Sono

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ne estas bona ideo kunsidi min…

"Ekde la komenco de 2020 la redaktoran postenon reprenos Kalle Kniivilä, kaj daŭrigos la tuta redakcia teamo, kies nomojn vi trovas en la kolofono."

~ buma publikigaĵo

"Mi scias la precizan membronombron… Pro tio, antaux unu jxaro mi zorgis pri la divastigado…"

~ teoristo pri ĉio
Bastamburo produktas sonon per la vibrado de membrano tensiita sur resoniga skatolo.

"Ĉu vi volas iĝi mia amiko ? Ni kunsidu kaj trinku bieron kune…"

~ iu dum testo de Turing

Sono estas aŭdebla aervibrado eligita de homoj, bestoj, objektoj ktp.[1] En fiziko sono estas ajna fenomeno kiu implicas la disvastigon de mekanikaj ondoj [2], ĝenerale tra fluo [3] kiu estas generanta la vibran movon de korpo. La sono aŭdebla de homo konsistas el sonaj kaj akustikaj ondoj produktitaj kiam la osciloj de la aerpremo estas konvertitaj en mekanikaj ondoj en la homa aŭdorgano kaj perceptitaj de la cerbo. La disvastigo de la sono estas simila en fluaĵoj, kie la sono havas la formon de premfluktuoj.[4]En la solidaj korpoj la disvastigo de la sono implicas variadon de la tensia stato de la medio.

Fizika priskribo[redakti]

Fizike sono estas ondo. En gasoj [5] kaj likvoj ĝi estas ĉiam longituda ondo. En solidaj korpoj ekzistas transversa kaj longituda ondo.

Sonaj ondoj transportas informojn kaj energion. Ili moviĝas per karakteriza rapido t.n. sonrapido c. Tiu estas 343 m/s en aero ĉe temperaturo de 20 °C kaj 1407 m/s en akvo ĉe 0 °C.

Plia karakterizo de la sono estas la amplitudo [6]: Sonoj super 120 decibeloj estas netolerebla por homoj. Tiaj aferoj estas ekzamenataj far la scienco akustiko.

Ankaŭ ekz. eŭropaj instancoj scivolos (aŭ ne) pri la dancanta membronombro de TEJO.

La homo aŭdas sonojn kun diversaj frekvencoj kiel sonojn de diversaj altecoj: sonoj kun pli alta frekvenco estas muzike pli altaj. Pri tio vidu skalo muzika.

Aliaj ekzamenoj uzas la aŭdeblaj sonaj limoj inter 20 Hz kaj 20 kHz, do la infrasonoj estas sub 20 Hz anstataŭ 16 Hz.

Sono, malsame la lumo, estas materia ondo. Ĉar la sono ligitas al materia medio, ĝi ne ekzistas en vakuo.

Rapido de sono[redakti]

Sono estas vibro tiu trairas elastan medion kiel ondo. La rapido de sono priskribas kioman distancon tia ondo iras dum certa tempo. En seka aero ĉe marnivelo kun temperaturo de 21°C, la rapido de sono estas 344 m/s. La rapido de sono estas variablo dependa de kaj la ecoj de la substanco tra kiu ĝi iras, kaj temperaturo. Ekzemple, la rapido de sono ĉe la pinto de monto dum vintro estus proksime 330 m/s anstataŭ 360 m/s en varmega dezerto. Kvankam la termino estas plej ofte uzata temante tra aero, la rapido de sono povas esti mezurita en preskaŭ ia ajn substanco. La rapido de sono en likvaĵoj kaj ne-truoplenaj solidoj estas pli alta ol en aero. Vere la verkoj estas du.

Sonkvalito[redakti]

Mikrofonkovriloj estas foje uzataj por plibonigi la sonkvaliton malpliiganta bruon el la vento.

Sonkvalito estas tipe takso de la precizeco, ĝueblo, aŭ kompreneblo de aŭdio-efekto de elektronika aparato. Kvalito povas esti mezurita objektive, kiel ekzemple kiam iloj kutimas mezuri la precizecon laŭ kiu la aparato reproduktas originan sonon; aŭ ĝi povas esti mezurita subjektive, kiel ekzemple kiam homaj aŭskultantoj respondas al la sono aŭ mezuras ĝian perceptitan similecon al alia sono.

