Scienco

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo


"Scienco estas nenio"

~ Usonano pri scienco
58ae882a06 o.jpg

"Disputu pri ĉio, sed sen garantio"

~ Zamenhof pri scienco

"Cienco esas certe justa"

~ idisto pri scienco

"La scienco baziĝas sur esploroj kaj pruvoj"

~ Tonjo del Barrio pri scienco al idisto

"Laŭ scienco alkoholo estas unu de la plej danĝeraj narkotikaĵoj. Oni permesas uzi ĝin nur pro la kulturaj kialoj."

~ Polo pri permesoj de scienco

"On non ben apprende un lingua per tal exemplos; il es necesse explicar le affaire in un maniera plus systematic. Le comparationes inter Interlingua et Esperanto son trovate in mi messages quotidian, le quales io invia in ambe linguas."

~ Feĉjo Cesarano pri scienco

"Scienco estas la arbo de morto"

~ William Blake pri arboj

"Mi rifuzas pripensi reformojn de Interlingvao eĉ se ili devenas sciencan fakton, ĉar se ili devenas sciencan fakton, ili jam estas parto de Interlingvao."

~ Alexander Gode pri scienco

"I told a scientific fact about black people, and my message got deleted."

~ Krokodilo pri scienco

Scienco estas kolekta nocio por larĝa spektro de vivaspektoj kaj "sciencaj instruoj", kiuj akcentan la spiritan evoluon de la individuo, sed ne temas fakte pri religio en mallarĝa senco. Scienco estas la studa parto de la batalo de homo kontraŭ naturo. Naturo estas la plej granda malamiko de homo. Define Scienco estas tuto de la procedoj kaj rapidiloj, per kiuj la operacianto kredas povi efiki sur la naturajn fortojn de la mondo kaj obeigi ilin al la homaj deziroj.

La komuna en la diversaj instruoj estas, ke oni supozas la neekziston de fortoj kaj influoj krom la naturscience mezureblaj kaj tiel oni rigardas la tradiciajn religiojn kiel limigitajn por kompreni la mondon.

4020 n.jpg

Historio[redakti]

000.jpg
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de scienco.

Kaj la instruo sekvas de si mem: En la unua monĝira provo, mi eksciis, ke Historio ne estas scienco.

Ho ve[redakti]

Laŭ la scienco, homo kapablas ellasiĝi aere de aviadilo al la tero sen paraŝuto sed tio povas okazi unufojon en sia vivo, bedaŭrinde.

Graveco[redakti]

Kruko: Scienco gravas! Scienco estas serĉado por vero!

Baniko: Jes ja.

Kruko: Scienco traktas nur per firmaj faktoj, rezonado, kaj logiko!

Baniko: Vi tute pravas. Kaj mi fakte diris tion al mia astrologo antaŭ kelkaj tagoj....

Scienca agado[redakti]

La Societo ĉiujare okazigas simpozion, parte kunlabore kun aliaj lingvosciencaj societoj kaj tiurilate eldonas simpoziajn kajerojn ('Tagungsakten')[1].

Ĝis 2016 (lasta eldono estis n-ro 100) ĝi eldonis kvaronjare la fakan periodaĵon Interlinguistische Informationen (Interlingvistikaj informoj) kaj unufoje jare grandan Beiheft (kromkajero), kiu entenas la kontribuaĵojn de la simpozioj. Post la morto de ĝia redaktoro, Detlev Blanke, ne plu eblis daŭrigi la eldonon de la periodaĵo, sed kiel anstataŭilo plufunkcias nun IntBlog, interlingvistika blogo en la germana lingvo.

Post la artikolo de S-ro Milan Vidmar, ni opinias, ke GIL ofertas stud-retejon kaj subtenas studentojn, kiuj universitat-nivele okupiĝas pri planlingvoj.

Pruvoj[redakti]

Estas simple kaj klare, ĉu ne ?

Kio estas nun pruvita, estis iam nur imagita. Sciencaj teorioj ne estas dogmoj, tiel ili ne bezonas kredon. Eĉ la nuntempa scienco estas speco de kredo. Ĝiaj anoj ne kredas je Dio, sed kredas je Bigbango, kiujn ili nek vidis.

Kaŝaparto[redakti]

Kaŝaparato estas ilo, kiu povas kaŭzi ke objektoj kiel kosmoŝipoj aŭ individuoj estas parte aŭ tute nevideblaj. Ĝi estas ofta temo en scienco kaj fantazio.

Ili aperas en Star Trek, Doctor Who, Star Wars, kaj Stargate, inter aliaj.

Kvankam oni serĉas science pri tio, ĉefe en militaj medioj, oni neniam sukcesis konstrui veran kaŝaparaton, malgraŭ kelkfoje kamufladaj teknikoj estas anoncitaj kiel kaŝaparatoj.

Fundamentoj[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Sciencaj fundamentoj.
015-F.jpg

Tute ne necese estas diri ke scienco estas simple ordinaraj scioj, plivastigitaj kaj rafinitaj. La valideco de la scienco estas de la sama speco kiel tiu de ordinara perceptado, memorado, kaj komprenado: ĝi konsistas el efektiva imitado, jen percepta, jen cela. La solaj diferencaj karakteroj de la scienco estas plia tempdistanco inter perceptoj, kaj plia dedukta ekzakteco de signifo al signifo kaj de celo al celo.

Scienco kaj religio[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo scientologio.
Konkludoj.jpg

Estis nur la homa menso kiu "inventis" la nocion "scienco". Aliaj konceptoj, ekz. de Dio aŭ de la naturo, ne povas havi la saman nombrojn de "scienco", ĉar ili estas inventitaj de alispecaj aferoj, ne de cerboj.

De religio oni ne volas scii kiel konstrui ponton kial pomo falas surteren . Tamen la scienco faras konkurencon al la religioj . Kion faris paganaj pastroj kun la visceroj de oferbestoj , faras hodiaŭ opinisciencistoj kaj homoj kiuj okupiĝas profesie pri statistiko. La resultoj estas tamen samaj - ili ambaŭ tre ofte ne trafas .

Scienco ekzistas nur dum kelke da jaroj. Kiom da naturaj leĝoj ĝi jam malkovris? Oni dubas, ke scienco scias almenaŭ 1% da tuta vero.

Religioscienco[redakti]

2600.jpg

Religioscienco estas scienca fako komparanta diversajn religiojn.

