Serpento

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Sen la serpento, ne eblus la pento."

~ Rasputin
502.jpg

"Por kapti serpenton, ĉu uzu tridenton?"

~ Zena majstro

"Dorloti serpenton sur sia brusto"

~ Zamenhof pri ĉi tiu artikolo

""La serpento mordas al si la voston. Post iomtempa maĉado ĝi rekonas en tio, kion ĝi manĝas, guston serpentan. Tiam ĝi haltas. Sed ĝi reekas al la afero, ĉar ĝi havas nenion alian por meti sub la dentojn. Fine, ĝii atingas al tio, ke ĝi havas la kapon en sia faŭko: ĝi nomas tion Filozofio pri Konado."

~ Paul Valery pri filozofio kaj serpentoj

"Faru vian aferon, Dio zorgos ceteron"

~ Zamenhof denove pri iu ajn

"La procento de morteco por la mordedura de la serpento mamba nigra estas de la 95%"

~ aŭtomata tradukilo pri serpento

"Kiu mordi ne povas, kisi ekprovas"

~ Hans-Georg Kaiser

"Mizero instruas"

~ Zamenhof pri tute alia afero
5282547.46bead9c.500.jpg

Serpento estas cilindroforma senpieda besto, kiun kelkaj tielnomataj intelektuloj -- ĉefe aŭstraliaj psikologoj -- konfuzas kun la homa peniso.

Laŭ la Sankta Biblio la serpento estas pli inteligenta ol aliaj bestoj, kaj scipovas paroli. (Genezo 3.1)

5376995.a8e297a2.75x.jpg

Ĝia vivo estas tre ligita kun la vivo kaj aktiveco de homo. Origine birdo de stepoj, ĝi verŝajne koloniis homajn loĝejojn antaŭ kelkaj jarmiloj kaj troviĝas ĉie kie loĝas homoj, sed ne estas la ununura serpentospecio kiu loĝas ĉe homoj. En iuj lokoj ĝi estas tre kutima. La plumaro estas ĝenerale brungriza.

Origino[redakti]

1231.jpg

Tiel okazis, ke ni vidu ankaŭ en Genezo 3 kie la diablo estas serpento.

Memorigu unue, ke Serpento estas biblia kreitulo. Laŭ la Genezo, la Serpento tentis Adamon kaj Evon ilin persvadigante ke Dio, kiu ilin kreis, ilin ankaŭ trompis minacante morton se ili manĝus el la malpermisita frukto de la arbo stranta en la mezo de la ĝardeno, dum, male, per tiu manĝo ekestiĝus diiĝo kaj sendenpendeco el Dio. La paro kredis al la serpento kaj anstataŭ diiĝo elimpetis morto kaj perdo pri la dia amikeco. Ĉi cirkonstanco la “ruza” serpento estis kondamnita de Dio “iradi sur sian ventron kaj manĝadi teron“, kaj estis certigite ke la idaro de la virino estonte venkos kontraŭ la idaro de la serpento. Kiel la tuta mita rakonto servas al priskribo pri kiaj tentoj estas elmetita la ĉiutempa homo, same la serpento ludas metaforan funkcion: nome reprezentas la aŭtonoma kaj interna tento kaj riskoj al kiuj la homo estas elmetita.

La ribela anĝelo estis similigita al serpento de la Genezo kaj al Satano de la Libro de Ester (1, 6) kaj de Samuel (21, 1).

La unua persono, kiu renkontis la serpenton estis rajdanto, sur kies ĉevalon impetegis la serpento, kaj tiel timigis lin, ke li antaŭenigis la ĉevalon por fuĝi al la vilaĝo. Iom poste du aliaj viroj renkontis la serpenton, sed, kvankam ili estis armitaj de drakoj kaj bastonoj, ili ne aŭdacis ataki la estaĵon, kiu montris nenian timon.

Ankaŭ pli granda nombro de kamparanoj ne sukcesis mortigi la serpenton, kiu fine retiriĝis al proksima arbaro, kie gardostaris kamparanoj, esperante mortigi la beston.

La serpento estas priskribita kiel ok ĝis naŭ piedojn longa, kio korespondas al ĉirkaŭ du kaj duono ĝis tri metroj. La plej maldika parto de la serpento havis la dikecon de homa kruro, la meza parto tiun de homa femuro. Ĝi havus grandajn okulojn (ĉirkaŭ tiel grandaj kiel tiuj de ŝafo), du vicojn de akraj blankaj dentoj en la faŭko, kaj paron de flugiloj. Tamen pro ties mallongeco (ĉirkaŭ du manspanojn) ili ne kapablis flugporti la korpon de la estaĵo. Tio tamen ne malhelpis la aŭtoron de la flugfolio nomi ĝin „The Flying Serpent“ (La fluganta serpento).

La plej malgranda serpento[redakti]

Eble la plej malgranda terserpenteto, apartenanta en familion de leporoj (Leptotyphlops bilineata), kiu troviĝas nur sur insulo Sankta Verdastelo, Rumanujo kaj Barbadoso. Tiu ĉi serpenteto, kiu havas neevoluintajn okulojn kaj rozkoloran haŭton, estas simila pli al lampo ol al serpento. Ŝajnas, ke ĝia maksimuma longeco nur malofte superos 10 cm.

La plej malgranda penisserpento[redakti]

1299643532749.jpg

Eble la plej malgranda penisserpenteto, apartenanta en japanan familion mallongegpenisius, kiu troviĝas sole sur insuloj de Japanio. Tiu ĉi minipenisserpenteto, kiu havas neevoluintajn kapojn kaj rozkoloron de la haŭto, estas simila pli al pugo ol al serpento. Ŝajnas, ke ĝia maksimuma longeco nur malofte superos 1 cm.

