Jesuo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Savanto)
Iri al: navigado, serĉi

"Jen la homo!"

~ Pontio Pilato pri Jesuo Kristo
La vizaĝo de Kristo, laŭ Louis Farrakhan

"Tre taŭga por Romo!"

~ Konstantino pri Jesuo

"Amo pli kora, disiĝo pli dolora"

~ Zamenhof pri Jesuo
6429.jpg

"Jesuo estas mia amiko."

~ Usonano pri Jesuo

"Jesuo estas la vojo,la vero kaj la vivo!"

~ Pastro pri Jesuo

"kiu estas la mensogisto, krom tiu, kiu malkonfesas, ke Jesuo estas la Kristo?"

~ Paŭlo la Apostolo pri Jesuo

"Chiuj profetoj estas judoj eĉ profeto Jesuo Alaj he salam"

~ Saidnabi Saidilhomzoda pri Jesuo

"Pro la dieca inteligento donita al la homo, oni diras ke ni estas kreitaj laŭ la bildo de la Eternulo, sed tio estas tre fora de la nocio, ke la Superulo havas korpon aŭ materian formon."

~ Rabeno pri Jesuo

"Krucifikson kun pentrita Jesuo mi ne jam renkontis"

~ turisto pri memoraĵoj

"Jesuo ne estis krucumita sur krucifikso!"

~ Bertilo Wennergren pri morto de Jesuo

"Protestantoj preferas simplan krucon sen la korpo de Jesuo"

~ protestanto pri kruco

"Cetere historie verŝajnas ke Jesuo nek naskiĝis je "kristnasko", nek mortis sur kruco"

~ Ronaldo pri pri la vivo de Jesuo

"Ĉu mi estis tiu aŭ tiu dum pasintaj vivoj, tio ja estas tute negrava. Kial oni sciu tion?"

~ Mi pri mi mem

"Iesu isch anéitxind."

~ Talosano

"Jesus hasn't shared anything with you."

~ Google pri vi
Unu el la pentraĵoj, por kiu li pozis.

† Jesuo Hussein Kristo † (bonalingve La Eternulido, hebrelingve ימח שמו וזכרו, naskiĝis la 25-a de Decembro, 1859 a.Z., mortis la 3-a de Aprilo, 1826 a.Z.), pri kiu rakontas la † evangelioj †, estis ĉarpentisto, rabeno kaj kred-sanigisto. Li estas tamen plej memorata por sia rolo kiel belarta modelo.

Li pozis kaj por pentraĵoj kaj por statuoj. Tiuj verkoj uziĝis kiel idoloj en la temploj de Romio, kaj kelkaj ĝis nun tie travivis.


BuddyChristTheRedeemer.jpg

Atentu![redakti]

Amazonialauidistoj.png

Sankta testa demando: kiom da voloj, kiom da mensoj havas Jesuo (kaj sekve dio)?

(Atenton! Diri ke Jesuo havas nur unu volon estas la herezo monotelisma!)

Masora Biblio[redakti]

Estas multaj gravaj kaj malgravaj diferencoj inter la Masora kaj la Septuaginto. Origeno verkis la Heksaplan por montri la diferencon inter la du versioj. Ĝenerale, la Septuaginto pli klare profetis pri Jesuo Kristo ol la Masora. Ekzemple, Jesaja 7:14 en la Masora diras, ke la Kristo estos naskita de ha'almah (junulino), sed la Septuaginto diras parthenos (virgulino).

Genealogioj de Jesuo[redakti]

Genealogio de Jesuo laŭ la Evangelio laŭ Luko, el la Libro de Kells kopiita de keltaj kristanaj monaĥoj de la 8-a jarcento.

La genealogio de Jesuo estas raportata en la Evangelio laŭ Mateo (1,1-16) Kaj en la Evangelio laŭ Luko (3,23-38). En tiu de Mateo la genealogio startas de Abraham, kaj registras, de patro al filo, ĝis Jesuo, preterlasante la antikvulojn de la amasa deportado al Babilonio; en tiu de Luko la genealogio startas el Jesuo, de filo al Patro ĝis al Adamo «filo de Dio». Ankaŭ konsiderante la komuniajn trajtojn, oni ne trovas ke la du linioj koincidu. Krome la Matea genealogio de Jesuo estante “patra” havus signifan rilaton nur se Jozefo estus la karna patro de Jesuo kaj ne nur rolanto kiel patro, (kio estas ekskludata de la Skriboj).


Evangelio laŭ Luko 3,23-31 Evangelio laŭ Luko 1,6-16
David David (patro) - Betsabea (patrino)
Natam Salomono
Mattatà Roboamo
Menna Abia
Melèa Asaf
Eliacim Giosafat
Ionam Joram
Jozefo Ozia
Judasoààà Jotham
Simeono Acaz
Levi Ezechia ààà
Mattàt Manaso
Iorim Amon
Elièzer Giosia
Jesuo Jeĥonja
Er deportado al Babilonio
Elmadàm
Cosam
Addi
Melchi
Neri reveno el Babilonio
Salatiel Salatiel
Zorobabèle Zorobabèle
Resa Abiud
Ioanan Eliacim
Ioda Azor
Iosek Sadok
Semèin Achim
Mattatìa Eliud
Maat Eleazar
Naggài Mattan
Esli Jakobo
Naum Jozefo
Amos Jesuo
Mattatìa
Giuseppe
Innài
Melchi
Levi
Mattàt
Eli
Jozefo
Jesuo

Malsamaĵoj inter la du genealogioj[redakti]

La aŭtoro de la Evangelio laŭ Mateo startas kun Reĝo Salomono kaj antaŭeniras tra reĝoj de Judujo, inkluzivante Jeĥonjan. Iuj reĝoj de Judujo estas preterlasataj; ekzemple Uzija estas difinita filo de Ioram dum etas preterlasataj kvar generacioj. Kun Jeĥonja la sinsekvoj de la reĝo finiĝas pro la fakto ke Israelo estis konkerita de la Babilona imperio. La nomoj pludaŭras, male, kun la filo de Jeĥonja kaj lia nepo Zerubabel, kiu estas grava figuro de la libro de Ezra. La nomoj inter Zerubabel kaj Jozefo aperas en neniu punkto de la Malnova Testamento aŭ en paralelaj tekstoj, escepte de iuj okazoj.

La genealogio de Mateo estas tradicie skizita per arbo dirita arbo de Jesse por montri la devenon de Jesuo de Jesse, patro de la reĝo Davido.

