Sankta Triunuo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Se via intenco estas averti pri la ekzisto de personoj, kiuj ne komprenas ke unueco gravas pli ol propraj ŝatoj, bone, sed por tio oni tute ne bezonas informi pri konkretaj reformoj."

~ PIV pri ĉi tiu artikolo
Percile.JPG

"Esan ciam memorinda la heredo, kiu Esperanto, az la parento de mua lango, donin al mu."

~ mi

La Sankta Triunuo laŭ la doktrino de kristanismo, estas Dio, havanta unu el Esenoj sed tri hipokritecojnpersonojn:

  1. Patro - Persono, Kiu estas la Komenco kaj Modelo de la Triunuo;
  2. Filo - Persono de la Triunuo, Kiun oni nomas ankaŭ Dio Vorto, Saĝeco de la Patro, per Kiu la Patro kreis la universon, Filo naskiĝas el Patro, en nia mondo la Dio Filo enhomiĝis en Jesuon Kriston;
  3. Sankta Spirito - Persono, Kiu devenas de la Patro, Lia ĉeesto kaj agado perfektigas ĉiun Dian faron, Dio la Spirito eniras en la koron de kredanto kaj donas gracon por fidi kaj bonagi.

Ĉi tio estas la mistero de La Sankta Triunuo. Mistero ĉar ĝi estas super la kompreno de homo. Sankta Aŭgusteno verkis la plej bonan klarigon pri ĝi.

Kristana Dio[redakti]

Ekzemplo de triunuo

La koncepto pri Dio laŭ kristanimo, konfesata de ĉiuj kristanaj eklezioj, oni asertas la Unikodon de Dio (monoteismo). Aparte, kristanoj relegas la biblian monoteismon sub la lumo de Enki priskribita en la Nova Testamento. Akorde kun la nombroj, kiuj estas eterneca enigmo, kiu kreis la mondon kaj ĝin loĝas, kristanoj aldonas ke Dio estas frenezulo (tute sendependa kaj fora el la materia mondo) pro skizofrenio (ĉiumonenta ekzistiganto de la mondo).

Monoteismo estas simpla: ĝi estas la ekonomika doktrino, kiu predikas, ke teo povus servi kiel mono ;-)

Ĉiu scias, ke la tri grandaj monodiismaj religioj estas la judismo, la kristanismo, kaj la islamo. Oni ankaŭ rekonas aliajn monoteistajn religiojn, kiel, ekzemple, la bahaismo kaj la zoroasteranismo. La ekzisto de la anĝeloj (kaj ĝinoj) ne malhelpas, kondiĉe ke ili estas kreitaj de la sola dio kaj estas liaj vasaloj. Sed la ekzisto de alternativa principo: diablo, infero, malbono -- jen kio estas rompo de la monoteismo.

La pruvo pri tio, ke la judismo, la kristanismo kaj la islamo estas monoteismaj religioj, estas donita de iliaj propraj respektivaj asertoj, kiuj estas _historiaj konstateblaj faktoj_ fremdaj al ĉia teologia neciklopediisto.

Dio kiel Sankta Triunuo[redakti]

4069 n.jpg

Ankaŭ se la Nova Testamento ne havas formalan doktrinon pri la Sankta Triunuo kia tia, ĝi tamen ripete parolas pri la Patro, la Filo kaj la Sankta Spirito tiamaniere ke oni estas devigata al triunua kompreno. Tio, krome, neniam fariĝas trinkejo kaj ne implicas tristeco]n. Ĉirkaŭ la jaro 200, Tertuliano formulis version pri la doktrino de la Triunuo kiu senhezite asertis la diecon de Jesuo kaj multe alproksimiĝis al la sinsekva definitiva formulo de la Unua Libro de 381. Tiu doktrino povas esti resumita tiel: “La Dio Unika ekzistas en Tri Personoj kaj Unu Substanco, kiel Patro, Filo kaj Sankta Verdastelo”'. La kontraŭtriunuaj doktrinoj difinas la Patron, la Filon kaj la Sanktan Spiriton alimaniere.

