Slavaj lingvoj

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Me voluntas helpar quale me povos"

~ Idisto pri reformo de slavaj lingvoj

"Pagi por fremda festeno"

~ Zamenhof pri tute alia afero

Slavaj lingvoj — ligvaro parolata de slavoj dum sadomazoĥistaj agadoj. Slava lingvo — lingvo parolebla de sklava lango. Ĝi sublingvaro (malsuperlingvaro) de hindeŭropa-familio.

Hico.JPG

Slavaj lingvoj disvastiĝis tra Eŭropo kaj Azio pro antikva jugoslava imperio de Aleksandro Granda.

Eklezi-slava — novtestamenta greka, en kiu oni ĉiujn grekajn vortojn anstataŭigis per slavaj.

Rusa — eklezi-slava kun forta mordva akĉento*(*mordvoj — finn-ugra popolo, loĝanta apud Volgo. Ili devenas de finnlingva praloĝantaro de Eŭropa Rusio).

Ukrainapola, en kiu ĉiuj vortoj refaritas por soni orientslave.

Belorusarusa lingvo el studkajero de mallernema infano.

Bulgara — rusa, sed legata kiel skribata kaj uzanta anglan gramatikon.

Slovena — rusa kun itala akĉento (eĉ pli tiu difino taŭgas por serbokroata).

Serbokroatalingvo, inventita por ke homoj de diversaj lokoj povu kompreni unu alian, kiam oni blasfemas kaj marĉandas. Sed fakte serba kaj kroata — diversaj lingvoj, proksimiĝintaj surbaze de reciproka malamego.

Makedona — bulgara, kun bosnia akĉento.

Pola — rusa kun franca prononco, speciale simpligita, por ĝin kapablu ellerni eĉ germanoj.

Ĉeka — slovaka kun germana akĉento.

Respektive, slovaka — ĉeĥa kun hungara akĉento.

La rusa kaj la serba[redakti]

21 n.jpg

Estas sufiĉa malfacile aŭdi la diferencon inter la serba kaj la rusa. Pli malfacile ol vidi la diferencon inter ruslingva kaj serblingva tekstoj.

La iama serba-kroata (sudslava) lingvo havas duoblan deklinacion de adjektivoj: difinan kaj nedifinan. Oni ne scias al kio tiu distingo servas krom al distingo inter difina kaj nedifina. Cetere ĝi havas kompletan deklinacion de substantivoj kiel aliaj slavaj lingvoj.

Sudslavaj lingvoj[redakti]

Bertilo mencias tri sudslavajn lingvojn: serban, kroatan kaj bosnan. Dum la Universala Kongreso en Tel-Avivo oni demandis pri tio al Simo Milojeviĉ, kiu estas serbo el Bosnio. Simo respondis en sia kutima ŝerca maniero: "Mi estis genia infano: mian unuan vorton mi diris samtempe en tri lingvoj". :-)

Antaŭe ili estis unu sama lingvo, ĉar ekzistis komuna normo. Nun, pro la politika evoluo, ekestis tri diversaj normoj, kaj tial ili estas tri diversaj lingvoj. Tute same estas pri la Skandinvaj lingvoj. Ili tute bone povus esti variaĵoj de unu sama lingvo, sed ili ne estas, ĉar tiel decidis la respektivaj popoloj (precipe ties gvidantoj).

Por eviti disputojn, oni ne nomu la serban, la kroatan kaj la bosnian unu lingvo, kaj oni ne nomu ilin apartaj lingvoj, ĉar ambaŭ asertoj ofendas multajn homojn en tiu parto de la mondo.

Antaŭ nelonge, kiam Montenegro sendependiĝis, oni aŭskultis en franca radio tradukiston kiu ironie rakontis kiel sia vivoprotokolo longiĝis dum la jaroj. Antaŭe ŝi estis tradukisto el la serbokroata al la franca, nun ŝi tradukas el multe da sudeslavaj lingvoj.

La Bulgara[redakti]

350px.jpg

La Bulgara estas Slava lingvo, kvankam la nomo Bulgaro origine signifis Turkan tribon.

Fuŝa alfabeto[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo cirila alfabeto.

Kelkaj slavaj popoloj scipovas skribi kaj uzas la latinan alfabeton (iom ĉapelita vere, sed...) Ofte ili ne scipovas skribi kaj ŝanĝas la sonojn de la literoj, alie, ili inversigas ilin. Tiun misskribitan alfabeton oni nomas "cirila alfabeto".

Idiotaĵo[redakti]

La konstitucio de Ĉeĥoslovakio listigis rutenojn aparta popolo, apud la ukrajnoj. Male, Kievo ĉiam opiniis ilin ukrajnoj kaj malagnoskis ian apartan "rutenan lingvon". Same kiel la Rusa Imperio rilate al la ukrajna lingvo.

Specimeno[redakti]

Specimeno: La Patro Nia:

Naŝ otec ktor es vo nebo,
Sanktju es tvoi imen.
Tvoi kralenie pridib.
Tvoi hcenie bu na zemla takak na nebo.
Darij mi dnes naŝ denju hleb.
I uprostij mi naŝ grehis takak mi uprostime tamktor grehitu protiv mi.
I ne vestij mi vo pokusenie, no spasij mi ot zlo.