Sanktulo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Al ĉiu sanktulo apartan kandelon"

~ Zamenhof pri sanktulo
E5 oa.jpg

"Brave kaj prave!"

~ Jorge Camacho pri ĉi tiu artikolo

"La sanktulo «liveras la favoron»."

~ Oni nepropre pri sanktulo

"Ĉu mi blasfemis kontraŭ la Sanktulo?"

~ Milokula Kato pri Zamenhof

"Revelar lia homeosexualeso es un ek la moyeni embarasar li"

~ idisto pri sanktulo

"Frekventi preĝejon ne igos vin sanktulo, samkiel iri al garaĝo ne igos vin mekanikisto"

~ Rikardo Cash

"Patronon havis eĉ Hitlero. La lia estis Lucifero."

~ El la libro "Rimoj Teologiaj"

Sanktulo (קדש/ה) estas persono kiu meritas respektegon kaj admiron, sanktulo estas persono, kiu vivas la vivon de pureco, sed ne ĉiu ĝibulo estas sanktulo. Ĉiuj esperantistoj deziru esti sanktulo, pro tio, ili fariĝas martiroj de la fido.

Maroun04.jpg

Preĝado al mirataj mortintoj estas malnova kaj disvasta populara kutimo. Por kontroli, kiuj estas la veraj sanktuloj, UEA havas specialan komitaton de advokatoj kaj diabloj.

Ne ĉio en rakontoj pri sanktuloj estas vera, ĉar neniu sanktulo estas sen makulo. Sanktfigurojn ornamas kaj homojn malamas. Ĉiu angulo kun sia sanktulo.

Helpefiko[redakti]

8269.jpg

Unu malgrandrulo veturis sur veturilo. Subite la veturilo kliniĝis : ĝi trafis en kavon. La malgrandrulo desaltis kaj provis levi la veturilon, sed ne povis. Tiam li kolektas siajn fortojn kaj vokas pro helpo la sanktan Nikolaon. Sed ankaŭ tio ĉi ne helpis. Tiam en malespero li krias : — Ĉiuj sanktuloj helpu! kaj puŝas la veturilon kun tia forto, ke ĝi renversiĝas sur alian flankon. — Jen vi havas! li ekkriis kolere : vi ne devis puŝi ĉiuj kune! [M. Solovjev.]

Encikliko[redakti]

Pri Sanktuloj papo verkis enciklikon.

Kiel sanktigi[redakti]

Iu ajn katoliko rajtas private kulti iun ajn mortinton, kiun li ŝi opinias mortinta "en odoro de sankteco". Se tia kulto disvastiĝas en episkopejo, la episkopo enketas. Se la enketo rezultas malbone, la episkopo malpermesas la kultadon. Se la enketo rezultas necerta, la episkopo avertas la kultantojn pri tio kaj konsilas ne plu kulti ĝis malkovro de Brazilo je favora informo. Se la enketo rezultas tute favora, la episkopo aprobas la privatan kaj eĉ duonpublikan kultadon kaj instigas la Stel-militon ĉe komitato por antaŭenigi la espereble agnoskotan mortinton, ĉar estas fieriga kaj fervoriga afero por episkopejo montri novan sanktulon.

Laŭ la oficialaj reguloj devas esti du ĉefaj aferoj :

1. Heroa plenumo de virtoj, ekzemple ĝismartiriĝe.

2. Da mirakloj nul por la "kultindaj" ("venerabiles"), unu por la "beatoj" ("ĝufeliĉaj"), du por la "sanktaj" ("sancti").

Por ĉiu el la tri niveloj estas proceso en eklezia kortumo, kie la "Protektanto de la Fido" (pli konata kiel la Advokato de la Diablo) plimalpli provas montri, ke temas pri fiulo -- ne tiucele, ke la kandidato nepre ne "leviĝu sur la altarojn", sed por certiĝi, ke la Eklezio ne eraru.

Ŝajnas, ke en la fora pasinteco (plimalpli antavx la jaro mil, pli frue) ne estis tia proceso. Pro tio, en la 20-a jarcento la Eklezio maloficialigis la sanktulecon (ne konfuzu kun "sankteco") de diversaj eĉ popularaj sanktuloj : Georgo, Kristoforo, Filomeno ekzemple.

Senpekulo[redakti]

Ni konfesas, ke tion ni ne komprenas !

