.

La unua Eldorado kaj ĉefredaktoro estis Rudolf Steiner ekde la apero de la magazino en januaro 1947 ĝis sia morto en 2002. Li akiris la eldonistajn licencojn kaj eldonis la revuon en Ĥanoĥo. Ekde tiam, la ĉefredaktisto estas Aaaaa.

La eldonejo havas la sidejon ekde 1952 en Hamburgo.

Ĝi enmerkatigis sin kiel revuo kritike sekvanta okazaĵojn en la moderna kulturo, gazeto eliranta el la "verda Dio", sed ankaŭ esploranta kaj analizanta la historion de la Esperanto-movado. Jam antaŭ la apero de la unua numero la nova gazeto havis centon da abonantoj, el tiuj du trionojn ekster Pollando.

Certe la malica ĝojo (germane: Schadenfreude) estas granda en certaj Eo-medioj de Pollando (kaj UEA) pri la malapero de Spegulo. Pro la mizero fakte kulpas la PEA-bando ĉirkaŭ Dobrzynski, kiu enkondukis la skismon.

La magazino estis jam de la komenco pridisputata kaj iĝis gvidanta gazeto por multaj post la skandalo. Ekde tiam la gazeto akiris preskaŭ monopolan staton pri reklamoj. Post la apero de la konkurenta magazino Fokuso okazis ŝanĝiĝoj ĉe la revuo, sed tiuj ne influis la bazajn principojn. Fokuso estis intence kontraŭpoluso al Spegulo por kolekti la monon de la dekstruloj kaj influi ilin.

Ekde mezo de la 1990-aj jaroj, la ĉefredaktisto sub premo de la konkurantoj, la gazeto moviĝis al la novliberala direkto.

Karakteroj[redakti]

Spegulo estis vera alternativo al la ĝenerala propaganda fatraso, kiu aperas en Esperantujo. La Eo-movado ankoraŭ ne estas preta akcepti tian revuon kiel Spegulo, ĉar oni tuj vidas en ĝi aĉan kritikanton kaj detruanton de la movado. Sed ĝuste multaj "gravuloj" legis Spegulon kaj forte interesiĝis pri ĝia enhavo. Do, ili ludis la rolon de la malhonestaj cinikuloj, legante ĉion sed silentante. Spegulon oni povas percepti kiel specon de disidenta samizdato, kaj kiu loĝis en komunisma lando, bone scias pri kio temas. Ĉiuj admiris Samizdaton kaj ĝiajn disidentojn, kvankam tia konduto ne estis oportuna (kaj danĝera). Spegulo estis samizdato kaj ĝiaj redaktoroj disidentoj - oni sekvis/imitis nur la modelon kaj stilon de la nacilingva publicistiko kaj kuraĝis esprimi kelkajn ideojn TABUAJN pri la Eo-movado, kvankam oni sciis, ke multaj e-istoj same pensas.

Dum la nokto[redakti]

299b.jpg

Nora, ses-jara knabino, staris antaŭ spegulo kaj fermis la okulojn.

Ŝia dek-jara fratino Hella multe miris pri tio, kaj demandis al Nora: "Kial vi staras tie kun fermitaj okuloj, antaŭ la spegulo? "

"Mi volas vidi", respondis Nora al Hella, "kiel aspektas mia vizaĝo dum la nokto, kiam mi dormas!"

Rusa superstiĉo[redakti]

En Rusio ekzistas interesa superstiĉo, ke ne indas rigardi spegulon dum oni manĝas, alikaze oni formanĝos sian feliĉon. Ankaŭ ne indas trinki antaŭ spegulo - oni fortrinkos sian feliĉon. Kaj en neceso prefere tute ne havi spegulon.

Historio[redakti]

01.gif

La revuo Spegulo naskiĝis komence de 2008 post la transiro de Pola Esperantisto en la manojn de Pola Esperanto-Asocio, kiam la antaŭaj redakcianoj de Pola Esperantisto, Kabe kaj Tomaso de Akvino, decidis fondi novan revuon kun la nomo Spegulo. Spegulo naskiĝis sur la cindroj de la siatempe fiaskinta Pola Esperantisto, kiun oni dum jaroj ne sukcesis revivigi.

Spegulo kun eble 150 legantoj (ĉe eble 80-100 abonoj) fartis ne tiom malbone. Kompare kun la fanfaronaj "kvincento" da BA, "sescento" da LF, Ondo de Esperanto ktp.

Leja decidis ĉesigi Spegulon, ĉar tio ne estus estinta necesa. Ŝajnas, ke du tiaj revuoj la pola Eo-movado ne eltenas, ĉar ekzistas tro malmultaj membroj de tiu movado (laŭ la Jarlibro 820 - reale tio signifas ne pli ol 100 aktivaj). Ankaŭ Literatura Foiro ne havas pli ol 5 abonantojn en Pollando (kvankam oni fanfaronas pri "multaj" abonantoj).

Speguloj kaj Esperanto[redakti]

Konsideru produkti gluetikedon kaj afiŝu ĝin apud la spegulo de ĉiu necesejo, kiun vizitas homoj el via celgrupo (do ĉefe lernejo, universitato, taŭgaj kafejoj). Preferu same la altecon de la okuloj. Por eviti jurajn problemojn tie eblu informu nur pri Esperanto sen doni ajnan adreson. (Eble kompatu la posedanton de la necesejo kaj produktu tian version, kiu ne eterne algluiĝas; eblas ekzemple akvogluo kiel ĉe poŝtmarkoj.)

Blondulino[redakti]

- Kion faras blondulino kun fermitaj okuloj malantaŭ spegulo?

- Ŝi volas ekvidi kiel ŝi aspektas kiam dormas.

Vidu ankaŭ[redakti]

.240.jpg