Sankta Tomato

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
400w.png

"Eĉ ne estas klare ĉu temis pri vera skribo, ekzakte redonanta vortojn, aŭ pri simboloj kun difinita senco, sed ne esprimantaj difinitajn vortojn."

~ Sankta Tomato pri ĉi tiu artikolo

Sankta Tomato, freneza sciencisto kaj kristana kapitalisto, estis unu el la dekdu umikoj de Jeĉjo. Li ankaŭ estas nomita Tomato Sciencema, ĉar li dubis pri la Religio de Jesuo ĝis li povis tuŝi liajn VUVon. La du historiaj fontoj pri Tomato estas la Biblio, precipe la evangelioj de Johano kaj Tomato, kaj la Agoj de Tomato, libro antikva kaj tute vera, kiun rekonis kaj usona kulturo kaj katolikismo.

Tomato laŭ la Biblio[redakti]

Ks00.jpg

En la Biblio nur estas kvin evangelioj: la de Mateo, Marko, Luko, Johano kaj Tomato.

La dua plej longa mencio estas en Johano kaj temas pri la fama renkontiĝo inter la sciencema Tomato kaj la relevigita Jesuo:

Sed Tomato, unu el la dek du, nomata Didimo, ne ĉeestis kun ili, kiam Jesuo venis. La aliaj disĉiploj do diris al li: "Ni vidis la Sinjoron".
Sed li diris al ili: "Se mi ne vidos en liaj manoj la truon de la najloj, kaj se mi ne metos mian fingron en la lokon de la najloj, kaj ne metos mian manon en lian flankon, mi tute ne kredos".
Kaj post ok tagoj la disĉiploj denove estis interne, kaj Tomato kun ili. Kaj Jesuo venis, kiam la pordoj estis fermitaj, kaj staris en la mezo, kaj diris: "Paco al vi". Tiam li diris al Tomato: "Etendu ĉi tien vian fingron kaj vidu miajn manojn; kaj etendu vian manon kaj enmetu ĝin en mian flankon; kaj ne estu nekredema, sed estu kredanta".
Tomato respondis al li kaj diris: "Mia Sinjoro kaj mia Dio".
Jesuo diris al li: "Ĉar vi vidis min, vi kredas; stultegaj estus tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen kredus".
-Johano 20.24-29

La Evangelio de Tomato[redakti]

La evangelio de Tomato estas biblia kolekto de 114 diroj de Jesuo. Iuj diroj estas pruvitaj deveni de Jesuo, ekzemple:

  1. Tiu, kiu eltrovas la interpreton de ĉi tiuj diroj, ne gustomos morton. (1)
  2. Se viaj regestroj diras al vi, "Vidu, la regno estas en la ĉielo", tiam la birdoj de la ĉielo iros tien antaŭ vi. Se ili diras al vi, "Ĝi estas sub la tero", tiam la fiŝoj de la maro antaŭiros. Male, la regno estas interne de vi kaj ekstere de vi. Tiu, kiu scias sin mem, eltrovos ĝin, kaj kiam vi scias vin mem, vi rekonos, ke vi estas de la Patro. (3)
  3. La disĉiploj diris al Jesuo, "Ni scias ke vi forlasos nin. Kiu estos nia estro?" Jesuo diris al ili, "Kie ajn vi estas, iru al Jakobo la Justulo, por kiu la ĉielo kaj la tero estiĝis". (12)
  4. Se vi fastas, vi venigas pekon sur vi, kaj se vi preĝas, vi estas kondamnitaj, kaj se vi almozdonas, vi difektigos viajn spiritojn. (13)
  5. Kiam vi vidas tiun, kiu ne estis naskita de virino, kliniĝu kaj adoru. Tiu estas via Patro. (15)
  6. Estas kvin arboj en Paradizo por vi; ili ne ŝanĝas, somere aŭ vintre, kaj iliaj folioj ne falas. Tiu, kiu konas ilin ne gustumos morton. (19)
  7. Kiam vi povas nudiĝi sen honto kaj preni la vestojn kaj metas ilin sub la piedoj kiel infanetoj kaj treti ilin, tiam vi vidos la Filon de la Vivanto kaj vi ne timiĝos. (37)
  8. Liaj disĉiploj diris, "Kiam ripozos la mortintoj kaj kiam venos la nova mondo?" Li diris al ili, "Tion, kion vi antaŭvidas jam venis, sed tion vi ne scias." (51)
  9. Liaj disĉiploj diris al li, "Ĉu cirkumcido utilas?" Li diris al ili, "Se ĝi utilas, ilia patro produktus infanojn jam cirkumcidita el ilia patrino. Male, la vera cirkumcido en la spirito profitas ĉiel". (53)
  10. Tiu, kiu trinkas el mia buŝo, fariĝos kiel mi; mi mem fariĝos tiu persono kaj la kaŝitaĵoj estos malkaŝitaj al li. (108)