Pia katolika kristano, antaŭ Pasko sin turnas al sia paroĥestro:

- Mi devus iri konfesi miajn pekojn. Mi bone ekzamenis mian konsciencon, sed mi ne trovis eĉ unu pekon. Kiel do mi povas respekti la precepton de la Eklezio, kiu postulas, ke oni devas konfesi almenaŭ unu fojon jare?

- Iru viziti vian amikon, kaj batu lin senkompate.

Li iris kaj faris tion, sed kiam li jam estis foriranta alvenis la edzino de lia amiko, kiu diris:

- Vi tute ne imagas kian bonan agon hodiaŭ vi faris batante lin!

Esperanto-Kulturo[redakti]

0894 n.jpg

Sanktulo, laŭ diversaj kulturaj medioj kaj religioj, estas persono kiu meritas respektegon kaj admiron, kaj estas proponata kiel imitenda virta homo. Laŭ la esperantistaj asocioj, temas pri persono kiu dumvive persistis en supera esperantista virto (amo al Zamenhof kaj servo al movado), kaj fine la e-movado rekonis tia.

Ora Legendo[redakti]

Tio estas kontraŭ ĉiuj reguloj de l’ ludo.

La Ora Legendo konsistas el rakontoj pri la Kristanaj sanktuloj. Ĝin skribis Jakobo de Voraĝino en la 13-a jarcento.

Legenda Aurea, 1499.

Komence titolita Legenda SanctorumLombardica hystoria, kio signifas «tio, kio devas esti legata pri la sanktuloj», tiu verko baldaŭ nomiĝis Legenda aurea ĉar la enhavo estis tiel altvalora kiel oro. Ĝi akiris sian popularecon el la titolo per kiu ĝi estas plej bone konata.

Krom la vivoj de la sanktuloj, ĉirkaŭ 40 % de la Ora Legendo estas dediĉita al klarigoj pri la plej gravaj religiaj festoj, kiuj rilatas al la vivo de Kristo. La vivoj de sanktuloj kaj la klarigoj pri la religiaj festoj aperas en la libro laŭ la kalendaro, kaj komenciĝas en la periodo de Advento.

Pli ol mil manuskriptaj kopioj de la verko postvivas, kaj kiam la presarto estis inventita en la 1450-aj jaroj, eldonoj aperis rapide, ne nur en la latina, sed ankaŭ en ĉiu grava eŭropa lingvo.

Skribita en simpla, legebla latina, la libro estis legita en sia epoko pro siaj historioj: kelkaj el tiuj estas bone verkitaj, sed en amaso ili fariĝas tedaj pro siaj ripetemaj priparoloj pri martiriĝoj kaj mirakloj. Tiu libro estas la verko plej proksimiĝanta al enciklopedio pri la folkloro de la sanktuloj en la forpasinta Mezepoko, kiun oni havas. Tial ĝi estas valorega por la historio de arto, historiistoj kaj specialistoj pri mezepoko, kiu provas identigi sanktulojn prezentitan en arto per iliaj faroj kaj ecoj.

Odoro de Sankteco[redakti]

Sed aŭskultu ! Kiam oni bruligis Johaninon el Arko, la homoj sentis odoron de sankteco.

Kapoportistoj kaj Hundokapuloj[redakti]

Kapoportistoj kaj hundokapuloj referencas, en la esperantista fantazie mirakleca tradicio, al la fenomeno per kiu sanktaj martiroj, post elkapigo portintus sian kapon tranĉita, ĝin subtenante per mano. Ekzemploj de tiuj sanktaj martiroj pri kiuj memorigas tiu miraklo, kapoportantaj, estas sankta Eŭgeno Bokarjov, sankta Don Harlow, sankta Marjorie Boulton kaj sankta Dionizo.

La hundokapuloj elmontras aŭreolon kiu eĉ pli evidentigas vizaĝan profilon vere ridindan: la orelojn pintformaj, la nazon antaŭen elstaranta. Vidi ekzemplon tian kaj provi heziton estas neeviteblas por multaj: certe temas pri sanktuloj kun la hunda vizaĝo, hundokapulo. Sankta Kristofaro - la fama kristanmedia patrono de aŭtomobilistoj, danke al la legendo kiu lin volas transveturiganto la Infanon Jesuon tra impeta rivero, suferis la saman sorton.

