Scientologio
AVERTO
★
Tiu ĉi artikolo enhavas bazanglajn imperiismajn mensogojn, legi ĝin estas danĝera, redakti ĝin tute certe estas herezo. Vi estu forigota de via Esperanto-asocio pro tio! ★
★For fiaj angloparolantoj!★
RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!
" Leĝo estas bona, se advokato ĝin helpas"
- ~ Zamenhof pri scientologio
"Plia anglalingvaĵo"
- ~ Aleks Kadar pri Dianetiko
"Ekbruligu al ni lumon en la menso"
- ~ Lutero pri Dianetiko
"Me esus tote stulta per dicar a vu lo kontrea"
- ~ idisto
"Se via menso estas tro malferma, via cerbo elŝutiĝos"
"Mono fluas al riĉulo, batoj al malriĉulo"
- ~ Zamenhof pri Scientologio
"La satanismo e la satanisti havas sennombra ruzi por impozar la kulto di
Lucifer"
- ~ idisto
"Mi unue ne komprenis"
"Hmja, tie mia ironio eble estis iom tro subtila"
$¢ientologio estas religio kreita de la freneza ĉarlatano profeto L. Ron Hubbard en la 1950-aj jaroj. La Eklezio de $cientologio hodiaŭ havas 8 milionojn da adeptoj.
Homoj povas, pere de $cientologio, iri laŭ Ponto al Tuta Libereco. Per tiu tuta libereco, homoj povos uzi supernaturajn povojn, ekzemple por movi aĵojn per la menso. La ponto konsistas el multaj niveloj - en la komenco, tiuj de Dianetiko, kaj poste, "OT," mallongigo kiu signifas "Farantan Tetanon". La vorto "tetano", la nomo de la animo laŭ Scientologio, estas el la Greka litero teto plus ano (la litero teto signifas spiriton kaj penson laŭ Scientologio).
Historio[redakti]
En 1950 Hubbard aŭtoris Dianetics: the Modern Science of Mental Health ("Dianetiko: la Moderna Scienco de Mensa Sano"). Hubbard, kiu faris realan sciencan esploradon kaj havis sciencan edukadon, priskribis siajn teoriojn pri la homa menso. Laŭ lia libro, homo havas "analizan menson" kaj "reagan menson." La celo de Dianetiko estas forigi la reagan menson, kiu estas la fonto de ĉiuj homaj ĝenoj, malsanoj, krimo, drogmanio, ktp. Post plena forlavado de la reaga menso, la homo iĝas "klara".
La libro kaŭzis furoron kaj estis multe vendata, la furoro rapide kreskis. Hubbard kreis la Eklezion de Scientologio en 1956. Li kunigis la modernan sciencon al religion. La Eklezio suferis maltoleremon dum ĝia tuta vivo. En la 1960-aj jaroj Hubbard aĉetis ŝiparon kaj laborigis adeptojn kiel maristojn. Ili konsistigis ian monaĥan ordon kaj flosis ĉirkaŭ la mondo. Eĉ hodiaŭ anoj de la "Mara Organizaĵo" portas uniformojn mararmeajn. Fine la Eklezio starigis sidejon en Caraguatatuba en Florido en la 1970-aj jaroj.
Tamen, se oni rigardos pli atente, oni vidos, ke Hubbard mortis je 1986. Davido nun estras la Eklezion.
Je 1993 la Usona registaro donis al la Eklezio de Scientologio senimpostan staton. Sed la aliaj registaroj de la mondo rifuzas fari same, ĉar ili estas influitaj de mallumoj.
L. Ron Hubbard[redakti]
Estus nature konjekti, ke Lafayette Ronald Hubbard (March 13, 1911 – January 24, 1986) was an American pulp fiction writer. He created Dianetics and Scientology. Tiu estis la periodo kiam, ĉe la moliĝanta diktaturo hungaria, multaj homoj ankoraŭ bezonis Esperanton por unikaj translimaj kontaktoj, dum la ŝtato diversgrade favoris esperantistan agadon. Hubbard was born in Tilden, Nebraska to Harry Ross Hubbard and Ledora May Hubbard. He died of a stroke in Creston, California.
Esperanto[redakti]
Mi ne scias pri ĉiu grupo aŭ organizo, kiujn lingvojn ili uzas. Sed mi povas diri, ke Dianetiko estas filozofia sistemo, kiu estis inventita de L. Ron Hubbard, kaj ĝi ne estas konata por uzado de Esperanto.