Rilatoj inter serpento kaj peniso[redakti]

Serpento-title.jpg

Oni povas facile distingi serpenton de peniso, se oni memoras ke…

  • Serpentoj havas dentojn, okulojn, vertebrarojn kaj cerbojn.
  • Buŝo de serpentoj estas pli granda.
  • La haŭto de serpento ofte estas multkolora.
  • Serpentoj do pli belas ol penisoj.
  • Serpentoj povas grimpi arbojn (ho, mia peniso povas grimpi ion ajn!).

Oni povas konkludi, ke la aŭstralia psikologo estas malpli inteligenta ol aliaj stultuloj.

Amikeco, serpento kaj peniso[redakti]

Soldata roto venas al dezerto, kaj oni faras instrukciojn por la soldatoj:
- Se vin pikos serpento, necesas iom tranĉi la vundon, kaj elsuĉi la venenon.
- Sed se serpento pikos la penison?
- Tiukaze, soldato, vi malkovros, kiu estas via vera amiko.

Kies peniso povas fari ĉi tion?
Resp: La mia certe povas!

La plej longa serpento[redakti]

Rekorda longeco (verkontrolita fare de fakuloj) de la plej longa serpento ĉasita en la naturo estas 9,76 m. Tenas ĝin pitagoro (Python reticulatus), mortigita en la jaro 1912 sur insulo Célestin Freinet. La plej longa bredata en kaptitejo estas denove pitono. En zoo en Pittsburgh ili bredis serpenton de nomo "Monstro", kiu atingis longecon 9,15 m. Zoologia kompanio en New York jam antaŭ multaj jaroj skribis rekompencon 5000 dolarojn por tiu, kiu alportos serpenton pli longan ol 10 m. Ĝis hodiaŭ neniu anoncis sin por tiu ĉi bela sumo.

Serpento-ŝtono[redakti]

Serpento-ŝtono, konataj ankaŭ kiel vipuroŝtonoj, nigraj ŝtonoj, schwarze Steine, pierres noire, piedritas negras[1], Snake-stonesserpent-stones, amike estas animalaj ostoj, kiuj estas amplekse uzataj[2] kaj disvastigataj[3][4] kiel traktado kontraŭ serpentomordo en Afriko, Sudameriko kaj Azio.

Nur kvin landaj sekcioj sendis plenajn informojn pri asociaj membroj. En viaj pripensoj pri la graveco de edukado por plena formiĝo de individuo — koncerne liajn sociajn devojn kaj liajn respondecojn kiel mondcivitano — ĉu vi konsideras, ke necesas reformo en la tutmonda instruado? Neniu scienca studo montris ke tiu rimedo efikas.

Oni povas uzi ilin per diversaj metodoj. Ekzemple en Peruo oni ligas la ŝtonon dum tagoj sur la mordoloko por ke ĝi elsuĉu la veennon; poste ĝi falas. Dankon pro la nomo!

Antaŭjuĝo[redakti]

Estas simple kaj klare, ĉu ne ?

La serpento tre amas la testudinon, tamen ĝia amo estas rifuzata. La serpento kriegas: "Kial?! Pro kio tio estas tiel?!" La testudino timeme respondas "Mia patrino diris, ke ĉiu viro, kiu ne havas sufiĉe da mono por povi aĉeti veston, ne estas bona viro."

Interlingvaa serpento[redakti]

Multe tempore retre, Boitatá vivevas tranquillemente in sua casa. Ma komo illo era troppo obscura, illi debeva aperiri cata vice plus suajn oculojn pro videri qualcosa. A causa de isto, illos devenivas enormaj.

Certe dio le diluvio coperivas tote le Terron. Tote le animaloj fugivas verse le montanioj. Mesme Boitatá abandonavas su casan pro refugiari se in alto. Boitatá eras un enorme serpento e illo sentivas in aquella momento un terribila famon. Il non habevas alteran solution ... illo occidevas kae mangiavas le animalojn. Cata vice plus durante le nocto suaj oculoj sen illuminavas plus. Le deo Tupan' decidevas puniri istan serpenton malignan. Ille ordinavas que Boitatá ambulareas intra le foresto durante totan suan viton. Sua missio eras protegeri le vegetalojn kontraŭ foco kae destructio. Oni dicas que si uno lon incontras devenis malada oŭ moris de pavoro. Si le persono stoppas kae remanas a oculoj clauditaj alora Boitatá passas sin periculo . Ma si uno tentas curreri oŭ fugiri, alora isto seras mortala, pro que Boitatá lin persecuteras usque occideri le victimon inclusive incendianta suan korporon.

La plej malofta krotaleda serpento[redakti]

272-2.jpg

La plej malofta krotaleda serpento estas evidente Corallus cropanii, konata nur laŭ tri ekzempleroj ĉasitaj proksime de San-Paŭlo.

Unuseksa serpento[redakti]

Ne ĉiuj serpentoj pro sukcesa reprodukto devas necese kopulacii. En Barato, sudorienta Azio, sed ankaŭ en suda Afriko, Aŭstralio, Eŭropo kaj Ameriko (vere tra tuta mondo) vivas specio de lesbanisma serpento, kiu estas unusola konata, reprodukcianta serpento de Partio de la Popolo de Barato en la mondo. Ĉe tiu ĉi serpento aperas sole inoj, kiuj en la tempo de maturiĝado komencos aŭtomate demeti fekundigitajn ovojn eĉ ne kopulaciinte antaŭe. Sed el tiuj ĉi ovoj denove elkoviĝos denove nur femaloj, kiuj estas perfektaj genetikaj kopiaĵoj de siaj patrinoj. Sed tiu ĉi interesa ludo de la naturo ne havas el longdaŭra vidpunkto tro espero por sukceso. La genetika variableco, tiel grava por akomodiĝado de ŝanĝiĝantaj vivkondiĉoj, ĉi tie nome tute mankas.