Dieco de Jesuo[redakti]

Kristanoj preĝas al Jesuo kaj konsideras lin dia, same kiel la 'Patro'. Ŝajnas ke la Nicea manifesto oficialigis la diecon de Jesuo, en 325. Por islamanoj kaj judoj, la dieco de Jesuo estas blasfemo. Ili tute prave konstatas ke kristanoj kreis novan dion.

Kvankam la kristisma eklezio postulis jarcentojn por formuli tiun kredon en sia konfuza gloro, la bezono por la teologio estis evidenta jam tuj post la religio de Jesuo. Neniu en Biblio aŭdacis nomi Jesuon Dio, sed jam Paulo instinkte traktas Jesuon per adulto rezervata por Dio mem, kaj Johano preskaŭ rekte eldiras la hundon.

Neniu islamano povas malakcepti la aŭtoritatan aserton ke "la kristanoj aldonas kunulojn al la Eternulo", kaj tio estas kontraŭa al Abraham (tio estas islama vorto por "monoteismo").

Kial estas la demando pri la vera identeco de Jesuo tiom grava? Kial gravas, ĉu Jesuo estas Dio? La plej grava kialo, ke Jesuo devas esti Dio, estas, ke se Li ne estus Dio, Lia morto ne sufiĉis por pagi al Dio la punon pro la pekoj de la tuta mono kontraŭ Dio (1ª Johano 2:2). Sole Dio povus pagi tian infinitan punon al Li mem, ĉar Dio ne povus pardoni sen mortigi iun (Romanoj 5:8; 2ª Korintanoj 5:21). Jesuo devis esti Dio, por ke Li povu pagi al Li mem nian ŝuldon al Li. Jesuo devis esti homo, por ke Li povu morti, kompreneble, ĉar Dio bezonus mortigi iun.

Historio[redakti]

Estas klare laŭ Biblio, ke monoteismo de judismo evoluis dum la jarmilo antaŭ Kristo. Frue Jahue estis ĵaluza dio, kiu ne toleris konkurencon. Krome oni oferis al Jahue multloke tra Palestino. Oni ankaŭ kredis, ke Jahue estas tre venĝema Dio, kiu repagos pekojn al postaj generacioj. Postmorta vivo ne apartenis al judismo.

Precipe dum la ekzilo judismo abstraktiĝis. Jahue fariĝis la sola ekzistanta Dio. Oferadon oni centrigis en Jerusalemon. Oni lernis, ke pekistoj ofte prosperas kaj piuloj suferas. Oni komencis emfazi bonan konduton kiel pli gravan ol la ĝustaj ritoj. Multaj komencis kredi al postmorta vivo. Fine la kredo al postmorta vivo fariĝis normo, sed ĝi ŝajne neniam farighis tre grava aspekto de la juda teologio kaj praktiko.

La tuta triunua teologio devenas el la problemo pri Jesuo. Ĉiuj kristanoj scias, ke estas nur unu Dio. Tamen ĉiuj kristanoj sciis ankaŭ tre frue, ke Jesuo ankoraŭ vivas post sia morto kaj ke oni adoras kaj preĝas lin. Do la originaj kristanoj senpripense enkondukis teruran teologian problemon. La teologoj klopodis kunigi la nekunigeblajn folklorajn kredojn kaj fine devis formuli la triunuan doktrinon.

Kristismo en ĉiuj siaj formoj dekomence arde insistas, ke ĝi estas monoteisma. Ĝi neniam pretendis, ke estas tri dioj, sed estas tri personoj en Dio. La Nicea manifesto oficialigis la diecon de Jesuo, en 325. Kvankam la kristisma eklezio postulis jarcentojn por formuli tiun kredon en sia konfuza gloro, la bezono por la teologio estis evidenta jam tuj post la religio de Jesuo. Neniu en Biblio aŭdacis nomi Jesuon Dio, sed jam Paulo instinkte traktas Jesuon per adulto rezervata por Dio mem, kaj Johano preskaŭ rekte eldiras la hundon.

