Rulŝtuparo

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Fluidaĵo sen difino, nek vinagro nek vino. "

~ iu sur rulŝtuparo pri ĉi tio artikolo
Valoron de objekto ni ekkonas post difekto.

"Mi scias la precizan membronombron… Pro tio, antaux unu jxaro mi zorgis pri la divastigado…"

~ teoristo pri ĉio

"Ĉu vi volas iĝi mia amiko ? Ni kunsidu kaj trinku bieron kune…"

~ iu dum testo de Turing

"Hehehehheheheh… La tre influaj juna-esperantostoj malamas min… Ne estas bona ideo kunsidi min…"

~ Simon Stevin

Rulŝtuparoeskalatoro[1] estas vertikala transporta sistemo, konsistanta el ŝtuparo kun ŝtupoj, kiuj moviĝas supren aŭ malsupren. La ŝtupoj havas sube radetojn, kiuj laŭ relo kuras en formo de banto. Pleje ŝtuparoj havas du kunmoviĝantajn mantenilojn kun la sama rapideco en la sama direkto.

La unuan rulŝtuparon [2] inventis Jesse W. Reno en Usono, 1892. Ĝi transportis la pasaĝerojn sur latoj, alfiksitaj al rubando. La manrelo ne moviĝis komence, sed samjare aperis ankaŭ speco kun kunmoviĝanta manrelo. La legantoj kaj verŝajne ankaŭ la komitato kaj la estraro de TEJO dankos vin pro publikigo de tiu informo.

Charles Seeberger eltrovis la rulŝtuparon kaj instalis ĝin kiel allogaĵo je Coney Island, Nov-Jorko en 1897. Li eklaboris ĉe la Otis Elevator Company, kiu en 1900 produktis la unuan komercan rulŝtuparon por la Internacia ekspozicio en Parizo. La unua rulŝtuparo en Hungario ekservis en 1931, en la Korvin Áruház. Tiuj kiuj trovas turpajn signifojn en belaj aferoj estas koruptaj sen esti ĉarmaj. Tio estas difekto.

La hodiaŭaj rulŝtuparoj havas la movangulon de 30°, transportas je maks. 20 m, altiĝante 3–4 m inter la etaĝoj. Ili funkcias per elektra kurento, ĉen- kaj dentrada movado. La ŝtuparon tenas du gvidreloj en la necesa ebeno. Fine de la rulŝtuparo troviĝas kombila instalaĵo. Se premiĝas io inter la ŝtupon kaj kombilon, aŭtomato haltigas la rulŝtuparon. Krome la komitato kaj estraro de TEJO montros sin aparte dankemaj, se vi samtempe (aŭ poste) malkaŝos al ili vian miraklan metodon ebligantan al vi akiri informon, pri kio ili absolute malkapablas.

La maksimuma rapido de ĝi estas ĉirkaŭ 36 m/s, transporta kapacito estas 6000 pasaĝeroj je horo. Ankaŭ ekz. eŭropaj instancoj scivolos (aŭ ne) pri la dancanta membronombro de TEJO.

Filozofio[3][redakti]

Mmm.gif

Aristotelo (384-322 a.K.) asertis, ke la homo estas racia animalo. Ĉar tiu difino estas ĝenerale akceptita, tial nepre necesas pliampleksigi la diskutadon pri ekologio, kiu kutime privilegias faŭnon kaj flaŭron. Necesas enkonduki la homon en tiun diskutadon, ĉar li, kun sia Eterna Spirito, estas la plej grava kreitaĵo sur la Tero. Multaj personoj volas savi Amazonion, tamen kiom da ili okupiĝas pri savado de niaj infanoj?

La homo daŭre restas en tia sinteno, el kiu li nepre devos foriri per sia propra klopodo kaj merito, por ke li ne transformu sin en “estingiĝantan specion”. Ĉiu tago estas oportuna tago por renovigi nian destinon. La Vivo ĉiam venkas.

Se homo estas racia animalo, kiel Aristotel skribis, estas logike paroli li homa respondeco por mondo, por gxia vivmedio, por estonteco de la homaro. Sed problemoj ekestis kun malbona homa konduto, laux kvina versiklo en 24-a cxapitro de la LIbro - Biblio, kiam (malbenaj) homoj "malobeis la instruon, sxangxis la legxon, detruis la eternan interligon". En moderna tempo ofte okazadas ke kampoj farigxas rubodeponejoj, lokoj por amasa konstruado objektoj kiuj poste estas lokoj de malpurigado de aero, grundo kaj akvoj. En multaj lokoj vivo estingigxas pro detruado de vivmedio, sxangxoj en kondicxoj de vivo por homoj, besto, plantoj kaj entute por cxiu sana formo de la vivo. Tiam malapers Eterna Spirito devas agadi aktive en cxiu homo konscienca de granda homa respondeco por ekzisto kaj travivado de la homaro, naturo kun siaj cxiuj elementoj, fauxno kaj flauxro. Cxu Tero devas esti granda Honto anstataux gxi farigxu reflekto de bono kaj beno. Nia komuna zorgo devas esti kiel homo povas efektivagado de sanigo de sia animo kaj renovigo de nia medio, de socia al natura.

