Samarianoj

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
5569 n.jpg
5569 n.jpg

RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


"Tro da bono ne turmentas"

~ Zamenhof pri bona samariano
Ora2.jpg

Samarianoj estas herezuloj kiuj parolas kontraŭfundamentan formon de Esperanto uzante "ian", "kian", "ĉian" kaj "nenian" anstataŭ "iam", "kiam", "ĉiam" kaj "neniam". Ili iam estis Esperantistoj sed iel forgesis pri la Fundamento de Esperanto dum la jaroj. Nun ili parolas la samarian lingvon.

Ilia Biblio malsamas al la nia; jen ili apudaj:

Samaria Biblio Vera Biblio
Je la komenco Dio kreis la teron kaj la ĉielon. Kaj la tero estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la profundaĵo, kaj la animo de Dio sin portis super la akvo. Kaj Dio diris: estu lumo; kaj fariĝis lumo. Kaj Dio vidis la lumon, ke ĝi estas bona kaj nomis Dio la lumon tago, kaj la mallumon Li nomis nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno - unu tago. Kaj Dio diris: estu firmaĵo inter la akvo, kaj ĝi apartigu akvon de akvo. Kaj Dio kreis la firmaĵon kaj apartigis la akvon, kiu estas sub la firmaĵo de la akvo, kiu estas super la firmaĵo; kaj fariĝis tiel. Kaj Dio nomis la firmaĵon ĉielo. Kaj estis vespero, kaj estis mateno - la dua tago. Kaj Dio diris: kolektu sin la akvo de sub la ĉielo unu lokon, kaj montru sin sekaĵo; kaj fariĝis tiel. Kaj Dio nomis la sekaĵon tero, kaj la kolektojn de la akvo Li nomis maroj. En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron. Kaj la tero estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo; kaj la spirito de Dio ŝvebis super la akvo. Kaj Dio diris: Estu lumo; kaj fariĝis lumo. Kaj Dio vidis la lumon, ke ĝi estas bona; kaj Dio apartigis la lumon de la mallumo. Kaj Dio nomis la lumon Tago, kaj la mallumon Li nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, unu tago. Kaj Dio diris: Estu firmaĵo inter la akvo, kaj ĝi apartigu akvon de akvo. Kaj Dio kreis la firmaĵon, kaj apartigis la akvon, kiu estas sub la firmaĵo, de la akvo, kiu estas super la firmaĵo; kaj fariĝis tiel. Kaj Dio nomis la firmaĵon Ĉielo. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la dua tago. Kaj Dio diris: Kolektiĝu la akvo de sub la ĉielo en unu lokon, kaj aperu la sekaĵo; kaj fariĝis tiel. Kaj Dio nomis la sekaĵon Tero, kaj la kolektiĝojn de la akvo Li nomis Maroj.

Kiaj mensoguloj!

La Verda Partio rakontas pri "la bonlingva samariano", samariano kiu parolas bonan lingvon malgraŭ ke li ne estas Esperantisto. En la rakonto, du Akademianoj pasas viktimojn de rabo, dirante "Kia mavo! Kiam ni revenos, ni faru ion." Sed Samariano diras, "Kia malbonaĵo! Nun mi helpos! Kian ĝi okazas, tian mi helpas!" La Samariano estas pli bona ol la Akademianoj, ĉar li uzis la vorton "malbonaĵo" anstataŭ "mavo".

Egaleco kun judoj kaj kristanoj[redakti]

Korano 2:89.

Kiam venis al ili la Libro de Alaho kiel plenumiĝo de tio, kio jam antaŭe estis ĉe ili - kaj ili estis petintaj venkon kontraŭ la miskredantoj - kaj kiam venis al ili aĵo konata, ili rifuzis ĝin. La malbeno de Alaho sur la miskredantojn!

Samario[redakti]

Mapo de la malnovaj regnoj de Izraelo; Samario estas markita kiel Shomron, 830 jaro aKE.

Samario (Hebree: ŝomron שומרון, Arabe: سامريّون, Sāmariyyūn aŭ ألسامرة, as-Samarah – ankaŭ konata kiel جبال نابلس, Jibal Nablus; Greke: Σαμάρεια) estas geografia termino uzata por la monta regiono inter Galileo norde kaj Judeo sude. Tio estas la nomo de naturaj, historiaj kaj politikaj regionoj, kaj ĝi estas la centra regiono de la Biblia Lando de Izraelo. La nomo "Samario" devenas el antikva urbo kun la sama nomo, kiu troviĝis apud la centro de moderna Samario, kaj estis la ĉefurbo de Izraela reĝlando.

