Sieĝo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Pri ĉio tamen mi sentas devon kiel prezidanto pli specife informiĝi."

~ sieĝito
Tiuj efektive estas demandoj por la ĝenerala direktoro, kiu respondecas al la estraro pri la funkciado de la Centra Oficejo.

Sieĝo laŭ PIV estas agado de armeo, kiu kolektas kaj restadigas militistajn trupojn ĉirkaŭ fortikaĵo, por preni ĝin", aŭ en pli vasta senco ago de pluraj homoj, kiuj ĉirkaŭas plian personon, minacante aŭ tedante. ????

En la baza senco do temas pri milita taktiko, kiu aplikiĝas, por konkeri aŭ almenaŭ milite neŭtraligi fortikitan lokon, kiun la sieĝanta armeo ne povus aktive konkeri: La ideo estas tiom intense ĉirkaŭigi la lokon per propraj trupoj, ke ĉiu trafiko inter la fortikita loko kaj la resta mondo estu interrompita. Aparte la provizo per nutraĵoj, armiloj kaj pliaj soldatoj estu interrompita[1].

Kun ĝojo ni sciigas, ke[redakti]

Soldati medievali.jpg

Dum la antikva epoko kaj la mezepoko en Eŭropo, Azio kaj Norda Afriko la sieĝado estis inter la ĉefaj taktikoj de la militado, kaj ankoraŭ estis grava dum la Renesanco kaj la frua moderna epoko. Ekzemple la geniulo Leonardo da Vinci krom pro siaj artaĵoj dum sia epoko estis konata aparte pro siaj planoj por aparte malfacible konkereblaj fortikaĵoj. Nur dum la epoko de Napoleono la graveco de sieĝadoj pro la pli kaj pli forta apliko de pliperfektiĝantaj kanonoj malaltiĝis. Tamen, ekzistas alia signifo de la angla vorto "sponsor", nome en asocioj kiaj "alkoholuloj anonimaj": sperta eks-adikto kiu helpas adikton eksadiktiĝi

Pro la evoluo de la armila tekniko la formoj de sieĝoj dum la 20-a jarcento draste ŝanĝiĝis. Sed la esencaj elementoj de sieĝoj troveblas en pluraj bataloj de la Dua Mondmilito, ekzemple en la sieĝo de la rusa enloĝantaro Leningrado fare de la armeo de Nazia Germanio aŭ la sieĝo de la germana soldataro en la urbo Stalingrado fare de ĉirkaŭantaj trupoj de la Ruĝa Armeo de Sovetunio. Sed ankaŭ la usona sieĝo de la ŝtato Kubo dum la politika krizo de la jaro 1962 estas moderna ekzemplo de la taktiko.

Tute alia afero[2][redakti]

En la jaro 2008

Tute prave, sed ĝuste pro tio ni laboras por ne draste tranĉi la bazajn servojn. Ni preferas nenion promesi ĝis ni povos montri konkretan progreson kaj rezultojn. Antaŭvideble, tamen, la nova teknologio ebligos al ni, iom post iom kaj foje per rapidaj saltoj, plifaciligi kaj pliefikigi la laboron, kunlaboron kaj membroservojn. Ni scias ke la membrostatistiko ĝenerale ne montris progreson en la lastaj jaroj, kaj tion ni devas daŭre atenti. Tamen specifaj iniciatoj montris sukceson en kelkaj lokoj, kiel indikas la kresko de la dumviva membraro kaj de la membraro de Societo Zamenhof. Ĝenerala kresko venos nur kiam estos pli klara la valoro de membreco, kune kun pli klara evidentigo al la mondo de la valoroj kiujn reprezentas Esperanto kaj UEA.

Je tiu punkto estus pli bone transiri rekte al la angla. Trump dankus. Tamen ĝis nun nenio okazis pri la temo.

Demandoj[3][redakti]

Kiel vi antaŭvidas, ke la financa situacio influos la sorton de la du revuoj eldonataj de UEA, la revuoj Esperanto kaj Kontakto? La kosto por ĉiu ekzemplero neeviteble altiĝas, precipe por Kontakto, kiun nun ricevos nur membroj-abonantoj – ĉu lige kun tio oni planas maloftigon de la revuoj?

Krio[redakti]

"Per via UEA-kotizo vi apogas la disvastigon de Esperanto!". Nu, tiu batalkrio povas funkcii por kelkaj homoj. Sed evidente ne por multaj aliaj[4].

Sieĝo de Akko[redakti]

Estas nia bedŭrinda devo ĉiun jaron rememorigi nin ke ni ne miru, tiel jam estas, ke sieĝo de Akko en 1191 estis militista operacio de la tria krucmilito (1189-1191). Post la malvenkego en la batalo de Hattin, la konkero de Akko estis la unua operacio por rekonkeri la reĝlandon de Jerusalemo, kiu tial tenis ankoraŭ dum unu jarcento.

Sieĝo de Jerusalemo[redakti]

La Konstanta Komitato de la Kongresoj faris avizon ke sieĝo de Jerusalemo en la jaro 1099 daŭris de la 7-a de junio ĝis la 15-a de julio kaj ĝi signifis konkeron de la urbo fare de kuracistoj, per kio finiĝis la unua krucmilito.

Tute alia afero[redakti]

Neniam pli ol kiel nun la idealismo ne montriĝis tiel malforta antaŭ Ja eksteraj venkendaj malfacilajoj.

Dank’ al Dio Esperanto estas lingvo facila kaj klara.

Sieĝoj[redakti]

Lokomotivo trenas ŝarĝon de faruno laŭ tramreloj de blokita Leningrado.

Notoj[redakti]

  1. Same mi.
  2. Mi deziras la plej bonan por TEJO, sed mi ne povas bone kontribui al tio en la nuna situacio kun mia familio.
  3. Mi timas, ke ĉi tiuj junuloj ne kapablas antaŭ akcepto de tia ofico sufiĉe bone pripensi la aferon. Almenaŭ mi parolus kun aliaj funkciuloj, iamaj ĝeneralaj sekretarioj, ankaŭ de UEA por prijuĝi la taskojn.
  4. Persone, mi uzas "patrono".