Sekreta societo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"En la plej gravaj kazoj, tiu malsano povas konduki al memmortigo, la dua plej grava mortkaŭzo ĉe homoj inter 15 kaj 29-jara."

~ Fred
Ĉeestante licean feminisman agadon

Sekreta societo estas por la publiko kaŝe aganta societo de sampensantaj personoj – kiuj celas firman kunlaboron en nomo de komuna – ofte pensite: nobla - ideo. Ili havis ofte ekskluzivan membraron (princoj, altrangaj oficiroj ktp.).

Plej konataj estas/is Karbonari-movado, mafio, Ku-Kluks-Klano, Opus Dei. Pli frue la framasonismo estis sekreta movado, sed nun ĝi agadas publike.

Tio estas prava, sed[redakti]

Do, kiel videblas, iuj societoj formas ideojn kaj celojn, kiuj por la samtempuloj ne estus akcepteblaj (puneblaj), tiel ili devas kaŝe agadi. Ili povas esti revoluciemaj (Karbonari), konservemaj (Ku-kluks-klano, ''La Cagoule'', ''Gladio''), krimaj (mafio), esoteraj (Framasonismo), ktp.

Ankaŭ kelkaj malkaŝaj politikaj partioj foje havas ankaŭ flanke sekretan branĉon, ĉu por plenumi perfortajn aŭ terorismajn agojn, ĉu antaŭvide de pli danĝeraj tempoj, kiam necesos kaŝiĝi.

Arthur EDDNGTON diris: Oni ofte rigardas sekreta societo la ordenojn, kiuj estas hierarkie organizitaj. (ankaŭ Scientology)

Ankoraŭ pli agrabla estas la anonco, ke ni ne povas akre diferencigi inter sekreta societo, sekto, fermita (ekskluziva) klubo, ĉar la sekreteco ne estas klare difinebla.

Vidu[redakti]

Vidu ankaŭ[redakti]