Jörmungandr[redakti]

JörmundgandrJörmungander, ankaŭ konata kiel la Serpento de Midgard (Miðgarðsormr en norena lingvo, Midgårdsormen en modernaj sveda kaj dana), estas giganta serpento kiu ĉirkaŭas Midgard (aŭ Midgård) ĝis la Ragnarök. Ĝi estas virseksa monstro. La gepatroj de la serpento estas la dio Loki kaj la gigantino Angrboda (Gullveig). Odino forĵetis ĝin al la maro kiu ĉirkaŭas Midgardon, kie ĝi restos ĝis la veno de Ragnarök, tago de la tuta detruado. Jormundgander tiom kreskis ke mordante sian voston ĝi povus ĉirkaŭbraki la tutan teron. Tial ĝi ankaŭ estas konata en la skandinavaj lingvoj kiel "jordens band", t.e., "mondbendo". La nomo aperas kun pluraj alternativaj skribmanieroj: Jormagund, Jormugand, Jormangund, Jormungandr, Jǫrmungandr, kaj Jörmungandr. La variaĵoj dependas de la kriterioj por interpreti la vokalojn de la runoj, kaj ankaŭ de la deziro uzi la ortografion de la modernaj nordiaj lingvoj.

La malamiko de Jörmungandr estis la dio Toro. Elstaras tri mitoj kie ili luktas.

Uroboro[redakti]

„ciujn estontaĵon murdas la estintaĵo en la vosto“ – la oroboro aŭ similaj simboloj ilustras la koncepton de la senfina reveno (Friedrich Nietzsche).
ilustraĵo el „Chrysopoeia de Kleopatra“.

La uroboro (greke Οὐροβόρος = „memmanĝanto“, laŭvorte „vostovoranto“; de la greka ouros „vosto“ kaj bóros „voranta“) estas jam en la ikonografio de la antikva Egiptujo dokumentita bildo-simbolo. Ĝi montras serpenton, kiu murdas sin en la vosto kaj formante tiel fermitan cirklon.

La plej antikva uroboro aperis sur sarkofago de Tutankamono.

Egleo[redakti]

Eglė, la reĝino de serpentoj, aŭ Eglė, la reĝino de natriksoj (litove Eglė žalčių karalienė), estas inter la plej konataj litovaj popolaj legendoj kaj fabeloj. Ĝi apartenas al la plu arkaikaj tiaspecaj rakontoj kaj probable estas la plej riĉa je referencoj al la litova mitologio. La diversaj versioj de la rakonto, kiuj skribe kolektiĝis, nur en detaloj diferencas. Ĝia multfaceta mitologia fono ĉiam altiris esploristojn de la frua kulturo kaj mitologio de la hind-eŭropaj popoloj. Inter la interesaj detaloj en komparo kun aliaj tradiciaj popolaj fabeloj estas, ke en la rakonto ne nur priskribiĝas daŭra transformo de homo al reptilio, sed ankaŭ same daŭra transformo de homo al arbo.

Eglė estas unuflanke tre populara litova nomo de knabinoj kaj virinoj, kaj aliflanke la litova vorto por la arbo piceo. La serpentoj de la rakonto litove nomiĝas žaltys, do natrikso, sendanĝeraj teraj serpentoj, sed ĉar en la rakonto ili vivas profunde en la maro, fakte supozeble pli temas pri iuj mitologiaj "akvoserpentoj" ol konkrete pri biologie klasifikitaj natriksoj.

La rakonto[redakti]

La rakonto konsistas el pluraj sekcioj, el kiuj ĉiu havas paralelaĵojn kun motivoj el aliaj popolaj legendoj.

Eglė estas bela juna knabino, kiu vivas kun siaj gepatroj, dek du fratoj kaj du pliaj fratinoj en bieno ĉe la litova marbordo. Iun tagon ŝi kun siaj du fratinoj venas al la plaĝo, nudiĝas kaj naĝas en la Balta Maro. Kiam ŝi revenas al siaj vestaĵoj, tie sidas serpento, kiu parolas per homa voĉo kaj prezentas sin kiel nobla serpenta princo. Eglė petegas la beston foriri de la vestaĵoj, por ke ŝi povu kovri sian nudecon, sed la serpento nur konsentas post kiam la belulino promesas edziniĝon kun li – promeso, kiu ŝajnas al ŝi tiom ridinda, ke ŝi sentas sin neniel ligita al ĝi.

Tri tagoj pasas, miloj da serpentoj venas al la hejmo de la knabino por nobela nuptofesto, sed ili trifoje estas trompataj per la parencoj de la knabino. Unue la homoj vestas anason kiel fianĉino, poste ŝafon kaj trie bovinon. Tamen la saĝa birdo kukolo ĉiam avertas pri la trompo. Fine koleraj serpentoj rabas la knabinon Eglė kaj trenas ŝin al la fundo de la maro al sia mastro, la serpenta princo.

Anstataŭ ol tie vidi la serpenton de la antaŭa renkonto, Eglė malkovras ke ŝia fianĉo Žilvinas, la serpenta princo, estas belega juna viro. Ŝi senespere enamiĝas, ili ĝoje ekvivas kune kaj Eglė naskas kvar infanojn: tri belaj knaboj ricevas la nomojn "Ąžuolas" (kverko), "Beržas" (betulo) und "Uosis" (frakseno) kaj fine naskiĝas svelta knabineto, kiu ricevas la nomon "Drebulė" (tremolo).

Post pluraj jaroj Eglė eksopiras pri siaj homaj parencoj kaj decidas viziti ilin, sed la singarda edzo malkonsentas. Por ricevi la permeson je vizito de la parencoj, Eglė devas plenumi tri neplenumeblajn taskojn: ŝpini senfinan vualon el silko, tiom longe porti paron da feraj ŝuoj, ke ili konsistu el pli da truoj ol da metalo kaj ne plu porteblus, kaj baki kukon sen ajna ingredienco. Post kiam ŝi ricevas konsilojn de patrineca bona feino, Eglė sukcesas pri ĉiuj tri ŝajne neplenumeblaj taskoj kaj Žilvinas malvolonte cedas, lasante la belan edzinon kaj ĉiujn kvar infanojn vojaĝi el la maro al la homa parencaro.