La genealogioj de Luko kaj Mateo diŝiĝas kun la enscenigo de Davido. Dum Mateo daŭrigas kun Salomono kaj la sekvaj reĝoj, Luko ligiĝas al Nathan, la malpli konata filo de Davido, kaj daŭrigas listigante 40 personojn antaŭ ol alveni al Jozefo, neniu el tiuj, aŭ preskaŭ neniu, koincidas kun tiuj de Mateo aŭ aperas en aliaj historiaj dokumentoj. Zerubabel kaj Ŝealtiel estas listigitaj en la du genealogioj, sed en Luko Ŝealtiel estas alestigita ne kiel filo de Jeĥonja, sed prefere kiel filo de Neri – tio estas eĉ pli komplika pro la fakto ke la 1-a libro de la Kroniko (3,19) asertas ke la patro de Zerubabel estis Pedaià, frato de Ŝealtiel. Ambaŭ genealogioj finiĝas per malsamaj nomoj: Luko kun Eli kaj Mateo kun Jakobo.

Provoj de solvoj[redakti]

Cimabue - Flagellation.jpg

Multaj teorioj estis elpensitaj por hamoniigi la malsamaĵojn. La plej antikva, atribuita al Seksto Julio Afrika, utiligas la koncepton de Leĝo de la Levirato, kaj sugestas ke Mattan (avo de Jozefo, laŭ Mateo) kaj Matthat (avo de Jozefo laŭ Luko) estis fratoj kaj edzinigis la saman virinon (unu post la alia). Tiu signifus ke la filo de Mattan (Eli) estis lia leĝa patro. Pli modernaj subtenantoj de la neerareco de la Biblio subtenas ke la genealogio laŭ Luko rilatas al Maria patrino de Jesuo, kun Eli kiu estus ŝia patro, dum Mateo priskribus la genealogion de Jozefo. Tio intencigus ke “filo de Eli” reale signifus "duonfilon" de Eli. Eli povus esti kroma nomo de Joakimo menciita en la apokrifa Evangelio laŭ Jakobo.

Ĝenerale, la plej granda parto de la akademaj eksplikoj katalogiĝas laŭ kvar ebloj. La unua enŝovas ke Mateo raportas sekvante nur la linion de la reĝeco, dum Luko transdonas la biologian posteularon, kvankam tiu teorio ne eksplokas kial reĝoj kiuj ne estis patro de la posteulo estas ekskludita el la listo de Mateo. Alia eksplika provo diras ke Luko transdonas le n genealogion, dum Mateo pri ĝi donas nur iun “ceremonian” liston; ekzemple, Neri estas la natura patro de Ŝealtiel, sed Jeĥonja estas la ĉefo de la hebrea popolo. Fakuloj pri tiu temo emantaj kritiki la (mal)precizecon de la referaĵoj emas ankaŭ sugesti ke almenaŭ unu, kaj eble ambaŭ, genealogioj, estas simple elpensitaj por elstarigi aspketojn de Jesuo, pro kio ne estas bezonata historieco: ĉi kaze la ekspliko ne bezonas cerbumaĵojn!

Inter la teorioj plej radikalaj por harmoniigi la malsamaĵojn, elstaras unu kiu sugestas ke la evangeliistoj raportis pri infaneco de du malsamaj personoj, kiuj kundividis la fakton de la samnomo “Jesuo” kaj iliaj familioj vivis en Nazareto samtempe: neniu el la du estus necese Jesuo pri kiu parolas la cetera Nova Testamento. La rakonto pri la naskiĝo en Mateo kaj Luko estus sufiĉe taŭgaj por sugesti tion. Krome la eventoj kiuj akompanas la naskiĝon de Jesuo aludas al epokoj sufiĉe malsamtempaj: laŭ Luko ĉirkaŭ la 6-a jaro p.K., laŭ Mateo eble ĉirkaŭ la 6-a a.K.. Tio ĉio donus almenaŭ kelke da kredindeco al tiu teorio. Plue, Jesuo devenas el la greka Iesu, kiun oni rajtas pensi kiel tradukon faritan de la evangeliistoj de la hebrea Yehoshua, nomo komuna en tiu epoko. Sammaniere la nomo Josuo, kiu signifas naskiĝinta en Babilonio, estis komuna nomo epoke de la babilona ekzilo kaj probablas ke estus malsamaj du Zerubabeloj. Tiu teorio kelkmomente estis subtenita serioze!

Interpreto pri la du genealogioj[redakti]

Interpreto proponita pri la du genealogioj emas ilin legi sub simbola mantelo: sendepende de la diversaj malsamaĵoj, ili ne havus iun ajn pretendon de historieco. Tio precipe en la Evangelio laŭ Mateo, kiu dividas la genealogion en tri blokoj unuope formitaj per 14 generacioj: la tri (tri blokoj) kaj la sep (7+7=24) havis tiam fortan simbolan signifon en la hebrea kulturo, ĉar indikantaj respektive la perfektecon kaj plenecon. Per tiu interpreto estus substrekita la mesia kvalito de Kristo kaj lia ligo kun la historio de la hebrea popolo [1].

Kvankam preskaŭ la tuto de la kristanaj teologoj akordiĝas en tiu interpreto, aliaj provis aliajn vojojn asertante, ekzemple, ke la evangeliisto Luko raportus pri la genealogio de Maria dum Mateo pri tiu de Jozefo: tio solvus ĉiujn probelmojn, La problemoj tamen restus preskaŭ ĉiuj.

† Antaŭnasko †[redakti]

La Patroj de Jesuo.jpg

La koncipiĝo de † Jesuo † okzis artefarite. Li estis nur duone homo diras la iniciatinto, profesoro Bernhard Struck, en intervjuo de Libera Folio.

† Naskiĝo †[redakti]

La judaj saĝuloj sciis, ke Mesio naskiĝos en Bet-Leĥem, kaj protestis, ke Jesuo naskiĝis en Nazaret. La kristanoj ne povis malkonsenti tion, sed ili estis tute certaj, ke Jesuo ja estas Mesio. Do ili aplikis logikon kaj trovis klarigon: la patrino de Jesuo vizitis en Bet-Leĥem, kiam li naskiĝis. Luko eĉ registras rakonton pri impostkolektado por fari tiun konkistadoron pli konvinka.