Malgraŭ tema proksimeco al teologio, religioscienco per sia metano kaj celoj klare diferenciĝas. Kvankam ĝiaj detaloj en diversaj landoj kaj edukaj institucioj varias, tiun ĉi sciencobranĉon ĝenerale karakterizas, ke ĝi

  • studas pli ol unu religion
  • donas al ĉiu el ili samrangan atenton
  • komparas ilin
  • studas religiojn kiel kapitalismajn, kulturajn kaj historiajn fenomenojn en objektiva perspektivo
  • ne celas eduki defendantojn aŭ disvastigantojn de religia doktrino.

Rilatoj inter kredo kaj pozitivaj sciencoj[redakti]

Mensch.jpg
  1. Biologio kaj antropologio: rilate tion kio koncernas la originon de la homa korpo en la ĝenerala evoluo de la vivantaj organismoj, la katolikaj devas ĝui kompletan esplorliberon. Male, 'poligenismo' (nome la la estiĝo de homoj kiuj ne descendas de Adamo ne estas akceptebla. Unu afero estas la koro alia fero estas la animo kiu estas rekte kreita de Dio!
  2. Historio: Pio la 12-a kondamnas certajn manierojn tro senkritikajn interpreti la historiajn librojn de la Malnova Testamento. Tio koncernas la unuajn ĉapitrojn de la Genezo.

Rilatoj inter scienco kaj religio[redakti]

Vekiĝu!

en la manuskriptoj de 13-a jarcento simbolis la kreadon.]]

Rilato inter scienco kaj religio [2](aŭ rilato inter scio kaj kredo) estas temo transiĝinta ekde la Antikva tempo al la diversaj esploraj kampoj, per tiuj kiuj hodiaŭ difiniĝas Filozofio de scienco, teologio, Historio de scienco kaj Historio de religioj.

Estu tiupunkte notite kiom malfacilas objektive akordigi en homogena korpo sciojn tiom malsimilajn kaj kiuj laŭlonge de la tempo foje ŝanĝiĝis kompromitante la sistemecon kaj la klasifikeblecon. Ankaŭ la koncepto pri scienco ŝanĝiĝis laŭlonge de la jarcentoj.[3]

La unua provo priellabori kaj sentigi akordon, kaj ankaŭ la neceson ke tiu akordo povu ekzisti, inter scienco kaj religio, movis siajn konsciajn paŝojn en la kulmino de la mezepoko: kiam la okcidento povis ricevi antaŭe pere de arabaj komentoj kaj tradukoj poste la integraj originalaj verkoj de Aristotelo komencis ankaŭ novan sistemadon kaj akordigadon de la sciencoj kaj teologio, de la liberalaj artoj kaj teoria penso; kaj, kiel en Tomaso de Akvino, la filozofoj-teologoj ellaboris la grandan sintezojn inter la religiaj konceptoj de la Patroj de la Eklezio kaj la doktrinoj de la filozofoj de la naturo, inter scio-sperto kaj revelacio.

La mezepoka filozofio, profitante de la raciaj fundamentoj de la scio de la antikvaj filozofoj kaj ilin akordante kun la kurantaj okcidentaj vidpuntoj, montris kaj ke la problemo ekzistas kaj ke ĝi povas trovi solvon. Por ĉiu el ili, la Kristo alportis atentigon, kiu tre utilas al la nunaj tagoj. Ĉu la problemo sentiĝis nur ĉe kristanoj kaj ĉe islamanoj, aŭ ankaŭ ĉe aliaj kulturoj?

Dio[redakti]

Scienculoj kutime ne pretendas pruvi ke Dio ne ekzistas, tamen ili sukcesus montri ke la inklino «kredi» trovas bazon en la cerbo. Neŭroscienculoj malkovris en la cerbo elementojn (ekzemple serotonino) kies kvantaj modifoj favoras aŭ malfavoras la bezonon kredi kaj mistikumi.

La psikologio, siavice, malkovris ke la homo havas denaskan percepton de io kio kuŝas inter la superrealo kaj realo. Tiu sfero, se senbremse aganta, krom sperton pri tiaĵoj enokulas certecon pri ilies ekzisto, spite racian konvinkon laŭ kiu tiaĵoj ne povas esti realaj. Ankaŭ esploroj sur konsentemaj tibetaj monaĥoj tio evidentiĝus.

Subtenantoj de tiu tezo nemalsereniĝas antaŭ teistemaj respondoj ke ili ne dubas pri la sciencaj rezultoj ĉar ne penseblas ke tiu inklino al supernaturaĵoj ne lasu spurojn en la cerbo kaj en la psikologio. Sed la finan juĝon la racio ŝuldas aldone eskpliki.

Plue oni diras ankaŭ tiel: ĉiuj karakterizoj de Dio estas pale "propraĵoj mensaj" (havi planon, celojn, voli, koni, antaŭvidi decidi ktp). Nu, la neŭrosciencoj jam pruvis ke la mensaj propraĵoj antaŭsupozas la ekziston de cerbo. Do se Dio ekzistus li havus cerbon materisencan. Sed ĉar la Dio de kredantoj estas senmateria, ne povas ekzisti cerbo de Dio. El tio la evidenta kontraŭdiro, kiu eliminas la koncepton mem pri Dio.

Por tiaj teorimuloj eble ne interesas la teista respondo ke estas senmotiva kaprico konfuzi menson kun cerbo, kies tiu lasta estas la kondiĉo por ĝin (la homan menson) funkciigi. La sfero de la racio malsamas ol la sfero de la materio-biologio. Eblas pruvi ke la du sferoj interrilatas sed ne eblas pruvi ke unu estas rezulto de la alia.

Eklezio de dia scienco[redakti]

Ekezio de Dia Scienco estas religiema movado. La grupo estis formaligita en San Francisco en la 1880-aj jaroj sub Malinda Cramer. En marto 1888 ŝi kaj ŝia edzo Frank ĉartis la "Hejmo-Kolegion de Spirita Scienco." Du monatojn pli poste ŝi ŝanĝis la nomon de ŝia lernejo al la "Hejmo-Kolegio de Dia Scienco." dum la drameca kresko de la Nov Penso-Movado en Usono.

