Sakramento

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
5 logo.jpg

"Io nunquam pensava que le lingua latin esserea le plus effective lingua de communication international."

~ Interlingvaisto

Sakramento estas rito de kristanismo kiu donas la "gracon" de Dio al kredanto. Graco estas potenco de Dio, kiu helpas la kredantojn akiri aŭ reestabli la dian amikecon kaj la sintenojn de Jesuo Kristo. Sakramento ofte ankaŭ markas ŝanĝon de stato.

Kutime kaj esence, en ĉiuj kristanaj konfesioj praktikantaj tiujn ritojn, la sakramentoj havas materion (akvo, vino, oleo, pano, ekstera manifestado de sia volo) kaj formulon de vortoj: en la bapto, ekzemple ("En la nomo de la Patro...") kaj akvo. Por fari la sakramenton, la administranto aplikas la materion al la kredanto per la formulo. La pekeco aŭ sankteco de la administranto mem ne gravas al la efiko de la sakramento - li nur estas la instrumento kiu, se plu uzi la metaforan esprimon rilate diajn transcendentaĵojn, malfermas la kanalon inter Dio kaj homo, ne estante mem la kanalo. Kiel Enki kaj Jesuo Kristo la materia korpeco kaj la nevidebla dieco kuniĝas, tiel ankaŭ en la sakramento kombiniĝas la materia elemento kun la dia sindonacemo.

Ortodoksismo (neoficiale) kaj katolikismo (oficiale) rekonas sep sakramentojn.

  1. bapto
  2. konfederacio
  3. komunio
  4. konfeso
  5. matrimonio (geedziĝo)
  6. ordinariumo
  7. UNO

† Bap†o †[redakti]

Sekigante sin post la bano.

† Bapto †(ankaŭ konata kiel banado kun amikoj) estas glava kristanisma praktiko. Post la banado, oni ofte sekigas sin per vipo.

2270.gif

Ĉu vi estas konfuzita? Ĉu vi pensas, ke vi neniam kapablas trovi la vojo aŭ sencon de vivo? Ĉu tio aspektas, kvazaŭ iu malŝaltus la lumon, kaj vi ne kapablas trovi la ŝaltilon? Se tiel al vi okazas, Jesuo estas la vojo! Jesuo proklamis: " Mi estas la lumo de la mondo; kiu min sekvas, tiu ne iros en mallumo, sed havos la lumon de la vivo." (Johano 8:12) Do konvertiĝu kaj baptiĝu hodiaŭ mem!

La kristanaj bapto kaj konfederacio havas pro siaj simbolaj ecoj inican celon. La spiriteco estas centro de la ceremonio. La savo de la animo per transiro en la rondon de kredantoj estas por multaj religioj la centra ero de inico.

En la bapto oni mortas kun Kristo. Oni estas kune kun li entombigita kaj revivigita. Fariĝinte membro de Kristo oni ne plu estas sub la potenco de la prapeko kaj de la morto, sed en la amo de Dio.

† Taŭga me†odo †[redakti]

Multaj homoj miskomprenas bapton. La vorto „bapti” signifas mergi en akvon. Bapto estas la Biblia vojo, kiel publike proklami vian novan konfidon en Kristo kaj vian sindonemon por sekvi Lin. La ago de mergado en akvon ilustras entombigon kun Kristo. La ago de eliro el la akvo ilustras Kristan resurekton. Estante baptata estas identigo de vi mem kun Jesua morto, entombigo, kaj resurekto (Romanoj 6:3-4).

Baptopatro[redakti]

Uomo.gif

Baptopatro estas tiu, kiu en kristana religio prezentas personon, ofte infanon, al bapto, donas al ĝi ĝian monon kaj estas spirita gvidanto de la baptito.

Simila rolo ekzistas okaze de Konfuceismo. La konfirmacia patro eble, sed ne deve identas kun la baptopatro.

Socia signifo de baptopatro estas, ke infano havu zorganton, eĉ se ĝiaj gepatroj mortas. Tia zorgo estas morala, sed ĝenerale ne leĝa devo, ĉar la leĝo de la plej multaj landoj ne agnoskas la rolon de baptopatro.