La sonkvalito de reproduktaĵo aŭ registrado dependas de kelkaj faktoroj, inkluzive de la ekipaĵo uzita por fari ĝin, pretigo kaj majstrado farita al la registraĵo, la ekipaĵo uzita por reprodukti ĝin, same kiel de la aŭskultanta medio uzita por reprodukti ĝin. En kelkaj okazoj, pretigo kiel ekzemple egaligo, dinamika intervalkunpremado aŭ sterea pretigo povas esti aplikita al registraĵo por krei aŭdion kiu estas signife diferenca de la originalo sed povas esti perceptita kiel pli plaĉa al aŭskultanto. En aliaj okazoj, la celo povas devi reprodukti aŭdion tiel proksime kiel eble al la originalo.

Tiel sonis...[redakti]

La kompaktdiska serio Tiel sonis... estis eldonita de Universala Esperanto-Asocio en 2003 kaj 2004. Redaktinto estis Ziko van Dijk. Uzita estis materialo el Biblioteko Hector Hodler.

La unuopaj eroj de la serio:

Sona lingvo[redakti]

La lingvo Sona estas apriora planlingvo proponita de la anglo Kenneth Searight, kaj priskribita en libro, kiu publikiĝis en 1935: Sona, neŭtrala internacia helplingvo (Sona; an auxiliary neutral language (Londono, K. Paul, Trench, Trubner & Co., Ltd., 1935, LCCN: 35016722).

La vorto "Sona" en la lingvo mem signifas "helpaĵo". (so=help'/akompano/kun; na=uzata kiel sufikso, simil-senca al E-a: "aĵo".)

En sia projekto, Searight inkluzivis multajn semantikajn kaj strukturajn elementojn el pluraj lingvoj, kiel la japana, la angla, la turka, la ĉina, la rusa, la irana kaj la araba, krom el kelkaj latinidaj lingvoj.

Fonetiko

Laŭ la aŭtoro, la Sona-lingvo estas fonetike simpla, simile al polineziaj lingvoj. Sona havas 24-literan alfabeton, kiu konsistas el:

  • kvin vokaloj: a, e, i, o, u
  • unu semivokalo: y
  • sep nesonaj konsonantoj : k, x, t, f, s, c, p
  • sep sonaj konsonantoj : g, j, d, v, z, j, b
  • du nazaj konsonantoj: m, n
  • rotika (r-eca) konsonanto: r
  • laterala konsonanto: l
  • glot-frota konsonanto: h

La literoj c, x, j, h prononciĝas kiel la E-aj literoj "ĉ, ŝ, (ĵ aŭ ĝ), kaj h", respektive. Tio estas, la literoj reprezentas pli malpli la samajn sonojn kiel en la Internacia Fonetika Alfabeto. Notindas la sekvaj literoj:

  • r = rotika: rekomendiĝas r, sed iu ajn rotika sono taŭgas.
  • y = antaŭ vokaloj sonas kiel E-a "j"; individue, sonas kiel la angla "schwa".
  • i = neniam diftongiĝas (vidu la literon "y", supre.)
  • u = antaŭ vokalo, iĝas duonvokalo (kiel E-a "ŭ".)

Sona-lingvaj vortoj ne permesas konsonant-grupojn, t.e.: la strukturo de la silabo en Sona nur ebligas la sekvajn variantojn:

  • V vokalo
  • KV konsonanto + vokalo
  • KVN konsonanto + vokalo + naza konsonanto (n)

La litero "y" utiligas intruzive ene de vortoj por disigi:

  • silabon kiu finiĝas per "n" disde sekvanta vokalo, kaj
  • du "fortajn" vokalojn (a, e, o)

Ekz:

fin + uri = finyuri ; por eviti konfuzo kun fi + nu + ri

uto + aki = utoyaki ; por pli eŭfonikan prononcon.

La vortoj en Sona ne havas fiksigitan, sed prozodian akcentadon.

