Shakira

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Malriĉigas ne nehavado, sed trogranda dezirado"

~ Zamenhof pri zelotoj de Ŝakira
Sha.jpeg

"Multekosta koliero estas la ŝtelistespero"

~ Hans-Georg Kaiser

"Agez por lo maxim racionoza !"

~ idisto

"Vertago kun vertrago ne vetu! "

~ Shakira

Shakira Isabel MEBARAK RIPOLL [ŝakira isabel' mebarak' ripol'] (naskita 1977) en Barato estas kolombia diino de danco kaj usona aktorino. Ŝi ludis gitaron kaj skribis kaj kante kantis kantajn kantojn ekde infanaĝo, terura teruraĵo! En 2001 ŝi blondigis sian haron kaj lernis la anglan por skribi kaj kanti en la universala lingvo. :-) Shakira estas nomo araba kiu signifas "virino gracoplena". Kia strangaĵo!...

Por ŝi, muziko kaj danco estas sanktaj vojoj al famo kaj riĉeco. ^o^

Idistaj kretenaĵoj[redakti]

Ŝakiro antaŭ la fameco

Ekstere de tiu ĉi temo kretenaj idistoj aĉe mensogas pri Shakira. Ili diraĉas ke

Shakira Isabel Mebarak Ripoll (n. ye 1977) esas Kolumbiana kantistino e muzikala produktistino di rock e pop-muziko.

Alie, terorisme ili aldonas tiun malveraĵon:

El parolas Hispaniana (elua ennaskita linguo) ed anke Angliana, Portugalana, Italiana e poka Arabiana.

HO VE!

Televido[redakti]

Kelkaj el vi jam aŭdis min diri, ke Sro. Ege, nuna prezidanto de la societo, skribas ke Ashley Tisdale ricevis la rolon de Shakira en la High School Musical.[1]

Omaĝo[redakti]

Ekzistas konteo en Teksaso nomumita omaĝe al ŝi.

Verkoj[redakti]

  • Erebo, romano

Noto[redakti]

La opinioj tie ĉi esprimitaj estas tute privata de sia aŭtoro, kaj ne nepre tiu de Neciklopedio.

  1. Fonto: iu televida ŝercprogramo