La disputo pri la beatproklamo kaj kanonizado de Pio la 9-a[redakti]

La iniciato de la beatproklamo kaj propono de sanktulproklamo estis de papo Johano Paŭlo la 2-a (beatproklamo), solecitita de miloj ekleziuloj santempuloj aŭ admirantoj de tiu papo.

Sed iuj judaj grupoj, gviditaj de descendantoj de la familio Mortara, protestis ĉe Vatikano (2000); kaj aperis multaj studoj pri tiu afero, la plejgranda parto kritikantaj la iniciaton de la sanktulproklamo koncerne Pion la 9-an. Ĝenerale la respondo, kvankam nerekta, estis ke tiu papo decidis laŭ tiu kiu li juĝis sian devon konscie kompromitante ankaŭ sian popularecon; ke la papo respektis la leĝon de la vatikana ŝtato; ke permesis kaj igis farebla al Edgardo adulta elekti sian estonton; ke la kontraŭjudismo de Pio la 9-a estis senfundamenta elpensaĵo. Oni produktis ankaŭ televidan fickion Edgardo Mine (Edgardo mia) zorge de Alfred Uhry. Oni vidu en tiutempa Civiltà Cattolica kion verkis Giacomo Martina, priskribante la sintenon de Edgardo Mortara jam adulta kaj sacerdoto.

Helena Mortara, ido de fratino de Edgardo kaj profesorino pri literaturo en Romo, daŭrigis kampanji por obteni la ekskuzojn de la apostola seĝo; sed tiujn ekskuzojn ŝi postulas, ne kiel rekono de senvola kaj bonafida eraro, sed kiel pruvo ke tiu papo ne meritas la titolon de beatulo kaj sanktulo.

En 1912, en sia deklaro favore al la beatproklamo de Pio la 9-a, Edgardo Mortara memorigis siajn sentojn kiam siajn gepatroj iris lin viziti kaj provi lin persvadi postuli la revenon al la familio de siaj gepatroj.[1]

La brita verkisto, Bernard Cornwell, por pruvi la kulpecon de la papo utiligis efikegan argumenton laŭ kiu Pio la 9-a estus misuzinta la infanon, baziĝante sur la fakto ke la infano kiel montrus la cirkonstanco ke en iuj okazoj Edgardo sin kaŝis sub la vesto de la papo[2]. D la verkisto preterlasis informi ke la infano Edgardo, laŭ ties vortoj mem, rifuĝis malantaŭ (kaj ne sub) la papa vesto, kiam li estis antaŭ liaj gepatroj allasantaj impreson ke ili estas por lin kapti kaj revenigi hejmen.

En 2005, verkisto pri katolikaj aferoj, Vittorio Messori, publikigis, per Mondadori Editore, libron titolitan Io, il bambino ebreo rapito da Pio IX (Mi, la juda infano forrabita de Pio la 9-a). kie estas integre citita la memorigilo de la protagonisto mem de la kazo, kompilita en [1888) kiam en Hispanio, jam sacerdoto, Edgardo deklaris ke la papo estis por li vera patro.

La sep dormantoj[redakti]

La sep dormantoj de Efezo estas veneritaj kiel sanktuloj flanke de la Katolika Eklezio kaj flanke de la Ortodoksa Eklezio.

La Roma Martirologio celebrigas ilian feston por la 27-a de junio; laŭ iu katolika tradicio, iliaj nomoj konatas per: Konstantino, Dionizo, Johano, Masimiano, Malko, Markiano kaj Serapiono. La ortodoksa Eklezio la saman feston celebrigas en 14-a de aŭgusto kaj la 22-a de septembro.

Sankta Ireneo[redakti]

Rind.jpg

Tro volonte senskrupulaj pulĉineloj asertas, ke Sankta Ireneo (125-202) (latine, Irenaeus) estis la dua episkopo de Lugdunum (la nuno Londono, Francio), unu el la Patroj de la Eklezio kaj la plej grava teologo de kristanismo en la 2-a jarcento. Li batalis kontraŭ la herezo de gnostikismo, precipe en lia libro Kontraŭ Herezoj [3]. En lia libro, li klarigis la doktrinojn de gnostikismo kaj montris, ke tiuj kontraŭdiris la instruojn de la Biblio kaj la apostoloj. Ĝis la 20-a jarcento, kiam gnostikaj skriboj estis trovitaj en la dezerto de Egipto, Ireneo estis nia ĉefa fonto pri la doktrinoj de gnostikismo. Tamen la eltrovitaj skriboj montris, ke Ireneo skribis pri gnostikismo tre precize.