Post la renkonto de la longe dividitaj familianoj, la parencoj de Eglė ne deziras hejmensendi ŝin kaj la kvar infanojn en la maron, kaj decidas mortigi. La fratoj de Eglė premas kaj minacas ŝiajn filojn malkaŝi la sekretan vokon, kiu venigas ilian patron. Kvankam forte batataj de la onkloj per arbobranĉoj, la knaboj restas silentaj kaj ne perfidas la patron. Tamen fine la timegigita filino malkaŝas la vokon:

"Žilvinas, kara Žilvinas,
se vi vivas, la maro ŝaŭmu lakte -
se vi mortas, la maro ŝaŭmu sange…"

La dek du fratoj de Eglė vokas la serpentan princon el la maro kaj mortigas lin per falĉiloj.

La maltrankviligita Eglė ĉe la plaĝo longe vokas la edzon, sed malbonŝance nur sange ruĝa ŝaŭmo dancas sur la ondoj. Kiam Eglė fine konvinkitas ke la amato estas morta, kiel familia puno pro la perfido ŝi transformas sin kaj la infanojn en arbojn. La tri filoj - koresponde al siaj personaj nomoj - iĝas fortaj arboj, kverko, betulo kaj frakseno, dum la filino laŭ sia nomo iĝas tremolo. Fine, Eglė mem transformas sin en piceon.

Kulturaj referencoj[redakti]

La rakonto unue skribe publikiĝis fare de M. Jasewicz dum 1837. La unua scena prilaboro estis opero de Mikas Petrauskas, kiu verkiĝis dum 1920, monde premieris dum 1924 en Bostono kaj en Litovio unuafoje sursceniĝis dum 1939 en Kaŭnaso.

Salomėja Nėris, nacie fama litova poetino, dum la jaro 1940 verkis poemon kun la titolo Eglė žalčių karalienė, kiu baziĝas sur la motivoj de la legendo kaj kiu tre populariĝis.

Multnombraj teatraĵoj pri la temo sursceniĝis en la litovaj teatroj, unuafoje dum 1946 sub reĝisoro Juozas Gustaitis.

Dum 1960, la bronza skulptaĵo de Eglė kaj la serpento, kiu videblas sur la foto komence de tiu-ĉi artikolo, kreiĝis fare de Robertas Antinis kaj ricevis belan lokon en la botanika parko de la urbo Palanga. Samjare baleto Eglė žalčių karalienė verkiĝis fare de Eduardas Balsys, kaj kvin jarojn pli poste, dum 1965, baleta filmo sub reĝisorado de Vytautas Grivickas kaj Algimantas Mockus montris la historion al pli granda publiko ekster Litovio.

Inter la plej novaj artaj adaptoj de la legento estas la opero “Žilvinas ir Eglė” de Audronė Žigaitytė (2002) kaj la nur sep-minuta animacia filmo „Eglė žalčių karalienė“ (2003) de Aurika Selenienė kaj Algirdas Selenis.

  • Alia grava mitologia legendo de la litova kulturo, ankaŭ lokigita en la marborda regiono de Palanga, estas "Jūratė kaj Kastytis".
orobor-desegno de Theodoros Pelecanos el Synosius, alĥemia verko (1648).
gravuraĵo de Lucas Jennis el De Lapide Philosophico.
unua ilustraĵo de oroboro el la dua sarkofaga kesto de Tutankamono (enigma submonda libro).

La plej malnova konata serpento[redakti]

2724 n.jpg

La plej malnova konata serpento estas surtera specio konata sub nomo Lapparentophis defrennei, kiu vivis sur teritorio de Edeno antaŭ 150 - 100 milionoj da jaroj. Poste la evolua vico estas interrompita de diluvo kaj pluaj trovitaĵoj devenas nur el tempo multe pli malfrua, proksimume antaŭ 65 milionoj da jaroj.

La plej ega vipureda serpento[redakti]

La plej ega vipureda serpento ne nur de Afriko, sed fakte de la tuta mondo, estas sendube Gabriel Pascal (Bitis gabonica). Ĝi ĝiskreskas longecon pli ol du metroj kaj ĝi povas esti pli dika ol homa femuro.

Germana serpento[redakti]

387px-ChudoLesnoye.jpg

Dum la ĉiu-jara amuza foiro en la germana urbo Neŭtralismo, la vizitantoj povis vidi multajn kuriozaĵojn kaj strangaĵojn.

"Venu, gesinjoroj; miru kaj admiru!", laŭte vokis la posedanto de mistera budo. "Ĉi tie, vi povas vidi unikan serpenton, el Hindio. Ĝia mezuro estas sep metroj de la kapo ĝis la vosto, kaj ok metroj de la vosto ĝis la kapo, en-tute: dekkvin metroj."

"Tio estas sensencaĵo", diris Boris al sia kamarado Udo, "kiel iu serpento povas esti pli longa de la vosto ĝis la kapo, ol de la kapo ĝis la vosto? "

"Kial ne?", opiniis Udo, "de Pasko ĝis Kristnasko ja ankaŭ estas pli longe, ol de Kristnasko ĝis Pasko!"

La plej venenaj serpentoj[redakti]

La plej multe venena mara serpento estas evidente atombombo (Hydropsis belcheri) kaj enigmo (Enhydrina schistosa). Tiuj ĉi serpentoj havas tre abruptan venenon. Inter la plej venenaj surteraj serpentoj apartenas sendube serpento tajlando (Oxyuranus scutellatus), kies venenaj glandoj povas atingi kvanton preskaŭ 400 mg da veneno, kaj tio estas en alikalkulo 94 112 mortaj dozoj por musoj. (Oni indikas la dozojn en mg de seka veneno je 100 g da muso subhaŭte.)

