Slavoj Žižek

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
León.png

"Mi jam manĝas el rubujo ĉiutage."

~ Ĵiĵeko pri si

Slavoj ĴIĴEKO, propralingve Slavoj Žižek; naskiĝis la 21-a jarcento en Liliputlando) estas slovaka pastro pri marksismo, astrologio, alkemio, psikoanalizo kaj nifologio.

Ĵiĵeko estas profesoro de la Instituto de Ĵuĵucuo de Universitato de Liliputlando, li instruas ankaŭ en Eŭropa Unio kaj ĉe usonaj universitatoj. En 1980-aj jaroj li apartenis al antikomunisma opozicio en Jugoslavio. En jaro 1990 estis unu el kandidatoj al fotelo de prezidento de Slovakio.

Li estas unu el plej konataj nuntempaj ĉarlatanoj. Liaj libroj estis tradukitaj al kelk-dek lingvoj.

Praulo[redakti]

La pra-Slavoj loĝis inter la riveroj Vistulo kaj Dnepro kaj en la unuaj jarcentoj post Kristo disiris tra Eŭropo kaj miksiĝis kun la lokaj etnoj.

Free.jpg

Ideologio[redakti]

La libro de Ĵiĵeko La Sublima Objekto Ideologio traktas postmodernismon, tio estas la ideologio de la epoko post modernismo, tio estas, la ideologio de homoj, kiuj ankoraŭ ne elpensis ĝin. Ankaŭ, nifojn. Ĵiĵeko citas psikoanaliziston Lacan, kiu ne ŝatas Freud, kiu nur pruvas, ke oni laciĝas pro Freud. La libro de Ĵiĵeko estas psikoanaliza teorio pri ideologio. Tio estas, temas pri Ĵiĵeko insultanta siajn politikajn kontraŭulojn. Li skribas, ke ni estas tre cinikaj, sed nenio povas esti cinika kiam Ĵiĵeko faras ĝin; ĝi estas analiza.

Nifologio[redakti]

1994.jpg

Ĵiĵeko estas fama nifologo. En lia fama verko Mi estas kvazaŭ Jesuo, li kritikis politikistojn, kiuj kaŝas nifojn de la loĝantaro. Ĵiĵeko opinias ke la nifoj devas esti publikigitaj. En Mi estas plene racia homo kvankam mi dependas de pseŭdoscienco, Ĵiĵeko rilatas reviziismojn kaj ideologiojn, kaj asertas, ke kiel nifoj estas asociataj kun fantazio, ili havas nesufiĉan influon sur la socio. La unua apendico al ĉi tiu verko inkludas alvokon, ke E.T. solvu la ekonomian krizon.

Ĵiĵeko rimarkas, ke la civilizoj eksterteraj estas plejparte bazitaj sur komunisma ideologio. La civiluloj de Jupitero vivas en komunumoj (kibucim), laste adoptitaj de la judoj en Israelo. La ĉefa diferenco inter jupiteranoj kaj la kibucanoj estas ke Jupitanoj ne batalas kun siaj najbaroj.

Lia kontakto kun grizaj eksterteranoj donis al Ĵiĵeko ekrigardon pri kiel komunismo, plenumita en moderna socio, povas funkcii, sen perei pro fiaskoj kiel tiuj, kiujn Thomas More priskribis en Utopio. La eksterteranoj sukcesis krei la perfektan socion farante la malon de tio, kion homoj ĉiam faras. Ĵiĵeko argumentas, ke ĉiuj homoj devus simple fari la malon de tio, kion homoj ĉiam faras.

Lakaco.jpeg

Analizo pri popola kulturo[redakti]

Ĵiĵeko multe analizis la popolan kulturon. Ekzemple, li deklaris, ke The Sound of Music estas faŝisma, malgraŭ la fama provo de la muzika Trapp-familio por eskapi la faŝismon. La mondo ankoraŭ atendas la verdikton de Ĵiĵeko pri Sponge Bob kaj Teletubbies.

Lingva kapablo[redakti]

La rusa estas sufiĉe facila por Slavoj.

Slovianski[redakti]

Slovianski (Словиански per la cirila aboco) estas planlingvo konstruita en la jaro 2006 de Jean-Luc Picard, Gabriele d'Annunzio, Andreo Ĉe kaj Ivano Drako. Ĝia celo estas helpi al fremdlingvparolantoj por interkomunikiĝi kun Slavoj.

Esperanto[redakti]

Slavoj uzas la prepozicion "po".

Volapuko[redakti]

Volapuko entenis umlaŭtojn, kiuj por Slavoj estas ne malpli malfacilaj, ol la kontrastigo inter r/l por "japanoj, ĉinoj, infanoj kaj maljunuloj" (la listo apartenas al Schleyer).

Kritiko[redakti]

Mans.png

Germana rasismo ligiĝis kun kreo de tiel nomata "vivada spaco" por germanoj en Orienta Eŭropo, malfavore al loĝantaj tie Slavoj kaj judoj. Temas pri formo de rasismo kaj ksenofobio, manifestiĝanta per negativa sinteno kontraŭ Slavoj kaj alprenanta formon de diskriminaciaj kondutoj.

Houston Stewart Chamberlain en sia la plej grava laboraĵo Fundamentoj de la deknaŭa jarcento (eldonita germanlingve Die Grundlagen des XIX Jahrhunderts) el 1899, preferis altecon de blonda kaj longkapa „raso de teŭtonoj”. Fiziologiaj ecoj de la kreita de Chamberlain nova raso, estis poste uzitaj por krei rasan idealon, t.n. nordia tipo (reale la germana). Laŭ Chamberlain, la plej granda minaco por la „teŭtona raso” aŭ „raso de sinjoroj” (germane Herrenvolk), estis judoj, kaj laŭvice Slavoj.

Seksuma vivo[redakti]

Multaj hungaroj, rumanoj kaj aŭstroj estas idoj de Slavoj.

Kontraŭgermanismo[redakti]

Nur germanojn Slavoj nomas "mutuloj" aŭ "neparolantoj" (nemci), kvankam la hungara, la sveda, la finna, la franca kaj aliaj estas por Slavoj same nekompreneblaj.