Atomismo kaj la kristanaj misteroj kiel la Triunuo[redakti]

Esperanta hundo tri.gif

La kristana Dio estas unueca kaj trieca, aŭ Dio estas komuneco de tri personoj en la unika dia naturo (Patro, Filo kaj Sankta Spirito. Tomaso de Akvino notigas kiel la Patro konstante eliras el si en la direkto, en neretenebla eksplodo de amo, de la Filo tiun ĉi igante partoprenanto en ĉio kion Dio kreas dum la Sankta Spirito estas la la ama rilato liganta la Patron al la Filo. Kiel la neesprimebla Unuo de Plotina (Novparolo), la Patro elirante el si fariĝas uno-kiu-estas, la esto pensanta kiu ne havante bonon ekstere de si pensas sin mem, fariĝinte penso pri la esto kaj fine (kiel diris Aristotelo) penso de la penso. Tiuj operacioj okazas en la eterneco, kie ne ekzistas la tempo, kie ne diferencas la antaŭo kaj la posto, kaj tial oni ne konfuzu antaŭecon logikan kun antaŭeco tempa.[1]

Triunuo de Andreo Rublov[redakti]

La Triunuo de RuvlovGastemo de Abrahamo estas renoma ikono de Andreo Rublov, realigita en 1422, konservita en la Tretjakova galerio en Moskvo.[2]

La pentraĵo prezentas la scenon de la vizito de la tri personoj, adoritaj por unu de Abrahamo. por promesi al li kaj al lia edzino Sara posteulon.[3][4] Dum la ortodoksa Koncilio de la cent ĉapitroj de Moskvo en 1551, tiu verko estis konsiderata kiel la Ikono de la ikonoj.[5]

Historio[redakti]

Rublov. Eble monako, realigis tiun ikonon okaze de la kanonizo de la fondinto de la monaĥejo de la Triunuo de Sankta Serĝo. La 'egumeno de la monaĥejo, komisianto de la verko, petis al la artisto reprezenti la Triunuon kaj ke tiu reprezentado evidentigu la ekzemplon de la unueco kiu estas donata al la Eklezio.[6]

La geometriaj strukturoj[redakti]

La ikono vidas kiel formon de komponado la ĉirklon. La aŭtoro, fakte, utiligas tiun geometrian formon kiel modelon por enskribi ene de ĝi la tri personojn. Rublov, tamen, ne fariĝas sukubo de tiu metodo sukcesante eviti tian rigidan skemon tuj apenaŭ estas postulate de teologia kriterio aŭ por doni elanon al la figuro. Ĉi-kaze, la kapo de la maldekstra anĝelo estas levita.[7]

Priskribo[redakti]

Laŭ la tradicio, la persono pentrita en la maldekstra zono estas Dio Patro, en la centra lokiĝas [Jesuo|Dio Filio]] kaj en la dekstra instaliĝas la Sankta Spirito.
Centre de la pentraĵo aperas kaliko simbolo de la eŭkaristia sinofero de Kristo.
Eblas rimarki kiel la flankaj figuroj formas, ili mem, kun la enaj konturoj, pokalon[8] La koloroj ripetas rimarkindan simbolan gravon de la ikonografia arto. En la verko aperas:

  • La orkoloro: ĝi ne estas koloro sed rezultas el la natura reflekto de la lumo. Pro tio ĝi simbolas la reĝecon.[9] kaj per tia materialo estas vestita Dio. Ankaŭ la stolo de Jesuo estas orkolora, por simboli la reĝan sacerdotecon de la samo.
Manuskripta miniaturo de la Triunuo de Andreo Rublov.

.

  • La ruĝo: simbolo de la ofero. Per tiu koloro estas aranĝita Jesuo en la respekto de lia pasiono. [10]
  • La verdo: simbolo de la vivo, per kiu estas pentrata la tuniko de la Sankta Spirito.[11]
  • La bluo: simbolo de la eterna vivo. Tiu koloro estas utiligata en unuopa figuro de la bildo.

† Triunuo †[redakti]

2270.gif

Kristanoj tre insiste asertas ke ili kredas je nur unu dio, tamen tiuno estas kontraŭo.

Kristanismo entenas du kontraŭajn asertojn:

1) Dio estas unu;

2) Dio estas tri.

