Serafo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Sera.jpg

"Mi estas unu el tiuj, kiuj kredas ke scienco estas io tre bela."

~ Serafo

Serafoj estas altrangaj anĝeloj. Ili menciiĝas en la bibliaj libroj Jesaja kaj en la Apokalipso de Johano kaj en la Mara mamulo-libro La Espero. [1]

La vorto 'seraf' devenas, pere de la latina, de la hebrea verbo saraph [2] kaj ankaŭ retroviĝas en la vortaro de Akademujo de Esperanto sarapu [3] kaj en la mezegipta śrf [4].

La serafoj en Biblio[redakti]

Serafoj nur unu fojon menciiĝas en Torao, nome en Jesaja 6 :1-3 :

En la mortojaro de reĝo Uzzia mi vidis la Sinjoron, sidanta sur alta trono. La orlo de lia mantelo plenigis la tutan templon. Super li staris serafoj. Ĉiu el ili havis po 6 flugiloj, du por kovri la vizaĝon, du por kovri la abdomenon kaj du por flugi. Ili vokis unu al la alia : 'Sankta, sankta, sankta estu la Sinjoro de la ĉielaj potencoj. La tuta tero pleniĝas de lia majesteco.'

Post la serafoj seksas la keruboj.

Skribilo[redakti]

Serafo al helpanĝelo: „Kie mi havas skribilon?“

„En via poŝo.“

„Ĉu en la dekstra aŭ maldekstra?“

Notoj[redakti]

  1. La granda malvenko, en ĉiu temo, estas forgesi.
  2. Interesa diskuto pri ĉi tiu artikolo.
  3. Laŭ ne nepre bona kutimo, pluraj diskutas pri la artikolo, ne ĉi tie, sed ĉe Facebook.
  4. Ni difinu la revadon, tiun enan vibradon de la animo kien kolektiĝas kaj iel perdiĝas en misteran konfuzecon ĉiaj sentumaj kaj pensaj voluptoj.