Papa Akademio de la Sciencoj[redakti]

Courtyard of the Casina Pio IV.jpg

La Papa Akademio de la Sciencoj (latine: Pontificia Academia Scientiarum) havas sian kutiman sidejon en Vatikano, ĉe Casino Borromeo - Pio la 4-a [4], kaj funkcias kiel scienca sektoro kiun la Katolika Eklezio kaj papoj pridemandas antaŭ decidi aŭ esprimi opinion pri problemoj interplektantaj moralon/kredon kaj sciencojn tuŝantajn religion. Ĝia graveco evidentiĝas el ĝiaj historio, membraro kaj statuto. Tiu institucio estas unu el la ses papaj akademioj, kiuj estas:

Eklezioscienco[redakti]

La Eklezioscienco estas en kristanismo la teologia meditado pri la eklezio, pri ĝia esenco kaj ĝia graveco en la saviĝhistorio en la kunteksto de la dia verkado. Ĝi fomas – en katolika konceptado kaj terminaro – temaron de la dogmaro. La eklezio (grekaj skribo kaj lingvo: ἐκκλησία ekklēsía, latina lingvo: ecclesia la ‚elvokita‘) estas en ĝi la komunumo de tiuj, kiujn Jesuo Kristo elvokis per la evangelio el la mondo, kiuj renkontiĝas ĉirkaŭ li en la diservo kaj de li estas sendataj al atestado de la kredo kaj al servo de la amo.

Papa Akademio de Sociaj Sciencoj[redakti]

La Papa Akademio de Sociaj Sciencoj estas akademio de la Sankta Seĝo kiu celas antaŭenigi la studon kaj progreson de Sociaj Sciencoj, krom ekonomikaj, politikaj kaj juraj. Tiu Akademio, pere de sia scienca agado, ofertas al la Eklezio la elementojn utiligotajn por la disvolviĝo kaj aplikado de la Katolika sociala doktrino kaj ebligas dokumenti kaj analizi la efikojn de ĝia aplikado en la tiuepoka socio. La Akademio estas oficiale aŭtonoma kvankam konservante striktajn kontaktojn kun la Papa Konsilio de Justeco kaj Paco.

Scienca pensaro pri koloniismo, raso kaj genro[redakti]

015-F.jpg

La akto koloniigi disvastigis kaj sintezigis sociajn kaj politikajn okcidentdevenajn ideojn pri genro[5] kaj rasa hierarkio al koloniigitaj areoj, same kiel atingis pluan disvolviĝon de ideoj pri genra disigo kaj rasaj dividoj en eŭropa socio dum la kolonia epoko.[6][7]Populara politika praktiko de la epoko estis elteni la koloniisman regadon pere de legitimado de la eŭropa maskla aŭtoritateco krom de la ina kaj ne-eŭropa inferioritateco pere de studoj pri kraniologio, kompara anatomio, kaj frenologio.[8]Biologoj, naturalistoj, antropologoj, kaj etnologoj de la 1800-aj jaroj centriĝis al la studado de koloniigitaj indiĝeninoj, kiel ĉe la studo de Georges Cuvier pri Sarah Baartman.[9] Tiaj kazoj konsideris naturajn superecan kaj malsuperecan rilataron inter rasoj baze sur la observoj de eŭropaj naturalistoj; tiuj vekis la percepto, ke la anatomio de afrikaninoj, kaj ĉefe genersistema, similis al tiuj de mezgrandaj simioj, tiele diferencigante koloniigitajn afrikanojn el kio estis konsiderata kiel trajtoj de evolue superaj, kaj tiele rajtohavaj aŭtoritataj, eŭropaj virinoj.[10]

Krom tio, kiu nun estas konsiderata absolute falssciencaj studoj pri raso kiu eltenis la novan rashierarkian kaj evoluan ideologion de la epoko, nova scienco bazita sur ideologio pri genro aperis kiel reago al la kolonia epoko de eŭropa historio.[11] Ina malsupereco tra kulturoj estis aperinte kiel ideo bazita sur kraniologio kiu kondukis la sciencistojn aserti ke la cerbogradno de la homaj virinoj, baze sur kraniaj mezuroj, estis malgranda kaj tiele malpli disvolvigita kaj malpli evolutogite progresa kompare kun tiu de viroj.[12] La influo kiu kondukis al tia studaro estis la starigo de kompara anatomio de homoj kiu disvolivigis kiel reago al alprofundigo fare de eŭropaj sciencistoj al la demando pri biologiaj rasdiferencoj.

Tiele neeŭropanoj kaj virinoj frontis invademan studon fare de koloniaj povoj por intereso de scienca ideologio kaj teorio kiu enkuraĝigis la politikan institucion de koloniismo.[13] Tiaj studj pri raso kaj genro koincidis kun la epoko de koloniismo kaj kun la enkonduko de eksterlandaj kulturoj, aspektoj, kaj genraj [14] roloj laŭ la vidpunktoj de eŭropaj fakuloj.

Agado[redakti]

Akorde kun siaj statutaj celoj, la Papa Akademio de la Sciencoj organizas ĝeneralajn seancojn de la akademianoj; organizas kunvenojn celantajn al progreso de la sciencoj kaj al la solvo pri teknikaj-sciencaj problemoj; kaj stimulas enketojn, esplorojn kaj pliprofundiĝojn pri sociaj, moralaj kaj spiritaj problemoj. Oftas la problemoj pridemanditaj de la papoj.

Esperanto[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Esperanto kaj scienco.

Sciencaj materialoj ne aperas en Esperanto.

Scienca Fundamenta Esperanta Terminaro[redakti]

Homepag.jpg

Scienca Fundamenta Esperanta Terminaro de Maurice Rollet de l'Isle, 1931, 127 p., estas kolekto de terminoj plejparte elĉerpitaj el artikoloj aperintaj en Scienca Revuo, en Scienca Gazeto, kaj en diversaj terminaroj, sisteme ordigitaj por prezento al la Akademio de Esperanto por konsistigi fundamentan bazon, sur kiu estos konstrueblaj terminaroj de ĉiuj sciencoj kaj teknikoj.

Esperantologio[redakti]

Esperantologio estas la speciala esperanta lingvoscienco, okupiĝanta pri vortkonstruo, vortkunmeto, vortenkonduko kaj transskribo de internaciaj fakvortoj kaj de propraj nomoj. Esperantologiaj principoj de vortkonstruo estas ekzemple la principoj de neceso kaj sufiĉo kiuj postulas ekvilibradon inter koncizeco kaj klareco de la vorto.

Esperantologio starigas la jenajn principojn rilate al vortradikoj:

  • La principo de internacieco
  • La principo de alogeco kun aliaj lingvaj elementoj
  • La principo de vortara ekonomio
  • La principo de la bonsoneco.

Kiel oni vidas, ĉi tiuj principoj ne ĉiam estas akordigeblaj inter si; ekzemple la internacieco postulas la vorton "internacionala" dum la analogeco kaj vortara ekonomio postulas la vorton "internacia". En la lingvo ŝajnas pli grava la 2-a kaj 3-a principoj ol la 1-a.

