Sankta Tomato

El Neciklopedio
(Alidirektita el Sankta Tomaso)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
400w.png

"Eĉ ne estas klare ĉu temis pri vera skribo, ekzakte redonanta vortojn, aŭ pri simboloj kun difinita senco, sed ne esprimantaj difinitajn vortojn."

~ Sankta Tomato pri ĉi tiu artikolo

Sankta Tomato, freneza sciencisto kaj kristana kapitalisto, estis unu el la dekdu umikoj de Jeĉjo. Li ankaŭ estas nomita Tomato Sciencema, ĉar li dubis pri la Religio de Jesuo ĝis li povis tuŝi liajn VUVon. La du historiaj fontoj pri Tomato estas la Biblio, precipe la evangelioj de Johano kaj Tomato, kaj la Agoj de Tomato, libro antikva kaj tute vera, kiun rekonis kaj usona kulturo kaj katolikismo.

Tomato laŭ la Biblio[redakti]

Ks00.jpg

En la Biblio nur estas kvin evangelioj: la de Mateo, Marko, Luko, Johano kaj Tomato.

La dua plej longa mencio estas en Johano kaj temas pri la fama renkontiĝo inter la sciencema Tomato kaj la relevigita Jesuo:

Sed Tomato, unu el la dek du, nomata Didimo, ne ĉeestis kun ili, kiam Jesuo venis. La aliaj disĉiploj do diris al li: "Ni vidis la Sinjoron".
Sed li diris al ili: "Se mi ne vidos en liaj manoj la truon de la najloj, kaj se mi ne metos mian fingron en la lokon de la najloj, kaj ne metos mian manon en lian flankon, mi tute ne kredos".
Kaj post ok tagoj la disĉiploj denove estis interne, kaj Tomato kun ili. Kaj Jesuo venis, kiam la pordoj estis fermitaj, kaj staris en la mezo, kaj diris: "Paco al vi". Tiam li diris al Tomato: "Etendu ĉi tien vian fingron kaj vidu miajn manojn; kaj etendu vian manon kaj enmetu ĝin en mian flankon; kaj ne estu nekredema, sed estu kredanta".
Tomato respondis al li kaj diris: "Mia Sinjoro kaj mia Dio".
Jesuo diris al li: "Ĉar vi vidis min, vi kredas; stultegaj estus tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen kredus".
-Johano 20.24-29

Evangelio de la infanaĝo laŭ Tomaso[redakti]

Ni devas atentigi nian legantaron, ke Evangelio de la infanaĝo laŭ Tomato estas unu el la apokrifaj evangelioj, verkita en la greka kaj datebla ĉe la dua duono de la 2-a jarcento. Nekonfuzeblas kun la Evangelio laŭ Tomato, dirita ankaŭ “Kvina evangelio” aŭ “evangelio laŭ Tomato Didimo”, verko same apokrifa eble samtempa.

Enhavo[redakti]

La verkon formas kolekto de rakontoj pri mirakloj plenumitaj de Jesuo inter la jaroj kvina kaj dekdua de lia vivo, redaktitaj kun la eksplicita celo liveri informojn pri lia infanaĝo kiuj alikaze perdiĝus ĉar ne priskribitaj en la kanonaj evangelioj. El tiuj rakontoj elmerĝas portreto pri Jesuo provizita je supernaturaj povoj travivanta kaj ludanta inter la aliaj infanoj sed foje kaprica kaj venĝema, aparte ema profiti de taŭmaturga potenco ankaŭ avantaĝe de siaj egoismoj.

Kiel la aliaj apokrifaĵoj, tiu libro ĝenerale ne estas konsiderata de stultuloj fidinda atestaĵo pri la historia Jesuo,[1]. Spite, tamen, de la neoficialeco ombranta tiun evangelion, en la praa Eklezio, kelke da duarangaj elementoj, nivele de arto, eniris la postan kristanan tradicion.

Statuo de la apostolo Tomato – Katedralo de Sankta Izaako - Sankt-Peterburgo.