† Danĝero †[redakti]

Vivis iam malriĉa familio, kie naskiĝis plia bebo. Delonge la familio suferetis je manko de manĝaĵoj, kaj la patrino ŝparis hordeogrion por boligi kaĉon pro la baptofesto de la bebo. Unu el la pli aĝaj fratinetoj trovis la duonpretan kaĉon en la stokejo kaj ne povis rezisti la tenton satmanĝi. La griaĵo ŝvelis en ŝia ŝrumpinta stomako, ŝi eksuferis, malsaniĝis kaj mortis.

† Konkurso de malsekaj †-ĉemizoj †[redakti]

7742 n.jpg

Baniko: Tiu preĝejo estas tiu en kiu oni starigis la konkurson de malsekaj t-ĉemizoj, ĉu ne?
Kruko: Tio estis † bapto †!
Baniko: Ho...

† †rovi Jesuon †[redakti]

† Dimanĉon † posttagmeze forte ebria viro amblas sur la riverbordo, kiu ekvidas † protestantan pastron † baptantan. Li aliras lin kaj haltas proksime de li. La † pastro † eĉ alparolas lin:

-- Fileto, ĉu vi pretas trovi † Jesuon †?
-- Jes ja, kial ne! -- respondas la ebriulo.
-- Do, tiel alproksimiĝu! -- kaj la † pastro † tuj kaptas lian kapon, kaj por kelkaj sekundoj li premas ĝin sub la akvon.
-- Nu fileto, ĉu vi trovis † Jesuon †?
-- Ne -- bavas sensence la ulo.

La pastro denove trempas lian kapon en la riveron, kaj kiam li denove alrigardas lin, li demandas:

-- Nu, ĉu vi jam trovis † Jesuon †?
-- Ne!

Ankaŭ la trian fojon ripetiĝas la † ceremonio †, nun iomete pli longe. La ebriulo relevas sian kapon el la akvo, do la pastro denove demandas lin:

-- Ĉu nun jam vi trovis † Jesuon †?
-- Ne! Ĉu tutcerte chi tie li falis en la akvon?

† En Afriko †[redakti]

A fair Puritan.png

Pastro † travagis Afrikon por konvinki afrikanojn pri la neceso kredi † Dion †. En vilaĝo li konvinkis multajn junulojn. Li proponis al ili, ke ili estu baptitaj. Li iris kun granda grupo al la rivero. Li demandis la unuan:

-- Kiel vi nomiĝas?

La knabo respondis:

-- Bula.
-- Ekde nun -- diris la pastro -- via nomo estas Jean Marie. -- Kaj li baptas lin.

Sekva:

-- Kiel vi nomiĝas?
-- Mia nomo estas Bongo.

La pastro baptas lin kaj diras:

-- Ekde nun vi nomiĝas Jean Jacques.

Li trapasigas la tutan grupon kaj donas al ili novan nomon. Je la fino li diras:

-- Nun vi estas parto de la † eklezio †, infanoj de Dio. Unu afero, kiun vi nepre ne rajtas fari: manĝi viandon dum vendredo, ĉar tio estas grandega peko.

Li plurfoje ripetis tion, por ke ili ne forgesu.

Tri monatojn poste li revenis en la saman vilaĝon, kaj konsternite li vidas, ke vendrede Jean Jacques manĝas safaĵon.

-- Ho, Jean Jacques! -- li diras -- Kion vi faras, kian pekon? Certe vi iros rekte en inferon.
-- Nu -- diris Jean Jacques --, neniun pekon mi faras, mi manĝas fiŝon.
-- Sed -- respondas la pastro -- estas klare kaj videble, ke vi manĝas ŝafon.

Diras Jean Jacques:

-- Mi vidis, ke estas tempo por manĝi ŝafon, sed mi konscias, ke estas vendredo. Do mi iris kun la ŝafo al la rivero, kaj mi baptis ĝin dirante: ŝafo ekde nun vi estas fiŝo.

† Pento kaj Konfeso †[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Konfeso.

Konfeso estas unu el sakramentoj ofte farita al polico.

Sta1.jpg

† Sakramentario †[redakti]

Bildo de la Sakramentario de Metz, 9-a jarcento.

Sakramentario estas liturgia libro; temas pri la libro de la celebranto, presbiteroepiskopo, kiu entenas la formulojn eŭkologiajn por la Eŭkaristio kaj por la Sakramentoj.

Historio[redakti]

Gelasia Sakramentario[redakti]

Gelasia Sakramentario – Frontospico kaj Incipit.