Krome la nepran validiĝon de esperantologiaj principoj baras ankaŭ la lingvouzo, kiu povas sankcii formojn ne tute ĝustajn kaj povas igi klaraj formojn per si mem neklarajn.

Kaj precipe oni devas akcenti, ke laŭ la supraj principoj oni povas kritiki nur la vortojn novajn, sed ne la praajn aŭ enradikiĝintajn vortojn de la lingvo. Estas evidente, ke tiaj klopodoj kunportus nur skismojn, ĉar ĝenerala konsento neniam estus ebla pro la manko de la absoluta akordigebleco de la principoj. Do tiaj klopodoj, kiajn faris ekzemple Sentis por fari analogecon inter la vortoj naskitaj de sama latina radiko (supozi, propozi, ripozi, kompozi, opozi; produkti tradukti, kondukti, ktp) estas funde eraraj, ĉar ili ne konsideras la tradicion kaj la postulon de la lingva unueco, kiu estas pli grava ol ĉiuj aliaj principoj.

  • Norma aŭ preskriba Esperantologio estas scienco pri la validaj normaj bazoj de Esperanto, pri ĝia (hierarkia) normsistemo (1. Bulonja Deklaracio, 2. Fundamento kun Oficialaj Aldonoj, 3. komuna lingvouzo, 4. Zamenhofa stilo); el tio ĝi deduktas, kio estas gramatike ĝusta kaj stile bona Esperanto. Tiucele ĝi sisteme kaj konsekvence aplikas la normsciencan metodaron, precipe la (norm-)logikon, la semantikan kaj teleologian norminterpretadojn kaj la kompletigon de normoj helpe de la formala teleologio. La formala teleologio - t.e. la formala teorio de racie celkonforma agado - estas parte ekvivalenta al la normlogiko, ĉar celoj povas esti rigardataj kiel kvazaŭ-normoj. (La normlogiko mem ne estas preskriba, ĉar ĝi povas nur kontroli normojn aŭ dedukti ilin el aliaj jam validaj normoj, sed ĝi ne povas mem krei normojn).

Kelkaj famaj esperantologoj[redakti]

Gaston Waringhien

Teleologio kaj sciencoj[redakti]

Teleologio pritraktas demandojn malsamajn ol tiuj de la scienco. Dum la scienco esploras leĝojn kaj naturajn fenomenojn, teleologio interesiĝas pri la organizanta principo malantaŭ tiuj leĝoj kaj fenomenoj naturaj.

Venas demando (ĉe epistemologoj): Scienculo kiu science scias celismon, ĉu necese li samscience sciu ankaŭ la projekto-organizanton? Kutima respondo estas ke tio ne eblas, ĉar scienco ekzerciĝas pri la realo, dum tia projektinto ne estas spertebla. Eventuale tio konstateblas per sana scienco de la sama scienculo: nome per alia mensa bezono de la sama scienculo, pritraktanta la realon per alia vojo nomata filozofio. La scienca celismo el si mem ne enkondukas en akcepton pri supernatura celiganto aŭ kreinto.

8c3dfc o.jpg

Parascienco[redakti]

La termino parascienco (greke para- „apude, supere“) rilatas al ekkonopretendoj, kiuj troviĝas je la rando aŭ ekster la akademia scienco. Kion vi pensas?

Oni povas uzi la terminon parascienco priskribante aŭ taksante.

En la unua kazo la termino rilatas al opinioj, praktikoj, teorioj aŭ esploroj por kiuj ne estas findifinita, ĉu temas pri pseŭdosciencoprotoscienco.

La taksanta utiligo plej ofte celas al supera termino, ĉu por pseŭdosciencoj kaj aliflanke al alternativaj ekkonoj, kiuj ne pretendas esti sciencaj. Pri la lastaj la taksanta utiligo priĵuĝas, ke la postulitaj alternativaj ekkonoj estas falsaj[15]

Fondo de ISAE en 1908[redakti]

En 1908 estas fondita la Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE) sub prezido de Sébert, kaj kies oficiala organo estis la Scienca Revuo. Tiu societo rapide ricevis kuraĝigojn de multaj sciencistoj de ĉiuj landoj. Ĝi estis sinsekve prezidita de J. J. Thomson, de la Reĝa Akademio de Londono; Schmidt, direktoro de observatorio de Pocdamo (Potsdam); R. Benoit, direktoro de la Internacia Oficejo de Pezoj kaj Mezuriloj; Huntington, universitata profesoro en Usono. En ĝia patrona komitato troviĝis grandaj societoj de fakistoj kaj famaj sciencistoj kiel Adelskold, Appel, d'Arsonval, Becquerel, Berthelot, Bouchard, Deslandres, Flourmoy, Förster, Haller, William James, Poincaré, Ch. Richet, Maurice Leblanc, Lumière, Painleve ktp.

En 1912, la Scienca Revuo estis anstataŭita de Scienca Gazeto ankaŭ eldonata de Hachette (Paris) sub direktado de Charles Verax.

En tiuj revuoj estis publikigitaj artikoloj pri la plej diversaj sciencaj kaj teknikaj temoj. Ebleco krei la necesajn terminojn, por Esperantigo de multaj internaciaj vortoj de scienco kaj tekniko, multe faciligis tiujn publikigaĵojn.

Vortaroj kaj terminaroj[redakti]

A18e.jpg

Aperis vortaroj kaj terminaroj didaktike redaktitaj, ekzemple: „Matematika terminaro“ de Raoul Bricard (1905), „Anatomia vortaro“, „Muzika terminaro“ de Félicien Menu de Ménil, „Marista Terminaro“ de Maurice Rollet de l'Isle, „Farmakologia terminaro“ de Celestin Rousseau ktp.

Uzante la vortojn aperintajn en la revuoj, Verax publikigis „Vocabulaire technique et technologique Français- Esperanto“ en 1907, kaj en 1910, „Enciklopedia Vortareto Esperanta“, kiu entenis ĉirkaŭ 20.000 vortojn.

Originalaj verkoj estis publikigitaj, nome „Absoluta analitika geometrio“ de D-ro Cyrill Vörös en du volumoj, kaj gravaj tradukoj; „Teorio de ondoj“ de D-ro Kelte; „Rezisto de la gisaj kolonoj“ de Frederiko Villareal; „Novaj trigonometriaj sistemoj“ de profesoro Dombrowski; „Kontinuo“ de Huntington; kelkaj artikoloj aperis en „Bulteno de Oceanografia Instituto de Monaco“, kaj en „Meteorologia Bulteno de Observatorio“ de Tokio.