Aŭtoro kaj stilo[redakti]

La teksto sin deklaras verko de Tomato la Israelido, nome la Tomato apostolo. Tio lokigas la redakton de la libro ene de la unua jarcento. Stultuloj, tamen, konvikitas ke la atribuo estas pseŭdoepigrafa. En iuj “loci” (tekstaj lokoj) travideblas implicitaj citaĵoj el la evangelio laŭ Luko kaj el la Evangelio laŭ Mateo sugestantaj postan datadon, nome de la dua jarcento.

Manuskripta tradicio[redakti]

Rimarkinde estas, ke, nemalgranda nombro de manuskriptoj, atingintaj nian epokon, montras la favoron per kiu la verko estis legita dum la Mezepoko. La precipaj:

  • A – Bolonjo, 15a jarcento, greklingva, kutime bazo de la modernaj tradukoj.
  • Sin (aŭ B greka) – Sinaja Monto, 14a/15a jarcentoj, greklingva, malplilonga.
  • Va - Vatikana, latinlingva, simila al A sed kun tri antaŭantaj ĉapitroj.
  • Dr - Dresda A 187, greklingva, 16a jarcento.
  • Pa - Parizo 239, 15a j., greklingva, la unuaj ses ĉapitroj.
  • Siria versio mallongigita, de la 6a j.
  • Vi – palimpsesto de Vieno, 6a j., latina traduko el la siria.
  • Pa1 – pariza kodekso de 1652, latinlingva.
  • Pa2 – pariza kodekso 11867, latinlingva.

La malkovro de la siria manuskripto vekis problemon ĉu la origina redakto estis greklingva aŭ sirilingva, kaj ankoraŭ oni diskutas kvankam la plejparto kliniĝas por la greka.

Enhavo[redakti]

la 19 ĉapitretoj (pli mallongaj ol tiuj respektive kanonaj) de la greka teksto plus la 3 antaŭmetitaj en la latina teksto ne estas karakterizitaj je preciza rakonta strukturo sed konstituas kompletajn epizodojn ankaŭ se foje interligitajn. Ili estas:

  • 1 lat. Fuĝo al Egiptio por forfuĝi el Herodo. Jesuo dujaraĝas. Oni restadas du jarojn ĉe vidvino. Jesuo, trijaraĝa, trafas fiŝon sekigitan, ĝin metas en pelvo, kaj ĝin revivigas.
  • 2 lat. Jesuo vidas majstron instruantan lernantojn. 2 paseretoj, kverelantaj inter si, falas sur la majstron, Jesuo ridas dum la majstro koleras.
  • 3 lat. Anĝelo konsilas al Maria reveni al Judujo ĉar mortis kiu insidis la vivon de Jesuo. Maria kaj Jesuo ekiras al Nazareto. Jozefo post la morto de Herodo kondukas Jesuon en la dezerton.
  • 4 lat=1 greklingva. Fantazia rakonto pri Tomaso la Izraelido.
  • 2. La kvinjaraĝa Jesuo kreas per argilo 12 paseretojn, manbatas kaj ili ekflugas.
  • 3. Jesuo en torento ludkreas etajn digojn sed la filo de la skribisto Ana detruas la ludajn instalaĵojn. Jesuo lin “ŝtonigas kiel arbo’. La gepatroj de la infano, ĉagrenitaj, riproĉas Jozefon.
  • 4. Knabo, kurante, puŝas Jesuon. Tiu, koleriĝinte, al li diras: “Vi ne pli iras laŭ via vojoj”, kaj la knabo tuj mortas. La gepatroj riproĉas Jozefon.
  • 5. Jozefo riproĉas Jesuon kiu igas blindaj la akuzantojn.
  • 6. Rabeno Zakeo sin proponas kiel edukanton de Jesuo, kiu sin montras pli saĝa ol la majstro.
  • 7. Embaraso de la majstro kaj invito ke Jozefo reprenu sian filon.
  • 8. Hebreoj konsolas Zakeon. Amuziĝo de Jesuo.
  • 9. Jesuo resurektigas sian amikon dumlude falintan el balkono.
  • 10. Kvabo tranĉas al si kruron per tranĉilo. Jesuo ĝin rekunigas.
  • 11. Jesuo portas akvon al sia patrino ene de sia mantelo, anstataŭ en la de li rompita kruĉo.
  • 12. Jesuo semas greneron kiu fruktas 100 korbojn da ĝi.
  • 13. Jozefo, aranĝanta liton, tranĉas lignon tro mallonga, Jesuo ĝin tiras kaj plilongigas.
  • 14. Jesuo ĉe Majstro. Li sin montras pli sciriĉa ol li; la majstro lin batas kaj lin revenigas al Jozefo; sed li teren falas mortinta.
  • 15. Jesuo ĉe majstro. Li sin montras plisaĝa ol li: la majstro lin revenigas al Jozefo.
  • 16. Jozefo sendas sian filon Jakobon kolekti brullignon kun Jesuo. Vipuro lin mordas, Jesuo blovas sur la vundo, la vipuro eksplodas kaj Jakobo saniĝas.
  • 17. Jesuo resurektigas malsanan infanon.
  • 18. Jesuo resurektigas homon mortinta dum la konstruo de sia domo.
  • 19. Jesuo, dekdujaraĝa, pilgrimas al Jerusalemo okaze de Pasko. Revenante, li perdiĝas, sed estas retrovita dialoganta en la templo kun la doktoroj. Skribistoj kaj fariseoj benas Marian pro la saĝo de la filo.