  • 8. Popolnombrado de Aŭgusto. Jozefo startas kun Maria, Jesuo, Joseo. Ĵaŭdon, la 6-a de Januaro en Betlehemo Maria akuŝdoloras. Ili rifuĝiĝas en groto destinita al stalo. Joseo restas kun Maria dum Jozefo iras serĉi akuŝistinon. La tempo fermiĝas. Fine li trovas virinon, “Eva, la unua patrino de ĉiuj homoj”. Homoj alvenas al la groto, lumo, anĝelaj ĥoroj.
  • 9. Virino, Salomeo, elvenas el Jerusalemo al la groto. Ŝia nekredemo pri la virgeca akuŝo de Maria. Ŝi provas palpi Maria, sed ŝia mano eksekiĝas, tuŝas Jesuon kaj ĝi saniĝas.
  • 10. Adorado de la Tri Reĝoj
  • 11. La 9-an de januaro alvenas al la Groto kun granda eskorto deĵorantoj la Tri reĝoj: Melkon reĝo de Perso; Gasparo reĝo de Hindio; Baltasaro reĝo de Arabio. Ili donas sian donacojn kaj libron (temas pri la apokrifa Revelacio de Seto). Herodo ilin arestigas, sed tertremo ruinigas la palacon. Ili estas liberigitaj.
  • 12. Cirkuncido kaj prezentado de Jesuo al la templo, saluto de la maljunulo Simeono.
  • 13. Amasbuĉado de senkulpuloj.
  • 14. Herodo mortigas Zakarion kaj serĉas Elizabeton kaj Jozefon kiuj forfuĝis al la montoj.

† Frua kariero †[redakti]

Lia kariero kiel arta modelo komenciĝis la mem tagon, kiam li estis naskita. Kun kune la patrino, li pozis por bildo uzota sur novjara salutkarto. Oni pagis ilin per oro, olibano, kaj mirho. Por † Jesuo † , tio estis la unua el multaj sukcesoj.

461px-Michelangelo Caravaggio 055.jpg

Kaj lasinte Nazareton, li venis al kaj loĝis en Kapernaum [...] por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profeto Jesaja [Mat 4:13-14]

La fruaj sukcesoj tamen ankaŭ alportis problemojn. Oni akuzis la gepatrojn de Jesuo pro infanpornografio, ĉar ofte li aperis nuda en portretoj. Tial ili devis fuĝi al Egiptio.

Fuĝo al Egiptio[redakti]

La infano Jesuo laŭstrate kaj loĝante en egipta urbo faligas idolojn, liberigas el demonoj kiuj foriras el personoj prenante la formojn de korvoj kaj serpentoj, forfuĝigas la rabistojn. Abundas mirakla ĉiuspeco.

  • 15. Anĝelo dumsonĝe diras al Jozefo ke li fuĝu. Tiu fakte fuĝas al Askalono kaj poste al Hebron, kie restas nur ses monatojn. Ili kaŝiĝas en Kanis kie ili loĝas ses monatojn. Jesuo dujaraĝas. Ili atingas Kairon restante tie 4 monatojn. Jesuo, dumlude, brakumas sunradion kaj per ĝi kondukiĝas. Ili fuĝas al Mesrin. Idolaĵo parolante anoncas la alvenon de filo de granda reĝo. Ili foriras al la alia urbo sed ankaŭ tie idolaĵoj anoncas la ĉeeston de granda reĝo. La idolaj statuoj falas kaj mortigas la ĉeestantaron. Jesuo resurektigas 182 personojn, sed ne 109 deĵorantojn en la apolona templo. Oni lin rekonas kiel Dion kiu intertempe sanigas multege da malsanuloj. Ili loĝas en la domo de hebrea princo, Eleazaro. patro de Lazaro, Maria kaj Marta, eĉ ili en ekzilo pro timo de Herodo. Anĝelo aperas al Jozefo dirante ke li povas foriĝi el Egiptio. Ili trapasas apud la Monto Sinajo.
  • 16. Ili alvenas al Moabo, araba urbo. Jesuo eniras kaj tuj falas la temploj, Jesuo sanigas infanojn. Dumlude Abias filo de Tamaro falas el teraso kaj mortas, Jesuo, akuzita, lin resurektigas.
  • 17. Maria kaj Jozefo iras al Sahaprau, en Sirio, kiam Jesuo aĝas kvin jarojn kaj tri monatojn. Jesuo ĵetas teraĵojn sur fonto kaj tiu eligas sangon, revenigas la fonton, fiŝkaptas kaj mirakle ekfajrigas, resurektigas mortintan infanon, nome Moni filo de Saruhi
  • 18. Sesjaraĝante, Jesuo kun la gepatroj forfuĝas al Madian, en Kanaano. Li kreas pasereton el argilo, lanĉas aeren polvon kiu ekfariĝas insektaro.
  • 19. Kiam Jesuo setjaraĝas ili revenas al Israelo, precize al urbo Bothosoron. Jozefo sin prezentas al la reĝo de la urbo kaj petas ke li instruu Jesuon, sed la reĝo tiun sendas al Gamalielo.
  • 20. Jesuo sin montras pli saĝa ol Gamalielo ankaŭ en la mistikeca senco de la literoj, kaj helpas Jozefon por plilarĝigi, mirakle, tronon.
  • 21. Naŭ jarojn havas Jesuo kiam ili atingas Tiberiadon. Tinkturisto, pernome Israelo, ilin gastìgas. Jesuo “ludas” kun lokaj infanoj kaj ilin lamigas, blindigas, surdigas kaj poste ili sanigas, aliigas lignon al serpento kaj rokon al fajro. Li marŝas sur marakvoj. Jesuo lazure tinkturas ĉiujn stofojn sed tuj poste ilin mirakle retinkturas laŭ diversaj koloroj. Kaj por eviti la riproĉojn de Jozefo, Jesuo fariĝas alia infano.
  • 22. Jesuo dekjaraĝas kiam ili atingas Arimatean en la Galileo (reale en Judio). Jesuo plenumas diversajn miraklojn kaj sanigojn.
  • 23. Ili elmigras al alia urbo. Jesuo ĉe poto frakasas kruĉojn, poste ilin flosigas integraj. Sanigas knabon lepran.
  • 24. Ili atingas Emaus. Jesuo sanigas dekkvinjaraĝulon lepran.

En Nazareto[redakti]

  • 25. Anĝelo ensonĝe diras al Jozefo ke ĉiuj establiĝu en Nazareto kun la dekdŭjaraĝa Jesuo. Tie Jesuo repacigas du interk lantojn.
  • 26. Jesuo sanigas sirian Hiram, kiu konvertiĝas al la Plejalta Dio, Patro kreinto kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
  • 27. Jesuo sanigas almozulon kiu konvertiĝas al la Triunuo.
  • 28. Jesuo renkontas du soldatojn Khoiratar kaj Gohartar de la sekvantaro de la Tri Reĝoj, kaj ilin ‘evangelizas’.

† Scienca studado †[redakti]

Valchjo.jpg

Kiel junulo, Jesuo estis interesita pri astronomio. Dum la nokto, li rigardis la stelojn tra teleskopo, dum la tago ripozis, kaj neniam akiris suntanon. Pro ke li ofte parolis pri la freneza sciencisto Galileo, oni nomis Jesuon "la pala galileano".