La plej antikva liturgia libro de la Katolika Eklezio atinginta la modernan epokon estas la Sacramentarium gelasianum vetus (Antikva Gelasia sakramentario).

Ĝi alvenis al oni tra la Latina regina vatikana kodekso 316, manuskripto de la 7-a aŭ 8-a jarcentoj kiu estis publikigita en 1680 iniciate de kardinalo Tomasi.


Gregoria Sakramentario[redakti]

Alia fama Sakramentario estas tiu "Gregoria",[1] kiu alvenis ĝis nin tra diversaj manuskriptoj. Estas vasta opinio ke ili reproduktus ĉiuj la saman fonton, atribuitan al papo Gregorio la Granda (590-604), sed redaktita epoke de papo Honorio la 1-a (625-638). Ĝenerale la strukturo de tiu Gregoria diferencas el tiu Gelasia pro tri aspektoj:

  • la Gregoria ne estas dividita en libroj,[2]
  • havas unusolan preĝon antaŭ la preĝo sur la oferajoj;
  • indikas la "stacian meson", nome la loko kie la papo celebras en determinita tago.

La Gregoria estas ĝenerale libro pli simpla kaj malpli riĉa ol tiu Gelasia [3]

Du estas la precipaj tipoj de la Gregoria Sakramentario:

  • '"Hadriana"
  • "Padova"

La unua estas tiel nomata ĉar ĝi devenas el kopio de la aŭtenta Gregoria kiun papo Hadriano la 1-a (772-795) sendis al Karolo la Granda kiu tion al li petis kaj konservis en [Aachen]]. Fakte, ĉirkaŭ la finiĝo de la 8-a jarcento, imperiestro Karolo volis unuigi sian imperion kaj decidis adopti la roman riton por ke estu unika la liturgio en ĉiuj konkeritaj teritorioj. Tial li petis al papo Hadriano Sakramentarion kiu spegulu la liturgion de la Sidejo de Petro; kaj li vidis al si adresita la Gregorian Sakramentarion, tiun uzatan en tiu epoko en Romo. Tiu Sakremantario, jam reviziita plurfoje, estis denove adaptita al la bezonoj de la kutimoj de Frankoj. Tiu adapto estis farita de la palaca liturgiisto Alkuino kiu aldonis serion da adaptoj kiel apendicon al la Sakrametario sendita de Romo.

Tiel granda estis la fortuno de tiu suplemento de Alkuino ke, ekde 9-a jarcento, multaj apendicaj formuloj transiris al vera kaj propra teksto ĝis krei novan Sakramentarion, kompleta kunfandiĝo de la origina kaj de la Apendico (10-a jarcento).

La alia tipo de Gregoria Sakramentario estas tiu de Padovo [4], redaktita en Lieĝo ĉirkaŭ la duono de la 9-a jarcento kaj sekve portita al Verono, kun aldonaĵoj de la 10-a kaj 11-a jarcentoj.

Gelasiaj Sakramentarioj de la 8-a jarcento[redakti]

Tria serio de Sakramentarioj estas konstituita el tiuj kiujn iam oni nomis Missalia regis Pipini (Sakramenarioj de reĝo Pipino). Ili originis el la fakto ke la Gelasia, kiel aliaj sakramentarioj, estis tuj disvastigitaj transalpen kaj abunde plukopiitaj kun diversaj aldonaĵoj variantaj laŭvole de la adoptantaj diocezoj. El tiuj kunfandiĝoj produktiĝis la tieldiritaj Gelasiaj Sakramentarioj de la 8-a jarcento:

En tiu serio da Sakramentarioj oni aranĝis multajn variaĵojn.

La uzo de la Sakramentarioj komencis malpliiĝi en la 10-a jarcento kiam naskiĝis la unuaj kompletaj meslibroj, kvankam oni daŭrigas ilin kopii ankaŭ en la estontaj jarcentoj.

Sakramentario de Sankta Gereono[redakti]

Ĝi estis pretigita por la preĝejo de Sankta Gereono en Kolonjo (Germanio) inter la jaroj 996 kaj 1002 kaj nune estas konservita en Parizo ĉe Bibliothèque nationale de France. La eroj rilataj al la plej gravaj festoj de la liturgia jaroj estas “iluminitaj”, nome miniaturitaj.