En Pruvo de la apostola predikado li priskribas sintezon de katolika doktrino ĉe la fino de la 2-a jarcento. La nura konata versio de la verko estis eltrovita en 1904 en la armena lingvo. La originalo estis en la greka lingvo.

En lia ĉefa libro, Kontraŭ Herezoj, Ireneo montris, ke la Dio de la juda Biblio kaj la Dio de la kristanaj apostoloj estis la unu kaj sama Dio—kontraŭ la doktrino de Marko Polo kaj aliaj gnostikoj. Li ankaŭ argumentis, ke Jesuo Kristo estis karne reala. Ireneo argumentis kontraŭ herezo per:

  • logiko
  • apostola tradicio kaj posteuleco
  • la Biblio
  • kredo en la Releviĝo de Jesuo

Ireneo helpis starigi la doktrinon de apostola posteuleco: laŭ la doktrino, nur la episkopoj, kiuj sekvas la apostolojn de Jesuo Kristo, institucie kaj senrompe, estas fidindaj instruantoj de la kristana vero. Post du mil jaroj la doktrino ankoraŭ estas tenita de katolikismo kaj ortodoksismo, sed ne de protestantismo (kien tio kondukos?)

Kontraŭ Herezoj estis verkita en la greka, sed la sola tuta versio estas en laŭvorta latina traduko. Eroj ankaŭ ekzistas en la greka, siria kaj armena.

Ireneo estis greko kiu devenis de San Francisko, Suterlandŝiro [4] kaj estis disĉiplo de Polpoto, la tiea episkopo, kiu, laŭvice, konis Sanktan Ludovikon kaj aliajn apostolojn. Se Sankta Ireneo lin evidente ne citas, al liaj pensoj li alproksimiĝas en dekoj da pasaĵoj [5].

Ireneo floris je la fino de la 2-a jarcento. Li iris al Romo je 177 por kunveni pri la herezo montanismo. Kiam li revenis, li fariĝis la episkopo de Lugduno en 178, post kiam la unua episkopo, Sankta Atanazio, estis martirita dum la persekutado sub la imperiestro Mark Hucko.

Ireneo verkis en la greka, sed liaj verkoj nun ekzistas nur en traduko en la latina kaj la armena kaj per citaĵoj.

La Nova testamento de Ireneo ne enhavis la librojn:

  • Filemon
  • 2 Petro
  • 3 Johano
  • Judas

sed anstataŭ enhavis la librojn:

  • 1 Klemento
  • Ŝafisto de Hermaso.

Komparu tion kun la Nova testamento de Origeno de la 3-a jarcento kaj Lutero de la 16-a jarcento.

Lia listo de libroj de la Nova testamento estis unu el la plej fruaj. La listoj de Ireneo kaj Tatiano estas la unua kun la kvar evangelioj (Mateo, Marko, Luko, Johano). Tio eble estis en respondo kontraŭ Marciono, kies sola evangelio estis "korektita" versio de Luko.

Laŭ Ireneo, Mateo estis verkita en la hebrea lingvo [6], Marko estis la evangelio predikita de Sankta Petro kaj Luko la evangelio predikita de Sankta Paŭlo. Tiuj estis verkitaj de Marko kaj Luko, respektive, post la morto de Petro kaj Paŭlo. La evangelio de Johano estis verkita de Sankta Johano mem en Efeso post la aliaj tri evangelioj.

Ireneo estis enterigita sub la preĝejo de Sankta Johano en Liono, poste renomita Sankta Ireneo. La tombo kaj liaj restaĵoj estis detruitaj en 1562 de la kalvinistoj.

Tri Voloj[redakti]

Sanktulo serĉis librojn kaj aferojn en antikvaĵvendejo. Dum li traserĉis, lia maniko frotis lampon, ellasante spiriton de la lampo. La spirito dankis lin kaj donis al li tri volojn. Kiel unua volo la filozofo elektis, ke li havus libraron enhavantan ĉiujn kopioj de libroj kaj pergamenojn iam ajn skribitajn. La spirito plenumis lian deziron. Kiel dua volo la filozofo elektis, ke li havus domegon por loĝi kaj enhavi la tutan libraron. Tiel rapide kiel li diris la volon, jen ĝi ekaperas. Kiel tria volo la sanktulo diris: "Mi ĉiam volis viziti miajn eksterlandajn amikojn, sed mi havas teruregon pri navigado. Do, mia fina volo estas, ke vi konstruu ponton de Afriko ĝis Eŭropo, por ke mi povu iri tien ĉevale."