† Persona Grata †[redakti]

Post la miraklo de la akvo iĝinta vino, farita de Jesuo, kelkaj flustris:

- Jen ulo nepre invitenda ankoraŭ.

† Jesuo kaj la adultantino †[redakti]

Borracho.jpg

Kiam Jesuo savis adultantinon, iĝis lumego ĉirkaŭe kaj Li diris:

- Kiu neniam eraris ĵetu unuan ŝtonon!

Ebriulo kiu rigardis ĉion prenis brikon el grundo kaj fendigis ĝin ĵetante al frunto de Maria Magdalena, kiu falis malmole. Jesuo rigardis kaj diris:

- Vi neniam eraris, mia bonulo?

La ebriulo respondis:

- Ekddee tiu distanco ĉiii tiaaa, neniammm ...

† Transfiguriĝo †[redakti]

Transfiguriĝo de la Sinjoro
(Teofano la Greko, ĉ. 1400)

En kristanismo, la Transfiguriĝo de la Sinjoro (greke Μεταμόρφωσις τοῦ Κυρίου) estas dekduopa festo establita rememore pri la apero de Jesuo Kristo en glora supernatura aspekto sur la monto Tabor[2]:

1 Kaj post ses tagoj Jesuo prenis kun si Petron, kaj Jakobon, kaj Johanon, lian fraton, kaj kondukis ilin sur altan monton aparte;

2 kaj li estis aliformita antaŭ ili, kaj lia vizaĝo lumis kiel la suno, kaj liaj vestoj fariĝis blankaj kiel la lumo;

3 kaj jen aperis al ili Moseo kaj Elija, parolantaj kun li;

4 kaj Petro responde diris al Jesuo: Sinjoro, estas bone por ni esti ĉi tie. Se vi volas, mi faros ĉi tie tri laŭbojn: unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija. 5 Dum li ankoraŭ parolis, jen luma nubo superombris ilin; kaj jen voĉo el la nubo, dirante: Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron; aŭskultu lin. 6 Kaj aŭdinte tion, la disĉiploj falis sur sian vizaĝon, kaj timis.

† Aresto de Jesuo †[redakti]

Aresto de Jesuo

La Aresto de Jesuo estas okazaĵo registrita en la kanonikaj evangelioj. La okazaĵo finfine kondukas al la krucumo de Jesuo. Jesuo estis arestita de la soldataro de la Sinedrio en la Ĝardeno Getsemano, baldaŭ post la Lasta Vespermanĝo (dum kiu Jesuo donis sian finan predikon), kaj tuj post la kiso de Judaso, kiu tradicie estis ago de perfido. La aresto tuj kondukis al lia proceso antaŭ la Sinedrio, dum kiu ili kondamnas lin al morto. En kristana teologio, la okazaĵoj de la Lasta Vespermanĝo ĝis la morto kaj resurekto de Jesuo estas referitaj kiel Pasiono.

La feston oni celebras je la 6a de aŭgusto laŭ la koncerna eklezia kalendaro (julia aŭ gregoria).

Proceso kontraŭ Jesuo[redakti]

Mihály Munkácsy, Jesuo antaŭ Pilato, 1881.

La proceso kontraŭ Jesuo estas evento priskribita en la kvar kanonaj evangelioj: Evangelio laŭ Mateo (26, 57-27, 26), Evangelio laŭ Marko (14, 53-15, 15), Evangelio laŭ Luko (22, 54-23, 25), Evangelio laŭ Johano (18, 12-19, 16).

Personecoj de la sinedrianoj kondamnantaj[redakti]

Sed kiu sidas en tiu Sinedrio de la fatala jaro? Ĉeestas uloj kiel Joazar, sacerdoto kaj filo de sacerdoto. Lia patro, Simon Boeto, membras, kune kun aliaj siaj filoj, en la Snedrio. Li estis ĉefsacerdolo ĉar patro de Mariamme, la plej bela virino de la tuta Judujo: por ŝin igi sian, Herodo la Granda estis seniginta je ĉefsacerdoteco Joŝua ben Fabes kaj ĝin estis doninta al li. Anania ben Nebedai (kiu poste estos ĉefsacerdoto kaj porjuĝe sendos Sanktan Paŭlon al la prokuroro Feliĉo, famas pro speciala frandemo kaj pantagruelaj bankedoj. Kelkia, gardisto de la trezoro de la Templo, estas tiu kiu transdonas la tridekajn arĝentajn monerojn al Judaso (precize perprofete antaŭsciigitaj ankaŭ rilate la nombron).

Estu dirate ke la juĝoj konigitaj en la libro, kaj ankaŭ tiuj malmultaj kiujn ĉi tie oni citos, estas eltiritaj el la Talmudo, ĉar la juda tradicio, ankaŭ estonta, havas nenian estimon pri tiuj uloj. Jonata ben Uziel estas la skribisto kiu tradukas ĉiujn Profetojn krom Danielo ĉar la priskribo kiun tiu ĉi faras pri la Mesio ŝajnas la portreto de Jesuo el Nazareto. Ismael ben Eliza estas la belulo de la grupo: iun tagon lia patrino lavis al li la piedojn post lia reveno el rabena skolo kaj devote trinkis la lavakran akvon. Estu plue dirate: estis tiuj homoj la enkondukintoj de uzo sin nomiĝi rabbi (majstro), uzo kiu antaŭe ne ekzistis kaj kiun Jesuo se riproĉis kiam malpermesas al siaj disĉiploj sin nomigi ĉe la popolo tiamaniere, ĝuste por ilin disingigi el gisto de tiuj fariseoj. Zachai estas tiu kiu post la detruo de la Templo flanke de estonta imperiestro Tito translokigas la Sinedrion al Jafne; sed tio ne malpermesis al li fariĝi “unu el la plej neimitindaj korteganoj de Tito mem, kvankam ankaŭ li, kiel ĉiuj en Jerusalemo, vidis la grandan templan kupran pordon (por ĝin movi necesis la forto de dudek viroj) malfermiĝi tutsole kun granda frakaso. Pri Ben Tsitsit Haccassat Talmudo informas pri la ekĉesa pompo de la vestoj kaj pri lia amo al la lukso sembremsa. Doras fariĝos unu el korteganoj de prokuroro Feliĉo, kiu konfidis ĝuste al li la ŝarĝon mortigi la ĉefsacerdoton Jonathas.