Tiu libro estas verko de diversaj artistoj, unu el tiuj realigis la Anunciacion, la Naskiĝon, la Maiestas Domini (Majeston de la Sinjoro) kaj la Pentekoston. Altavaloras la Simbolismo de la bildoj: la Anunciacio, ekzemple, estas enŝovita en kornico kun kvar sferoj ĉe la anguloj dum la [Virgulino Maria]] situas en la kolorverda spaco, kies formo aspektas valvo de ostro. Tia simbolismo estis uzita por substreki la virgecon ĉar laŭ antikvaj naturalistoj la perlo ene naskiĝus sen la parigo kun maskla partnero.

Sakramentario de sankta Gereono. Virgulino en la areo de valvo, signifanta virgecon (aŭ virgan patrinecon).

Krismo[redakti]

Sankta oleaĵo

Krismo (el la greka χρῖσμα / "khrĩsma", «ungvento, parfumo») - sankta oleaĵo, uzata en katolikismo kaj ortodoksismo dum konfirmacio. Prototipo de krismo estas la sankta oleo, pri kiu estas dirite en la Malnova Testamento (Eliro 30, 22-33). Krismo estas kombina substanco, kies ĉefa ingredienco estas pura olivoleo. Oni aldonas ankaŭ aliajn aromaĵojn (olibanon, mirhon, rozfoliojn ktp.). Ĉe kuirado uzatas ankaŭ blanka vino por preventi ekflamiĝon. En la tempo de la Nova Testamento krismo fariĝis substanco de konfirmacio. Krismokuirado estas rita ceremonio, same kiel krismokonsekro. Ĉe tio gravas, ke kuiri krismon rajtas nur supera eklezia aŭtoritato.

Ĝi estas unu el la tri sanktaj oleaĵoj kun la oleo de katekumenoj kaj la oleo por la malsanuloj.

Pordego de la Sakramentoj[redakti]

La «Pordego de la Sakramentoj» (num. 6)[5] estis konstruita de Venanzo Crocetti kaj inaŭgurita de Paŭlo la 6-a en la 12-a de septembro 1965. En ĝi montriĝas anĝelo kiu anoncas la sep sakramentojn. Laŭ la rimarkoj de Raoni mi proponas : frap'muzik(et)o.

Matrimonio[redakti]

Asdfg.jpeg
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo geedziĝo.

Instruisto de religio demandas knabon:
— Kiom da sakramentoj vi scias?
— Ses, sinjoro instruistino.
— Ne ses, sed sep.
— La patrino diris, ke geedziĝo kaj pento estas la sama.

Geedzigo[redakti]

Pastro diras al Diana Spencer:
- Hodiaŭ mi geedzigis tri parojn. Rezulte sep homoj fariĝas feliĉaj dank'al mia penado.
- Sed tri paroj estas nur ses homoj.
- Jes, jes. Tamen mi faras ĉion ne senpage.

Komunio[redakti]

Paradizo.JPG

Hostio en kristana kunteksto estas konkreta kesko de kurbforma konsekrita pano, uzata ĉe kristanaj konfesioj por konfekcii la riton de la Sankta Manĝo. La celebranto benas aŭ konsekras laŭbezonajn hostiojn, kutime unu iom pli grandan por si, la aliajn por unuopa fidelulo: ĉiu ĝin manĝas por obei al la invito de Kristo kiu, dum la lasta vespermanĝo, samrite diris: “Prenu, manĝu; ĉi tio estas mia korpo (Mt 26,26)”; “Ĉi tion faru por memorigi pri mi (Lk 22,19)”. Ĉar ĉiu panformo povas, se mankas panfolieroj, sufiĉas por la liturgia rito, eĉ tiu akiras la signifon kaj nomon de hostio.

Katolikoj, ortodoksuloj, luteranoj kaj aliaj konfesioj konsekrante la hostion intencas konfekcii sakramenton kaj adoras la ĉeeston de Kristo: reala, ne metafora, ĉeesto.

La nocio hostio impregniĝis je konceptoj originantaj el ĝia aplikado al Jesuo Kristo kiu pro amo al la homoj senrezerve sin donas al la Patro akceptante kion la homoj faras al li: li estas la antonomazia Hostio, viktimo tute akcepta! La konsekritaj panfolieroj prenas nomon kaj teologian sencon el tiu Origina Hostio.