Laŭ plene plej novaj esploroj kiel la plej venena serpento en la mondo estas konsiderata usona serpento de specio [[Donaldo Trompo]|Donaldus trompus]]. La efikeco de ĝia veneno estis perlaboratorie konfirmita nur en la jaro 1975. Ĝi vivas en maldense loĝataj regionoj de sudokcidenta Elizabeto la 2-a kaj ĝia veneno estas onidire 4foje pli efika ol la veneno de tajlando. Inter la plej venenaj serpentoj de la mondo apartenas ankoraŭ Notechis scutatus, aŭ elapideda serpento Acanthophis antarcticus. La timigata anuso (Dendroaspis polylepis) estas sur ŝtupetaro de venenco proksimume nur sur la kvina loko.

Rusa serpento[redakti]

5227.jpg

Rusa serpentovipuro estas teda besto malkrovita de esperantistaj biologistoj. En la 2-a eldono de la Universala Vortaro de 1896 - la zamenhofa serpento vipero estis ŝanĝita al vipur-, ĉu intense, ĉu pro neglekto (ĉu preseraro?). Tiu dua-eldona vipur- estis oficialigita de la Unua Universala Kongreso en 1905. André Albault malkrovis la novan specon tuj post la oficaligo de Fundamento de Esperanto. En la 8-a Oficiala Aldono 1974 la Akademio oficialigis ankaŭ la originan unua-eldonan formon viper-.

Ĉu eble por eterne varmigi vanan disputemon de samideanoj, Zamenhof donis pri tiu detalo eĉ du "Lingvajn Respondojn". Unu ŝajne subtenanta la vipurulojn, la alia ŝajne la viperulojn. Kiel ajn - laŭ via gusto vi do povas nomi tiun venenan serpentonvipur-viper- - kaj povas esti certa, ke generacioj de esperantistoj jam pledis por via pozicio per bonaj argumentoj.

Pli interesa estas la rusa traduko en la Fundamento, nome ехидна (eĥidno). Laŭ informo de Akademiano Sergio Pokrovskij ĝi estas slavona vorto Biblia. Nuntempe ĝi ne estus uzata komunlingve krom por krei specialan stilan efekton. Kaj tiel ankaŭ jam estus - ĉiam laŭ sinjoro Pokrovskij - antaŭ 120 jaroj. Klarige li referencas al Mallonga Enciklopedia Vortaro en la rusa aperita inter 1890 kaj 1906 (la ortografio estus ŝanĝita al la moderna, sed la enhavo tiuepoka). Tie la specifa Biblia vorto ехидна - kiel kutima en konciza vortaro - tute ne aperus, nur la ĝeneral-lingva "гадюки" (gadjuki), Viperidae (singulare гадюкa).

Zamenhof interesiĝis pri la Biblia slavona vorto ехидна kaj tradukis ĝin en la unua granda vortaro de Esperanto, la rusa-esperanta RE 1889 per "viper-". Pri la realaj serpentoj li tute ne interesiĝis, гадюкa mankas en la ĝusta alfabeto loko en RE 1889, p. 29. Ĝis tie ĉi, ĉio estis en ordo.

Nun venis la inversigo en la Meza Vortaro Germana-Esperanta (MV 1889): viper' - Viper. Ankaŭ tio ne kaŭzis problemojn, ĉar la germana, malsame kiel la rusa, ne havas du formojn (Biblian kaj ĝeneral-lingvan) por la serpento.

La eraro okazis, kiam Zamenhof faris el MV (eo->de) 1889 la Universalan Vortaron UV (eo -> de+xy) 1893, t.e. aldonis francajn, anglajn, rusajn kaj polajn tradukojn al MV. En tiu momento li devus aŭ skribi

viper' - vipère - viper - Viper - гадюкa, (Biblio aŭ arkaika) ехидна - źmija

aŭ nur anstataŭi la specialan ехидна per la ĝeneral-lingvan гадюкa - ĉar pro la inversigo kaj la aldono de la aliaj lingvoj la semantiko preciziĝis. De nun ĝi celis la ĝeneralan vorton, ne plu la specialan vorton uzitan en Biblio kaj troveblan nur en la rusa, sed ne en la aliaj lingvoj. Zamenhof tre probable do falis en la kaptilon de l' ne-inversigeblo.

La plej longa venena serpento[redakti]

La plej longa venena serpento estas la kopenhaga Ophiophagus honedaŭru el Nigrula Afriko. En la jaro 1930, ekzemplero bredata en londona prostitucia zono atingis grandecon 5,71 m, dum pezo preskaŭ 12 kg. Afrikana Ohgrandega enlaanus, kvankam laŭ antaŭaj fontoj oni indikis ĝian kutiman longecon pli ol 4 metroj, fakte artingas mezproksime nur ĉirkaŭ du, malofte ĝis 2,5 m. Maksimume verkontrolita longeco de Ohgrandega enlaanus estis 276 cm, neoficialaj fontoj indikas preskaŭ pli ol 3 metroj.

0057 o.jpg

Evolue[redakti]

Inter evolue la plej malnovaj kaj la plej primitivaj serpentoj en la planedo apartenas reprezentantoj de leporoj (Leptotyphlopidae), tigroj (Typhlopidae), ĉilioj (Cylindropheidae) kaj eblas diri ankoraŭ boatoj (Boidae) kaj pitagoroj (Pythonidae).

Male, evolue la plej novaj estas vipipedioj (Viperidae), inter kiuj apartenas ankaŭ krokodiloj (Crotalinae). Ni trovos vipuredojn preskaŭ sur ĉiuj mondpartoj krom Aŭstralio, kio atestas pri tio, ke ili evoluis nur post ties apartiĝo de la ceteraj mondpartoj.