Gramatiko

Sona estas aglutina lingvo, sed kun forta tendenco al izolanteco. La baza vortaro konsistas el 375 radikoj aŭ leksemoj unu- aŭ du-silabaj, nomitaj "ideogramoj" de Searight. Ĉiu "ideogramo" esprimas grupon de rilataj ideoj, kiu kunmetiĝas por formigi frazojn. Ekzemple:

pa = nutri, pan
ra = viro
para = patro
to = pasi, jaro, sufikso por pasinteco
re = rekte, linio, longa
no = porti, vehiklo
toreno = trajno
dan = mono, valoro
(y) = epitentika vokalo
a = loko, sufikso simila al E-a "ejo"
danya = banko

La vorto en Sona konsistas el radikaloj kunmetitaj en ordo de graveco. Tio estas: radikalo uzata kiel prefikso funkcias deskriptive:

su = akvo, likvo ; ru = movo
=>rusu = rivero (movanta akvo)
=>suru = flui, fluo (likva movo)

Sona utiligas kunmetadon por formigi la plejparton de la vortoj, surbaze de baza leksikono.

zinyasagiada = vivo + asekuri + (laborgrupo)/kompanio = vivriska asekurkompanio

[Estas interesige ke, malgraŭ esti "apriora" lingvo, en Sona, oni formas novajn vortojn ne strikte logike, sed sufiĉe libere: kiel eble plej simile aŭ "inspirate" de jam ekzistantaj aŭ pli-malpli internacie rekoneblaj vortoj (kompreneble, ĉiam utiligante nur la bazan radikaron.)

hisatori = speciala + scio + pasinta + tempo = historio
akizu = rapida + animalo = ĉevalo (inspirite de latina: equus)

Kelkajn "internaciajn" vortojn oni uzas sen ŝanĝo. Tiuj "fremdaj" vortoj oni skribas per majusklo. Foje, ekzistas Sona-lingvaj alternativoj:

Radio / renbe
Taksi / halonno]

La frazo sekvas ordo je SVO (Subjekto-Verbo-Objekto):

SUBJEKTO + VERBO + OBJEKTO
mi abu tu
'mi am(as) vi(n)'

En la frazo mem, la sintagmoj prezentiĝas laŭ descenda gravec-ordo, t.e.: Sona estas kapfraz-iniciala lingvo. Malgraŭ tio, la kalifikaj adjektivoj kaj determinantoj metendas antaŭ substantivoj.

mi ima dona tayo muro xen.
mi havas du grandajn brunkolorajn hundojn .

Pri esprimo, la lingvo Sona similas al la japana (laŭ la aŭtoro mem), kaj oni povus kalifiki ĝin kiel "minimalisma".

an kehani.
Ŝi + (demanda vorteto + nomo + pasiviga sufikso)? = Kiel ŝi nomiĝas?
an (hani) Maria.
Ŝi nomiĝas Maria.

En la lingvo Sona, oni evitas mencii ĉion kompreneblan per la konteksto, inkluzive de la gramatikan nombron, kopulativan verbon, la subjekton mem, ktp.

  • kanmi ta.
  • kanmi (zi) ta.

(domo + mi(a) [uzata kiel sufikso, la pronomo estas posediva]) + (esti) + granda = "mia domo estas granda"

  • kena on lato(.)

(demandiga vorteto + "na" sufikso) + li + (paroli + pasinteca sufikso) = Kion li diris?

  • (tu) keli (ru).

ci/vi + (demanda vorteto + direktiga sufikso) + movi = Kien (vi/ci iras)?

Ekzemploj

Notu ke la lingvo Sona ne utiligas punktigadsignojn krom komo kaj finiga punkto. La demandaj frazoj identiĝas per enhavo la demandivan partiklon "ke".

Oni povas disigi la vortojn en la skriba lingvo laŭplaĉe: ĝenerale, oni disigas la vortojn por faciligi komprenebleco.

Ĉiun vorton oni skribas nur per minusklaj literoj, krom propraj nomoj kaj "fremdlingvaj" vortoj.