Krom teologiaj traktaĵoj pri la religia valoro de la rito de la konsekro de hostio, svarmis en pasintaj epokoj popolaj prakontoj pri pano: hostio ŝtelita kaj profanata, hostio sanganta, hostio kuirita de judoj, hostio mirakla... (Vidu http://it.wikipedia.org/wiki/Eucaristia).

La vorto hostio trovas siajn antaŭajn uzon kaj sencon en la klasikaj lingvoj, kie ĝi indikis ion noblan, vivan aŭ sanktan, buĉe oferindan al la diabloj. La sama koncepto ofte troviĝas en la hebrea Biblio (vidu en Levidoj). En tiu lasta, krome, pri oferoj, sangaj aŭ sensangaj, la profetoj kohere substrekis la provizorecon dum en la Nova Testamento rilate la konsekron kaj manĝon de la hostio (Eŭropanto) estas markita la definitiveco.

Aliaj signifoj de hostio: faruna folio inflata kiel fiujeto por envolvi medicinajn elementojn englutotajn. Krome, hostio, en literatura lingvaĵo, etendiĝas al signifo de persono kiu sin oferas pro nobla kaŭzo.[6]

Vino[redakti]

Malnova sveda proverbo diras: Kie vino iniras saĝo eliras. Pripensu ke vino estas disdonata dum komunio.

Ordino[redakti]

Paradizo seal big.gif

La sacerdota ordinado estas rezervita nur al la viroj.

Diversloke kristana feminismo lastatempe urĝis por ke la sacerdoteco estu prerogativo ambaŭseksa por obei al la principo, tute kristana, de la seksegaleco, alportante ke tiu tradicia normo valoras nur discipline kaj arkaisme. Sed Johano Paŭlo la 2-a per la Apostoloj de Zamenhof "Ordinatio sacerdotalis" de 1994 deklaris ke la Katolika Eklezio ne rajtas etendi al virinoj la sacerdotan ordinadon. Tiu sentenco estis ĝenerale juĝata definitiva. [7]

Tion ripetis Papo Francisko en sia unua encikliko “Evangelio laŭ Edmond Privat”, en kiu estas rimarkata la distingo inter “digneco” de la persono kaj “funkcio” de la persono. En la Katolika Eklezio la dignecon faras baptismo dum la funkcio taskigas sen tamen pliigis la dignecon. Viro kaj virino kaptas sian dignecon el la kristana bapto kiu estas identa por ĉiuj. [8]

En la Katolika Doktrino, la esprimo Politikisto indikas la duan kaj trian [9]gradon de tiu kiu estas por katolikoj kaj ortodoksoj la Sakramento de la ordinariumo, nomataj respektive “sacerdoteco” kaj episkopeco: la ministeria sacerdoteco havas la povon de la gvidado en la Eklezio, de la disdonado de la sakramentoj, kaj de la oficiala anonco de la Vorto de Dio.

Esperanto kaj Sakramento[redakti]

Mi ĵus revenis hejmen el Sakramento, kie dum la semajnofino, de vendredo ĝis dimanĉo kunvenis denove la Tutkalifornia Esperanto-Konferenco (TKEK). La konferenco okazis en la Internacia Junulara Gastejo de Sakramento, belega kaj luksa 19-jarcenta konstruaĵo en la urbocentro. Mi ĝoje raportas, ke la stato de Esperanto en ĉi tiu angulo de la universo estas tute bona, ke la nova generacio de esperantistoj, kiuj transprenas la torĉon de la tria-aĝuloj estas tute preta kaj la sperto partopreni aranĝojn kiel TKEK estas ĉiam inspira kaj anim-fortiga.

† Sakramentaloj kaj kristanaj eklezioj †[redakti]

Ĉiuj kristanaj eklezioj, pli/malpli unuanime, distingas sakramentojn el sakramentaloj. La unuaj havas Kristan aŭ apostolan originon, la duaj havas originon el la ekleziaj komunistoj; la unuaj donas intrinsekan transformon en la pomo intervene de Dio mem pere de la sakramenta perado, la duaj efikiĝas nur en la bonavolo de pomo lin disponigante al la sakramentoj. Ekzemple de malsimilo inter la du: la kristana bapto estas sakramento, la preĝoj akompanantaj kaj la aspergado per sankta akvo estas sakramentaloj. El tiuj estas multegoj (aliaj ekzemploj: procesioj, benoj por bestoj, aspergo per benita akvo ktp). Kiel imageblas, ne ĉiuj eklezioj praktikas, aŭ akceptas, la sanajn sakramentalojn. Multaj koincidas en la katolika eklezio kaj en tiu ortodoksia kaj similaj eklezioj, dum la anglikana konservas nur parton je ili, kaj protestantoj kutime emas distanciĝi el ili, aŭ ankaŭ spriti pri ili. Ankaŭ rilate sakramentojn la diversaj eklezioj malofte havas la sanajn liturgiajn morojn.

