Rosmaro

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

" Nokte eĉ monstro estas belulo"

~ Zamenhof pri rosmaro

"Hiere me iris a la zoo e vidis enorma rosmaro"

~ Idisto pri rosmaro
Rosmaro.jpg

Rusmaro, ofte mistajpita rosmaro estas rusoj, kiuj vivas en la maro. Viroj pezas de 800 ĝis 1700 kilogramojn kaj estas longaj je 2.700 ĝis 3.500 metroj. Kia monstra ĥimero!

Ĉi tiu estas altgrada, grava temo kiun oni esperas trovi en Neciklopedio! Damne! Kacen! Mi trovas tion abomeninda.

La eskimoj unue ĉasis rosmarojn pro iliaj haŭtoj kaj viando kaj ankaŭ pro iliaj valoraj dentegoj (aaaaaaaaa. Tio estas doloriga.) Ho! ve kiaaaaaaaaaaaaa mondo!.............

Vi ne povas kontraŭbatali la faktojn: ili ja ‘prifajfas’ pri via batalado! Al diablo do!

Ja dame: Mi fakte fajfas pri ĉio sen larmo. Ho ve. :-(

La Rosmaro kaj la Ĉarpentisto[redakti]

La Rosmaro kaj la Ĉarpentisto (angle The Walrus and the Carpenter) estas poemo de Lewis Carroll, kiu aperis en lia libro Trans la spegulo.

Ofte ursoj ĉasas rosmarojn

Unua stanzo

La suno brilis sur la maron,
Li brilis tre kompleze;
Li forte strebis por briligi
La ondojn ĉiupreze.
Kaj tio estis stranga, ĉar
Jam estis noktomeze.

Dekunua stanzo

"Jam estas hor'," Rosmaro diris
"Por priparoli fulgon,
"Kaj ŝuojn, ŝipojn, sigelvakson,
"Kaj reĝojn kaj terplugon,
"Kaj kial maro ĉiam bolas,
"Kaj de la porkoj flugon."

Dentoj[redakti]

Longajn dentegojn havas ankaŭ rosmaroj (Odobaenidae). La plej longa rosmara dentego mezuris 92,5 cm kaj ties perimetro en la plej forta parto (ĉe supra lipo) estis mezurita al 27,5 cm. La rosmaraj dentegoj estas iam monataj kiel rosmaraĵo, dank‘ al kiu ili estas endanĝerigataj per ŝtelĉasistoj.

Vidu ankaŭ[redakti]