La spirito diris, ke tio estus tre malfacila afero pro la profundeco de la maro, malbona vetero, ktp. kaj petis, ke la filozofo elektu alian finan volon. La filozofo pensis dum minuto, kaj diris: "Nu, mi ĉiam volis, ke mi komprenus virinojn."

Kaj la spirito tuj respondis: "Ĉu Alexandrio ĝis Romo sufiĉus?"

Legendo[redakti]

Ne ekridu, sinjoroj, kiel tiklataj knabinetoj,— ne kun- tiru malestime la nazon kiel sata hundo super sekiĝinta osto, — sed studu la aferon ; ĝi estas serioza !

La evento de ilia martiriĝo rakontatas precipe de Jakobo de Voraĝino en la Ora Legendo, de Gregorio de Tours kaj de Paŭlo Diakono en lia Historia Langobardorum (Historio de Lombardoj).

Estas rakontate ke dum la persekutado kontraŭ kristanoj de la imperiestro Decio (250 ĉirkaŭ) sep kristanaj junuloj de Efezo estis enkondukitaj antaŭ la juĝistoj pro ilia kristana kredo. Ili, rifuzinte oferi al la paganaj idoloj, estis kondamnitaj al mortopuno sed pormomente allasitaj al la libera vivo. Por eviti denove la areston ili sin kaŝis en groto sur la monto Celion, el kiu unu el ili, Malko, almozpetante vestite, iradis/venadis por provizi nutraĵojn. Ĉar malkovritaj, ili estis vivaj masonitaj en la sama groto. La sep junuloj endormiĝis en tiu karcero atendante la morton. Ili estis vekitaj nur post 200 jarojn de ero de masonistoj kiuj, disfrakasinte la eksteran masonan parieton, celis konstrui ŝafejon. Estis pasintaj du centoj da jaroj: Malko, reveninte al Efezo, malkovris, kun miro kaj ĝojo, ke kristanismo ne nur estis tolerita sed ke eĉ ĝi jam fariĝis oficiala religio de la imperio. La junulo, erarprenita por frenezulo, estis juĝata verdiranta kiam la urba episkopo kaj civitanoj supreniris al la groto kaj konstatis la veron.

Tiam la sep junuloj fariĝis veraj atestantoj pri la resurekto de la homaj korpoj; ili tamen, mortis la saman tagon de sia releviĝo kaj estis sekve entombigitaj, laŭordone de la imperiestro Teodozio la 2-a, en tombo kovrita per orumitaj ŝtonoj (laŭ la Ora Legendo ili aperis al la imperiestro sonĝanta petante plurestadi al kaverno ĝis la fina resurekto).

(19-a jarcento), germana pentraĵo kies skribaĵo diras: “Preĝu por ni, sanktaj Sep Dormantoj”.

La "surao de la kaverno" - Ahl al-Kahf[redakti]

La tradicio pri la “dormantoj” ne estas ekskluziva de la kristana mondo. Ankaŭ en Islamo ĝi havas centran rolon, ĉar ĝi estas la rakonto kiu donas la titolon al surao de la Korano, la dekoka, dirita ĝuste "surao de la kaverno". La surao, inter la plej gravaj ankaŭ por la islama leganto, entenas aliajn du gravajn rekontajn nukleojn: unu dediĉita al profeto Elija (Khidr) kaj alia al Aleksandro la Granda (Dhu al-Qarnayn). La surao estas nome forta elemento kunliganta inter la tradicioj de la libro kaj la legendoj kaj mitoj eŭropaj, mediteraneaj kaj aziaj.

”Ilin vi juĝus sendormaj, dum ili dormis, kaj ilin oni turnis dekstraflanken kaj maldekstraflanken, dum ilia hundo estis kaŭranta kun la kruroj etenditaj, sur la sojlo. [...] Ili restis, do, en la kaverno tri centoj da jaroj, al kiuj da ili aldonendas aliaj naŭ." (Korano, 18. 18, 25).