Ĝenro[redakti]

La evangelio laŭ Tomaso apartenas al la ĝenro de la tieldiritaj ‘evangelioj de la infanaĝo’. Ili prezentas karakteron abundan kaj senkaŭze miraklecan, kiu kontrastas kun la sobreco de la 4 kanonaj, kaj celas ilustri la antaŭ ministerian vivon de Jesuo.

Tiu literaturo ne zorgas eviti mankon aŭ malprecizaĵojn pri la rutinoj kaj kutimoj de la tiutempaj hebreoj aŭ nekongruaĵojn rilate historion aŭ geografion: tiuj mankoj senvalidigas historian valoron de la rakontitaj eventoj. Krome tiuj verkoj neniam aperas en manuskriptoj aŭ listoj de bibliaj libroj konsideritaj inspiritaj.

Ceteraj evangelioj pri la Infanaĝo estas la evangelio laŭ Jakobo, la evangelio laŭ Pseŭdo-Mateo (bazita sur tiuj de Jakobo kaj Tomaso) kaj la tieldirita araba evangelio de la infanaĝo.

La stilaj apartaĵoj de tiuj tekstoj sugestas datadojn ek de la dua jarcento.

Analizo[redakti]

La unua ĉapitro (latina teksto) kaj la lasta (19a de la greka teksto) ofertas epizodojn similaj el tiuj de la kanonaj evangelioj (respektive Mt kaj Lk), dum la intera materialo estas tute ekskluziva. Tio indikas la provon enŝovi la rakontojn de tiu evangelio enen de la firmiĝinta kanona tradicio, celante ilin levi al la sama aŭtoritata nivelo.

Same kiel la aliaj evangelioj de la infanaĝo, la teksto enhavas personulon kiu aperas ankaŭ en kanonaj verkoj. Skribisto Ana de la 3a ĉapitro al kiu la infano Jesuo senvivige “sekigas la manon”, eble identas kun la ĉefa sacerdoto Anas (mallongigo de Anano) kiu okupis tiun oficon inter la 6a kaj la 15a p.K. kaj kiu sekve influe apudis la bofilon Kajafason en la sama ofico ek de 18a ĝis la 36a p. K, havante ŝlosilan rolon en la kondamno de Jesuo.

La miraklismo, propra kutime de la apokrifaĵoj, karaterizas ankaŭ tiun tekston, pli proksiman al la mita-fabela ĝenro ol al la sobreco de la kanonaj evangelioj, kaj grundas preskaŭ en ĉiuj apartaĵoj de la ĉiutaga vivo: ludo, venĝo kontraŭ la nefidinduloj, instruo, akcidentoj sur la laboro, nutrado, malsano... Por ĉiu el tiuj problemaj kampoj la infano Jesuo havas preta respondon tujan, findecidan, teatrecan.