Pilieroj de la ruinoj de la urbo de Samario

La historio de Samario en la moderna epoko komenciĝas kiam la teritorio de Samario, antaŭe apartenanta al la Otomana Imperio, estas transdonita al Britio kiu administris ĝin sekve de La Unua Mondmilito. Post la sendependeco de Israelo, rezulto de la Araba-israela milito en 1948 estis, ke la teritorion prenis la reĝlando de Jordanio kaj la loĝantoj poste ricevis jordanajn pasportojn.

Samario estis prenita de Israelajn fortojn disde Jordanio dum la Sestaga Milito en 1967. Jordanio retiris tiam sian teritoriajn postulojn pri tiu teritorio, kaj pri la tuta Cisjordanio, inkluzivante Samario, kaj konfirmis tiun retiriĝon post la Israela-Jordana pacakordo de 1993. Jordanio plie agnoskis la Palestinan aŭtonomion kaj suverenecon en la teritorio. En la Oslo akordoj de 1994, respondeco por la administro super parto de la teritorio de Samario (zonoj 'A' kaj 'B') estis transdonita al la Palestina Aŭtonomio.

Samaria alfabeto[redakti]

Samaria alfabeto estas la alfabeto utiligita de Samarianoj por skribi la lingvojn judan, aramean-samarian kaj araban. Kvankam indikita kiel “alfabeta”, ĝi fakte estas abjada, laŭ internacia esprimo signifanta alfabeto signantan nur la konsonantojn laŭ la semita kutimo.

Tiu samaria alfabeto enhavas 22 signojn kiuj, kiel dirite, reeĥigas nur la sonojn de la konsonantoj. Ĉiu signo, entenas ankaŭ numeran valoron.

Evoluiĝo de la samaria alfabeto.

La samaria alfabeto estas varianto de la Prahebrea alfabeto, siavice derivaĵo de la Fenica alfabeto. La antikva hebrea alfabeto estis forlasita flanke de judoj en la komenciĝo de la dua duono de la unua miljaro antaŭ Jesuo Kristo, kaj estis anstataŭigita de la nova juda alfabeto, sed ĝi estis konservita ĉe la samararianoj kaj, kvankam evoluinta, konigas per kiuj grafismoj estis antikve skribita la Tanaĥo.

Antikva skribaĵo en hebrea-samaria karaktraro. (El foto de "Palestine Exploration Fund". Julio 2012).

Parabolo de la bona samariano[redakti]

Ilustraĵo de la parabolo de la bona samariano.

La Parabola de la bona samariano estas parabolo de Jesuo, rakontata en la Evangelio laŭ Luko ĉa 10, 25-37.

Pentateŭko de Samarianoj[redakti]

Pentateŭko de Samarianoj de Nablus.

La judoj samariaj disponas pri propra versio de la Torao-Pentateŭko al kiu aldonas la libro de Josuo: tio nestiĝis ekde la 4-a jarcento a.K. Ili reĵetas, do, Profetojn kaj Ketuvim(Skribojn). Ne temas pri traduko ĉar eĉ la teksto estas hebrelingva, kvankam malsamalfabete verkita, nome en alfabeto tre simila al tiu fenica kaj malsama ol tiu de la laŭnorma skribosistemo hebrea kvadratforma.

La plej antikvaj atestaĵoj pri tiu libraro datas je 12-a jarcento. Aparte alvenis al nia epoko tri antikvaj ekzempleroj, datitaj je 1212: unu nun konservata en Manchester, alia, datita je 1232, nun en Novjorko; la tria kopio, konservata en la samariana sinagogo de Nablus, estas ĉe samarianoj konsiderita verko de Aaron, frato de Moseo kaj redaktita en la 12-a jarcento a.K. Paleografiaj studoj, male, pruvis ke ĝia origino datas je 12-a jarcento p.K.