Eblas daŭrigi kun la priskribo de la personecoj de tiuj sinedrianoj. Sed oni proponu la demandon: kial ili tiom malamis Jesuon? Oni ne forgesu ke, post kelkaj jaroj, ili ne hezitis aklami du supozitajn mesiojn, kiuj uzis armilojn, inter kiuj tiun kiu kaŭzos la finan ruinigon de Israelo. Tiamaniere ili klarege kontraŭdiris tion kion ili estis dirintaj pri Jesuo ĵus kiam tiu resurektigis Lazaron: ke bone estas por vi, ke unu homo mortu por la popolo, kaj ke la tuta nacio ne pereu. (Joh 41, 50)

La aŭtoroj fratoj Lémann elmontras ke la homo kiu ili estas juĝantaj estis senmaskiginta ilian ŝajnan piecon kaj malpliiginta la publikan konsideron de ili ĝuitan. Li reĵetas krome, la senrajtajn preskribojn kiuj ili volus meti super la Leĝo de Moseo mem; kaj volus abolicii la kontraŭleĝajn dekonaĵojn per kiuj ili oprimas la popolon...

Skurĝado de Kristo[redakti]

La skurĝado de Kristo estas epizodo de la vivo de Jesuo kiel raportata de la Evangelioj (Mt 27, 26; MK 15, 15; Lk 23, 16; Jo 19,1).

La skurĝado estas batado aparte sanga, pere de bastonoj, vergoj aŭ kato je naŭ vostoj. Tiu lasta konsistis, laŭ la romia tipologio, el bastono al kiu estis ligitaj diversaj laĉoj finigantaj per metalaj krifoj, plombaĵoj kaj ostaj splitoj kiuj estigis doloregajn ŝiraĵojn kaj ostorompojn al la torturito.

Skurĝado sur Kristo de Daniele Crespi, 1625-1630, Varsovio, Muzeum Narodowe.

Laŭ la kanonaj evangelioj, Jesuo estis submetita al la torturo de la skurĝado dum la proceso stariĝinta antaŭ la romia prokuroro Poncio Pilato. Laŭ Johano, Pilato skuĝigis Jesuon por kontentigi al la hebreaj altaranguloj lin akuzantoj kaj por kvietigi la ektumulton kiun ili provokis kaj, plue, por kortuŝi la hebrean popolon, kiu, tamen, ne kvietiĝis kaj male daŭrigis grandvoĉe postuli la krucumon de Jesuo,, kiun fine Pilato permesis.

La temo renkontiĝas en la arto ekde la 9-a jarcento, dum estis tute malĉeesta en la bizanca arto kaj malofta en la Ortodoksa Eklezio. Dekomence ĝi aperis en manuskriptoj, precipe en Italio.

Ofte Pilato estas pentrata ĉeestanta la scenon, kaj servisto de lia edzino estas rakontanta pri ŝia mesaĝo.

Nombraj signoj de la skurĝado videblas en la bildo de la Mortotuko de Torino, kiu laŭ tradicio kaj historiaj konstatoj envolvis la korpon de Jesuo en la entombigo. Tiuj signoj klare montras la spurojn de la terura torturilo.


La skurĝado de Jesuo ĉeestas en diversaj artaj verkoj inter kiuj:

Kaj en la filmaro pri la vivo de Jesuo:

Ascendo al la Kalvario[redakti]

Pieter Bruegel la pliaĝa, Ascendo al Kalvario de Bruegel.

La ascendo al Kalvario estas epizodo de la Pasiono de Jesuo rakontata en la kvar kanonaj Evangelioj: Mateo (27, 31-34); Marko (15, 20-23), Luko (23, 26-33); kaj Johano (19, 17-18).

La evento estas rakontata en sinteza maniero en la Evangelioj, nur Luko aldonas pluan apartaĵon (la dialogo kun la virinoj). Nur Johano asertas ke Jesuo portis la krucon dum la sinoptikoj diras ke la kruco estis portata de Simono el Cireno. Ĉiukaze la kondamnito ne portis la krucon, sed nur la horizontan foston. Oni aldonu ke Johano eble volis dementi disvastiĝintan onidiron laŭ kiu sur la kruco oni najlis Simonon, ĉar portantan la krucon, kaj ne Jesuon. Tiu ideo estis decide misfamiga por Jesuo. Eblas tial hipotezi ke Jesuo ascendis Golgoton sen apartaj suferoj, sen la kruco kaj ankaŭ sen la dornokroneto kiu, eble, estis forprenita kiam oni lin revestis per lia tuniko por lin enkonduki al la loko de la krucumo. La tri faloj de la Via crucis estas frukto de la kreeco de devotuloj kaj apologetoj kiuj intencis reprezenti la suferojn de la Mesio por igi pli draman evento kiu en la Evangelioj estas rakontata sentragike.

† Ekzekuto †[redakti]

La "mirakloj" ĉiam funkciis efike. Kontraŭ tio † Jesuo † devis morti sur krucoligno. Sed, ĉu li mortis?

Jesuo estis ekzekutita, sed la kialo de la ekzekuto estas temo de historia disputo. Laŭ malnova teorio, judaj gvidistoj kondamnis lin pro blasfemo. Tamen laŭ pli nova teorio (bazita sur nuntempa historia esploro sed ankoraŭ ne pruvita), lin ekzekutis la romiaj artistoj, post kiam la artaj modeloj faris strikon.

Certas almenaŭ tio, ke la artistoj ĉeestis la ekzekuton, kaj tie faris pluajn bildojn.

Kristo1.jpg

Sep Lastaj Eldiroj[redakti]

Krucumado, fresko de Gaudenzio Ferrari

La Sep Lastaj Eldiroj de Jesuo Kristo venas el la tri evangelioj de la nova testamento. Tiuj dum la krucumado eldiritaj frazoj kaj vortoj havas en la kristana religio apartan signifon. La romkatolika eklezio nomas ĉi tiujn eldirojn oficiale sep lastaj eldiroj, kaj starigas ilin paralele al la pasiona historio en tempan sinsekvo.

Jen la sinsekvo de la Lastaj Eldiroj laŭ la traduko de Zamenhof:

  1. „Patro, pardonu ilin, ĉar ili ne scias, kion ili faras.“ Lk 23|34
  2. „ mi diras al vi: Hodiaŭ vi estos kun mi en Paradizo.“ Lk23|43
  3. „Virino, jen via filo!“ kaj: „Jen via patrino!“ Joh 19|26-27
  4. „Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min?“ Mk 15|34
  5. „Mi soifas.“ Joh 19|28
  6. „Estas finite.“Joh 19|30
  7. „Patro, en Viajn manojn mi transdonas mian spiriton.“ Lk 23|46

La Sep Lastaj Eldiroj estas ankaŭ temo de multaj komponaĵoj:

Unuaj taktoj el la sepa sonato el Die Sieben letzten Worte unseres Erlösers am Kreuze (ardĉkvarteta versio) de Joseph Haydn

† Elkrucigo †[redakti]

Elkrucigo de Fra Angelico, (1432-1434).

