Sendomeco

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Tralavi la gorĝon"

~ Zamenhof pri rimedo al sendormeco

"Unesma pazo a la vinko finala."

~ Idisto
Contessi1.jpg

Sendomeco estas ofta problemo de bestoj, indiĝenoj kaj trofervoraj Esperantistoj.

Besta sendomeco[redakti]

Multaj bestoj aŭ estas sendomaj, aŭ ne respektas la rajtojn pri la privata propraĵo. Pro tio multaj landoj prezentas solvojn al la "besta problemo", kiel ekzemple viando. Veganoj diras ke tiuj solvoj estas rasismaj, sed iu diras ke bestoj ne estas raso.

Opinio[redakti]

Kiu sinteno estas la plej bona? Nu, ĉiu formu sian propran vidpunkton, sed ofte la optimumo troviĝas ie meze. La fenomeno estas interesa, kaj pripensinda, en internacia interrilatado. Oni neniam povos kompreni ĝisfunde la signifon de tio kio okazas. Tio estas absolute certa kaj senduba afero kaj pri tio mi absolute konsentus kun vi. :-)

Svedio[redakti]

La plej ofta respondo, kiun la svedaj politikistoj donis, kiam oni demandas pri ilia sinteno pri Sendomeco estas, ke oni opinias, ke Sendomeco estas superflua, eĉ nebezonata.

Indiferenteco[redakti]

La indiferenteco rilate al Sendomeco prezentiĝas en malsamaj formoj. Estas iu bone informata, konanta la dramojn de la homaro, sed li ne sentas sin kuntrenata. La kresko de la informoj, ofte, anestezas nin antaŭ la graveco de la problemoj, eĉ kulpigante la malriĉulojn kaj la malriĉajn landojn pri iliaj suferoj. Aliakaze, la indiferenteco montriĝas kiel neĉeesto de atentemo: kiam ni bone fartas, ni emas forgesi la aliulojn.

Sendomeco kaj leĝo[redakti]

En multaj partoj de Eŭropo oni "rajtas vagi", dum en lokoj kiel Usono, vagado estas krimo. Skandinavio ankaŭ rajtigas sian popolon atingi fulmrapidan interreton, kio prezentas problemojn por vagantoj. Por korekti la problemon, oni inventis sendratan interreton.

Vidu ankaŭ[redakti]

  1. Movado sen Mono
  2. Pasporta Servo
  3. Sendomeco