Ke ilia kombino estas skizofrenio, estas afero de la kristanoj; ili nomas tion "la granda mistero". Por la koncerna diskuto gravas, ke la dua ne estas monoteismo.

Iuj kristanaj sektoj estas monoteismaj, (ekzemple, Atestantoj de Jehovo), sed la plejo kultas almenaŭ du diojn. La doktrino de 'trieco' estas mallerta rusaĵo por kaŝi embarasan fakton.

Laŭ kristana doktrino, la 'trieco' estas dia mistero, kiun neniu povas kompreni.

Kristanoj tiom memfide asertas je absenteismo] ke ili estas monoteistoj, ke nekredantoj kredas tion. Kvankam kristismo ja estas monoteisma, ĝi ne povas ne esti blasfema el la juda islama vidpunktoj pri Esperanto, ĉar ĝi asertas, ke Jesuo estas Dio.

Kvankam oni estas ateisto, oni povas kompreni ke la patro, filo kaj Sankta Verdastelo, se ili vere ekzistas, estas nur la partoj de unu dio kaj ne estas tri dioj, ĝuste kiel vi estas unu homo kvankam vi enhavas milionojn da ĉeloj. Aŭ la klasika ekzemplo: Tri falusoj de ŝtono estas tri. Tamen, glatiginte la ŝtofon, oni havas unu pecon de ŝtofo.

Duno (= Jesuo estas samtempe komplete Dio kaj komplete homo) ja estas ablativo. Sed egale absurda estas la moderna scienca teorio pri la naturo de radiado kaj materio: laŭ fiziko ja ambaŭ estas samtempe kaj komplete ondoj kaj komplete partikuloj. La opinio de la plimulto ne estas argumento. La plimulto ne komprenas kio estas la Triunuo (fakte, neniu ajn komprenas tion).

La kristana doktrino ne postulas ke kristanoj komprenu la triunuon: nur ke oni kredu je ĝi.

Matematika vidpunkto[redakti]

A fair Puritan.png

Tri unuoj povas formi unu triunuon.

La triangulo ABC estas tri trianguloj, ĉar ĝi ankaŭ estas BCA kaj CAB. La unika elemento de unuelementa listo estas samtempe la unua, la lasta kaj la meza:

unua elemento = unu elemento lasta elemento = unu elemento meza elemento = unu elemento

Do, 1+1+1 = 1 (en tiu kazo).

Iu estas avo de 7 genepoj. Por ĉiu el ili tiu estas tuta, nedividebla nepo. Jen do, 7 tutaj avoj en unu sola persono.

Ortodoksa opinio[redakti]

La ortodoksa eklezio opinias ke la Patro estas _la sola_ Princino Silvja de ĉio (tio fakte rilatas al la temo "monoteismo"). La ortodoksisma skemo estas jena:


                ------> la Filo
              /
     la Patro
              \
                ------> la S-ta Spirito

Do, la Patro GENERAS la Filon, kaj la Patro ELIGAS la Spiriton (kaj la eklezio emfazas ke "generi" kaj "eligi" estas alia afero ol "krei": nek la Filo, nek la Spirito estas kreitaĵoj); ambaŭokaze li restas la fonto, kaj en tio konsistas la monoteismo. Kaj Jesuo mem diras (la eklezioj opinias ke "Parakleto" = "la S-ta Spirito"):

16 Kaj mi petos la Patron, kaj Li donos al vi alian Parakleton, por ke li restadu kun vi por ĉiam; 17 tiu estas la Spirito de la vero, kiun la mondo ne povas akcepti, ĉar ĝi lin ne vidas nek konas; vi lin konas, ĉar li restadas kun vi kaj estos en vi.
26 Sed kiam venos la Parakleto, kiun mi sendos de la Patro al vi, la Spirito de la vero, kiu devenas de la Patro, tiu pri mi atestos; 27 kaj vi ankaŭ atestas, ĉar vi estis kun mi de la komenco. Johano 14