La Elkrucigo de Jesuo estas la epizodo de la pasiono de Jesuo okazinta post lia morto sur la kruco. Temas pri epizodo kiu havis laŭlonge de la jarcentoj multegon da arta reprezentaĵoj.

En la Evangelio laŭ Marko la epizodo okazas la vesperon, tiun de la Paraskevo ("Preparado", nome la vigilo de la sabato; Jozefo de Arimateo, pri kiu oni diras ke estis influa membro de la Sinedrio kaj atendanta la regnon de Dio, aliris ĉe Pilato por peti la korpon de Jesuo. Pilato, surprizite ke Jesuo estus jam mortinta, petis konfirmon pri tia forpaso al la centestro: post tio li disponigis la korpon al Jozefo. Tiu ĉi, post akiro de taŭga tolaĵo, elkrucigis la korpon kaj ĝin kuŝigis en la mortotuko kaj lokiĝis en tombon fosita en la roko tiun fermante per rulanta ŝtono. Maria el Magdalo kaj Maria de Klopas, patrino de Ioses, restis rigardi kie oni entombigas la korpon. (Marko 15, 42-47). [3]

En la Evangelio laŭ Mateo, vesperon post la krucumo de Jesuo, riĉulo Jozefo de Arimateo, sekrete disĉiplo de Jesuo, petis la korpon al Pontio Pilato, kiu tiun liverigis. Jozefo metis la korpon en blanka tolaĵo, ĝin kuŝigis en sian novan tombon, kiu li fosigis en la roko kaj fermigis ruligante antaŭ ĝia pordo grandan ŝtonon, kaj foriris. Rigardis la scenon de la elkrucigo Maria Magdalena kaj la alia Maria. (Mateo 27, 57-61). [4]

La Evangelio laŭ Luko prezentas Jozefon de Arimateo membro de la Sinedrio, kaj persono bona kaj justa, kiu "atendadis la dian regnon": tiu Evangelio precizigas ke Jozefo estis siadecide nepartopreninta en la decido de siaj kolegoj. Jozefo elkrucigis la korpon de Jesuo, ĝin envolvis en mortotuko kaj ĝin lokigis en tombon fositan en roko, «en kiu neniu ankoraŭ estis kuŝigita»; la evangeliisto ĉipunkte precizigas ke estis la tago de la Paraskevo (Preparado) kaj ke jam ekaperis la lumoj de la sabato. Iom fore virinoj, “venintaj kun Jesuo el Galileo, estis rigardantaj la tombon kaj la entombigon de la korpo; ili foriris por pretigi parfumojn kaj ŝmiraĵojn por la korpo, sed observis la ripozon de la sabato (Luko 23, 50-56). [5]

Ena la Evangelio laŭ Johano estas rakontate ke Jozefo de Arimateo estis disĉiplo de Jesuo, sed ke tanadis tiun adheron sekreta pro timo de la Judoj. Jozefo kune kun Nikodemo disĉiplo de Jesuo petis la korpon de Jesuo al Pontio Pilato, kiu ĝin al ili transdonigis. Jozefo aliris Golgoton kune kun Nikodemo, kiu kunportis mirhon kaj aloon. La du elkrucigis la korpon kaj ĝin ĉikaŭvindis en bendoj kaj aromaj oleoj. En la loko de la ekzekuto estis ĝardeno kun ene tombo neniam uzita; tie ili kuŝigis la korpon de Jesuo ĉar estis Paraskevo (Preparado) kaj la tombo estis proksima (Johano 19, 38-42).[6]

La evento konsistigas objekton de la kristana arto, kie estas reprentata Jesuo kiam oni lin elkrucigas (elnajligo el la kruco) aŭ kiam lin oni lokigas en la tombo (entombigo). Al la magra priskribo de la Evangelioj, artistoj inspiriĝis por senmezura produkto de pentraĵoj, bareliefoj, statuoj kaj poetaj priskriboj kiuj akompanis la kristanaron laŭlonge de la du mil jaroj de sia historio.

Komerca listo de artaj elkrucigoj

† Reviviĝo †[redakti]

5439 n.jpg

La pruvo subtenanta la resurekton de Jesuo estas nerefutebla. Unue, ekzistas pli ol kvincento de atestantoj, kiuj propra-okule vidis la resurektitan Kriston! Tio estas sufiĉe da okul-atestanto. Kvincent voĉoj ne povas esti ignorataj. Tie ĉi estas ankaŭ la malplena tombo; la malamikoj de Jesuo povus haltigi ĉiujn parolojn pri la resurekto, se ili povus montri Lian mortan, putriĝantan korpon, sed ne ekzistis iu ajn morta korpo, kiun ili povus montri! La tombo estis maplena! Ĉu povis la disĉiploj ŝteli Lian korpon? Por preventi tian ĉi eventualaĵon, la tombo de Jesuo estis se gardita per armita soldatoj. Konsiderante, ke Liaj plej proksimaj sekvantoj fuĝis kun timo, post kiam Li estis arestita kaj krucumita, tio estas plej altgrade neprobable, ke tiu ĉi man-pleno da timigitaj fiŝkaptistoj irus kontraŭ bone trejnitaj, profesiaj soldatoj. La simpla fakto restas,ke la resurekton de Jesuo ne eblas kontesti!

† Zombiaj aperoj †[redakti]

Notinda kredo pri Jesuo troviĝis inter gotoj. Laŭ ili, li iĝis zombio post la morto, kaj dum 40 tagoj daŭre li marŝis, parolis kaj eĉ manĝis. Li eble estis la nura juda zombio en la historio.

5149920.afd64646.560.jpg

sensencaj ritoj.

† Ekstertereco †[redakti]

† Ho! † Jesuo Kristo! †

† Jesuo † , kaj Johano la baptista, simile ankaŭ la apostoloj havis la taskon propagandi novan ideosistemon. Ilin apogis de malantaŭ la kulisoj la delegitaro de netera civilizacio. La delegitanoj helpis per sia tuta teknika arzenalo la agadon de † Jesuo † kaj lia taĉmento ĝis la fino.

† Jesuo † kaj lia taĉmento migrante de kolonio ĝis kolonio propagandis la dogmaron, kaj faris tiajn agojn, pri kiuj la homoj ne trovis klarigon. Ili ne havis ŝancon ekkompreni tiujn agojn, ja havis nur primitivajn konojn. Estas kompreneble, ke anstataŭ klarigo ili parolis pri miraklo. Pro tiuj "mirakloj" fariĝis multaj sekvantoj de Jesuo, nome de la Movado.

† Savanto †[redakti]

Savanto estas la titolo kiun diversaj religioj atribuas kutime al siaj iniciatintoj kaj foje al kelkaj personuloj aŭ al Dio kultata. En kristanismo, estas unu el la epitetoj per kiu estas difinita la naturo kaj agado kaj la esenca karakterizo de Jesuo Kristo post tiu de Difilo.