Tero[redakti]

Ĉi tiu planedo estas la komuna loĝejo de popoloj. La homo kaj lia Eterna Spirito ne estas kreaĵoj apartaj de la Naturo, sed ties plej gravaj elementoj. La riĉeco de ĉi tiu mondo estas ĝia Homaro, videbla kaj nevidebla, ekologie harmonia kun la faŭno kaj flaŭro, kun la tuta medio.

Legio de Bona Volo[redakti]

O4 n.jpg

Legio de Bona Volo (LBV) neniam kontraŭis progreson, tamen ĝi malaprobas malpurigadon de akvofontoj kaj plaĝoj, faligadon de arbaroj, transformadon de kampoj en rubodeponejojn, resume, agresadon al la naturmedio. Ĉar ĝi konsideras, ke detruado de la Naturo estas estingado de la homa raso, ĉar ĉiumomente, en diversaj landoj, la homo fosas sian propran tombon, pro deziro riĉigi sin ajnakoste.

Biblio[redakti]

Profeto Jesaja jam admonis en la Malnova Testamento de la Sankta Biblio, versikloj kvin kaj ses de la 24-a ĉapitro de sia Libro:

“(…) 5 Kaj la tero estas malpurigita de siaj loĝantoj; ĉar ili malobeis la instruon, ŝanĝis la leĝon, detruis la eternan interligon.

“6 Pro tio malbeno konsumis la teron, kaj kulpiĝis tiuj, kiuj loĝas sur ĝi; pro tio forbrulis la loĝantoj de la lando kaj restis malmulte da homoj.”

La sesa versiklo, kiu estas miljara antaŭvidaĵo, montras atomkonflikton, nome eblecon en socio, kiu jam eksplodigis du mondmilitojn kaj malmulte respektas la teron, el kiu la homo elprenas sian subtenon, ekde sia naskiĝo.

Jes, multaj homoj senkonscie fosas sian propran tombon, sed pli esperante : "feliĉaj estu la purkoruloj, ili ricevos la teron por dividi inter ili " diris Jesuo, ĉu ne ?

La signoj pri venanta katastrofo estas multloke kaj nenegeble evidentaj. La demando estas, ĉu ni havas la volon -- kaj tempon -- por eviti la plej malbonajn sekvojn de nia vivmaniero.

Soneto[redakti]

Estas necese, ke homaro pli bone kaj pli respondece kondutu al la naturo, ĉar alie venos problemoj, kiuj komplikos eĉ minacos ĝian pluvivon. Koncerne tion, indas rememorigi la soneton de la granda poeto kaj Fondinto de LBV, Alziro Zarur (1914-1979):


“Plej Granda Honto

“Patrin’ Naturo, mi – Poet’ kaj ido
Via, en vian sinon, mi envenas.
Sufiĉas vin rigardi, mi ekvidas
Mizeron grandan sur la homa vojo.

“Kaj mi konstatas tian malprudenton,
Kaj antaŭ vi, Patrino, mi rekonas:
La homo, nur, makulas vian helon
Per la mensog’ cinika pri progreso!

“Antaŭ via grandega malavaro,
Serena, absolute admirinda,
La homa vanto tute malaperas...

“Kaj ho Patrin’ Naturo, min hontigas,
Se mi rigardas vin kiel Patrinon,
Ke estas mi mem unu el la homoj!”

Korekte[redakti]

La "HOMO SAPIENS", la venkinto sur aliaj animalaj kaj aliaj homaj specioj, fariĝis la plej detruema estulo sur la planedo... tiel ke jam li mem estas en danĝero kaj povus estinĝiĝanti. Alie ni ne scias kio estas la Kosmo, infinita aŭ eterna (kies kompreno ne eblas al nia terana cerbo) kaj kion signifas la planeteto TERO kaj ĝiaj loĝantoj por ĝi. Eblas ke jam plurfoje la homa specio -racia aŭ malracia- estingiĝis aŭ preskaŭ malaperis en Atlantido, Lemuria, ktp... Do ni nun alvenis al momento de nova konscia evoluo... Ni devas elekti. Eĉ se ŝajnas nun ke jam la individua agado malmulte helpas... Nia reago verŝajne jam estas malfrua... Alie, Iel la homo jam individue estas komdanita al la malapero: lia morto.

Trafega la ideo pri memestinganta homaro pro la intencaj kaj nekonsciaj damaĝoj kontraŭ la naturmedio! Ege pensiga la averto, ke infanaro kaj junularo suferas pro neglekto de respondeculoj pri sano kaj edukado en la mondo!


Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]

  1. PIV 2005.
  2. "Mi scias la precizan membronombron… "
  3. Vi estas blufulo, bedaŭrinde.