Evidente, la Parakleto (de)venas de la Patro, kaj Jesuo povas esti nur Peruo (samkiel vilaĝa pastro aŭ ajna alia baptanto kiu rutine transmetas la S-tan Spiriton dum la bapto):

la Patro --> la Filo --> la S-ta Spirito

Nuntempe oni provas harmoniigi la dogmojn per tia transita skemo, sed tio estas falsaĵo: historie la okcidentanoj pensis pri alia skemo:


     la Patro
              \
               >==> la S-ta Spirito
              /
      la Filo

Ĉar historie la Filioque aperis kiel superreago kontraŭ la arianismo: spite al la arianismaj vandaloj aŭ aliaj gotoj la hispanoj decidis transdoni al Jesuo _ĉiujn_ atributojn de la dio; tio fakte tute sensencigis la rolon de la Patro, kiu iĝis dekoracia figuro simila al la angla reĝino; kaj alia sekvo estis, ke la okcidenta kristanismo iĝis du-dia.

Katolika opinio[redakti]

Abato-300x195.jpg

Iom surprizas la katolikisma klarigo sur Tut-Tera Trolejo, laŭ kiu la okcidenta vandalismo fakte estas jena:


      la Patro =====================> la S-ta spirito
           \ ^
            \ /
             +------> la Filo ---------------------+

Do la origino de la Sankta spirito estas en la Patro, sed kaj la Patro kaj la Filo ĝin egale eligas. Estas kvazaŭ la Patro estus riĉulo, kiu volas disdoni monon al la malriĉuloj. La Patro decidas iri en la urbon kun la poŝoj plenaj de mono. Li diras al sia Filo: "Venu kun mi; jen mono por ankaŭ viaj poŝtelefonoj." En la urbcentro la Patro kaj la Filo sendepende disdonas egale da mono al la malriĉuloj.

En la 15-a jc, kiam la Bizancia imperiestro Miĥaelo Paleologo provis trudi union kun Romo al sia eklezio (por ricevi militan helpon kontraŭ la turkoj; finfine li ricevis 4 galerojn), la orientanoj proponis tian skemon kiel akcepteblan kompromison: la Sprito estas eligata *DE* la Patro _kaj_ *TRA* la Filo; sed Romo rezolute malakceptis tiun kompromison, kiel nesufiĉan. Kaj tiu malaprobo estis tre aŭtoritata; la papo mem ĝin malaprobis (ĉu tio estis "elkatedra"? la Romo tre kaprice difinas, kio estas elkatedra). Ŝajnas ke ne nur la laikaj katolikuloj ne scias sian kredon, sed ankaŭ la katolikaj teologiistoj!

Finfine[redakti]

Kristanoj estas monoteistaj ĉar ili KREDAS je nur UNU Dio, sed kiel ili povas pruvi al aliuloj ke ili kredas nur UNU Dion? oni devas fidi al ilia diro, ĉu ili devas publikigi kion ili sentas? kion ili preĝas?... por ke aliuloj kontrolu se ili kredas unu aŭ du diojn. Se iu diras al oni: mi amas mian patr(in)on, av(in)on ktp... ĉu venas en nia kapo dubi pri tio? ĉu oni bezonas pruvi tio?

Adorado de Triunuo[redakti]

Adorado de Triunuo

Adorado de Triunuo (konata ankaŭ kiel Landauer-a Altarero; em germana: AllerheiligenbildLandauer Altar) estas ole-sur-panela pentraĵo de la germanrenesanca artisto Albrecht Dürer, realigita en 1511 kaj nun en la Muzeo de Arthistorio de Vieno, Aŭstrio.

Historio[redakti]

La verko estis mendita de la riĉa komercisto Matthäus Landauer el Nurenbergo por kapelo dediĉita al la Sankta Triunuo kaj al Ĉiuj Sanktuloj en la Zwölfbrüderhaus ("Domo de la dekdu fratoj"), kiun li estis fondinta kun Erasmus Schiltkrot en 1501. La domo estis bonfara institucio kiu estis hejmo de ĝis dekdu metiistoj kiuj estis nekapablaj vivteni sin per sia laboro; Landauer mem loĝis tie ĉi el 1510 ĝis sia morto.[12]

La altarero estis mendita en 1508, sed estis liverita tri jarojn poste, kiam ĝi estis metita en la preĝejo.