  • juri. = (ĝui + tempo) = Saluton!
  • kehani tu. = Kiel vi/ci nomiĝas?
  • mi hani ~. = Mi nomiĝas / Mia nomo estas ~.
  • kesantu. = (Kia + sano + vi/ci)? = Kiel vi fartas?
  • xa, xan. = Bone, dankon!
  • mi nari to zia Paris. = Mi neniam estis en Parizo.
  • an na (sa) laba Ruso lasin. = Ŝi ne (scias)/parolas la rusan lingvon.
  • Karlos ketori. = Kiom aĝas Karlos?
  • tinyedi tori. = (tri + foje + dek) + jaro(j). = Tridek jarojn.

idaleni.

o hara, mi han da kasatu ua [hakaidaleci] vi [fuada] vosi ua nali meka aketu po same ikeni. mi uo, naui, da alete ua, po unume di hakaidaleci, tu hojio vie fa seru da udaxo jidi akeda bi tu li minyadaya, ge on to kalami usiu da vaka hanitu li un idadi, [so] tu leni ge [jidiubizamelen].

Oficiala letero.

Estimata Sinjoro, mi havas la honoron informi vin ke la [Ŝtata Sekretaro] por [Fremdaj aferoj] bedaŭras ke li estas nekompetenta por konsideri vian oferon en la sugesta senco. Mi estas, tamen, aŭtorigita diri ke, laŭ la opinio de Ŝtata Sekretario, viaj apartaj kvalitoj estos konsiderataj por pravigi la personan aplikon de vi al centra oficejo, kaj li instrukciis min prezenti vian nomon al departmento, [kune kun] vian leteron kaj [raporto de persona servo].

En lingvo[redakti]

La plej grava (900 paĝa) titoliĝas LIKENOJ DE OKCIDENTA EŬROPO

En fonetiko kaj fonologio, sonoranto estas parola sono kiu estas produktata sen turbula aerfluo en la parola fluejo. Esence tio signifas ke sono estas sonoranto, se ĝi produkteblas daŭre je la sama tonalto. Ekzample, vokaloj estas sonorantoj, kiel ankaŭ estas konsonantoj kiaj /m/ kaj /l/. Aliaj konsonantoj, kiaj /d/ aŭ /k/, ne produkteblas daŭre je la sama tonalto, kaj do estas ne-sonorantoj. Aldone al vokaloj, fonetikaj kategorioj de sonoj konsiderataj kiel sonorantoj inkluzivas alproksimantojn, nazalojn, frapetojn, kaj trilojn. En la hierarĥio de sonoreco, ĉiuj sonoj pli altaj ol frikativoj estas sonorantoj.

Sonorantoj estas tiuj artikulacioj en kiuj estas nur parta fermo aŭ nebarita buŝa aŭ naza eskapo de aero; tiaj artikulacioj, tipe voĉaj, kaj ofte senfrotaj, sen brukomponento, povas kunhavi multajn fonetikajn trajtojn kun vokaloj. La termino resonanto fojfoje uziĝas por tiaj ne-turbulaj sonoj. Tiakaze, la vorto sonoranto povas striktiĝiĝi al ne-vokalaj resonantoj; tio estas, ĉiuj supraj krom vokaloj kaj duonvokaloj. Tamen, tiu uzaĵo eksmodiĝadas.

Registro, aŭ voĉregistro, estas la mezuro de la amplekso de tonaltoj, kiuj homa voĉo povas elsendi. Kvankam la studo de voĉo havas malmultan praktikan aplikon en la kampo de la parolo, ĝi estas temo de studo ene de lingvistiko, fonetiko kaj parolado kaj lingva patologio, aparte en rilato al la studo de tonaj lingvoj kaj al certaj specoj de voĉaj perturboj. Tamen, la plej ofta apliko de la termino "voĉregistro" estas ene de la kunteksto de kantado, kie ĝi estas uzata kiel unu el la gravaj difinaj trajtoj por klasifiki kantante voĉoj en grupojn laŭ la voĉaj tipoj.