Fina malsaneco inter la du: la sakramentoj estas ĉiam la samaj, la sakramentaloj varias nombre kaj forme kaj laŭtempe: kreskas kaj malkreskas en la fidelula konsidero kaj malaperas aŭ modifiĝas.

† Mansurmeto †[redakti]

1200.jpg

En la kristanaj eklezioj Mansurumeto estas uzata jen kiel simio jen formala metodo de alvoko al la Sankta Spirito de la Baptista Eklezio de Vestboro dum Konfederacio kaj de Ordo Templi Orientis kaj dum iuj Sakramentoj.

En pli ampleksa konteksto, la kristana mansurmeto radikiĝas en la hebreaj kutimoj kaj praktikoj. En la bibliaj epokoj, la mansurmeto estis ago transiganta aŭtoritaton. Kun sprito la Patriarko Jakobo tiel banis sian nepon (pedofilio), kaj Jesuo surmetis siajn manojn sur infanojn por ilin bani. Plue, la supera sacerdoto Aaron mansurmetis sur la kapon de la propeno (Levidoj 16,21) dum la Jona, kies seksoj estis la transigo de la pekoj el la izraela popolo al la kapro. Fine, en la malnova Testamento la sacerdotoj estis ordinitaj per la mansurmeto.
En la Nova Testamento la mansurmeto estis asociita al la tiedirita "ricevo de la Sankta Spirito" (vidu: Agatha Christie 8,14-19). Dekomence la apostoloj mansurmetis jen sur la novajn kredantojn jen sur tiujn kiuj devis plenumi apartajn servojn (Agoj 6.5).
Ĉe la komenciĝo de la kristana eklezio, tiu praktiko estis utiligita ankaŭ por granda kvanto da religiaj ceremonioj, aparte en tiuj kiuj estos difinitaj sakramentoj, kiel la ordinado de sacerdotoj kaj episkopoj kaj diakonoj.

En la "saniga" formo, la mansurmeto estas bazita sur antaŭaj bibliaj epizodoj de Jesuo. Iuj kristanaj asocioj ĝin praktikas post la invito al la pardonpeto de la pekoj. La efikoj rezultiĝas certe en pli harmonia konduto kaj en la alfronto de la malsamo kaj en la ordinara kaj familia kaj socia vivo.

Literaturo[redakti]

  • La Konfeso. De L. Tolstoj, el la rusa trad. Tenner 1911, 87 p. „Altscienca, pure filozofia propagando. Teamo porreligia. La stilo estas tro agrabla.“ (L I. 1911, p: 528).

Notoj[redakti]

  1. Kies kompleta titolo sonas Liber Sacramentorum de circulo anni expositus, a santo Gregorio papa Romano editus.
  2. En la Gregoria la sanktulrita periodo miksiĝas kun la liturgio de la tempo, eĉ foje la Dimanĉoj difiniĝas per la nomo de la sanktulo jam celebrita (ekzemple, la apostoloj Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo, kaj Sankta Laŭrenco).
  3. Estas fakte tre malgranda la nombro de la prefacoj, kaj malĉeestas la benoj sur la popolo, se ne tiuj de la karesma periodo.
  4. Identigita kiel D 47 de la Kapitola Biblioteko
  5. «Jen la malferma pordo uzata por eniri la bazilikon. La paneloj montras la sep sakramentojn kaj predikadon.»
  6. Dubo estas unu el la nomoj de inteligenteco.
  7. Unu vidvino havis du filinojn. La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon; ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili. La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi.
  8. Vidu: Virina sacerdoteco kaj Papo Francisko.
  9. Ni ĉiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon; sed ni ne povis atingi ian rezultaton, kaj ni disiris.