Sankta Veronika

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Vero.jpg

Veronika estas latinigita versio de la origine grekdevena virina nomo Βερενίκη, Berenikē, signifanta alportanto de venko.

Al la nomo estas ligita, ke laŭ apokrifa skribo, Veronika estis nomo de tiu virino, kiu dum la pasiono transdonis tukon al Jesuo, laŭlegende ŝian vualon, por forviŝi de lia vizaĝo sangon kaj ŝviton, kaj laŭ mezepoka legendo (kompreneble, oni ne estas devigita sekvi sklave la latinan, tamen oni ne povas ignori ĝin) en la ŝtofo videbliĝis liaj vizaĝaj trajtoj. Same laŭlegende, Veronika suferis de hemoroido kaj en la momento, kiam ŝi tuŝis Jesuon, ŝi saniĝis. Pro la mezepoka legendo, la momento kiam Veronika per tuko viŝas la vizaĝon de Jesuo iĝis parto de la preĝaro Via patrino kaj de multaj bildigoj pri la vojo de Jesuo al sia krucumo. La nova testamento ne mencias ŝin.

Vidu ankaŭ[redakti]