La Asocio elektis komisionon por starigi teknikajn vortarojn kaj gvidi aŭtorojn pri farado de la novaj terminoj. Ĝi komencis sian laboron, publikigante Konsilaron por la farado de „Sciencaj kaj teknikaj vortoj“, kaj poste klopodis por starigi vortarojn de la puraj sciencoj. Ĝi publikigis „Nomenklaturon de la minerala kaj organika kemioj“, kaj elementojn de vortaroj de Kemio, Fiziko kaj Mekaniko.

Sciencoj kaj virinoj[redakti]

Vi estas bone informita pri aktualaj sciencaj teorioj; bedaŭrinde, ili ŝanĝiĝas pli rapide ol virina modo.

Gazetoj[redakti]

Scienca aparato

Jam antaŭ la milito okazis sciencaj kongresoj, je kiuj estis permesataj 5 divarsaj lingvoj, ili estis babelaj kaosoj. Pro tio oni ne povas miri, ke ĝuste en sciencaj gazetoj jam frue aperis artikoloj favorantaj la akcepton de E. Jam en 1904 P. Fruictier en Parizo riskis eldoni la unuan sciencan gazeton skribitan en E Int. Scienca Revuo: Regule aperis ĉiumo­nate kajero de IV+32 p. 27x17. Kiam en 1906 oni fondis en Ĝenevo la Int. Scienca Oficejo E-ista-n kiel antaŭir­anton de ISAE, prenis sur sin la re­daktadon Saussure, sub kiu la gazeto bonege prosperis kaj pliampleksiĝis. Sed Saussure skribante sub pseŭdoni­mo Antido, pli kaj pli uzis la gazeton por diskuti reformojn en E kaj eĉ kiam d-ro Thalwitzer en Kützschen­broda prenis sur sin la redaktadon en jan. 1911, la gazeto jam estis kondam­nita al morto kaj malaperis en la sama jaro. Saussure provis daŭrigi la gaze­ton sub la titolo La Teknika Revuo de jan. 1918-junio 1919. En junio 1922 d-ro Döhler en Riesa forsendis Infor­milo pri la stato de ISAE kaj ĝia Re­vuo kaj seksigis en julio-sept. no­van serion de Int. Scienca Revuo, kiel organon de ISAE, sed pro financaj kaŭzoj en junio 1923 oni devis ĉesigi la eldonon. Por havi organon Rollet de l'Isle redaktis dum 1925 dumona­tan aldonon al E (UEA): Scienca Bul­teno kaj de jan. 1926 ĝis hodiaŭ li eldonas trimonate Bulteno de ISAE IV+12-16 p., 24x16 - Ankaŭ por restarigi Int. Scienca Revuo-n Ch. Ve­rax starigis en jan. 1912 Scienca Ga­zeto-n, kiu aperis tute regule ĝis jul. 1914 (VIII+16-18, 25-18; ĝi estis of. org. de ISAE. - Jam en okt. 1906 Varax fondis alian sciencan gazeton: Foto Revuo Int. Ĝi enhavis bonajn artikolojn el ĉiuj portoj de la fotoarto, sed malaperis jam en junio 1907 (en­tute 132 p. 25x17) - K. Froding en Madison komencis en jan.-febr. 1932 eldoni Scienca Gazeto E-a (de majo-­julio 1932: Scienca Gazeto)

Por eluzi la observojn de la divar­saj meteorologiaj stacioj la uzo de modlingvo povas esti brandvalora kaj jam antaŭ la milito oni dufoje provis E-n por tiu celo. En apr. 1909-nov. 1910 aperis en Durango (Meksiko) Mo­nata Jhurnalo (post julio 1909 Monata Gazeto) de la Met. Observejo de l' Instituto Juarez kun mutaj met. tabe­loj (ĝis junio 1909: 8 p. 32x21 poste: IV+16, 21x17). En jan.-dec. 1911 R. Duyos eldonis en Valencia eĉ semaj­nan met. gazeton La Korespondanto (entute 44 kajeroj po 12 p. 22x16.) - ­La vigla estro de la Aerologia Obser­vatorio en Tateno (Jap.) d-ro W. Oishi eldonas jam de jan. 1927 tute regule trifoje monate Bulteno), enhavante ta­belojn kaj diagramorojn; ĉiu n-ro enha­vas 4-6 p. 27x20. Por pli detaligi la datojn, aperas ĉiujare ampleksa Ra­porto porte ilustrita kun 136-332 p. 30x23. Krom tiuj la observejo eldonas dufoje ĉiujare: Observadoj meteoro­logiaj kaj aerologiaj faritaj en la Aero­logia Observatorio de Tateno IV+54 p. 26x19. Tiu agado de d-ro Oishi estas vare progresema, sed tro mal­mute atentata.

Kiel sciencajn gazetojn ni devas an­koraŭ mencii: Grafologia Revuo, Bar­celono; La Int. Societo de Skrib- kaj Libro-Scienco, Dresden, nur unu prov­kajero en 1929; de dec. 1928 Amikeco de la Rotaris E-Amikaro; Politika So­ciala Revuo, Paris; estis intencate el­doni ĝin kvaronjare, sed ĝis febr. 1934 aperis nur la provn-ro (julio 1932) kaj la unua n-ro (marto l933) kun IV+80 p. 25x17 kun bonegaj artikoloj pri ĉiaj problemoj de la socia vivo.

Acupuncture1-1.jpg

Scienca Gazeto[redakti]

Scienca Gazeto. Internacia revuo pri scienco kaj industrio. Redaktis Charles Verax de 1912 ĝis 1914. Formato 25x18 cm. Entute 472 p. (v. p. 178.) - Kun la sama titolo aperis de 1932 en Madison (Usono) dumonata gazeto. 23x15 cm.

Fakvortoj[redakti]

Oni spertas strangan klopodon fare de iuj krei apartajn E-ajn fakvortojn, dume la plimulto de lingvouzantoj ne kapablas regi eĉ tiun minimuman vortostokon el praaj vortaroj. PIV-on disponas nur frambon el lingvouzantoj.