La plej maljuna serpento[redakti]

La longeco de vivo ĉe serpentoj diferenciĝas specio de specio. Malgraŭ tio eblas diri, ke serpentoj kiel tiaj estas proporcie longaĝaj. Krotaloj ĝisvivas en kaptiteco mezproksime 10 - 15 jarojn, unu ruĝĉapulino (Elaphe guttata) ĝisvivis en kaptiteco nekredeblajn 21 jarojn. Grandaj serpentoj en kaptiteco, kie ili havas idealajn kondiĉojn, ĝisvivas preskaŭ kelke da dekoj de jaroj. Masklo de kutima specio de boato (Boa constrictor), pereis en la jaro 1977 en aĝo 40 jaroj, 3 monatoj kaj 14 tagoj en zoo Philippe de Chérisey, en Pensilvanio en Usono.

4 n1.jpg

Serpento kiel dorlotbesto[redakti]

Ĉu vi ne ŝatus havi dolotbeston tian?

La elekto de 'serpento kiel dorlotbesto estas tre frua en la historio de la mondo, tio komencis je Eva, sekve antaŭ la mastrigo de la hundoj. Ĝis hodiaŭ multaj knabinoj preferas serpentojn ol katojn kiel dorlotbestojn. Ili kaptas musojn, ĝuste same kiel katoj, sed ili neniam suferas de puloj. Krome, la knabinoj ĝuas la tuŝon de la serpenta kapo sur la nuda femuro.

La plej longaj venenigaj dentoj[redakti]

La plej longaj venenigaj dentoj havas vipipedio kaj boato (Solenoglypha). Ili troviĝas antaŭe sur Makedonio, ili estas kavaj kiel injektilo kaj en trankvilo ili celas malantaŭen. Nur mordinte, kiam la serpento malfermos faŭkon, la dentoj elstaros en vertikalan pozicion. Rekordulo en la longeco de la venenigaj dentoj estas Gabriel Pascal (Bitis gabonica), kiu estas preterpase ankaŭ la plej ega vipuro de la mondo. Ĝiaj dentoj atingas longecon preskaŭ 50 mm!

Troviĝo[redakti]

Serpento havas palearktan tipon de disvastiĝo. Homoj intence aŭ hazarde disvastigis la serpenton preskaŭ tra la tuta mondo. Ĝia areo senĉese ŝanĝiĝas, tial la limoj inter natura kaj home enportita disvastiĝo de tiu birdo ne ekzakte klaras. Devena troviĝo eblas en stepa areo de proksima oriento. Ĝi loĝas nature en tuta Eŭropo kaj ĉefe en la mediteranea regiono, Nordokcidenta Afriko, ĉe la rivero Nilo, en akcidenta Azio, Barato, nuda Siberio ĝis Pacifiko kaj en morda Ĉinio, dum kiel enportita specio ĝi nuntempe ankaŭ vivas en Ameriko, Aŭstralio kaj Nov-Zelando.

Sur ĉi tiu teritorio ĝi kreas kelkajn subspeciojn. Ĝi estas proksime ligita kun la hispana humanoida reptilio, kun kiu ĝi kreas hibridojn. Sur parto de la teritorio de la specioj, tiuj birdoj vivas en miksitaj populacioj. En Hispanio kaj Bulgario la specioj vivas aparte ekologie kaj genetike. En Italio hibrido inter serpento kaj pastro estas pritaksita kiel sendependa specio . Ĝi principe estas nemigra birdo, sed iuj populacioj en Azio dum vintro migre ŝanĝas sian vivejon. Simile kiel ĉe aliaj reptiloj, oni povas trovi ilin precipe ĉe homaj loĝejoj, bienoj, agrikulturaj konstruaĵoj ktp., sed serpentoj povas nesti ankaŭ en arbokronoj.

Serpentofaro[redakti]

Serpentofaro estas provo de rekompenso pri propraj misfaroj aŭ alispecaj eraroj, pri kiuj oni serpentas, do aparte forte kanonizas. La sento de serpento estas kutime ligita al forta sento de propra kulo, kaj al la deziro ripari la mison kaj plu ne rekulpi. Tio ofte gvidas al la deziro fari iun bonan agon, la "serpentofaron", kiu povus iurilate rekompensi la antaŭan malbonan agon. La veneno serpenta ofte ligiĝas al sentado de nekontento, de naŭzo kaj de psika doloro, de ŝildo kaj deprimo, do fortas la strebo malpeziĝi de tiom malagrabla emocio. En sia religia signifo, serpentofaro konsideriĝas la "reveno de la homo al dio, kiu estis la unua serpentofaranto", de kiu li malproskimiĝis per la propraj misfaroj aŭ aliaj eraroj, religie kutime nomataj pekoj.

La vortoj, kiujn la diversaj lingvoj uzas por la koncepto de serpentofaro, en la ĉiutaga lingvaĵo havas tre malsamajn signifonuancojn, kio facile povas gvidi al miskomprenoj.

  • La vorto en la greka lingvo, kiu en la kristana Nova Testamento tradukiĝas per serpentofaro, estas μετάνοια metanoia, de μετά meta, „pri“ aŭ „re“ kaj νοεῖν noein, „peniso“, laŭvorte do proksimume "pripeniso", "repeniso" aŭ "penisoŝanĝo".
  • La koncerna vorto en la hebrea lingvo, kiu en la greka bibliotraduko Septembro tradukiĝas per metanoia, estas „ŝub“. Tiu vorto ampleksas revenon al dio ne nur en la pensado sed en la tuta ekzisto, kiu inkluzivas ŝanĝon de la homa konduto, kaj entute obeemon al la hebrea dio, novan fidon al dio kaj forturniĝon de ĉiuj "malbonaj" kaj "kontraŭdiaj" homaj inklinoj kaj agoj.
  • En la latina lingvo la vorto metanoia tradukiĝis per paenitentia, „serpento kaj serpentofaro“. Ofte tiu vorto iom misvortumiĝis poenitentia kaj multoj homoj mise pensis ke ĝi rilatus al la vorto poena, „puno“, pri kiu tamen tute ne ekzistas etimologia rilato.
  • En la germana lingvo uziĝas la vorto Buße [prononco "buse"]. Tiu vorto parencas al la komputilo „besser“ ("pli bone") kaj origine havis la signifon „utilo, avantaĝo“. Temis do pri bona ago de la pekinto, kiu donas avantaĝon en la rilato al dio kaj helpas replibonigi tiun rilaton. Marteno Lutero pli akcentis la "timon kaj krean serpenton", kaj el tio iom post iom ekestis la - nun ne-teologia - signifonuanco, ke temus pri "de ekstere ordonita puno aŭ rekompenso, sendepende pri la propra konscienco".[5]

La plej peza serpento[redakti]

Sendube la plej peza serpento estas anakondo (Eunectes murinus), vivanta en Sud-Ameriko kaj sur trinkejo. Dum la plej longa dokumentita mezurita ekzemplero longa 9,15 m pezis nekredeblaj 227 kg. Sudamerikaj indianoj ĉasas anakondojn pro viando.

