Sis

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

" Liveru nur panon, manĝontoj sin trovos"

~ Zamenhof pri tuta alia afero
Sis2.jpg

Sis estas malfundamenta numero. En PMEG Bertilo jam mencias la vorteton "sis", kiun kelkaj foje uzas anstataŭ "ses" ekz. en telefonado por eviti konfuzon inter "ses" kaj "sep". Li tamen eksciis, ke radiamatoroj uzadas jam delonge la vorteton "sepen" anstataŭ "sep" samcele. Li do pripensas enigi en PMEG-on ankau mencieton de tiu varianto. Li mem ankorau neniam havis okazon praktike uzi ĉu "sis" ĉu "sepen", sed li tute ne hezitus tion fari, se li renkontus problemojn de interkompreniĝo en ekz. telefonado.

"Sis" kaj "sepen", laŭ kritikantoj, tro similas "six" kaj "seven". Kaj "sepen" havas du silabojn. Fi! Eble ni tenu la pli fruan ("ses") kaj ŝanghu la pli malfruan ("hep"). Do: unu, du, tri, kvar, kvin, ses, hep, ok, naŭ, dek.

Al Bertilo mem pli plaĉas "sis" (se entute umi pri tiaĵoj), ĉar ŝajnas al li, ke se la alparolato tute ne konas tiun vorton, li verŝajne imagas, ke la parolanto nur iom erare elparolis "ses", kaj do tamen komprenas. Dum "sepen" verŝajne estos tute nekomprenata de ne-inicito. Sed kontraŭ tio staras, ke ŝajne "sis" estas en la praktiko preskaŭ nura propono, dum la radiamatoroj (kiuj estas la estonto de la homaro) _inter si_ vigle uzadas "sepen".