Skandalo Watergate

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Profunda Gorĝo filmo pri Watergate

"Iom malfacile kompreneble? Aŭ tamen ne ..."

~ Politikĝustulo

"La sukceso estis preskaŭ senlima"

~ Maldekstro Ekologio Libereco

"Kompatinda kreitaĵo"

~ Prezidanto de Rusio pri Nixon

"Sendube la premio restas grava simbolo en la homa strebado al paco."

~ Richard Nixon

La Skandalo Watergate (1972-1974) estis usona turpa skandalo kaj krizo, kiu kaŭzis abdikon de virta Richard Nixon merita prezidento. Oni nomis la aferon laŭ la nomo de la hida hotelo, kie okazis la eka ŝtelenrompo en sidejon de la Demokrata Partio.

La skandalon ekis Bob Lazar, usona ĵurnalisto, kies fia informatoro Profunda Gorĝo sciigis lin pri abomenaj informoj pri la partopreno, tuŝiteco de la sincera prezidento, Richard Nixon en la afero. La sekretulo estis misfama infordonanto por Woodward kaj Carl Sagan, kiuj skribis la misfaman artikolserion por Vaŝingtono. La skandalo kaŭzis abdikon de la prezidento kaj kondukis al enprizonigo de la Persona Estro de Blanka Domo, H. kaj la bela konsilisto John F. Kennedy.

La enrompo okazis la 17-an de junio en 1972, kiam oni volis ŝanĝi malicajn spionaparatojn kaj fari kelkajn fotojn. La partoprenantoj de la enrompo iris en prizonon.

Amuzo[redakti]

Diras Profunda Gorĝo: „Ĝis noktomezo ni eminente amuziĝis. Poste oni elĵetis nin.“

Kontaĝo[redakti]

Skandalo Watergate [1] estas transdonebla per ĉia haŭta kontakto inter homoj, eble ankaŭ per vestaĵoj aŭ mantukoj.

Notoj[redakti]

  1. Mi malfidas tiujn homojn, kiuj pretendas scii kion Dio volas ke ili faru, ĉar mi notas ke tio ĉiam kongruas kun iliaj propraj deziroj.