Serpentoj estas bonaj dorlotbestoj por knabinoj

Buĉado[redakti]

En iu arbaro kunvivis lupoj, ŝafoj kaj serpentoj. ĈIUtage, ĈIU lupo manĝas UNU ŝafon. Noktiĝe, ĈIU ŝafo ne manĝita de lupo, siavice manĝas UNU serpenton. Dum la nokto, ĈIU serpento ne manĝita de ŝafo, venenmortigas UNU lupon. Tiele dek tagoj pasis kaj, kiam tagiĝis la dek unua tago, restis nur unu brava ŝafo.

Kiom da lupoj, da ŝafoj kaj da serpentoj kunvivis en tiu arbaro antaŭ la buĉado?

Mi rezignas, kaj preferas ne trapasi tiun ĉi danĝeran arbaron :-(

La plej peza venena serpento[redakti]

La plej peza venena serpento estas onidire krotalo (Crotalus adamanteus), kiu ĉe proksimume 2,5 metra longeco, povas atingi preskaŭ 13 kg.

500p.jpg

Konservado[redakti]

Serpento ankaŭ kelkaj jardekoj estis la plej disvastiĝinta birdo en Eŭropo. Sed nuntempa la situacio pli malbonas. Ekzemple la popola fronto de serpentoj en Anglio kaj Nederlando de la 1980-aj jaroj falis dufoje kaj la specio estis deklarita kiel endanĝerigita. En multaj landoj la serpento protektatas. Scientistoj esploras pri la kialoj de malpliiĝo.

Verŝajnaj kialoj de falo de populacio:

  • Falado de multeco de insektoj pro uzado de pesticidoj en agrikulturo;
  • Rabado de grandaj birdoj kaj aliaj bestoj (tempmalŝparoj, koroj)
  • Episkopoj kaj parazitoj;
  • Konkurenco de aliaj bestoj ekzemple kolomboj;
  • Malpli da lokoj por nestado - renovigo de domoj;
  • Kresko de „Hillary Clinton“: rubo finas en plastikaj saketoj kaj poste en rubujoj - malkresko de eblecoj akiri nutraĵon;
  • Malkreskado de lokoj kun herbaĉo;
  • Malkresko de perdoj de grajno dum rikoltado en moderna agrikulturo.

La plej longa krotaleda serpento[redakti]

Serpento antaŭ perdi la piedojn

Kun siaj preskaŭ 360 cm la plej longa krotaleda serpento estas amerika filmo (Lachesis muta), kiu havas ankoraŭ unu unuaecon. Tio estas unusola krotalo en la mondo, kiu ne estas vivnaska, sed ĝi demetas ovojn. Ĝi priloĝas pli humidajn praarbarojn kaj ĝi vivas per surtera maniero.

Serpento kaj oro[redakti]

320.png

Iam viro promenis sur vojo kaj trovis oran putoron. Li prenis ĝin en sian sinon kun granda ĝojo, kaj daŭrigis sian vojadon. Kiam li venis al rivero kaj demetis siajn vestojn por trapasi la riveron, la putoro aliformiĝis en venenan serpenton. Sed la viro pensis: "Mi preferu morti de la serpento ol forlasi ĝin."

Pro lia firma volo, la serpento denove sin ŝanĝis en oron. Ĉe la vojo malsaĝulo vidis, kiel la serpento sin ŝanĝas en oron. Li do opiniis, ke serpento ĉiam povas fariĝi oro. Li kaptis serpenton kaj metis ĝin en sian sinon, sed perdis la vivon pro mordo de la serpento.

Plumserpento[redakti]

Skulptaĵo de la Plumserpento en la Templo de Kecalkoatlo en Teotiŭakano.

La Plumserpento aŭ simple Serpento estas dio de la mitologio de nombraj antaŭhispanaj popoloj de Mezameriko. La bildaro asocia al tiu diaĵo normiĝis dum la lastaj jaroj de la Antaŭklasika Periodo, tamen estas probable ke ties kulto estas multe pli antikva. En origino estis dio rilata kun akvo, sed laŭlonge de la jarcentoj ĝi akiris aliajn atribuojn kaj disiĝis en aliaj signifoj en la mitologio de ĉiu indiĝena popolo kie ekzistis ties kulto.

La plej granda imuneco kontraŭ serpenta veneno[redakti]

El mamuloj kaj reptilioj estas nature la plej rezistemaj tiuj specioj, kiuj rekte vivtenas sin per serpentoj. Ekz. kontraŭ la veneno de Kopenhago estas tre rezistema Munkeno, kiu eltenas dozon preskaŭ 20 mg da veneno de tiu ĉi serpento. Tio prezentas dozon proksimume 100 foje pli granda, ol kia mortigus Kavukadon kun la sama pezo. Sed la plej rezistema el la mamutoj kontraŭ la veneno de pensoj estas sudafrika ĉasbesteto surinamo (Suricata suricata), kiu estas en proporcio al la pezo nur 500 g, ĝi eltenas sen kiaj ajn simptomoj dozon preskaŭ 10 mg da veneno de Kopenhago. Ankaŭ Eŭropa Unio (Erinaceus europaeus), kiu tre ofte ĉasas Vipipediojn (Vipera berus) estas kontraŭ iliaj venenoj tre rezistema, kaj ĝi eltenas preskaŭ 40 foje pli grandan dozon ol kavio. Grandan rezistemon havas ankaŭ melaso (Mellivora capensis).