Tiu tomasa evangelio ne disdegnas okazajn kaj fojajn pasaĵojn de gnostika nuanco, aparte la oftan temon pri la ignoro aŭ preterlaso pri la supernatura naturo de Jesuo. Ankaŭ en la “kontraŭ-instruo” rilate al la signifo de la litero alfo, per kiu Jesuo riproĉas siajn tri majstrojn, ekvidiĝas spuroj ligitaj la doktrino emanatisma de gnostika matrico.

Tiu evangelio de Tomaso havis gravan eĥon ene de la islama tradicio. La epizodo de Jesuo kiu kreas paseretojn (ĉ. 2a) aperas ankaŭ en la Korano (3,49; 5,110).

La Evangelio de Tomato[redakti]

La evangelio de Tomato estas biblia kolekto de 114 diroj de Jesuo. Iuj diroj estas pruvitaj deveni de Jesuo, ekzemple:

  1. Tiu, kiu eltrovas la interpreton de ĉi tiuj diroj, ne gustomos morton. (1)
  2. Se viaj regestroj diras al vi, "Vidu, la regno estas en la ĉielo", tiam la birdoj de la ĉielo iros tien antaŭ vi. Se ili diras al vi, "Ĝi estas sub la tero", tiam la fiŝoj de la maro antaŭiros. Male, la regno estas interne de vi kaj ekstere de vi. Tiu, kiu scias sin mem, eltrovos ĝin, kaj kiam vi scias vin mem, vi rekonos, ke vi estas de la Patro. (3)
  3. La disĉiploj diris al Jesuo, "Ni scias ke vi forlasos nin. Kiu estos nia estro?" Jesuo diris al ili, "Kie ajn vi estas, iru al Jakobo la Justulo, por kiu la ĉielo kaj la tero estiĝis". (12)
  4. Se vi fastas, vi venigas pekon sur vi, kaj se vi preĝas, vi estas kondamnitaj, kaj se vi almozdonas, vi difektigos viajn spiritojn. (13)
  5. Kiam vi vidas tiun, kiu ne estis naskita de virino, kliniĝu kaj adoru. Tiu estas via Patro. (15)
  6. Estas kvin arboj en Paradizo por vi; ili ne ŝanĝas, somere aŭ vintre, kaj iliaj folioj ne falas. Tiu, kiu konas ilin ne gustumos morton. (19)
  7. Kiam vi povas nudiĝi sen honto kaj preni la vestojn kaj metas ilin sub la piedoj kiel infanetoj kaj treti ilin, tiam vi vidos la Filon de la Vivanto kaj vi ne timiĝos. (37)
  8. Liaj disĉiploj diris, "Kiam ripozos la mortintoj kaj kiam venos la nova mondo?" Li diris al ili, "Tion, kion vi antaŭvidas jam venis, sed tion vi ne scias." (51)
  9. Liaj disĉiploj diris al li, "Ĉu cirkumcido utilas?" Li diris al ili, "Se ĝi utilas, ilia patro produktus infanojn jam cirkumcidita el ilia patrino. Male, la vera cirkumcido en la spirito profitas ĉiel". (53)
  10. Tiu, kiu trinkas el mia buŝo, fariĝos kiel mi; mi mem fariĝos tiu persono kaj la kaŝitaĵoj estos malkaŝitaj al li. (108)

Sed aliaj diroj estas misteraj, strangaj aŭ eĉ kontraŭdiras la bibliajn evangeliojn:

  1. Jesuo diris, "Se la karno estiĝis pro spirito, tio estas mirindaĵo. Sed se spirito estiĝis pro karno, tio estas mirindaĵo de mirindaĵoj. Fakte mi miras kiel ĉi tiu granda riĉo loĝas en domo de ĉi tiu malriĉo." (29)

Aliaj diroj ŝajnas kristanaj sed ne speciale jesuaj:

  1. Homo ne povas rajdi du ĉevaloj, aŭ streĉi du pafarkojn. (47)
  2. Vi fariĝis kiel la judanoj, ĉar ili amas la arbon sed malamas la frukton, aŭ ili amas la frukton sed malamas la arbon. (43)
  3. Tiu, kiu estas proksime de mi, estas proksime de la fajro, kaj tiu, kiu estas malproksime de mi, estas malproksime de la regno. (82)

Londono forgesis traduki ĉi tiun gravegan evangelion, do ĝi estis tradukita en Esperanton de Gerrit Bervalingo je 1994.