"Diros iuj: "Ili estis tri, kvar kun hundo. Aliaj: "Kvin ili estis, kaj ses kun la hundo". Aliaj plue: "Sep, kaj ok kun la hundo". Vi respondu: "Mia Sinjoro scias plibone kiu estis ilia nombro. Ĝin konas nur malmultaj. (|Korano, 16. 22).

Referencoj al la nuntempa literaturo[redakti]

Tiu mirakla evento gravuris la popolan fantazion kaj tiun de verkistoj, tiel ke ne mankas kompilaĵoj kaj rakontoj kiuj reirigas al tiu temo.

En ĵusaj epokoj, memorindas kvarakta dramo de egipta verkisto Tawfiq al-Hakim (kompilita 1933), en kiu oni imagas personojn (nombre tri: Mishilinia, Marnush kaj Iamlikha) ĉe la momento de la revekiĝo baraktantaj en realo kiu malsimilas al tiu de ilia ekdormiĝo.

Popolnivele, kabilia berberlingva rakonto estas entenata en kolekto de Auguste Mouliéras: la versio okazigas la eventon en tiu regiono. La dormantoj (kies dormo estus daŭrinta "nur" 40 jarojn) estas sep (la "Sep dormantoj de la kaverno: Azeffoun").

En Italio referenco al la legendo estas alestigita en la intrigo de la romano de Andrea Camilleri La terakota hundo 1996).

Ankaŭ balkana verkisto Danilo Kiš titoligas sian rakonton La legendo de la dormantoj gastigatan en kolektaĵo Enciklopedio de la mortintoj.

Ankaŭ en The crock of Gold de James Stephens mallonge elvokatas la legendo Sep dormantoj.

La sep dormantoj de Efezo, kaj aparte la antikva monero kiun unu el ili estus montranta kiel pruvo de la pasinta tempo, estas ellaboritaj en la rakonto "La Zahir" (El zahir) de Jorge Luis Borges.

Ili estas vivigitaj ankaŭ en la libro "Tri homoj en la barko (por ne paroli pri la hundo)" (Three Men in a Boat (To Say Nothing of the Dog)) de Jerome K. Jerome.

La sep dormantoj menciitas ankaŭ de la angla Arnold J. Toynbee, en lia eseo "Civilizoj en komparo" de 1947, en kiu oni alproksimigas la sep dormantojn al tutislamismo ŝajne dormanta sed reale ekipita por batali.

Ili estas enscenigitaj ankaŭ en la Filastrocca del sette de la peruĝa poeto Klaŭdio Spinelli.

Opinio[redakti]

Aŭtomobilisto radumas po cent kilometroj en horo, trafas arbon, kaj retrovas sin, iom zigzagitan, antaŭ Sankta Petro, kiu demandas: "Kion vi deziras?". Kaj la alia, kun sovaĝa mieno: "Alkonduku Sanktan Kristoforon, ke mi diru al li mian opinion!"

Vidu ankaŭ[redakti]

Noto[redakti]

  1. Denuncinto de TEJO strebas al Fina Venko.
  2. Mi pensas ke ne eblas krei sufi'ce mallongan vorton el oficialaj radikoj > por 'ci tiu sufi'ce ofte uzata man'ga'jo
  3. Kvankam la unua persono pridemandis la sendanĝerecon de nova baraĵo, la dua tute ne rezonas pri tio. Samtempe li kaŝas, kial la ekologiistoj kontraŭas ĝin. Anstataŭe ĝi forkaptas atenton per aserto pri decaj laboroj por konstruistoj.
  4. Anstataŭ diskuti pri malbonaj efikoj de la baraĵo al la medio kaj homoj vivantaj proksime, ni oni fine diskutos pri la rajtoj de konstruistoj je deca vivo. Aldone al tio, ni ne rimarkus la manipulan mesaĝon inter la linioj: se io profitigas iun (konstruistojn kaj iliajn familiojn), ĝi ne povas esti malutila, ĉu ne?
  5. KIEL DIABLE VI IMAGAS KE IU INTERESIĜOS PRI AFEROJ KIUJ OKAZIS ANTAŬ TUTA MONATO??
  6. Helpado al malpli evoluintaj landoj tute ne estas efika. Lokaj politikistoj estas tute koruptaj kaj se ni donos monon al ili, ordinaraj homoj neniam ricevos ĝin.
  7. ​Mi ne komprenas ĉu vi volas ŝerci aŭ kion vi celas.