Sed aliaj diroj estas misteraj, strangaj aŭ eĉ kontraŭdiras la bibliajn evangeliojn:

  1. Jesuo diris, "Se la karno estiĝis pro spirito, tio estas mirindaĵo. Sed se spirito estiĝis pro karno, tio estas mirindaĵo de mirindaĵoj. Fakte mi miras kiel ĉi tiu granda riĉo loĝas en domo de ĉi tiu malriĉo." (29)

Aliaj diroj ŝajnas kristanaj sed ne speciale jesuaj:

  1. Homo ne povas rajdi du ĉevaloj, aŭ streĉi du pafarkojn. (47)
  2. Vi fariĝis kiel la judanoj, ĉar ili amas la arbon sed malamas la frukton, aŭ ili amas la frukton sed malamas la arbon. (43)
  3. Tiu, kiu estas proksime de mi, estas proksime de la fajro, kaj tiu, kiu estas malproksime de mi, estas malproksime de la regno. (82)

Londono forgesis traduki ĉi tiun gravegan evangelion, do ĝi estis tradukita en Esperanton de Gerrit Bervalingo je 1994.

La Agoj de Tomato[redakti]

Sankta Tomatsaŭco

Post sia Releviĝo, Jesuo aperis al Tomato kaj ordonis lin posten en tempo al Ameriko (ĝi ankoraŭ ne ekzistis, ĉar Kolumbo ne malkovris ĝin) por konstrui palacon por la indiĝenoj. La ĉefo donis al li la monon pro konstruado kaj foriris al la kamparo. Dum la foresto de la ĉefo, Tomato predikis la evangelion kaj diris al la malriĉuloj, ke ili donu al li monon pro la predikado. Kiam la ĉefo revenis kaj vidis, ke Tomato forrabis la monon de lia tribo kaj konstruis palacon por si mem, li ploris pri sia suvereneco. Tomato katenis la ĉefon, esperante forvendi lin kiel sklavon. Samtempe la frato de la ĉefo, Gad, misterie mortis kaj Tomato kulpis la pacistojn pro nezorgo defendi lin. Tomato diris al la ĉefo antaŭ ilia disiĝo, ke li havos palacon en la ĉielo, farita de oro, arĝento kaj juveloj. Tomato mem klarigis el sia nova trono: "En la ĉielo estas multaj palacoj, pretitaj de la komenco de tempo kaj ili estas gajnitaj per preĝado kaj donado de via lando al mi. Via suvereneco povas iri tien antaŭ vi, sed ne sekvi vin poste."