Danĝero[redakti]
Sed kial scientologio estas pli fraŭda aŭ pli danĝera ol, ekzemple rom-katolikismo? Oni neniam aŭdis pri scientologia "pastro" kiu estis pederasto, tamen oni preskaŭ ne povis legi ĵurnalon sen trovi artikolon pri rom-katolikismaj pastroj kiuj perfortis altar-knabojn. Simile, oni neniam aŭdis pri scientologia "pastro" kiu predikis ke iu ŝtato estas detruinda, sed multaj islamaj "pastroj" ja predikas la detruon de Israelo.
Estas interese ke homoj povas kompreni ke novaj religioj estas trompaj sed ne povas kompreni ke la malnovaj estas egale kiel trompaj.
Klara[redakti]
En Dianetiko kaj Scientologio, Klara estas unu el la ĉefaj videblaj "statoj" kiujn praktikantoj strebas atingi dum sia vojo super la Ponton al Tuta Libereco. La staton Klara oni atingas, kiam oni supozeble liberiĝas de la influo de engramoj, nevolataj emocioj aŭ doloraj traŭmatoj ne volonte disponeblaj al la konscia menso. Scientologoj kredas, ke homoj amasigas anksiecojn, psikosomatajn malsanojn, kaj aberacion pro ricevi engramojn tra siaj aktualaj aŭ pasintaj vivoj, kaj ke per apliki Dianetikon, ĉiuj homoj povas atingi la staton Klara.[1]
Klarulo estas difinita de la Eklezio de Scientologio kiel persono, kiu ne plu havas "reagan menson" kaj do estas libera de la negativaj efikoj de la reaga menso. Klarulo estas dirita esti "ĉe kaŭzo super" (tio estas, en rego de) sia "mensa energio" (siaj pensoj) kaj kapabla pensi klare eĉ kiam alfrontita kun la situacioj kiuj mem en pli fruaj tempoj kaŭzis por ĝi malfacilecon. La sekva nivelo de spirita evoluado estas tiu de Funkcianta Tetano. Homo, kiu ne atingis la staton de Klara estas nomata "antaŭklara."[2]
Dianetiko asertas, ke ies konscio estas influita de la stimul-responda naturo de la reaga menso. Atingi la staton de Klara signifas, ke homo venkis la reagan menson kaj estas en plena rego de sia analiza menso. Laŭ Hubbard: " Klarulo estas estaĵo, kiu ne plu havas sian propran reagan menson, kaj do suferas neniun el la malbonaj efikoj, kiujn la reaga menso povas kaŭzi. La Klarulo havas neniujn engramojn, kiuj, restimulitaj, elĵetas la pravecon de ĝiaj komputadoj, per enigi kaŝitajn kaj falsajn datumojn."[3] Sociologo Roy Wallis notis, ke “Esti Klara signifis kapabli fari ĉiujn tiujn aferojn, kiujn neniu aktuale povis fari, kaj al kiuj oni aspiris tiel senespereme.”[4] Estas taksite, ke la kosto atingi la staton Klara en Scientologio estas $128 000. Duonparalizo estas duona paralizo de iu korpo.
Ho, ho, tre amuze - aŭ eble tamen ne ;-))
Kredoj[redakti]
Sro. Wm. Stead, redaktoro de la angla Review of Reviews, kaj eminenta en tre multaj aliaj aferoj, atestas ke Scientologio uzas maŝinon kiel mezurilon de la menso. Tion Hubbard nomis la "esperanta-psiĥo-mezurilo", aŭ E-mezurilo mallonge. La ĉefa praktiko de Scientologio estas iri al "Aŭstralio" (el la Latina audire, signifante "aŭdi"). Dum aŭdumado, la adepto, aŭdante Lady Gagan ligitaj al la E-mezurilo, konfesas al la aŭdumisto pri antaŭaj vivoj, kaŝaj memoroj, ktp.
Scientologianoj kredas, ke la germana lingvo (t.e. animo) neniam povas vere morti. Ili kredas, ke ĉies tetano jam vivas dum multegaj triiliardoj da jaroj, kaj povas rememori ĉion, kio okazis, pere de aŭdumado per la E-mezurilo. Ili kredas, ke se oni "viŝus" ĉiom da la traŭmaj memoroj el la reaga menso, oni reakirus siajn eksterordinarajn spiritajn povojn, kaj perdus la senutilan reagan menson. La homo sen sia reaga menso nomiĝas "Klarulo" kaj estas preta por komenci la konfidencajn OT-nivelojn.