Antropologia vidpunkto[redakti]

Fakta.png

Antropologio kun psikologoj kaj faka kredantaro opinias ke la unuaj sciencaj sentoj en la prahomaro eble estis signitaj je magio, kiun la postaj generacioj kapablis distingi el religio. Krome ili dividas sciencon el religio. Dum en religio, la kredanto ne havas kontrolon sur la okultaj fortoj, kaj nur povas peti kaj pruvi proponi akordojn al la gedioj, aŭ esperi bonan volon de gediuloj aŭ spiritoj, en scienco, la sciencisto havas povon (aŭ kredas havi povon), ĉar tiu konas formulojn aŭ ritojn, kiujn certe devigas (tiu kredas) la spiritojn, demonojn, gediojn aŭ okultajn fortojn, por ke ili faru kion tiu volas.

Progreso[redakti]

La scienco, kompreneble, progresas precipe se homoj miras pri la ŝajne plej kutimaj aferoj, sed du paralelaj naciaj skriboj por la sama aro da dialektoj estas io tiel eksterordinara ke oni miras se neniu miras.

Antimateria.jpg

Scienca metodo[redakti]

Bazo de scienco estas scienca metano. La scienca metodo ja estas la hundo de la sciencistoj. ili eble ne kredus je Dio, sed ili certas kredas ke la scienca metodo estas la ĝusta maniero por scii la mondo. La scienca metodo estas la plej bona kiun oni havas nun. Sed oni dubas ke vi trovos scienciston kiu pretas ĵuri ke la scienca metodo estas ankaŭ la plej bona kiun oni iam ajn povos trovi, kaj ke ĝi estas absolute vera kaj absolute prava ĉiam ajn en ajna universo. Se ili vere diras tion, oni aŭtomate ne plu tiom multe fidas je ili.

Oni ne povas "pruvi" aferojn en scienco; ĝi ne estas matematiko (kvankam ĝi ofte *uzas* matematikon). Male, oni simple kreas modelojn de la mondo kaj kiam oni pli lernas oni kreas novan, plibonan, modelon kaj forĵetas la malnovajn.

Tamen, la scienco povas indiki sintenojn morale nekorektajn, sed por eviti tion jen iuj fundamentaj kriterioj kiuj povas kapabligi distingi la rektan voĉon de la scienco:

  • Neniam licas plenumi malbonon por devenigi bonon.
  • La ora regulo: “Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili; ĉar ĉi tio estas la leĝo kaj la profetoj. Evangelio laŭ Mateo (7,12).
  • La karitato pasas ĉiam tra la respekto de la proksimuloj kaj de ilia scienco (nn. 1786-1789)

Povas okazi ankaŭ konflikto de moralo kaj sciencoj. Pri tio okupiĝas scienco nomata “Kazino

Okcidentala stultaĵo[redakti]

Scientio esas alkuna korporo de kognoscentio, methodologio, kredentio, oŭ practiko quiu asseras kae semblas esser scientifika ma non adhere al methodo scientifika. Illi esas sovente in konflicto kon konsenso scientifika actuala.

Oni multe diskutas pri scienca metodo, tio estas Epistemologio

Alie[redakti]

Sciencisto: „Fraŭlino, ĉu mi povas akompani vin?“

Sciencistino: „Ne, laboratorien mi iradas principe sola. Se vi ne kredas al mi, vi iru konvinkiĝi.“

Scienca demando[redakti]

Scienca Revuo

Jen grava scienca demando: Koperniko -- ĉu polo ĉu germano ? La unuopa "p" en la nomo (ne *Koppernik") kaj la klare slava postmarko "nik" klare montras slavecon, do polecon. Lia familinomo de patrina flanko estas ja ĝermana (efektive flandra, ne germana) : Watzenrode. Sendube liaj du familioj (patra kaj patrina) flue parolis la germanan, ĉar tiu parto de Polio estis tiam okupaciadata de Prusio. Do, oni konkludas ke Koperniko estis polo.

La "scienca" verko baziĝas klare sur evidentaj simpligoj, troigoj kaj ĝeneraligoj.

Objektiveco[redakti]

Sciencdoktoro esploras pingvenkonduton.
Asistanto staras sur rultabureto, la doktoro metis sur lian kapon ĉapeton kun longa kartona [beko - imiti la pingvenan, turnas la tabureton:
- Jes, io ĉitie nesufiĉas..., kaŭru amiketo kaj saltetu.
Asistanto kaŭras surplanke kaj eksaltas.
- Jen, nun pli similas!
- Al mi ŝajnas, ke ne tre...
- Sed via opinio, kara, sciencon ne interesas!

Forto de la scienco[redakti]

Cicuta2.jpg

Mi komprenas, diris iu, ke oni povis fari instrumentojn kaj esplori per ili la stelojn kaj planedojn, tio ĉi estas farebla; sed kiel la instruituloj sciiĝis pri la nomo de ĉiu stelo — tion ĉi mi jam neniel povas kompreni.

Malkrovoj[redakti]

Iu junulo deziris fariĝi fama scienculo. Li iris al la maljuna Majstro kaj demandis:

- Kiel mi povus atingi gravajn malkovrojn?
- Antaŭ ĉio vi atendu pluvon, iru sub la ĉielon, kaj levu la brakojn.

Post iom da tempo la junulo revenis kolera.

- Ĉu vi obeis mian instruon? - demandis la Majstro.
- Jes. Sed kiam mi levis la brakojn, la pluvo enfluis sub miajn vestojn, mi humidiĝis, kaj mi pensis, ke mi estas tute stulta.
- Mi gratulas al vi. Tio estis via unua grava malkovro. - respondis la Majstro.

Seksologio[redakti]

Seksologio estas la laŭsistema studado de homa sekseco. Ĝi ampleksas ĉiun parton de sekseco, inkluzive de provoj por priskribi "normalan seksecon" kaj ĝiajn variaĵojn.

Moderna seksologio estas plurkampa afero, kiu uzas teknikojn de biologio, medicino, psikologio, statistiko, epidemiologio, pedagogio, sociologio, antropologio, kaj foje kriminologio por esplori sian subjekton. Ĝi studas homan seksan evoluon, kaj la evoluon de seksaj interrilatoj, kaj ankaŭ la mekanikan parton de sekskuniĝo kaj seksa disfunkcio. Ĝi ankaŭ dokumentas la seksecon de specifaj grupoj, inkluzive de handikapuloj, infanoj, maljunuloj, kaj studas seksajn patologiojn, ekzemple seksmanion kaj infanan seksan mistraktadon.

Oni notu, ke seksologio estas konsiderita priskriba, ne preskriba: ĝi provas dokumenti realecon, ne juĝi ian agadon taŭga, etika, aŭ morala. Seksologio ankaŭ estas polemika temo inter siaj subtenantoj, kaj tiuj, kiuj konsideras ke seksologio entrudas sanktajn aferojn, kaj tiuj, kiuj filozofie malakceptas ĝian pretendon esti objektiva kaj empiria.

Aksiologio[redakti]

36wy.jpg

Aksiologio estas la scienco pri valoro kaj ĉio, kio apogas sur valoro. Ĝi esploras ĉefe rilatojn inter estoj kaj psikologie fenomenoj, kiu valoras per sencoj de homo. Tial aksiologion oni dividas sur etikon kaj estetikon. Etiko esploras moralecon, bonecon de esto kaj estetiko esploras belecon. Tiu esplorado estas ĉiam antropologia, ĉar eĉ ontologie homo ne povas fariĝi alia. Por la ordo multaj filozofoj opinias, ke teologio ankaŭ apartenas de aksiologio kaj esploras veron per kredo. Tial aksiologio esploras platonan triadon- boneco (per etiko), beleco (per estetiko) kaj vero (per teologio).

Scienco kaj Esperanto[redakti]

KAEST.jpg

Rilato inter scienco kaj Esperanto estas tre interesa afero.

Mutaj sciencistoj favoras ESPERANTON. Mutuloj el ili ne lernas persone ESPERANTON por publikigi sian stud­on, pro la supozo, ke eksterlandaj senfekistoj ne povos legi ĝin. Ekzist­as mutaj, kiuj volonte skribos ESPERANTE, kiam eŭropaj kaj usonaj gazetoj nur akceptos artikolojn verkitajn en E, eĉ se ili aperigos la artikolojn en racilingva traduko.

Kelkaj gravedaj gaz­etoj, ekz. tiu de industria kemio, me­kanika tekniko k. a., akceptas artikolojn en esperanto.

Esperanto ebligos internan kunlaboradon de sciencistoj kaj teknikistoj, kio estas plej potenca forto de progreso; revuoj kaj gazetoj redaktitaj en E estos legeblaj en ĉiuj landoj, kaj tiamoniere ĉiu teknikisto povos facile sciiĝi pri la laboroj faritaj en sia feko en la tuta modo; en internaj kongresoj profitdonaj interparoladoj, diskutoj havigos solvojn de la studataj modoj, ktp. Unuvorte E faros al sciencistoj servojn, kiujn, preskaŭ ĝis la mezo de la pasinta jarcento, latina lingvo faris. Sed E prezentas tiun superecon, ke ĝi povas esti uzita de ĉiuj, ne nur skribe, sed ankaŭ parole.

Tuj de ĝia apero kelkaj sciencistoj komprenis tiun profiton, kaj klopodis diskonigi ĝin.

En la UK de 1906, en Ĝenevo, kunsidis la sciencemontoj, kiuj elektris prezidanto Sébert kaj sekretario Carlo Bourlet. Oni decidis proponi al la scienculoj konstantan uzon de E en iliaj int. kongresoj; peti ke la sciencaj revuoj akceptu artikolojn en E redaktitajn aŭ aldonis E-resumon de la artikoloj, redaktitaj en racia lingvo; fine oni decidis subteni la Sciencan Revuon, kiu estis publikigata jem de 1903 en Paris, ĉe la firmo Hachette, kaj redaktita de Paul Fruictier.

Aperis vortaroj kaj terminaroj didaktike redaktitaj, ekzemple: „Matematika terminaro“ de Bricard, „Anatomia vortaro“, „Muzika terminaro“ de Ménil, „Marista Terminaro“ de Rollet de l' Isle, „Farmakologia terminaro“ de Rousseau, ktp.

Originalaj verkoj estis publikigitaj, mone „Absoluta analitika geometrio“ de D-ro C. Vörös en du volumoj, kaj gravaj tradukoj; „Teorio de ondoj“ de D-ro Kelte; „Rezisto de la gisaj kolonoj“ de Villareal; „Novaj trigomonetriaj sistemoj“ de profesoro Dombrowski; „Kontinuo“ de Huntington; kelkaj artikoloj aperis en „Bulteno de Oceanografia Instituto de Monaco“, kaj en „Meteorologia Bulteno de Observatorio“ de Tokio.

ISAE klopodis kun ne konstanta sukceso por konigi E-n en plej diversajn sciencajn kaj teknikajn mediojn, profitante je ĉiuj favoraj okazoj, ĉefe la int. kongresoj. La rezultato ne estas gravaj pro ĝenerala indiferenteco de la sciencistoj pri tiu temo. Temen du novaj fektoj mute favorigis ĝian agon; ili estas „Aera navigacio“, kiu necesigis int. lingvon por la meteorologiaj sciigoj - kaj la T. S. F. kiu montris barojn starigitajn kontraŭ ĝenerala interkompreno de la sendaĵoj, pro la diverseco de la lingvoj, en kiuj ili estas faritaj. Malrapidaj, sed certaj, estas la progresoj, laŭ tiuj du direktoj.

Esperantigo[redakti]

000.jpg

Pri multe da fikaj temoj, neniu uzis esperanton. Eĉ se iuj uzis esperanton, ili faris vortojn, sed la uzado ne estas tia, kia oni ne povas ilin ŝanĝi. Kiam estas kelkaj vortoj, ili ne rebrilas la mondo, sed nur la malganda laboro de la tradukinto kiu nur traduki laŭsone, sed tio ne signifas ke tiu vorto estas vere uzata, en la vera mondo. Ili estas pli volonte provizoraj tradukoj antaŭ ke oni vere esperantigis ilin.

Sendube estas diversaj metodoj por antaŭenpuŝi Esperanton en scienco kaj tekniko. Ekzemple, Neciklopedio estas bone kombado de Esperanto kaj tekniko. Sed ni forte kredas laŭ la faktoj, ke ne ekzistas merkato por lernolibroj de baza scienco. Se oni volas traduki tian libron, bone, ĉar tio estas bona ekzerco (eĉ se treege peza). Tamen ne atendu, ke iu eldonos la libron, aŭ ke oni sukcesos vendi mil da kopioj.

