Somera tempo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Ekde kelkaj jaroj, la impreso de la homoj pri Esperanto estas pli kaj pli videble pliboniĝanta."

~ bastonetisto pri Esperanto
Printempo : Ŝanĝo de vintra tempo al somera tempo
Nur la blukoloraj landoj uzas somertempon.

Somera tempo estas ŝanĝo de la oficiala tempo per aldono de unu horo, tiel delokigante la lumtagajn horojn dum iu periodo de la jaro. Sur la norda hemisfero, la hor-fortiro okazas fine de marto aŭ komence de aprilo, la reŝanĝo [1] de la horoj okazas fine de septembro aŭ en oktobro. En Kanado kaj Usono [2], la hor-fortiro okazas komence de marto kaj redono en komenco de novembro. Estas kontraŭe en la suda hemisfero, la hor-fortiro je unu horo okazas de meze aŭ fine de oktobro ĝis meze aŭ fine de marto.

Historio[redakti]

1231.jpg

La ideon suprenĵetis unuafoje Benjamin Franklin, en sprita eseo[3] de 1784, dum la epoko de oleaj lampoj. En 1907, la angla William Willett proponis en kvar paŝoj antaŭenigi la horon je po 20 minutoj, sume je 80 minutoj. La brita parlamento rifuzis en 1908 leĝoproponon, pri printempa unuhora tempoŝanĝo.

En 1916, kelkaj landoj enkondukis dum la unua mondmilito la someran tempon por ŝpari je la lumigado kaj energio [4].

Dum la dua mondmilito, kelkaj landoj ŝanĝis la tempon por longa tempo je unu horo pli [5]. En Francujo oni enkondukis duoblan somertempon, tio estas oni antaŭenigis la tempon je 2 horoj [6]; la unua foje tio okazis de 1942 ĝis 1945[7].

Post la 1940-aj jaroj - la somera tempo estis denove enkonduktita ekde 1979 en Hungario, kaj eĉ en Svislando ekde 1981, malgraŭ la referendumo de 1978, pri kiu la majoritato de Svisoj ne volis tian tempoŝanĝon. Per du referendumoj en 1992 kaj 2011 loĝantaroj de Kvinslando rifuzis someran tempon[8] [9], kaj vivas kun senŝanĝa tempo.

La horŝanĝo okazis en Usono je lasta dimanĉo de aprilo kaj daŭris la somera tempo ĝis la lasta dimanĉo de oktobro. En 1986, la usona kongreso metis la komencon de la somera tempo je unua dimanĉo de aprilo, la lasta tago ne ŝanĝiĝis. En 2007 la horantaŭeniro okazis en Nordameriko de la dua dimanĉo de marto ĝis la unua dimanĉo de novembro.

Europa Unio decidis interkonformigi la datojn de ŝanĝotempoj en 1998 rilate ĉiujn eŭropajn landojn, per la direktivo 2000/84/CE de Eŭropa Parlamento kaj Eŭropa Konsilio eldonita en 2001[10]. En la plimulto de la landoj de okcidenta Eŭropo - precipe ĉiuj landoj de la Eŭropa Unio - la somera tempo komenciĝas je la lasta dimanĉo de marto kaj finiĝas je la lasta dimanĉo de oktobro.

Tial, ke Ĉinio abandonis la someran tempon en 1992[11] kaj ke Rusio ankaŭ abandonis ĝin en 2011, la plimulto da homoj de la planedo vivas sen tempoŝanĝo.

Kritiko je la somera tempo[redakti]

La ĉefa celo de la somera tempoŝanĝo estas redukti la uzon de energio, tamen multaj esploradoj pruvis ke tio estas nur tre minimuma. En 2007, la Eŭropa Komisiono agnoskis, ke la energiŝparado per horŝanĝo estas eta, kaj plietiĝos dum la venontaj jaroj, pro la ĝeneraligado de energiŝparlampoj[12]. En Usono la situacio estas tre konfuza ĉar diversaj federaciaj ŝtatoj ne havas someran tempon. Studo pri la komparo de energikonsumado en Indianao, antaŭ kaj post 2006 montris, ke la somera tempo malŝparas energion[13].