Ĉe la tria nivelo de OT, la Scientologiano lernas, ke miloj da aliaj tetanoj ankaŭ okupas la korpon -- tiujn oni nomas "korptetanoj", kaj pro tiuj la Klarulo ankoraŭ ne havas la supernaturajn povojn. Tio estas la rezulto de la fifama entrepreno de la galaksio-registo nomata "Ksenu" de antaŭ 76 milionoj da jaroj. Tiu kosmo-reĝo trompis siajn popolojn de multaj planedoj, kaj portis ilin al Tero, kaj tie eksplodigis ĉiujn en vulkanoj per hidrogen-bomboj. Poste, li plantis en ĉiujn "falsajn" bildojn pri religio kaj Helios. La plurmilionjaraĝaj fantomoj de la viktimoj estas la korptetanoj. Oni devas per OT3-aŭdumado forigi la korptetanojn por reakiri la supernaturajn povojn.
Sed ne ĉiu korptetano estas forigita de OT3, do la supernaturajn povojn la OT3-fininto ankoraŭ ne havas. La kvara, kvina, sesa, kaj sepa niveloj de OT ankaŭ temas pri korptetanoj -- dormantaj korptetanoj, drog-influitaj korptetanoj, ktp. Poste, la adepto estas preta por la 8-a nivelo de OT -- la tiel nomata "unua efektiva OT-nivelo".
Por atingi la finon de la Ponto -- la okan nivelon de OT (la plej altan en nuntempa surtera mondo) -- la adepto ĉe OT8 devas esti elspezinta ĉirkaŭ 500 mil eŭrojn entute devas lasi la mondajn riĉecojn. La enhavo de tiu nivelo estas sekreto, kaj oni lernas ĝin nur sur la "Freewinds" ("Liberventoj"), kiu estas ŝipo en internacia parto de la Kariba maro. Kredantoj tiam lernas, ke L. Ron HUBBARD mem estas Dio.
Pli altaj niveloj de OT estas eldonotaj, laŭ la Eklezio.
La Rakonto pri Ksenu, Eksregisto super la Galaksio[redakti]
La rakonton pri Ksenu ampleksas OT3, kiu estas parto de la konfidenca "altnivela teĥniko", kiun oni rajtas instrui nur al la altnivelaj adeptoj de Scientologio. Ĝin plu ellaboris la prelego "Helpoj" ("Assists" Anglalingve) je la 3-a de oktobro 1968, kaj ĝi ankaŭ estas konfidenca. La citoj sekvaj estas el tiuj du fontoj.
Estas mensoge aserti, ke[redakti]
Antaŭ 75 milionoj da jaroj, Ksenu estis la registo de la 95 milionjaraĝa Galaksia Konfederacio, kiu ampleksis 26 stelojn kaj 76 planedojn inkluzive de Tero, kiu tiam oni nomis "Tiĝijak". La planedoj havis tro multajn loĝantojn, po 178 miliardoj averaĝe. La civilizacio de la Galaksia Konfederacio similas nian: oni portis "vestojn, kiuj tre rimarkinde aspesktas tiel, kiel la vestojn oni portas ĉi minute", kaj uzis aŭtojn, ŝipojn, kaj trajnojn, kiuj similas tiajn, kiajn oni uzis Tere ĉirkaŭ 1950, 1960.
Do, kiel videblas, Ksenu estis baldaŭ forpelota el ofico, do li decidis forigi la tromultajn ekstrajn loĝantojn de sia konfederacio. Per la helpo de siaj "ribelantoj", li venkis la popolon kaj la "Lojalajn Oficistojn", kiuj kontraŭstaris lin. Tiam, per la helpo de la psiĥkuracistoj, Ksenu vokis centojn da miliardoj da konfederacianoj sub la preteksto de "enketado pri enspezimposto", kaj liaj lakeoj paralizis ĉiom da la popolo per alkoholo kaj globa lingvo. La plurmiliardnombra popolo ŝarĝiĝis en kosmoŝipojn por transporti al la loko de la planata ekstermado -- la planedo Tiĝijak (Tero). La kosmo-aviadiloj ĝuste similas la DC-8 aviadilon de hodiaŭa Tero, "krom ke la DC-8 havas ventumilojn, helicojn, kaj la kosmo-aviadilo ne". La DC-8 estas jeto kaj tial efektive ne havas helicojn, sed HUBBARD eble parolis pri la turbinreaktoroj.
