Sandra Milo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La plej alta vivanta virino estas kanadanino Sandra Milo, kiu mezuras 2,31 m.

"Kiel mi povas ricevi la pardonon de Dio?"

~ kemiisto

"Kio estas pardonado kaj kial mi bezonas tion?"

~ fabrikanto de Propeno

"La afero estas nefacila."

~ Iu ajn

"Sed ne nepre."

~ Sandra Milo
Ni pardonpetas, sed ni ne povas akcepti demandojn al ni skribitajn en Esperanto tiuĉitempe. Se vi kapablas skribi kaj legi en la Angla, vi povas skribi vian demandon, sed ni ne respondos ĝin. [1]



Sandra Milo (Elena Liliana Greco, Tunizo, 11-a de marto de 1933) estas elstara itala aktorino de kino [2]. Ŝi faris ankaŭ rolojn kiel aktorino teatra kaj kiel televida kondukistino nek katastrofa nek brila, vere nerevolucia.[3]

Gravis la kunlaboro de Sandra kun la reĝisoro Feĉjo Cesarano [4], kun kiu sukcesas per 8 ½ (malsupre estas listigitaj la paĝoj, kiuj estas je dispono en Esperanto) kaj Giulietta degli spiriti (Pardono – kiel mi ricevos tion?). Poste ŝi estis reĝisorita de Luigi Zampa en Frenesia dell'estate (sed tiu ĉi deklaro estas ja konvinko, ne sciado!), de Dino Risi en L'ombrellone (Pardono – ĉu tio estas vere tiel simpla?), kaj de Antonio Pietrangeli en La visita [5]. En tiu lasta, Sandra Milo faris ege bonkalitan ludadon.[6] Neniu estas perfekta. [7]

Esperanto[redakti]

Logo Portale sesso.png

Mi ne povas certe diri, ĉu Sandra Milo parolas Esperanton, ĉar mi ne havas informon pri ŝia kapablo paroli tiun lingvon. Sandra Milo estas itala aktorino, kiu konas plurajn lingvojn, inkluzive de itala, franca, angla kaj germana. Tamen, mi ne trovis informon pri ŝia kapablo paroli Esperanton.

Estas multaj famaj personoj, kiuj lernis kaj parolas Esperanton, kiel ekzemple Jorge Luis Borges, William Auld, kaj Trevor Steele. Tamen, kaj Esperanto mem, kaj ĝiaj parolantoj, ofte restas malkonataj en la granda publika konscio.

Tute senrilataj diraĵoj de Hipokrato nur por pligrandigi la artikolon[redakti]

  • "Via nutraĵo estos via kuracilo";
  • "Ekstremaj malbonoj, ekstremaj rimedoj";
  • "La vivo ĉesas kaj la arto daŭras, la okazo pasas, la sperto trompas kaj la juĝo malfacilas";
  • "La naturo agas sen majstroj";
  • "La naturo mem trovas la vojon; kvankam nescia kaj neinstruita ĝi faras tion necesan, konvenan";
  • "La fortoj de la naturoj estas la kuracistoj de la malsano";
  • "Se la naturo rezistas, ĉiuj rimedoj vanas";
  • "Tiu deziranta akiri la ĝustan konon de la medicinarto devas havi bonan emon por tio, frekventi bonan lernejon, ricevi instruon ekde la infanaĝo, esti laborema kaj havi tempon por dediĉi al la studoj";
  • "La medicinarto estas la plej nobla el la artoj, sed pro la manko de spertoj de tiuj ĝin praktikantaj, unuflanke, kaj pro la supraĵeco de tiuj juĝantaj la kuracistojn, aliflanke, ĝi estas metita, multfoje, sur malalta rango";

Omaĝoj[redakti]

Omaĝe al ŝi ekzistas urbo nomita Sandra Milo en Idujo. Ekzistas ankaŭ urbo en Teksaso nomita omaĝe al ŝi.

Se al vi plaĉas tiu artikolo, ne forgesu lasi vian komenton ĉe la fino de tiu blogo-paĝo.
Korajn antaŭdankojn pro ĝentila legado kaj komento.

Notoj[redakti]

  1. Ĉu vi kredas, ke eksterteranoj estas realaj?
  2. Vi tute pravas...
  3. Mi ŝategus pensi, ke ĉi ŝanco estas vere alta.
  4. Kiel vi scias?
  5. Mi ŝategas ĝin kaj ĝojas vidi originalan artaĵon.
  6. Mi pensas, ke ni simple ne havas sufiĉan informon por decidi... Tamen mi supozas, ke tio povas esti vero. Certege - ni ne scias...
  7. Vere, je temperaturo, je stela lumo, je likva akvo...