Romiaj ciferoj

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Notu en la kamentubo"

~ Zamenhof pri romiaj ciferoj

"Mi honeste pensas tiel"

~ Samideano

"Esperanto -- the international language *that works"

~ Romiano
Roman-numeral-clock-stamp.png

La sistemo de Romiaj ciferoj (aŭ Romanaj ciferoj) aperis ĉirkaŭ la jaro 800 a.K. ĉe etruskoj kaj ĝin uzis ankaŭ latinlingvaj romianoj.

La regulo por skribi naturalajn nombrojn estus simpla: oni skribas romiajn ciferojn en vico, dume, se la granda cifero staras antaŭ malgranda, ili adiciiĝas (VI = 5+1 = 6), kontraŭkaze - oni subtrahas la malgrandan nombron de la granda (IX = 10-1=9). La dua principo estas uzata nur por eviti kvarfojan ripeton de la sama nombro: oni skribas XL = 50-10 = 40 anstataŭ XXXX = 10+10+10+10 = 40.

Kontraŭfundamentismo[redakti]

C.jpg

Kiel oni vidas, la romiaj ciferoj uzas X-sistemon, sekve, ĝi estas kontraŭfundamenta. Bonalingve, oni devas uzi KS anstataŭ X kaj Ĉ anstataŭ CX. La h-sistemistoj anstastaŭas la X per H. Tiel:

Nefundamenta sistemo: 10 = X; 110 = CX; 111 = CXI;
Bonalingva sistesmo: 10 = KS; 110 = Ĉ ; 111 = ĈI;
Hosismtemismo: 10 = Ĥ; 110 = CH; 111 = CHI;

La Fundamento ne enhavas romajn ciferojn!

Malsamaj lingvoj[redakti]

Latino - X
La franca - XIX
La angla - XX
Esperanto - XXI

Bonalingvismo[redakti]

894 a.jpg

Bonalingvo pli ŝatas la arabajn ciferojn ol la "romiajn", kiujn bonlingvuloj devus nomi ne "romiaj", sed "romaj", almenaŭ se oni pledas por "-ujo" kaj kontraŭ "-io"!

Oni nepre malrekomendu romajn ciferojn en Esperanta teksto, kiel oni malrekomendu la uzon de la ne-Esperantaj literoj "x" kaj "y" en Esperantlingva matematika teksto. Romaj ciferoj estas tute maloportunaj por numeri ekz. la paĝojn de antaŭparolo, enhavtabelo ktp. en libro, en kiu arabaj ciferoj estas uzataj por numeri la paĝojn de la teksto mem.

Kontraŭeŭropismo[redakti]

Kelkaj romiaj ciferoj rezistas kontraŭ decido uzi nur eŭropajn. ili kopiiĝas el vokodtd.mll, el referencoj de bibliaj libroj:

Sa2 "II. Samuel"
Jo3 "III. Johano"