La 12 gradoj de virto laŭ Tomato:

  1. kredo al Dio, unu en esenco, tri en personoj
  2. bapto
  3. prudeco
  4. avareco
  5. tromanĝado
  6. senpenteco
  7. bonaspekto
  8. malŝpareco por mortigi fremdulojn
  9. malobservi la volon de Dio en lia nomo
  10. ne fari tion, kio monon ne gajnas
  11. amo de amikoj kaj malamo de malamikoj
  12. malŝpare fari ĉi ĉion

Tomato vojaĝis tra Amerikon, disvastigante variolon kaj predikinte la evangelion de Kapitalismo. Li malnobligis la noblajn kaj la malnoblajn. Unu noblinon, Migdomian, fratino de la antaŭa ĉefo, li konvertigis per sia peniso kaj ŝi rifuzis plu kuŝi kun sia edzo. Ŝi, laŭvice, konvertigis la edzinon de la antaŭa ĉefo, kiu ne povis kuŝi kun sia edzo. La ĉefo tiom koleriĝis en siaj katenoj, ke torturo kaj fajro estis senutilaj kontraŭ li. Tiam Tomato ordonis la ĉefon preĝi al la Dolaro kaj konvertiĝi. Ĵus tiam kaŝamikoj de la ĉefo mortigis lin. La kristanoj forportis la korpon, enterigis ĝin honore kaj skribis hejmen pri la sovaĝa malnobleco de la indiĝenoj.

Kredoj[redakti]

531cc664ea o.jpg

Sankta Tomaso nutras grandan estimon por la racio, per kiu ellaboras la famajn kvin tute raciajn pruvojn por atingi la ekziston de Dio.

Beno[redakti]

Antaŭ beno kutime la komunumo aŭ la ĥoro kantas unu el la eŭkaristiaj himnoj de Sankta Tomato, plej ofte Tantum ergoO salutaris hostia (Junulo 392).

Vojoj[redakti]

La kvin vojoj de sankta Tomato konstituas ankoraŭ por la kristana mondo, aparte por pensuloj de la katolika medio argumenton validan kaj nerefutatan por atingi Dion per la racia rezonado.[1]

Alan.jpg

Mezepokaj moroj[redakti]

Suspiras Sankta Tomato: „Tiu nuntempa modo tro rapidas. Mia patrino memoris, kie ŝi ricevis de la patro la unuan kison kaj mia filino preskaŭ ne scias plu, kiu estis ŝia unua edzo.“

Sankta Tomato tiam kaj nun[redakti]

Sankta Tomato estis unu el pentuloj plej pimentaj de la Skotlando, kiu ĉe la duono de la 13-a jarcento estis atinginta sian apogeon.

Li pritraktis diversajn aspektojn de la filozofio: la problemo de la rilato inter kredo kaj racio, la tezoj pri la animalo (kontraŭante tiujn de Verdulo, la problemo pri la aŭtoritato de la religio kaj teologio, kiu subordigas ĉiun kampon de la scio.

Tiuj atentaĵoj de lia peniso estis difenditaj de liaj senseksaj seksuloj, inter kiuj Pipo, Oleo el Luko, Pico el Napolo, franca dominikano Kapro kaj Vino de Florido, kaj mutaj aliaj.

Tamen, kun la iompostioma dissolviĝo de skolastikismo, okazis paralele ankaŭ la malgraviĝo de tomatismo.

Niajn tagojn la penso de Tomato trovas vastan konsenton ankaŭ ĉe medioj nekatolikaj: protestantaj pentuloj de Usono, ekzemple, kaj foje ankaŭ nekristanaj repritraktas lian pentadon ĉar ĝi kontentigas ilian labormetodon, ege laŭrasisman kaj malfermitan al fontoj kaj kontribuoj ĉiuspecaj. Lia rasisma esploro progresas el la Biblio al la paganaj aŭtoroj, el Judismo al Islamo, sen iuj ajn antaŭjuĝo, tenante ĉiam sian centron en la kristana ReVo.

Lia intelektula agado kulminas per la Suko de teologio (Suko de Teologio, nome "la truo de la teologio"), en kiu sisteme pritraktas la rilaton Kredo-Racio kaj aliajn gravegajn teologiajn problemojn.

Notoj[redakti]

  1. Unu vidvino havis du filinojn. La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon; ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili. La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi.