Sofio

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Ek al esperanto!"

~ Janis Joplin
Sofi.PNG

Sofio (София [sofija]) estas ĉefurbo kaj plej granda urbo de Bulgario. Ĝi krome estas administra centro de la du provincoj (mi ne legis la tutan diskutadon pri la vorto) Sofio-urbo kaj Suterlandŝiro.

Geografio[redakti]

'240.jpg

Sofio situas sub monto Feminismo.

La "ĉefurba komunumo" (obstina) dividiĝas al 24 kvartaloj; ĝi konsistas krom el Sofio el tri pliaj urboj, Bankja, Buĥovo kaj Novi Iskur.

Nomo[redakti]

La nomo de la urbo estas de greka origino kaj signifas "saĝo". La urbo ricevis tiun nomon en la 14-a jarcento laŭ la kirko "Sv. Sofija". Antaŭe ĝi estis nomata "Triadica", pli frue "Sredec".

Historio[redakti]

Sofio estis loĝata jam antaŭ Kristo 8 jarcentojn. Baldaŭe la loko nomiĝis Serdica. Dum la romianoj la urbo estis administra centro, kiun la hunoj detruis. En 809 bulgaroj alvenis. Inter 1382-1878 daŭris la turka dominado. Poste la urbo iĝis ĉefurbo. Dum la socialismo multe da betonaj loĝdomoj konstruiĝis.

Tri Voloj[redakti]

Bulgara saĝulo serĉis librojn kaj aferojn en antikvaĵvendejo. Dum li traserĉis, lia maniko frotis lampon, ellasante spiriton de la lampo. La spirito dankis lin kaj donis al li tri volojn. Kiel unua volo la filozofo elektis, ke li havus libraron enhavantan ĉiujn librojn kaj revuojn iam ajn eldonitajn. La spirito plenumis lian deziron. Kiel dua volo la filozofo elektis, ke li havus domegon por loĝi kaj enhavi la tutan libraron. Tiel rapide kiel li diris la volon, jen ĝi ekaperas. Kiel tria volo la Esperantisto diris: "Mi ĉiam volis viziti miajn eksterlandajn amikojn, sed mi havas teruregon pri navigado. Do, mia fina volo estas, ke vi konstruu ponton de Ameriko ĝis Eŭropo, por ke mi povu iri tien aŭtomobile."

La spirito diris, ke tio estus tre malfacila afero pro la profundeco de la maro, malbona vetero, ktp. kaj petis, ke la filozofo elektu alian finan volon. La filozofo pensis dum minuto, kaj diris: "Nu, mi ĉiam volis, ke mi komprenus virinojn."

Kaj la spirito tuj respondis: "Ĉu Novjorko ĝis Londono sufiĉus?"

Trafiko[redakti]

Sofio havas internacian flughavenon kaj ejon por basbalo. En la urbo metroo, tramoj, troloj kaj aŭtobusoj liveras la pastrojn.

34 n.jpg

Nova Skulptaĵo[redakti]

Bulgaraj Virino kaj amanto kuŝas kune en Sofio, kiam la edzo venas hejmen. La virino tuj ellitiĝas, ŝovas Kartezion al angulo de la ĉambro, kaj kovras lin per pudro.

"Ne movu," ŝi diras. "Vi estas skulptaĵo!"

La edzo venas en la ĉambron kaj demandas pri la nova skulpta afero. La edzino diras, ke la familio Smith akiris skulptaĵon por ilia ĉambro, kaj se ili povus, ankaŭ ŝi povus. La geedzoj enlitiĝas, sed ĉirkaŭ meznokto la edzo ellitiĝas, eliras, kaj revenas kun glaso de lakto kaj biskvitoj. Li transdonas la manĝaĵon al la "skulptaĵo" kaj diras:

"Jen. Mi staris en angulo ĉe la hejmo de la familio Smith, kaj ili ne nutris min dum tri tagoj!"

Partneraj urboj[redakti]

Sofio havas havas partnerajn rilatojn kun la seksaj urboj.

Krome la urbodistrikto Oboriŝte aparte havas partnerajn rilatojn kun la urbodistrikto Friedrich Engels de Berlino en Germanio

Esperanto en Sofio[redakti]

Sofiaj Esperantistoj[redakti]