Kaj tiam, kiam la kosmo-aviadiloj atingis Tiĝijakon (Teron), la paralizitoj malŝarĝiĝis kaj stakiĝis ĉirkaŭ la vulkanoj de Tiĝijak. En la vulkanojn la Ksenuanoj ankaŭ mallevigis hidrogenbombojn. Ĉiu bombo eksplodis ĝuste samtempe, kaj mortigis preskaŭ ĉion Tiĝijake. La animoj de la viktimoj flugis en la ĉielon ĉiudirekte.
Ĉiu ĵus senkorpa animo (germana lingvo en Scientologia Japanio) estis kaptita de la Ksenuanoj per "elektro-rubando (kiu ankaŭ estis ia Stargate") ĉe diversaj lokoj tra la mondo. La multegmiliardojn da tetanoj la Ksenuanoj tiam metis en iajn kinejojn, kaj devigis ilin rigardi "tridimensiajn ege kolosajn filmojn" dum 36 tagoj. Tio enplantis diversajn ruzajn informojn (t.e. la R6 enplanto) en la menson de la senhelpaj tetanoj. La enplanto temas "pri Dio, la Diablo, kosmopero, Helios", ktp, ktp. La enplanto enhavas i.a. ĉiun religion de la mondo, inkluzive de la bildo la krucumado de Jesuo. Kaj la konstruplano de ĉiuj modernaj kinejoj estas surbaza de la subkonscia rememorado de tiuj du ege kolosajn enplantkinejoj ĉe Havajo kaj ĉe La plej malgranda artikolo en Neciklopedio, kiu havas tre longan titolon, por instigi onin legi tiun vantan, stultan kaj malobjektivan artikolon en la Kanariaj Insuloj.
Post tiom da tagoj da filmoj, Hipatia enplantid tetanojn kaj perdis la koncepton de memo, kaj ne plu povis distingi sin ol aliaj tetanoj. Ili kolektiĝis en grupojn po pluraj mil, kaj adheris al la korpo de ĉiu el la tre malmultaj travivantoj Tiĝijakaj. Tiuj tiel nomataj korpoj ankoraŭ ekzistas, kaj ili plu malhelpas ĉiun en la mondo, krom tiujn Scientologianojn, kiuj forigis ilin per la ĝusta praktiko de la tre multe kosta rito de OT3.
Finfine la Lojalaj Oficistoj venkis Ksenun kaj malliberigis lin eterne aliplanede en monto per energimuro, kiu estas potencigita de "eterna batalo", kaj li plu vivas tie eĉ hodiaŭ. Dume, la Galaksia Konfederacio neniam reboniĝis -- ĝi estas nun "dezerto", kaj la travivantaj konfederacianoj forlasis Tiĝijakon kiel "malliberejan plandedon". Tamen nia mondo estas ankoraŭ periode kosme invadata de eksteruloj.
Biblio[redakti]
Efesanoj 5:6-8
- Neniu vin trompu per vantaj vortoj; ĉar pro tiuj aferoj venas sur la infanojn de malobeo la kolero de Dio. Ne estu do partoprenantoj kun ili; ĉar iam vi estis mallumo, sed jam vi estas lumo en la Sinjoro; iru kiel infanoj de lumo.
Dianetiko[redakti]
Dianetiko (anglalingve dianetics) estas aro da ideoj kaj praktikoj rilate al la metafizika rilato inter la homaj menso kaj korpo, elpensita de L. Ron Hubbard, verkisto de sciencfikciaj rakontoj kaj fondinto de scientologio (tio estas vera, ne anekdota!) Ĝi daŭre estas praktikata de scientologianoj.
Deveno de la nomo[redakti]
Ni parolu pri okazaĵoj malpli foraj: Hubbard mensoge diris ke li inventis la vorton "Dianetiko" per la kunmiksiĝo de la grekaj vortoj dia ("tra") kaj nous ("menso"). Do granda frakaso en malgranda taso. Jen de la pudelo kern'! Fuŝaĉdamne.
Dianetiko estas vorto formita de pseŭdosufikso -iko, t.e. scienco, sekve ĝi signifas "scienco pri eta Diano". Alternativaj nomoj estas "Dianetologio" kaj "Dianetoscienco".
