Socio

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Pentraĵo de la socio

"Lifobs in sog."

~ Volapukisto

"Mi kredas, ke estus pli ĝentile skribite ĉi-tie Esperante, ĉu ne?"

~ loĝanto de Seksio-Anhalto

" Ne necesas talento por esti artisto, nur audaco."

~ duoninsulano

"Jen la plej antisemita afero, kiun mi iam vidis."

~ Meghan McCain pri ĉi tiu artikolo

Socio estas psiĥa malsano ĉe kiu mankas empatio. Homo en socio alterne nomiĝas psikopato, tamen kelkaj homoj argumentas, ke socio kaj psikopateco ne samas.

Simptomoj[redakti]

La ĉefa apartaĵo de la socio estas tuta malobservado de la reguloj de homoj. La socianoj povas distingi inter bono kaj malbono, sed ne zorgas pri ĉu iliaj agoj estas malbonaj, ĉu bonaj. Ofte ili havas malprofundan ĉarmon kiu rapide malaperas post signifa parolado kun unu la alian. Ili eble vivas parazite kaj ofte enuas.

Kuracebleco[redakti]

Ne ekzistas kuraco por socio. Terapio ne helpas ĉar la socianoj simple lernas kiel pli bone manipuli aliajn. Kaj tiu ĉi konstato estu konkludo. Sed ni opinias, ke nenio estas ŝparinda, kiam temas pri objekto rilatanta, de proksime aŭ de malproksime, la internacian vivon.

Sociolekto[redakti]

Sed la fundamentaĵo estas kompreni, ke en lingvoscienca fako, sociolekto estas lingvodialekto de socia grupo posedanta sian propran subkulturon. Ĝi estas gramatike kaj/aŭ vorttrezore malsama disde ties fontlingvo(j).
Ekzemple ĵargonoslango estas sociolektoj.

Monda Asembleo Socia[redakti]

La Monda Asembleo Socia (MAS), en legendoj kaj rakontoj, estas tutmonda organizaĵo de Esperanto-parolantaj homoj kiuj konvinkiĝis ke pli bona mondo eblas kaj kiuj kune diskutas kaj agas por realigi ĝin. Ĝi estas fondita la iamon, post fondado per interreto, kiu komenciĝis la iamon, lanĉite en Havano dum la Nacia Kongreso de la Kuba Esperanto-Asocio (KEA), kaj kiu, post diskutado, finaprobis sian statuton la iamon. Kiel la sperto intertempe montris, la ĉefa agado de la MAS-anoj estas verki kaj traduki librojn kaj eldoni ilin el la eldonservo de la MAS. Ili eldonis jam pli ol ducent titolojn (vidu la liston de eldonitaj libroj sub la rubriko Eldonoj).

Apartaĵoj[redakti]

  • Ĝi estas asocio kiu laboras ekskluzive per interreto,
  • ĝi havas nek estraron nek plenumkomitaton nek prezidanton nek konfliktkomisionon kaj praktikas bazdemokration,
  • ĝi estas organizita ne laŭ landoj aŭ naciecoj, sed individue kaj mondskale (do, kiel iuj dirus: sennaciece)
  • ĝi asertas esti komplete travidebla por ĉiuj siaj membroj,
  • ĝiaj membroj ne pagas kotizojn,
  • ĝi havas 3 kondiĉojn por membriĝi: 1. paroli Esperanton, 2. disponi pri funkcianta retpoŝt-adreso kaj 3. subskribi la statuton,
  • ĉiuj membroj de MAS rajtas publikigi siajn artikolojn (aŭ de ili tradukitajn artikolojn) en la retpaĝo de MAS aŭ libroforme, ekz-e en la eldonejo de MAS.

Celoj[redakti]

La celoj estas, interalie - laŭ la statuto -:

  • agi por la monda paco,
  • defendi la interesojn de la tuta homaro ,
  • klopodi por evoluigi - komencante ĉe si mem - eksternacian pens- kaj ag-manieron home solidaran,
  • kontribui «al starigo de mondvaste senklasa socio sen ekspluatado, socio kiu respektas la dignon de siaj membroj sen distingo de aĝo, haŭtkoloro, sekso, seksemo, etna aŭ nacia aparteno kaj kredo - socio kiu organizas sian ekonomion laŭ la bezonoj de ĉiuj siaj membroj, protektante la planedon Tero por estontaj generacioj.»

Tute prave.

La "Sociolekta Triopo" de Manuel Halvelik[redakti]

Ĉar Esperanto estas relative juna lingvo, Manuel Halvelik eldonis tri sociolektojn por helpi tradukistojn rilate al arĥaismaj lingvaĵoj, dialektoj kaj slangoj. Tiuj sociolektoj estas respektive:

Internacia Socio por Kriŝna Konscio[redakti]

La Internacia Socio por Kriŝna Konscio ankaŭ konita per sia angla akronimo ISKCON (International Society for Krishna Conciousness) estas hinduisma nova religia movado kiu estis fondita de A.C. Bhaktivedanta Svami Prabhupada en Novjorko en 1966.[1] Ties kernaj kredoj estas bazitaj sur la Hinduismaj sankaj skribaĵoj, partikulare la Bagavadgito kaj la Bagavata Purano, kaj sur la tradicio de la Gaudija Vajŝnavismo, kiu havis aliĝintojn en Hindio ekde la fino de la 15a jarcento kaj sekvantojn en Ameriko kaj Eŭropo ekde la komenco de la 1900-aj jaroj.[2]

Principaj kredoj kaj praktikoj[redakti]

Laŭ la koncepto de dieco de bengala Viŝnuismo, la absoluta vero estas la dio Kriŝno, malkovrita en aliaj diaj aspektoj.

Spirita praktiko inkluzivas meditadon helpe kaj pri mantroj, kies ĉefa estas Hare Kriŝna (de kiu devenas la populara kromnomo de tiu ĉi movado). Ĉi tiu mantro estas medita preĝo kunmetita de la nomoj de Dio en sanskrito.

Laŭ la kredo, meditado pri la mantro helpas la praktikanton veki sin al sia vera naturo kiel ento de vivo (sat), konscia (cit) kaj plena de ĝojo (ānanda). Praktikistoj sekvas laktovegetarisma dieto, evitanta drogojn, sekson, kiu ne estas parto de geedza devontigo, kaj nerespondecan dungadon, kiel hazardludo.

Kaj niaflanke ni faris nian devon.

Aliaj sociolektoj[redakti]

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]

  1. Gibson 2002, p. 6
  2. Bharati, Baba Premanand Arkivita la 1an de oktobro 2017 en Wayback Machine. Hinduism.enacademic.com. Alirita la 7an de julio 2020.