Komparo inter la Pentateŭko de Samarianoj kaj la Masora Teksto[redakti]

Estas ĉirkaŭ 2000 la variantoj konstateblaj inter la masoraj samlibraj tekstoj kaj la Pentateŭko de Samarianoj: tiuj modifoj laŭ esploristoj ŝuldiĝas:

  • al laŭvolaj modifoj por harmoniigi rakontojn similajn, ekzemple en la paralelaj rakontoj de El 20 kaj Read 5. Plue en 12,40 kie la hebrea teksto diras ke la loĝado de hebreoj en Egiptio daŭris 430 jarojn, tiu de samarianoj, male, harmoniiĝas per “En Egiptio kaj la lando de Kaananoj”;
  • al aldonoj glosantaj la tekston, ekzemple en la samariana Gn 7,3 la birdoj de ĉielo estas kristalpuraj dum en tiu masora estas dirate Ankaŭ el la birdoj de la ĉielo po sep paroj, virbestojn kaj virinbestojn, por ke semo restu sur la tuta tero.
  • al korektoj enŝovitaj por igi plibone kompreneblaj obskurajn tekestojn, ekzemple la hebrea Gn 49,10 (“1Ne forpreniĝos sceptro de Jehuda, nek regbastono de inter liaj piedoj.”) estas korektita en “ne estos forprenita la sceptro de ĝiaj mastroj”;
  • al modifoj harmoniiĝantaj kun la samariana religia kredo, ekzemple la Monto Ebal de Read 27,4 fariĝas Monto Garizim, sankta por la samarinoj.

Plejfoje kiam la samariana teksto distanĉiĝas el tiu de la masora Biblio (kaj do ankaŭ la Vulgato), la Septuaginto sekvas la samarianan tekston.

Samariano ĉiĉeronas pri samariana Tanako.

Malmultas la pasaĵoj implicantaj teologiajn malsamojn: krom la Monto Garizim, kaj ne Jerusalemo, devas esti la centra loko de la kulto al la Mosea Dio, elstaras la du masoraj versioj de la dekalogo (tiu de la Eliro kaj tiu de Readmono), en la sankta libraro de samarinoj pratike temas pri unusola versio, kiu eliminas ĉiun malsamojn.

La parabolo[redakti]

25 Kaj jen unu leĝisto stariĝis, kaj tentis lin, dirante: Majstro, kion mi faru, por heredi eternan vivon? 26 Kaj li diris al li: Kio estas skribita en la leĝo? kiel vi legas? 27 Kaj li responde diris: Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto kaj per via tuta menso, kaj vian proksimulon kiel vin mem. 28 Kaj li diris al li: Vi prave respondis; tion faru, kaj vi vivos. 29 Sed li, dezirante pravigi sin, diris al Jesuo: Kaj kiu estas mia proksimulo? 30 Jesuo respondis kaj diris: Unu homo malsupreniris de Jerusalem al Jeriĥo; kaj li falis en la manojn de rabistoj, kiuj lin senvestigis kaj batis, kaj foriris, lasante lin duone senviva. 31 Kaj laŭ okazo unu pastro malsupreniris la saman vojon; kaj lin vidinte, li preterpasis aliflanke. 32 Kaj tiel same unu Levido, veninte al la loko kaj lin vidinte, preterpasis aliflanke. 33 Sed unu Samariano, vojaĝante, alvenis tien, kie li estis, kaj lin ekvidinte, li kortuŝiĝis, 34 kaj alproksimiĝis, kaj bandaĝis liajn vundojn, kaj surverŝis oleon kaj vinon; kaj li metis lin sur sian beston, kaj kondukis lin al gastejo, kaj zorgis pri li. 35 Kaj la morgaŭan tagon li elprenis du denarojn kaj donis ilin al la gastejestro, kaj diris: Zorgu pri li, kaj kion pli vi elspezos, mi tion repagos al vi, kiam mi revenos. 36 Kiu el tiuj tri, laŭ via opinio, sin montris proksimulo de tiu, kiu falis en la manojn de la rabistoj? 37 Kaj li diris: Tiu, kiu faris al li kompaton. Kaj Jesuo diris al li: Iru vi, kaj faru tion saman."

Kunteksto[redakti]

La rakonto startas kiam leĝodoktoro petis Jesuon pri kio necesas por atingi la eternan vivon, sed kun la celo lin obstakli. Jesuo, responde, petis de la leĝodoktoro kion diras la Mosea leĝo tiurilate. Kiam la teĝodoktoro citas la Biblion, kaj precize: Kaj amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto" (Readmono 6, 5) kaj la paralelan pasaĵon de Levidoj 19,18: “Vi amu vian proksimularon kiel vin mem”, Jesuo agnoskas la ĝustecon de la respondo kaj lin invitas konduti sammaniere.