La signifo de tiu nomo "Jesuo" estas deprenita el la latina Salvator. «Latinoj por diri Savanto referencante al Jesuo havis je sia dispono servator kaj konservator, sed ĉi-kaze ili tiujn rifuzis en la religia uzo kaj, por marki la diferencojn kaj la apartecon de Kristo, kaj preferis inventi la novan vorton «Salvator» kiu ne ekzistis en la klasika latino, dum ili konservis la vorton «Salus» (salus populi romani, ekzemple) kiu poste finiĝis eĉ en la kredo: en la klasika lingvo «salus» signifis sanon, prosperon, konservadon de bonfarto... kaj al ĝi donis novan signifon (sen forgesi la malnovan) pli filozofian kaj teologian, ĝis tiu de «eterna savo».

Tiun signifon jam ricevis la greka temino Σωτήρ (Soter), sence Savanto, kiu, en kristanaj medioj tradukadis la nomon de Jesuo el la hebrea יְהוֹשֻׁעַ (Yĕhošūa’), kiu tradicie, laŭparte disdividita, sonas «Dio savas» aŭ «Dio estas Savo». Laŭ tiu senco la unuaj kristanoj epitetis lian Jesuon Kriston.

Se konsideri kristanismon, tiu ĉi Savanto referencas al Dio kiu liberas sian popolon: ekzemplo estu la koncepto pri la ĉiela regno de lia plejamata filo (Kol 1,13; Ef 2, 8), en kiu tiu liberigo estas ofertata al la homa libero por ke ĝi produktu liberigon. Sed la epiteto Savanto estas tradicie rezervata al Jesuo kiu tia sin deklaris multfoje.

Ĉieliro[redakti]

Suna supreninro al la ĉielo ŝajnus simila, laŭ iuj pramodernaj proponintoj de la Kompara Skolo aŭ Religionisma, nun forgesita, al tiu de Kristo. Pro tio facilege oni vidis ne nur similaĵon sed ankaŭ derivadon de la dua el la unua. Tiu skolo adoptis metodon, nun tute ekskutima kaj konsiderita nerafinita, laŭ kiu la similado de formoj kaj de ideologioj aŭ simboloj konduktus ĉiam kaj nepre al la konkludo pri identeco aŭ dependeco.

Malfacilas, fakte, pensi ke la supreniro al la ĉielo de Kristo – kio korekte interpretendas laŭ ĝia valoro teologia kaj simbola kaj ne kiel evento “astronomia” – povas deveni el la mito de Mitro. Fakte, la “misteroj” (komplekso de ritoj, parte sekretaj) de Mitrao akiras certan gravon ek de la dua jarcento (do post la aperiĝo de Kristanismo). Aparte kompleksaj en siaj ritoj, la misteroj havis la funkcion “inici” fidelulon al la komunio kun la diaĵo kaj tio okazis ankaŭ per vespermanĝo uzanta panon kaj vinon.

Tiu lasta elemento kaj kelkaj aliaj komponantoj povas elvoki kontaktojn kun la kristana mondo, sed restas la kronologia problemo: pro tio la influo povus okazi laŭ kontraŭa direkto. Tamen oni ne rajtas ekskludis ke, ekzemple, la Paŭla teologio de “mistero” ricevis kategoriojn de la klasika mondo kaj ilin uzis por komuniki la kristanan mesaĝon kiu estas, ĉiukaze, radikiĝinta en la matrico malnovatestamente kaj sianature ankrita al la historieco.

Tombo[redakti]

Oni demandis al rabeno, ĉu hodiaŭ judoj permesus, ke Jesuo estu entombigita en juda tombejo.

Respondis li: "Ni certe povus indulgi kaj elteni tion, ĉar li ja restus tie nur dum tri tagoj."

Katolikismo[redakti]

9016.jpg

Jesuo apenaŭ estis katoliko. Li eble diris aferojn, kiuj ne konvenis al la posta doktrino, sed oni ankoraŭ memoris la dirojn post lia morto. Aliflanke antaŭ la kristaliĝo de la doktrino en kristismo estis diversaj pensmanieroj; multaj versoj en la Nova testamento havas naturan gnostikisman interpreton.

Famaj diraĵoj[redakti]

6105.jpg
  • "Ed conducu nosoyn ned in tenton, sed liberigu nosoyn malbones"

† Ebla nuna rolo en ĉielo †[redakti]

KRISTO X3.jpg

Kvankam ĉiuj samopinias, ke Jesuo estis bonaspekta, ekzistas multaj malsamaj vidpunktoj pri lia ebla nuna pozicio en la ĉielo.

  • † Laŭ kelkaj Hinduoj, † Jesuo † estas enkarnigo de Dio, alie konato kiel Viŝnu. Viŝnu ankaŭ enkarnigas kiel Kriŝno, kiel Budho, kaj ankaŭ kiel Matsjao, kiu estas giganta fiŝo. Pro tio, la fiŝo estas grava simbolo por la hindueskaj formoj de kristanismo.
  • † Laŭ unitarianismo ( monoteismo), li estas juda profeto, sekse grava por islamanoj.
  • † Laŭ la trinitarismo (laŭ si la ortodoksa kristanismo), Jesuo estas la Ŝafido de Dio, la eterne naskigita Filo. Li sekve havas unu hipostazon, du naturojn kaj estas samesenca kun sia Patro, la Virŝafo.

Imprese, ĉu ne? Vi diris ne? Nu, vi iros inferon.

† Jesuo kaj aliaj dioj †[redakti]

La etoso en la evangelioj estas pacema ĉar ilia ĉefrolanto (Jesuo) estas pacema homo. La ĉefa ekzemplo de lia pacemo estas, ke li akceptis sian mortigon. Pro tiu ekstrema pacemo oni ne sekvis lin.

Do, se nek Balduro nek Osiriso akceptis sian mortigon, kaj se pri ili mankas aliaj ekzemploj de same ekstrema pacemo, ili ne kompareblas al Jesuo ĉi-rilate.

† Postviva influo †[redakti]

Post la morto kaj zombiado de † Jesuo † , ekestis klubo, kiu uzis sian nomon por akiri monon, tiu klubo, post kelkaj jardekoj iĝis profesia entrepeno kiu daŭras ĝis hodiaŭ.

Rezume, oni povas diri ke Jesuo estas eksterterano ĉiopova kiu antaŭ dumil jaroj ekkomencis enterprenon kiu nun estas ege riĉa.

Laborikunjesuo-ĉ.jpg

Betsaida kaj Jesuo[redakti]

Betsaida estis la naskiĝloko de Simon Petro, Andreo kaj Filipo, apostoloj de Jesuo, laŭ la Evangelio laŭ Johano 1,44 kaj 12,21. De ili Simon kaj Andreo estis fiŝkaptistoj.

