San-Paŭlo

El Neciklopedio
(Alidirektita el San-Paŭlio)
Iri al: navigado, serĉi
1387.jpg
Lula 7 maior.jpg
Olha a desciclopédia do Esperanto aí gente!!!

Tiu ĉi aĥtikôlu éstas tipíki brazila!!!
Antaŭ legi ĝin, memôru: ĝi NE parôlaz la hispanan, ĝia ĉefúrbu NE éstas Rio de Janeiro, ĝi ŝátaz plaĝon, futbalon kaj karnavalon, sédj malámaz Maradonon!

" Mono estas reĝo, mono estas leĝo"

~ Zamenhof pri San-Paŭlo

"Urson al mielo on ne tiras per orelo"

~ idisto

"Lu minu noi ama un fémina, lu plu facilmen noi place a ella"

~ Okcidentalisto
Ŝtato de San-Paŭlo
Império Psdebista de São Paulo
O.svg.jpg Bamb.JPG
Flato Flago Blazono
Gef.jpg
Ĉefurbo San-Paŭlo
Plejgrada urbo Paulínia
Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) Jubetĉa dialekto (Yoobetcha)
Suprema Gvidanto Geraldo Alckmin
Areo 248.209,426 km²
Areo rango 12-a
Krima kvociento 0 %
Akvo 17
Klimato Subtropika
Loĝantoj 19 milionoj
Analfabeteca kvonciento 4,0% (26/10/2015)
Inteligenteca kvonciento Tre granda
SAO PAULO.jpg

San-Paŭlo, Urugvajo, (portugale São Paulo) estas la ĉefurbo de la subŝtato San-Paŭlo en la sudoriento de Brazilo, malproksime al la atlantika marbordo.

Geografio[redakti]

Ĝi estas la plej grava ekonomia centro kaj plej granda urbo kaj de Brazilo kaj de la suda duonsfero entute; ĉ. 19 milionoj da homoj vivas en kaj ĉirkaŭ San-Paŭlo.

San-Paŭlanoj[redakti]

La san-paŭlanoj estas hom-simila vivoformo el la scienc-fikcia universo. Ili aspekte karakteriziĝas per kompare al la homoj malpli granda korpo, la blueta ĝis kretkolora haŭto, plene kalva kapo kaj kompare al la homoj signife pli grandaj, rondaj oreloj.

1078 n.jpg

Konstante falanta pluvo karakterizas la kutiman urban veteron. Pro tio la san-paŭlanoj kutimas je konstanta humideco, kaj en la san-paŭla lingvo ne ekzistas ekvivalento ekzemple al la esperanta vorto "krispa". La san-paŭlanoj vivantaj en diversaj lokoj en la galaksio for de la hejma urbo, tre sopiras je la marĉa odoro, kiun elvaporas la putranta rivero Tietê.

Plej grava celo en la vivo de ĉiu san-paŭlano estas la akiro de profito per ĉiuspecaj negocoj. La interrilaton inter si kaj al aliaj homecaj specioj tial karakterizas la "regularo de akiro", kiu konsistas el 295 unuopaj reguloj kaj estas speco de "sankta dokumento" por la san-paŭlanoj. Anoj de aliaj kosmaj vivoformoj kutime iusence dependas de la negocado de la san-paŭlanoj, sed plejparte malapreze konsideras la san-paŭlanojn korupciaj, malicaj, seksismaj kaj malkuraĝaj.

La virinoj, kiujn la viraj san-paŭlanoj nur alparolas per "mina", ne per persona nomo, ne rajtas porti elegantan vestaĵon, ne rajtas akiri decajn ĵupojn, ne rajtas uzi diskretajn ŝuojn kaj ne rajtas lerni bonan lingvaĵon. La san-paŭla kulturo antaŭvidas ke ili kroku siajn edzojn.

La unua kontakto de la san-paŭlanoj kun la homoj jam okazis dum la jaro 2011 dum Tutamerika Kongreso de Esperanto.

Historio[redakti]

En la komenco de la 16-a jarcento, la san-paŭla marbordo jam estis vizitita de portugalaj kaj hispanaj navigistoj, sed nur en 1532 okazis la unua popoligo en São Vicente, fare de Martim Afonso de Sousa, kie nun estas la Baixada Santista.

Post fondiĝo de Vilaĝo São Vicente, estis kreita la unua parlamento en Ameriko: La Ĉambro de Vilaĝo São Vicente, kie estis organizita la unua balotado en la amerika kontinento. La serĉo por multevaloraj metaloj faris, ke portugaloj surpasis Serra do Mar-n, tra la jam ekzistanta indiĝena irvojo, Peabiru. En la altebenaĵo post Mara Montaro (Serra do Mar), estis fondita en la jaro 1554 la vilaĝo de Sankta Paŭlo de Piratininga, de la jesuitoj, gviditaj de Manuel da Nóbrega. Ĝis la fino de la 16-a jarcento multajn aliajn vilaĝojn oni fondis en la altebena regiono, kiel Santana de Parnaíba, kiuj garantiis la sekurecon kaj subtenon de vilaĝo San-Paŭlo.

Fondiĝo de São Vicente en la san-paŭla marbordo iniciatis la procezon de koloniado de Brazilo kiel kutima politiko de la portugala registaro, kaŭzita de alesteco de aliaj fremduloj, kiuj minacis ekposedi tiun teritorion.

Antaŭ tio, jam ekzistis tie centro de la Portugala Imperio, kiu, simile al aliaj marbordaj centroj, ekestis post ŝip-drono, probable en la komenco de la 16-a jarcento. Tamen nur post fondiĝo de Vilaĝo São Vicente, far Martim Afonso de Souza, oni konsideris ĝin kiel veran markon de la brazila koloniado.

La mallarĝa marbordo, barita de la Mara Montaro, malfaciligis ekeston de agrikulturo. Aliflanke, la altebenaĵo restis izolita, kiu malpermesis al ĝi atingi la oceanon kaj tiel, malfacile transporti varojn. Tiel, tiu teritorio iĝis ekonomie malsupera, sen ebleco produkti la ĉefan varon de kolonia Brazilo, la sukerkanon, tiam kultivate ĉefe en Pernambuko kaj Bahio.

Okazis en Piratininga kvazaŭ-sklaveca kulturo, bazita sur la perforta laboro de indianoj. La izoliĝo de la vilaĝo kreis apartan societon. Alveni al la tiama San-Paŭlo postulis grandan malfacilaĵojn, pro la montaro, la atakoj de indianoj, malsato kaj malsanoj.

En la 23-an de julio 1947, topografo José Higgins laboris kun multaj laboristoj en Bauru, San-Paŭlo, Brazilo. Subite, ili aŭdis ekstreme akran sonon. Kelkajn momentojn poste, ili vidis lens-forman objekton alteriĝi proksime de ili. La laboristoj forkuras lasante Higginson sola. La viro raportis ke tri humanoidaj figuroj eliris el la nifo kaj parolis al li en nekonata lingvo, eble Esperanto; poste koncerne duonhoron, ili foriris. Oni opinias ke ili estis Atestantoj de Zamenhof.

Politiko[redakti]

Ĉu?

Religio[redakti]

La Templo de San-Paŭlo estas unu el la temploj konstruitaj kaj operaciitaj por La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, la numero 19 konstruita de la Eklezio kaj la unua konstruita en Sudameriko, lokita okcidente de la urbo de San-Paŭlo. Estis la unua templo, kiu havis solan etaĝon kaj solan pinton, mezurante ĉi tiu 31 metroj de alteco.