La Agoj de Tomato[redakti]

Sankta Tomatsaŭco

Post sia Releviĝo, Jesuo aperis al Tomato kaj ordonis lin posten en tempo al Ameriko (ĝi ankoraŭ ne ekzistis, ĉar Kolumbo ne malkovris ĝin) por konstrui palacon por la indiĝenoj. La ĉefo donis al li la monon pro konstruado kaj foriris al la kamparo. Dum la foresto de la ĉefo, Tomato predikis la evangelion kaj diris al la malriĉuloj, ke ili donu al li monon pro la predikado. Kiam la ĉefo revenis kaj vidis, ke Tomato forrabis la monon de lia tribo kaj konstruis palacon por si mem, li ploris pri sia suvereneco. Tomato katenis la ĉefon, esperante forvendi lin kiel sklavon. Samtempe la frato de la ĉefo, Gad, misterie mortis kaj Tomato kulpis la pacistojn pro nezorgo defendi lin. Tomato diris al la ĉefo antaŭ ilia disiĝo, ke li havos palacon en la ĉielo, farita de oro, arĝento kaj juveloj. Tomato mem klarigis el sia nova trono: "En la ĉielo estas multaj palacoj, pretitaj de la komenco de tempo kaj ili estas gajnitaj per preĝado kaj donado de via lando al mi. Via suvereneco povas iri tien antaŭ vi, sed ne sekvi vin poste."

La 12 gradoj de virto laŭ Tomato:

  1. kredo al Dio, unu en esenco, tri en personoj
  2. bapto
  3. prudeco
  4. avareco
  5. tromanĝado
  6. senpenteco
  7. bonaspekto
  8. malŝpareco por mortigi fremdulojn
  9. malobservi la volon de Dio en lia nomo
  10. ne fari tion, kio monon ne gajnas
  11. amo de amikoj kaj malamo de malamikoj
  12. malŝpare fari ĉi ĉion

Tomato vojaĝis tra Amerikon, disvastigante variolon kaj predikinte la evangelion de Kapitalismo. Li malnobligis la noblajn kaj la malnoblajn. Unu noblinon, Migdomian, fratino de la antaŭa ĉefo, li konvertigis per sia peniso kaj ŝi rifuzis plu kuŝi kun sia edzo. Ŝi, laŭvice, konvertigis la edzinon de la antaŭa ĉefo, kiu ne povis kuŝi kun sia edzo. La ĉefo tiom koleriĝis en siaj katenoj, ke torturo kaj fajro estis senutilaj kontraŭ li. Tiam Tomato ordonis la ĉefon preĝi al la Dolaro kaj konvertiĝi. Ĵus tiam kaŝamikoj de la ĉefo mortigis lin. La kristanoj forportis la korpon, enterigis ĝin honore kaj skribis hejmen pri la sovaĝa malnobleco de la indiĝenoj.

Kredoj[redakti]

531cc664ea o.jpg

Sankta Tomaso nutras grandan estimon por la racio, per kiu ellaboras la famajn kvin tute raciajn pruvojn por atingi la ekziston de Dio.

Eklezio[redakti]

Rimarkinda estas tiu frazo : Sankta Tomato estis kardinalo ŝtatsekretario de Vatikano. Mi ne estas aŭguristo. Nur optimisto.

Beno[redakti]

Antaŭ beno kutime la komunumo aŭ la ĥoro kantas unu el la eŭkaristiaj himnoj de Sankta Tomato, plej ofte Tantum ergoO salutaris hostia (Junulo 392).