Unu el la kontraŭargumentoj pri la somera tempo rilatas al la tempozonoj. Dum la vintra [14] tempo la horloĝo en okcidenta Eŭropo [15] jam estas unu horon pli frua ol la suna tempo, dum la somero la horloĝo tial estas du horojn pli frua ol la suna tempo. La taga ritmo de la homoj do ne iras sinkrone kun la ritmo de la suno, kaj multaj homoj konsideras du horojn kiel granda diferenco kaj suferas pri malbona adaptiĝo de ilia biologia ritmo [16]. Precipe kamparanoj konsideras tion kiel grandan problemon, ĉar iliaj bestoj vivas laŭ la ritmo de la suna tempo.

Alia multaŭdata plendo estas ke la somera/vintra tempo ĉiufoje postulas adapton de la taga ritmo de homoj, precipe infanoj suferas pro tio, kaj povus trolaciĝi dum la semajno post la tempoŝanĝo.

Raporto de Franca Senato en 1997[17] konkludis, ke la avantaĝoj anoncitaj kaj atenditaj ne estas sufiĉe gravaj por kompensi la malavantaĝojn pri: publika sano, laborkondiĉoj kaj vivstiloj, agrokulturo, media protektado, veturilsekureco, turismaj industrioj, libertempoj kaj eĉ pri energiŝparado [18]. Ĝi proponis, ke Francujo adoptu senŝanĝe sian vintran tempon [19], tiel, estante inter Germanio kaj Grand-Britio, eĉ se tiuj ĉi ankoraŭ ŝanĝus siajn tempojn, Francujo havus la saman tempon kiel Germanio vintre, kaj saman tempon kiel Grand-Britio somere.

Senŝanĝa antaŭenigo de la tempo je unu horo[redakti]

Senŝanĝa antaŭenigo de la tempo je unu horo rilate al la suna tempo [20]estas rekomendata, kaj estis adoptita, ekzemple en Islando, Rusio kaj Belarusio[21]. Francujo restis kun tia senŝanĝa sistemo de 1945 ĝis 1976, kaj Unuiĝinta Reĝlando de 1968 ĝis 1971[22].

Multaj landoj, kiel Argentino, Centra Ĉinio, Kartvelio, Kazaĥujo, Mongolio, Senegalo, Turkmenujo kaj Turkio, povas esti konsiderataj uzi "fakte" tempon daŭre antaŭenigitan je unu horo, ĉar iliaj legalaj tempoj estas la sunaj tempoj de la meridianoj lokataj 15 gradojn pli oriente ol iliaj propraj meridianoj.

Referencoj[redakti]

  1. UEA mortis. Vivu UEA!
  2. La debato en la laborgrupo daŭris almenaŭ du monatojn kaj raporto pri ĝi estis prezentita al la komitato kaj afiŝita ie en la paĝaro de UEA.
  3. Ĝi estis en ĉies mensoj dum la komitataj kunsidoj en Lisbono.
  4. Por respekti ĝin la estraro kaj la ĝenerala direktoro ne vere havis alian elektron.
  5. Mi pensas ke tio solvus se la estraranoj recivus salajro, tio donas forta respondeco al la agado. Ĉar ne estas facile labori en grandan organizon sen salajro
  6. Estrarano de tia organizaĵo NE rajtas ricevi salajron.
  7. Laŭ la teksto
  8. La propono estis aprobita de la komitato.
  9. Neniam plu skribu komentojn en Esperanto, estas honte vidi viajn erarojn.
  10. Ŝatata komentanto
  11. Claude Piron skribis interesan artikolon pri tio.
  12. Tre malbela afero
  13. Tio estas cenzuro!
  14. Ankaŭ personoj, kiuj ŝatas tian komenton devus honti.
  15. komentoj de homoj, kiuj ne regas Esperanton tre bone, estu bonvenaj
  16. Homoj rigardas Esperanton kiel malsukceso, kiel ridindaĵo, kiel io senutila kaj mokinda, eĉ kiel io propra de stranguloj aŭ frenezuloj.
  17. Pro teĥnika problemo mi ne povis fini mian mesaĝon.
  18. Estas kurioze, ke lingvo kreita por eviti malamon kaj konfliktojn estas celtabulo por tiom da malamo.
  19. Mi ricdvis ĉi tiun mesaĝon.
  20. Kion vi opinias pri la propono?
  21. Jesuo Kristo spertis la samon...
  22. Mi mem iam provis apliki la vorton "sub-ŝtato".

Vidu ankaŭ[redakti]