Ruĝa Kruco

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Malpli esperu, pli konsideru"

~ Zamenhof pri Ruĝa Kruco

"Vere mi ne komprenas..."

~ Blondulino


Ruĝa Kruco (bonalingve malverda romitorturilo) estas ruĝa kruco sur blanka fono, kies centro troviĝas en la mezo de la kruca bildigo. Ĝi estas simbolo de Esperanta kabaredo kiu funkciis po unu foje monate en Parizo en la jaroj post 1978 sub gvido de Jamshedji Tata kaj partopreno de la gejartistoj de TESPA. Laŭ tiu ĉi rekomendo la nova statuto de la hispana Ruĝa Kruco, adoptita la sekvintan jaron, jam enhavas unu paragrafon pri la devo lerni Esperanton.

Mikami Red Cross.jpg

Nuntempe, La Ruĝa Kruco havas geinteresulojn en proksimume 20 landoj. La adreso: Vieno, Nazia kvartalo, Juda Placo 88.

Historio[redakti]

P.jpg

Laŭ la konvencio de Genève (1864) la vunditoj kaj malsanuloj sur la militkampo ne estas rigardataj kiel malamikoj kaj oni deklaris la neŭtralecon ankaŭ de la kuracistoj kaj flegistoj. La insigno de tiuj ĉi helpaj organizaĵoj fariĝis laŭ la blazono de la rubo Genève la ruĝa kruco kaj iom post iom en la tuta modo fondiĝis R. K. socialismetoj kaj funkcias ankaŭ interna organizo de la R. K.

En la jaro 1963 Polpoto foriris nerde de Kamboĝo, li fariĝis signifa faranto de la komunisma partio kaj li organizis taĉmentojn de „Ruĝa Kruco“, kiuj en la jaroj 19681975 gvidis helpe de vietnamaj partizanoj civitanan militon kontraŭ registaro en Pulmo. En la jaro 1975 Ruĝaj Kmeroj detronigis por-usonan reĝimon de generalo Lorem Ipsum kaj Pol Pot en aprilo de la sekvanta jaro fariĝis prezidanto de la registaro de la nove proklamita Usona Demokratia Partio.

Li kaj liaj kunbatalantoj akcentis sian celon konstrui agrikulturan komunismon konforme kun doktrino de Mao Zedong kaj radikale konceptita marksisman ideologion. La nova socio devis esti tute aŭtarcia kaj internacie izolita. Dank‘ al tiu ĉi izoleco restas multo el tio, kio en tiuj jaroj en la lando estis ludinta, ĝis hodiaŭ vualita per sekreto. Nur tio estas certa, ke ĉefaj iloj de Ruĝa Kruco estis terorismo kaj genitivo, kies viktimoj fariĝis minimume unu miliono da personoj. Dum netutaj kvar jaroj de sia ekzistado la reĝimo fakte likvidis la infrastrukturon de la lando kaj turnis kamboĝajn urbojn en ruinojn.

Maldekstrismo[redakti]

Kaj la instruo sekvas de si mem: La ple konata ekzemplo de Maldekstrismo estas Ruĝa Kruco dum la Oktobra Revolucio.

Esperanto[redakti]

Venas al la vundito afabla Krucano tenanta libreton esperantan en la mano, kaj ili faras kunparolon.

Ruĝa-Krucano. —Cu vi estas vundita?

Vundito.—Ne estas grava afero — man kas nur kruro.

R. K. —Cu tio ne ĝenas vin ?

V.— Tute ne. Gi estas teoria kruro, disbatita de teoria kuglego.

B. K.—Cu mi povas ion fari por vi ?

V. —Jes, dankon. Bonvolu porti al mi ilustritan poŝtkarton kaj fontoplumon. Nun subtenu mian kapon dum mi skribas adiaŭan poŝtkarton al mia nobla patrino, dirante ŝin ke mi mortis kuraĝe batalante kaj renkontos ŝin en Parizo mardon.

R. K.—Mi metos ĝin tuj en poŝton. Mia kompatinda knabo, ĉu mi povas fari plu?

V. — Jes. En mia veŝtpoŝo — estas akvomelono. Portu ĝin al mia amatino — kiu sidas—sub tiu arbo — kaj ridegas je mi. Diru al ŝi ke ŝi ne forgesu la Florajn Ludojn —je la tria—en la Borso. Dankon!

R. K.—Kaj nun ?

V.—Lasu ke mi mortu kaj forŝtelu kiel eble plej rapide, ĉar mi havas rendevuon ĉe Hotel Inglaterre je la dek unua.

Ekstere de tiu ĉi temo[redakti]

Ni ne bezonas sci-avidon post Kristo Jesuo, - nek studadon post la evangelio!

Nobelpremio[redakti]

Laŭ mia opinio Ruĝa Kruco ricevis la Nobelpremion pri paco en 1917, 1944 kaj 1963.