En arto[redakti]

Sonarto [9] estas arto kiu enhavas diversan grupon de artaj praktikoj kiuj havas kiel ĉefa celo diversajn nociojn de sono, kio estas uzata kiel ĉefa rimedo. Kiel ĉe multaj ĝenroj de nuntempa arto, sonarto povas esti multfaka nature, aŭ esti uzata en hibridaj formoj. Sonarto povas esti konsiderata kiel elemento de multaj areoj kiel akustiko, psikoakustiko, elektroniko, brumuziko, aŭdirimedoj, kamporegistro aŭ media sono, sonpejzaĝoj, esplorado de la homa korpo, skulptarto, arkitekturo, kino aŭ video kaj aliaj aspektoj de la nuna diskurso de nuntempa arto.

Mezepoka muzikisto en manuskripto de la 14-a jarcento.

Muziko [10] estas arta aŭ amuza ordo de sonoj. La nuntempa difino de muziko estas grande kritikita, sed kutime ofertita kiel serio de organizitaj sonoj kaj silentoj, tempa en naturo kaj ĝenerale havanta iun gradon de ritmo kaj melodio. Harmonio estas kutime aldonita. Ĉiu kulturo ĉirkaŭ la mondo inventis formon de muziko uzate ĝin por servi multajn celojn - ĝi povas esti parto de religia rito, ĝi povas esti parto de festoj, ĝi povas esti formo de rakonto, aŭ ĝi povas esti formo de arta esprimo. Kvankam materialoj el kiuj oni produktas muziknstrumentojn en la mondo varias vaste de loko al loko, ili povas esti subdividitaj en pluraj bazaj kategorioj kiuj klasifikas instrumentojn surbaze de la sonoj kiujn ili faras.

La sono, kombine kun la silento, estas la krudmaterialo de la muziko. En muziko la sonoj estas kvalifikitaj en kategorioj kiel la jenaj: longaj kaj mallongaj, fortaj kaj malfortaj, basaj kaj malbasaj, agrablaj kaj malagrablaj. La sono estis ĉiam ligita al la ĉiutaga vivo de la homo. Laŭlonge de la historio la homa estaĵo inventis seriojn da reguloj kaj sistemoj por ordigi ĝin ĝis la konstruo de diversaj tipoj de muzika komunikilo.

Vidu ankaŭ[redakti]

Proverbo[redakti]

Ekzistas pluraj proverboj pri sono en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[11]:

  • Kia sono, tia resono.}
  • Kio akorde ne sonas, tio rimon ne donas.
  • Kio al mi sonis, tion mi resonas.

Referencoj[redakti]

  1. Indiki specion oni ĉiam unue skribas la genran nomon (kiu komenciĝu per majusklo) sekvata de la specia nomo. Oni kelkfoje aldonas trian vorton por indiki subspecion.
  2. Hehehehheheheh…
  3. La tre influaj juna-esperantostoj malamas min…
  4. "Mi scias la precizan membronombron… "
  5. La legantoj kaj verŝajne ankaŭ la komitato kaj la estraro de TEJO dankos vin pro publikigo de tiu informo.
  6. Krome la komitato kaj estraro de TEJO montros sin aparte dankemaj, se vi samtempe (aŭ poste) malkaŝos al ili vian miraklan metodon ebligantan al vi akiri informon, pri kio ili absolute malkapablas.
  7. Esperanta verko "Likenoj de nord-okcidenta Eŭropo - Clauzade er Roux", ĉefa verko por botanikistoj, kiuj interesiĝas pri likenoj, la aŭtoroj ne uzas Esperantan nomon por specio, sed nur la sciencan nomon.
  8. En mia urbo Padovo.IT ĉe la fakultato de biologio la instruo pri "Fungoj kaj Likenoj" baziĝas ankoraŭ nuntempe sur tiu verko. Eĉ la universitato eldonis etan biologian vortaron itala-esperanto. Ŝajne la aŭtoroj eksplite en la verko mem malpemesis la tradukon.
  9. 30 jaroj antaŭe mi fotis ilin kaj povus sendi la fotaĵon, sed ŝajne la diskutgrupo ne akceptas aldonojn. La verkoj kompreneble troviĝas ĉe la biblioteko de la fakultato.
  10. La dua titoliĝas NELIKENIĜINTAJ FUNGOJ LIKENLOĜAJ.
  11. Mi aldonas tradukon de la sciencaj latinojn nomoj pere de wikipedio.