Laŭ la Evangelio de Marko (8,22-26), Jesuo plenumis la miraklon de la sanigo de blindulo. Maurice Casey skribis ke la sanigo estis kompleksa ago, kaj se la blindeco estis akirita, la sanigo estus natura.[7] Similaj agoj estis uzitaj de aliaj resanigistoj.

En alia ekstrakto, Mateo 11,21, Jesuo riproĉas Betsaidan, kun Ĥorazin, ĉar ĝi ne konvertiĝis malgraŭ ke ĝi spertus diversajn miraklojn.

Judaj intelektuloj kaj la identeco de Jesuo[redakti]

La New Standard Jewish Encyclopedia arigas la problemon Jesuo en iu ĝenerala komentario: iuj sekcioj de la evangelioj ŝajnas reflekti la ideojn kaj la situaciojn de la disvolvo de la eklezioj de la antikva kristanismo prefere ol tiuj de Jesuo en lia tempo. Sed fine nun Jesuo ne estas reĵetata kiel fia hebreo kiel en la vortoj de Talmudo.

Kiel oni vidas, temas pri problemo ege teknika ege scienca, certe rezervita al kultistoj de la domenoj “Nova Testamento” kaj epoko de la “Dua Templo” kaj rabena judismo, temoj kiun specializiĝas ĉe kompetentuloj pri la rilatoj inter kristanoj kaj hebreoj.

La redono de lia hebreeco al Jesuo[redakti]

Se eble kelkaj forgesis ke Jesuo gente estis hebrea, nun okazas ke nunaj judoj tion elstarigas por montri ke Jesuo ne estas speciala hebreo aŭ nura hebreo ankaŭ doktrine aŭ por elstarigi lian malsamecon rilate la karakterizojn de la epoko de la dua Templo.

☪ Islamo ☪[redakti]

En Islama mesianismo, Jesuo de Nazareto estas konsiderata profeto kaj la Mesio.

† Jesuo en Biblioteko †[redakti]

Iu homo venis al stacio en la publika biblioteko vendrede lastsemajne. La bibliotekisto skanis lian membrokarton, kaj la nomo estis (la famila nomo unue) "† Kristo, Jesuo † ". Li aĝis proksimume kvindek jarojn, kaj li ankaŭ havas barbon kaj iom longajn harojn. Li estis sufiĉe afabla homo. Li prenis siajn librojn kaj foriris.

Referencoj[redakti]

  1. La Bibbia per la famiglia, a cura di Gianfranco Ravasi, Edizioni San Paolo, Milano, 1998
  2. Tutmondaj Voĉoj serĉas analizajn rakontojn pri minacoj al homaj rajtoj en la cifereca spaco.
  3. Marko: “42 Kaj kiam jam vesperiĝis, pro tio, ke estas la Preparado, tio estas, la tago antaŭ sabato, 43 venis Jozef el Arimateo, honorinda konsilanto, kiu mem atendadis la regnon de Dio; kaj li kuraĝe eniris al Pilato, kaj petis la korpon de Jesuo. 44 Kaj Pilato miris, ĉu li jam mortis; kaj alvokinte la centestron, li demandis lin, ĉu li de longe estas mortinta. 45 Kaj sciiĝinte de la centestro, li donis al Jozef la korpon. 46 Kaj li aĉetis tolaĵon, kaj deprenis lin kaj envolvis lin en la tolaĵo, kaj metis lin en tombon, kiu estis elhakita el ŝtonego; kaj li alrulis ŝtonon al la enirejo de la tombo. 47 Kaj Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Joses, vidis, kien oni metis lin.”
  4. Mateo: “57 Kaj kiam vesperiĝis, venis riĉulo, nomata Jozef, el Arimateo, kiu mem estis disĉiplo de Jesuo: 58 tiu, irinte al Pilato, petis la korpon de Jesuo. Tiam Pilato ordonis doni ĝin. 59 Kaj Jozef prenis la korpon, kaj envolvis ĝin en pura tolaĵo, 60 kaj metis ĝin en sian novan tombon, kiun li jam elhakis en la roko; kaj li alrulis grandan ŝtonon al la enirejo de la tombo, kaj foriris. 61 Kaj Maria Magdalena estis tie, kaj la alia Maria, sidantaj apud la tombo.”
  5. Luko: "50 Kaj jen viro nomata Jozef, kiu estis konsilanto, viro bona kaj justa 51 (li ne konsentis al ilia intenco kaj faro), el Arimateo, urbo de la Judoj, kiu atendis la regnon de Dio, 52 irinte al Pilato, petis la korpon de Jesuo. 53 Kaj li deprenis ĝin kaj envolvis ĝin en tolaĵo, kaj metis lin en tombo, elhakita el ŝtono, kie neniu antaŭe kuŝis. 54 Kaj estis la tago de la Preparado, kaj la sabato eklumis. 55 Kaj la virinoj, kiuj venis kun li el Galileo, sekvis, kaj vidis la tombon, kaj kiamaniere la korpo estis metita. 56 Kaj ili reiris, kaj preparis aromaĵojn kaj ŝmiraĵojn. Kaj sabate ili ripozis laŭ la ordono.”
  6. Johano: "38 Post tio, Jozef el Arimateo, kiu estis disĉiplo de Jesuo, sed sekrete pro timo antaŭ la Judoj, petis Pilaton, ke li povu forpreni la korpon de Jesuo; kaj Pilato permesis. Li do venis kaj forprenis lian korpon. 39 Venis ankaŭ Nikodemo (tiu, kiu unue venis al Jesuo nokte), portanta miksaĵon de mirho kaj aloo, ĉirkaŭ cent funtoj. 40 Ili do prenis la korpon de Jesuo, kaj ĉirkaŭvindis ĝin per tolaĵoj kaj aromaĵoj, laŭ la kutimo de la Judoj por la entombigo. 41 Kaj estis ĝardeno en la loko, kie li estis krucumita, kaj en la ĝardeno nova tombo, en kiu ankoraŭ neniu estis metita. 42 Tien do, pro la Preparado de la Judoj (ĉar la tombo estis proksima) ili enmetis Jesuon.”
  7. La 10-an de julio ekos la unua reta Internacia Junulara Kongreso – IJK 2020, kun la temo Tutmonda Solidareco.


Tiu ĉi artikolo estas kopiita de artikolo aperita en la gazeto Je n-ro 2005/1 kiu permesas kopion de siaj artikoloj kondiĉe de citi fonton. Temas pri la 7-a kongreso de la katolika Esperantistaro.


La senhumura Vikipedio havas artikolon pri Jesuo Kristo.