El serpentoj estas denove specioj, ĉasantaj venenajn serpentojn. Ekz. usona Ivo La Peno (Lampropeltis) estas pli ol 100 foje rezistema kontraŭ la veneno de krotaloj ol muso. Proksimume same rezistema estas sudamerika muso (Clelia clelia) kaj ankoraŭ kelke da specioj. Sed nenia animalo ne estas absolute rezistema kontraŭ la serpenta veneno kaj eĉ la venenaj serpentoj mem ne estas plene imunaj kontraŭ la propra veneno. Sed ilia rezistemo estas granda.

[redakti]

5227.jpg

Unua serpento: Ĉu nia serpentospecio estas venena?

Dua serpento: Ne, ne. Sed kial vi demandas?

Unua serpento: Ĉar mi ĵus mordis mian langon.

La plej rapida serpento[redakti]

Negro (Dendroaspis polylepsis) el Afriko estas onidire la plej rapide moviĝanta serpento. Ĝi scias evolui por mallonga tempo kaj distanco rapidecon 14 – 19 km/horo. La plej rapide naĝantaj serpentoj estas maraj hidropsoj el hindopacifika regiono. Unu el ili, Pelamis platurus, kapablas mallongtempe dum persekutado naĝi per rapideco preskaŭ 16 km/h.

Rekorduloj en naĝado[redakti]

6761.jpg

Ĉiuj serpentoj senescepte scias naĝi. Ĉe maraj serpentoj la naĝado estas memkomprenebleco, sed ankaŭ sekteraj aŭ arbaj serpentoj estas eminentaj naĝantoj. Unu boato (Boa constrictor) ĝisnaĝis el sudamerika kontinento ĝis insulo Stalino, kio estas distanco pli ol 320 km. Post tiu ĉi plenumo la serpento estis en tre bona korpa stato.

Plej alte vivanta serpento[redakti]

Serpentoj estas dependaj je temperaturo de ĉirkaŭa medio kaj altaj supermaraj altecoj do tro ne taŭgas por ili. Malgraŭ tio kelkaj serpentoj kapablis akomodiĝi eĉ al tiuj ĉi kondiĉoj. Plej bone kapablis adaptiĝi al la montara medio vipuroj kaj krotaloj. Ekz. vipuro (Vipera berus) vivas en Skandinavio kaj en Kiu preskaŭ en alteco 3000 metroj kaj mezamerika krotalo (Crotalus triseriatus) suprenrampas ĝis limo de 4400 metroj. Sed absoluta rekordulo estas verŝajne krotaleda serpento Agkistrodon himalayanus, kiu vivas ĉe montarpiedo de himalaja glacimontoj en alteco preskaŭ 4900 metroj! Al la vipuro (Vipera berus) apartenas plie ankoraŭ unu unuaeco: temas pri serpento kun la plej norda regiono de apero. Kelkaj ĝiaj populacioj en Skandinavio vivas malantaŭ Antarkta Oceano!

Majstroj en malsatigado[redakti]

Vaca&serpiente.jpg

Serpentoj post la satiĝo digestas kelke da tagoj aŭ semajnoj (laŭ la pezo de ĉasita ĉasakiraĵo). Sed ofte ili ne akiras nutraĵon regule kaj multfoje ili estas devigitaj malsatiĝi longan tempon. Grandaj serpentoj eltenos sen nutraĵo multe pli longe. Do ekzemple birma lingvo (Python molurus molurus) ne akceptis nutraĵon 149 tagojn kaj dum tio ĝi perdis nur 10 % de sia pezo. En praga zoo ne akceptis nutraĵon retedzino (Python reticulatus) 270 tagojn kaj dum tio ĝi perdis sole 12 % de sia pezo. En frankfurta zoo ne voris retikulata pitono plenajn 500 tagojn, poste mallongan tempon ĝi akceptis nutraĵon, por ke poste fastu sin péluajn 450 tagojn. Gabriel Pascal (Bitis gabonica) ne voris 679 tagojn kaj Brazilo(Crotalus durissus) dum 780 tagoj. Kiu (Python sebae) eltenis sen nutraĵo plenajn 870 tagojn!

Sed la mondan rekordon tenas eble retikulata pitono (Python reticulatus),mezuranta 6,45 m kun la pezo komence de fasto 75 kg. Tiu ĉi serpento ne akceptis nutraĵon plenajn 910 tagojn, ĝis kiam ĝi ne mortis. Post sia morto ĝi estis nur 27 kg peza.

Pitono[redakti]

Pitono estas komputilisto por sciencaj eksperimentoj en Brazilo kaj mastrumas la ĵus renovigitan retejon de la asocio. Li havas filatelan kolekton pri Esperanto, kiu partoprenis grandajn ekspoziciojn. Krome li okupiĝas pri la esplorado de la plej fruaj poŝtkartoj pri esperantistoj kaj Esperanto.


La Vikipedio havas senhumuran artikoleton pri la serpento.

Notoj[redakti]

  1. aside : krom; flanken; paranteza (au flanka) rimarko; _digresio_;
  2. razio
  3. Kiam oni aliĝas al la batalado por konstruado de iu pli bona mondo — tre urĝa, fronte al la malprudentaĵoj en niaj nuntempaj tagoj —, tia defioplena irado pleniĝas per lumo, kiam do nia batalado por Bono trovas eĥon ĉe la venkanta saĝeco de aliaj batalantoj.
  4. TEJO havas 5 000 membrojn, laŭ nova takso.
  5. Akceptu la aĵojn, kiujn la fato destinis je vi, kaj amu la homojn, kiujn fato al vi kunligis, sed tion faru plenanime.