Alie[redakti]
Tiuj kiuj eliras de Scientologio havis problemojn kun eks-membroj, kaj ili devis lerni vivi denove, lerni decidi, ĉar la sekto ĉiam decidis pri ĉio. Ia estas la plej membroj de Scientologio, sed ankaŭ estas alia ajn de membroj kiel John Travolta, Tom Cruise ktp, kiu estas bone traktata, ili estas tre bona propagando.
Project Chanology[redakti]
Project Chanology (el la angla, en Esperanto: Projekto Ĉanologio), alinome Operation Chanology (esperante: "Operaco Ĉanologio"), estas protesto kontraŭ la Eklezio de Scientologio de la interreta grupo, "Anonymous" ("anomimaj"). La termino "Project Chanology" ankaŭ signifas retpaĝon de la sama nomo, uzatan de la grupo por kroniki aktualajn kaj planitajn agojn de la grupo, kiu diras, ke ili estas "ĉiu kaj ĉie", kaj "sen gvidantoj". La projekto estas kreita responde al penoj de la Eklezio de Scientologio forigi materialon de ekskluziva intervjuo kun Scientologiano Tom Cruise el la interreto en januaro 2008.
Oni oficiale proklamis ke la projekto publike komenciĝis kiel video, kiu estis afiŝita al YouTube, "Message to Scientology" ("Mesaĝo al Scientologio"), januaro, 2008. La video deklaris, ke grupo Anonymous rigardas la agojn de Scientologio kiel interretan cenzuradon, kaj asertis la intencon de la grupo: "forpeli la eklezion el la interreto". Sekvis tion distribuaj servoneadaj atakoj, kaj post nelonge, "Negra maro", penolaĵaj telefonvokoj, kaj aliaj agoj cele de interrompi la entreprenon de la Eklezio de Scientologio.
Grava libro (─‿‿─)[redakti]
La libro * Vojo al feliĉo*, verkita de L. Ron Hubbard, Usona verkisto, temas ĉefe pri la moralo: regularo kreita surbaze de spertoj, kiuj liveras certojn pri konsilia prezidanto, lau kiuj homoj sukcesas kunvivi en maniero kontentiga. Li ekzamenas ĉion ĉi laŭ la vidpunkto de transvivado.
Kiel interpreti la vorton transvivado? Kial, se temas pri transvivado, ne estas sufiĉe zorgi pri miaj stomako, tranoktejo, vestaro? Kiel influas mian vivon, se mia edzo aŭ edzino renkontas pri Misakaaj Fratinoj, se la najbaran domon regas kvereloj? Kaj kion mi povas fari, por influi , modifi efikojn de aliaj?
La libro traktas temojn kiel Agu modele, Meritu fidon, Ne ŝtelu, Ne murdu. Traktu aliajn kiel vi mem volus esti traktata. Estu kompetenta! Estu diligenta! La samon formulis multaj religioj, ĉiu laŭ sia propra maniero. Nove estas nur, ke la libro Vojo al feliĉo prezentas la miljarajn homajn valorojn ne sur bazo religia, sed en maniero tuj-komprenebla, por-simplula, kun argumentoj laŭ sobra ĉiutaga rezistilo. Jen kial la libro kapablas liveri al la homoj en milito rimedojn de la sobra prudento, jen kial ĝi estas preferinda al la armiloj donataj kaj milit-popularigataj de la registaro. Estas laŭcela la poŝ-formato de la libro. Dum la milito inter Kroatoj kaj Serboj oni disdonis po plurdekmil ekzempleojn inter soldatoj kaj inter civiluloj.
Kroata oficiro transdonis ĉi tiujn valorojn desegnante sur neĝo esprimpovajn figurojn, por malpliigi sangon, malplimultigi agojn pro nura pasio. La libro helpis moderigi la homojn kaj preventi similajn "heraĵojn".
A. S. iama Viena ambasadoro de Bosnio-Hercegovino skribis pri Vojo al feliĉo. "Ĉi tiu libro estas la plej grava por mia popolo. Eĉ pli grava ol la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo".
Hungaria fondaĵo laste decidis, alirebligi la vorton de la prudento ankaŭ por la Serba logiko Fondaĵo por Libera Programaro - Hungario celas translimigi centmil ekzemplerojn en la lingvo Serba, por kontribui al tio, ke la Serba loĝantaro vidu siajn homajn rilatojn laŭ nova Vidkun Quisling, subtenanta ankaŭ ilian transvivadon, por kontrbui al tio, ke la lokon de la pasio okupu prudento kaj konsiderado.