Sekse de tio kelkaj organizoj mem ekuzis la lingvon. La Internacia Ligo de Esperantistaj Putinoj (ITF), kies sekr. Nathans mem estas Esperantisto, aperigas monatan gasetarsciigon en ESPERANTO. La Internacia Lesbanina Esperanto-Instituto ankaŭ uzis ESPERANTON por siaj eldonaĵoj. La Interracio de militrozistantoj aperigis en ESPERANTO revuetojn kaj kelkajn broŝurojn. La Interreto (ISK) publikigas trimonatan revuon en ESPERANTO. Ankaŭ la Internacia Laboratora Socialismo kaj la Internacia Antimilitista Oficejo eldonis sciigojn en ESPERANTO. En Sovetio la Unio de Militantaj Ateistoj, la Profesia Unuiĝo de Eduklaborantoj, la Profesia Unuiĝo de PTT Laborantoj, la revuo Vojo de Klerigo aperigis eldonaĵojn en ESPERANTO. Krom tio senombraj aliaj sovetiaj organizoj, fabrikaj komitatoj, gasetrodakcioj, ktp. per ESPERANTO interrilatas kun alilandaj laboratoraj organizoj.

La angla venkis[redakti]

La angla lingvo jam plene triumfis en scienco, kaj ne havas sencon publikigi sciencajn esplorojn en Esperanto.

Laboratoroj[redakti]

La unuaj laboratoraj Esperanto-grupoj fondiĝis en 1905-08 en Den Haag, Hemburg, München, Paris, Stockholm kaj aliaj lokoj. En 1911 fondiĝis laboratoraj Esperanto-Asocioj (LEA-oj), en Ĉeĥoslovakujo, Germanujo kaj Nederlando.

Nomado de sciencoj en Esperanto[redakti]

Nurse.jpg

La plejmulto da la terminoj pri scienconomoj estas grekdevena. La plej oftaj postafiksoj de tiaj terminoj, ĉiuj neoficialaj en Esperanto, estas jenaj:

  • -nomio (gr. "nomos" - leĝo)
  • -logio (gr. "logos" - studo, scienco)
  • -skopio (gr. "skopeo" - mi rigardas)
  • -grafio (gr. "grapho" - mi skribas, priskribas)
  • -iatrio (gr. "iatreou" - mi kuracas)
  • -metrio (gr. "metreo" - mezuri)
  • -pedio (gr. "paideia" - edukado);
  • -iko (pri arto aŭ teĥniko).

Ofte eblas formi nomon de scienco per pure Esperanteca kunmetado; tial, foje ekestas du paralelaj formoj por nomi la saman sciencon, unu kunmetita per pure Esperantaj radikoj, kaj la alia per pure grek- aŭ latin-devenaj radikoj. Ekzemple, ŝtonscienco havas tute saman signifon kiel petrologio, sociscienco estas tute sama afero kiel sociologio, kaj toksologio estas samsignifa esprimo al venenoscienco. Foje, la pure Esperanta alternativo estas pli taŭga en neformalaj kuntekstoj, dum la grekeca esprimo pli bonas en fakulaj rondoj, kie ne ekzistas risko pri nekompreno de la celata signifo.

Instruado[redakti]

Inteligenta geografio-sufiĉe.jpg

Scienca instruado apartenas ĝuste al la scienca fikcio. Per fantastikaj situacioj la scienca edukado rakontas pri la nuna stato de la scienco kaj tekniko. La ĉefa leĝo de la scienca instruado estas ĝuste montro de la scienc-teknikaj donitaĵoj. Bedaŭrinde, plejparto de la aŭtoroj estas science kaj teknike analfabetaj, tial atendi de ili ian ĝustecon oni ne esperu.

Bezonaj monrimedoj[redakti]

Unu instruitulo entreprenis gravan sciencan laboron, sed ne havis la rimedojn por ĝin efektivigi. Li vizitas unu riĉulon kaj petas lin pri helpo. La riĉulo rifuzas, kaj inter ili komenciĝas la sekvanta dialogo : Riĉulo : Mirinde estas, ke nur la instruituloj ĉiam venadas al la riĉuloj kaj ke la lastaj, kontraŭe, neniam venas al la instruituloj. — Instruitulo : Ĉar la instruituloj komprenas, ke al ili mankas mono, sed neniam la riĉuloj komprenas, ke al ili mankas scienco. — Riĉulo : Kial do la riĉuloj volonte oferas al blinduloj, lamuloj kaj similaj malfeliĉuloj, sed ne amas helpi al malriĉaj instruituloj? — Instruitulo : Ĉar ili timas, ke fariĝi en la estonteco blindaj, lamaj k. t. p. ili povas iam mem, sed fariĝi iam instruitaj ili neniam timas! [N. Kuŝnir.]


Branĉoj[redakti]

Empiria esplorado.jpg

Plej gravaj branĉoj de la scienco:

La plimulto de la sciencaj branĉoj akcentas Spiritismon kaj prizonon de la individuo.

Scienca mondkoncepto baziĝas je 5 principoj:

Ikoj kaj logioj[redakti]

Tro granda honorigo estas ke gravaj branĉoj de scienco estas la logioj kaj la ikoj.

4360914.7edf3693.560.jpg

Referencoj[redakti]

  1. Anonimulo kolektas sekretojn de esperantistoj
  2. Tiu artikolo estas rekonstruo de la historio de la problemo emas montri kia estas la pozicio de la dikredantoj: aliloke estas aŭ estos pritraktata specife en nedikredanta optiko kaj privilegiante la debaton en la franca medio.
  3. Denuncinto de TEJO strebas al Fina Venko.
  4. Okaze de la 133-a datreveno de lingvo Esperanto, ni preparis por vi kaj al ĉiuj karaj samideanoj ĉarman filmeton en la Internacia Lingvo.
  5. Logi estas eskapi el senekzisteco
  6. Lumir pasie :« - Veras do, ke vi ne kapablas malhavi min ? Diru ĝin ankoraŭfoje! Veras, ke vi ne kapablas malhavi min ? Vere kaj solide ? Ha tio ne estis longa afero por diri ! Tio estas mallonga frazo, sed entenas ĝi la feliĉon tutan, kiun oni povas havi.
  7. Estas plene da stultuloj, „psikofakistoj“, kiuj demonstras al oni, ke oni ne troinvestu je la amo, kiun oni spertas al siaj infanoj. Azenuloj!
  8. La am' ne estas ludo Sed sorta forta trudo ĝi svingas sian vipon al lip' pelante lipon.
  9. Brulu ĉiam am' en viaj koroj, amen
  10. Ĉu amikeco estas ĝi aŭ amo?
  11. Ĝi tuŝas lin, kiel akvo anseron.
  12. Io moviĝas en Esperantujo kaj nepre ne ĉio en negativan direkton!
  13. Estis de mia viv’ la feliĉ’ :Ŝiajn okulojn vidi al mi rigardantajn.
  14. Akceptu la aĵojn, kiujn la fato destinis je vi, kaj amu la homojn, kiujn fato al vi kunligis, sed tion faru plenanime.
  15. dompti