Sekreto

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Sekreto.gif

"Vi sekretas al edzino, ŝi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen fino."

~ Zamenhof pri sekreto

"Mi pensas pri : menstrudi, menstrudo aŭ trudpenso"

~ Renato Corsetti

Sekreto (latine Sigillum confessionis) estas regulo, laŭ kiu iu nenial rajtas malkaŝi, kion li (ĉar virinoj...) aŭdis.

La sekreton skribe fiksis en 1215, sed ĝi jam antaŭe ekzistis kaj estis ĝenerale agnoskata. Lezo de la sekreto kaŭzas aŭtomatan ekskomunikiĝon (latine: Latæ sententiæ) . Neniu rajtas nuligi la devon konservi la sekreton.

La sekreteco ligas ankaŭ aliajn personojn, kiuj iel ekscias pri la enhavo, ekzemple interpretiston.

En Ido, persono al kiu oni kunfidas sekreton estas sekretario.

Virina sekreto[redakti]

49 n.jpg

— Karolino diris al mi, ke vi diris al ŝi tiun sekreton, kiun mi diris al vi, kaj pri kiu mi diris, ke al neniu diru ̧ĝin.

—Ho, ŝi, la sentaûgulino! Kiam mi diris al ŝi la sekreton, mi diris al ŝi, ke vi diris al mi, ke mi al neniu diru ĝin; kaj mi diris al ŝi ankaû, ke ŝi ne diru al vi, ke mi diris ̧ĝin al ŝi.

—Bone, mi pardonos. Mi diros al ŝi, ke mi ne diris al vi, ke ŝi diris al mi, ke vi diris la sekreton al ŝi; do, ne diru al ŝi, ke mi diris al vi, ke ŝi diris al mi, ke vi diris ̧ĝn al ŝi.

Konfesa sekreto[redakti]

En la Kvara Laterana koncilio de 1215 la pekkonfeso al la orelo estis igita deviga almenaŭ unufojon jare, rekvizito por partopreni Eŭkaristion.

Tag-kajero[redakti]

Mi legis vian tag-kajeron: certe vi estas kuraĝa, se vi difinas min "sintrudulo"!

Sekreta sekreto[redakti]

En la sesa lerneja klaso, oni scias, ke Franciska estas tre sci-vola knabino. Ŝi volus scii ĉiujn sekretojn, la plej sekretajn, pri siaj kamaradinoj.

Hieraŭ matene, ŝia klaso-najbarino Renata ricevis leteron. Kiam Franciskino ek-vidis la leteron, ŝi tuj provis ek-scii detalojn pri la enhavo kaj la sendinto de la mistera poŝtaĵo.

"Mi aŭdis, ke la leter-portisto alportis leteron por vi", ŝi diras al Renata.

"Jes", respondas Renata lakone.

"Ĉu ĝi estas interesa? ", demandas Franciska.

"Jes", respondas Renata same lakone.

"Mi ne estas sci-vola", daŭrigas Franciska, "sed... de kiu ĝi estas? "

Renata demandas al Franciska, kun grava mieno: "Ĉu vi povas silenti? "

Franciska vigle respondas: "Jes, jes! Kompreneble!"

Renata pli insiste demandas: "Ĉu, vere, vi povas gardi sekreton? "

"Absolute certe", rapide respondas Franciska.

"Nu", replikas Renata seke, "ankaŭ mi".

Ĉu?[redakti]

- Johano, mi scias, ke vi diradas al ĉiuj, ke mi estas kreteno!

- Pardonu min, mi ne sciis, ke vi volus gardi la sekreton.

77 n.jpg