Tiupunkte la leĝodoktoro petas de Jesuo ke li ekspliku kio estas lia proksimulo. Kaj ĉi-punkte Jesuo responde rakontas la parabolon.

Ĉe la fino Jesuo petas de la leĝodoktoro kiun el la tri enscenigitoj estis la proksimulo de la prirabita kaj vundita homo. La leĝodoktoto ne rekte respondas "la samariano" sed malrekte "tiu kiu faris al li kompaton". Jesuo konkludas: "Iru vi, kaj faru tion samon".

Influo[redakti]

La parabolo de la bona samariano ilustrita al infanoj.

Tiu parabolo estas unu el la plej famaj de la Nova Testamento kaj ĝia penetriĝo en la popola konscio tiel influis ke “samariano” estas dirate, en la okcidenta kulturo, persono malavara kaj altruisma preta pretigi helpon al bezonulo. Kaj estis la inspira fonto de senfinaj mizerikordaj faroj (malsalulejoj, universitoj, leprejoj ktp [1]

Saltas tuj al la okuloj la nacio kaj religio de la kompatemulo ekstreme helpema: temas pri persona instinkte ne simpatialtira ĉe hebreoj: samariano. Tio certe akcentas la radikalecon de la precepto de la kristana amo, kiu ne povas suferi escepton: La samariano faras kion li devas fari|

Babilona rabeno Hilelo[2], samtempulo de Jesuo, resumis kaj fiksis la tutan Toraon en la Ora Regulo[3] kaj hodiaŭ ankoraŭ estas anoncata kiel bazo de etiko kaj kelka eĉ reduktis al ĝi la tutan eblan religion.[4]Sed iam tiu maksimo estis anoncita kaj vivita en medio forte kredanta je Dio al kiu oni alkroĉigis ĉiuspecon de deviga normo. Sed ĉu ekstere de tiu kultura fono, ĝi konservas ankoraŭ la persvadigan influon?

Ankaŭ la instruo de la parabolo de la bona samariano apogiĝas sur io sankta, kio, dirate biblie-kristane, sonas: ĉiu homo kreita laŭbilde de Dio, destinita esti partoprenanto en la ĝojoj kaj belo de Dio porĉiam. Ĉi kaze la amo al proksimulo fariĝas pli ol etika normo sed ontologia elemento de al universa harmonio ĉe Dio.[5]

Ĉu la parabolo povas influi ekstere de tiu etoso?

La Bona Samariano, pentraĵo de Van Gogh, 1890, Rijksmuseum Kröller-Müller, Otterlo

Aŭtenteco[redakti]

Laŭ la studoj de Jesus Seminar, tiu parabolo konsiderindas Jesua kun certeco egala al 81%.[6]

Notoj[redakti]

  1. Unu por centomiloj: "En la mondo ekzistas multaj leprulejoj. Grupoj ligitaj al la Katolika Eklezio finance subtenas kaj administras el ili 547 (2013), laŭ la Statistika Jarlibro de la Katolika Eklezio. Disdivido laŭ la kontinentoj: en Afriko 198, Ameriko 56, Azio 285, Eŭropo 5 kaj Oceanio 3. La plej alta nombro de leprulejoj estas en Afriko, Demokratia Respubliko Kongo (32), Madagaskaro (29), Sudafriko (23); Ameriko, Usono (1), Meksiko (8), Domingo (3), Brazilo (17), Peruo (6), Ekvadoro kaj Kolombio (4); Azio, Barato (220), Koreio (15); Oceanio, Papuo-Nov-Gvineo (3). (Agentejo Fides, Fides News, 26-a de januaro 2013 12.23).
  2. [[Talmud de Babilono, Shabbath, 31 a. Vidu ankaŭ Mireille Hadas-Lebel, Hillel : Un Sage au temps de Jésus, Albin Michel, 2005, p. 99.
  3. La origina formulo estas: «Kion vi ne deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ ne faru al ili».
  4. Aleksander Korĵenkov, Mi estas homo. Originalaj verkoj de d-ro L.-L. Zamenhof, serio Scio, vol. 6,
  5. David Cayley, The Rivers North Of The Future: The Testament Of Ivan Illich as told to David Cayley, House of Anansi Press, 2005, ISBN 0-88784-714-5.
  6. The Five Gospels: The Search for the Authentic Words of Jesus (1993) Polebridge Press (Macmillan), ISBN 0-02-541949-8