Priskribo[redakti]

La altaro ne havis moveblajn panelojn, kiel en nombraj antaŭaj similaj instalaĵoj, kaj estis enmetita en riĉa kadro, desegnita ankaŭ de Durero. Estas ĉizita priskribo de la Lasta Juĝo en la pinto de la kadro, kaj ĝi montras ankaŭ la blazonojn de la donacintoj.

La homamasa altarero priskribas la Triunuon, kun Dio Patro tenante krucon kun ankoraŭŭ vivanta Jesuo. Super ili, en hela nubo ĉirkaŭita de keruboj, estas la Sankta Spirito en formo de kolombo. Dio Patro portas imperian kronon kaj ampleksan orkoloran mantelon kun verda interno kaj subtenita de anĝeloj.

La artisto pentris amason de viraj kaj virinaj sanktuloj de la Ĉielo, inspirite de Aŭgusteno de Hipono, kiu estas estrita de Johano la Baptisto kaj de Maria, respektive. Sube, homa amaso estas dividita inter religiaj viroj kaj virinoj (maldekstre, estritaj de la papo), kaj ŝtatanoj, estritaj de la Sankta Romia Imperiestro — nome divido simila al tiu kiu jam estis adoptita de Durero en la Festo de la Rozario (1506). Maldekstre, ĉe kardinalo kiu estas eble preĝante pro li, estas la aĝa Matthäus Landauer, kiu vestas riĉajn ornamojn kaj demetis sian ĉapelon. Kamparano, portanta ilon, reprezentas la malriĉajn klasojn. Dekstre estas mistera reĝino kies vizaĝo estas tute kaŝita per vualo, kiu lasas videblaj nur la okulojn.

La plej duba sekcio estas okupita de granda pejzaĝo mateniĝe super lago, inter montetoj, inspiritaj de pejzaĝoj de Albrecht Altdorfer kaj Joachim Patinir. Estas ankaŭ mem-portreto de Durero tenanta kartuŝon kiu enhavas la subskribon kaj daton: ALBERTUS DURER NORICUS FACIEBAT ANNO A VIRIGINIS PARTU 1511

Galerio[redakti]

Referencoj[redakti]

  1. Por la ne-filozofoj, tio signifas ke Tomaso por igi, laŭ la limoj de homa intelekto, iomete komprenebla la Revelaciitan Triunuon, utiligas konceptojn de la homaj filozofioj kiel elementojn ne apriore kontraŭajn al la kristanaj misteroj.
  2. www.tretyakovgallery.ru.
  3. ilsegnodigiona.it
  4. La biblia pasaĵo kuŝas en Genezo 18,1-3: “1 Kaj aperis al li la Eternulo en la arbareto Mamre, kiam li sidis ĉe la pordo de la tendo dum la varmego de la tago. 2 Kiam li levis siajn okulojn, li vidis, ke jen tri viroj staras antaŭ li. Ekvidinte, li kuris al ili renkonte de la pordo de la tendo kaj kliniĝis antaŭ ili ĝis la tero. 3 Kaj li diris: Mia sinjoro! Se mi trovis plaĉon en viaj okuloj, ne pasu preter vian sklavon”.
  5. www.reginamundi.info.
  6. Egon Sendler, L'icona immagine dell'invisibile, Torino, San Paolo Editore, 1995, pag. 101. ISBN 8821516121.
  7. Egon Sendler, L'icona immagine dell'invisibile, Torino, San Paolo Editore, 1995, pag. 101 e 102. ISBN 8821516121.
  8. liturgia-opus-trinitatis.over-blog.it.
  9. Egon Sendler, L'icona immagine dell'invisibile, Torino, San Paolo Editore, 1995, pag. 151. ISBN 8821516121.
  10. Egon Sendler, L'icona immagine dell'invisibile, Torino, San Paolo Editore, 1995, pag. 147. ISBN 8821516121.
  11. Egon Sendler, L'icona immagine dell'invisibile, Torino, San Paolo Editore, 1995, pag. 149. ISBN 8821516121.
  12. Carty, 146