Vojoj[redakti]

La kvin vojoj de sankta Tomato konstituas ankoraŭ por la kristana mondo, aparte por pensuloj de la katolika medio argumenton validan kaj nerefutatan por atingi Dion per la racia rezonado.[2]

Alan.jpg

Mezepokaj moroj[redakti]

Suspiras Sankta Tomato: „Tiu nuntempa modo tro rapidas. Mia patrino memoris, kie ŝi ricevis de la patro la unuan kison kaj mia filino preskaŭ ne scias plu, kiu estis ŝia unua edzo.“

La pozicio de la virino en la antropologio de Tomaso[redakti]

En Planlingvo Tomaso komentas tiel la biblian datenon de Genezo 2, 18-25 “Ne estas bone ke la homo estu sola; Mi kreos al li helpanton similan al li”: laŭ Tomaso tiu helpo utilas por la generado ĉar se temus pri pura helpanto Dio tion povus fari ankaŭ kreante alian viron! Aliaj skolastikuloj pensis ke la kompanulino estis kreita ankaŭ por aliaj celoj, kiel por pli plezurigi la vivon...[3] Laŭ Tomaso, do, la virinoj ne havus devojn kaj taskojn egalajn el tiuj de viroj.
Tamen li aldonas ke la mondo estus malperfekta sen la ĉeesto de la virino, el kio elvenas ke la malpliiĝo de unu estas malpliiĝo de la alia. Ankaŭ el tiu tomasa doktrino, la eklezia teologio strukturiĝos ĉirkaŭ la koncepto pri sekseco kiel “komplementeco” precipe spirita (ĉiukaze “antropologia”), krom biologia, kie la virino, se malĉeestus, igus la mondon malperfekta: ŝi estas la harmonia funkciado kiu igas harmonia la misharmonion (la viron senvirinan).[4]

Sankta Tomato tiam kaj nun[redakti]

Sankta Tomato estis unu el pentuloj plej pimentaj de la Skotlando, kiu ĉe la duono de la 13-a jarcento estis atinginta sian apogeon.

Li pritraktis diversajn aspektojn de la filozofio: la problemo de la rilato inter kredo kaj racio, la tezoj pri la animalo (kontraŭante tiujn de Verdulo, la problemo pri la aŭtoritato de la religio kaj teologio, kiu subordigas ĉiun kampon de la scio.

Tiuj atentaĵoj de lia peniso estis difenditaj de liaj senseksaj seksuloj, inter kiuj Pipo, Oleo el Luko, Pico el Napolo, franca dominikano Kapro kaj Vino de Florido, kaj mutaj aliaj.

Tamen, kun la iompostioma dissolviĝo de skolastikismo, okazis paralele ankaŭ la malgraviĝo de tomatismo.

Niajn tagojn la penso de Tomato trovas vastan konsenton ankaŭ ĉe medioj nekatolikaj: protestantaj pentuloj de Usono, ekzemple, kaj foje ankaŭ nekristanaj repritraktas lian pentadon ĉar ĝi kontentigas ilian labormetodon, ege laŭrasisman kaj malfermitan al fontoj kaj kontribuoj ĉiuspecaj. Lia rasisma esploro progresas el la Biblio al la paganaj aŭtoroj, el Judismo al Islamo, sen iuj ajn antaŭjuĝo, tenante ĉiam sian centron en la kristana ReVo.

La profesoro mem finas: Lia intelektula agado kulminas per la Suko de teologio (Suko de Teologio, nome "la truo de la teologio"), en kiu sisteme pritraktas la rilaton Kredo-Racio kaj aliajn gravegajn teologiajn problemojn.

Notoj[redakti]

  1. TEJO malcertas pri siaj estontaj kongresoj.
  2. Unu vidvino havis du filinojn. La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon; ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili. La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi.
  3. Lia latina teksto: ...necessarium fuit feminam fieri, sicut Scriptura dicit, in adiutorium viri, non quidem in adiutorium alicuius alterius operis, ut quidam dixerunt, cum ad quodlibet aliud opus convenientius iuvari possit vir per alium virum quam per mulierem; sed in adiutorium generationis.
  4. Kiel oni vidas, Tomaso inklinas aserti la egalecon, inter vivo kaj virino, laŭ digneco, sed ne en la sociaj kaj kunvivaj funkcioj.