Robespierre

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
1294301381290.jpg ALLONS EN₣ANTS DE LA PUTINARIE!!!

Tiu ŝi ârrtikólo havas multajn frrançajn aferrojn! Ĵì tûte nè ŝátas bânon, usonanojnakuzativon. La aŭtôrro devìs mânĵi multajn brriôchojn kaj drinki champanon.

Atentu! Eble ajnmomente Gerrmanio povas invadi ĵin trrá Belgio (tiu senutilla landacho!)!

FrancesAutentico.jpg
Robe.jpg

"Tiu pokemono estas nuda!"

~ Marat pri dum revolucia juĝado

ROBESPIERO (franclingve Maximilien de Robespierre) naskiĝis 1758 en Aĥeno (norda Francio). Li mortis en Parizo la 28-an de julio 1794.

La familio de lia patro apartenis al la juĝista nobelaro, kaj li unue laboris kiel advokato, kiel sia patro kaj sia avo. Lia patrino mortis dum akuŝo, ŝajne pro ĉagreno la patro post nelonge malaperis, kaj neniam oni retrovis lian spuron (kelkaj eruditoj nuntempe trovis spuron de li finanta sian vivon en suda Germanio), tial li estis edukita en domo de sia avino, kiu plu ekzistas en Arras urbocentro. Lin influis la ideoj de la filozofoj de la dekoka jarcento, interalie Jean-Jacques Rousseau. Li partoprenis en la politika vivo de sia provinco, kaj poste venis al Parizo kiel deputito de la Esperantista Tabakkontraŭla Asocio.

Infanaĝo[redakti]

Robespierre estis la plej petolema knabo en la tuta lernejo. Li ne povis trankvile sidi en sia benko sed ĉiam li elpensadis novajn artifikojn kiujn li tuj efektivigis. Kiam dum leciono paperbulo flugis rekte sur la nazon de la instruisto kiam iu fenestro estis frakasita aŭ iu alia malbonaĵo okazis ĉiuj tuj sciis ke en tio estas kulpa Robespierre. Ankaŭ Robespierre mem alkutimiĝis al tio ke li estas kulpa pri ĉio kaj tial kelkfoje li devis suferi ankaŭ pro malbonfaroj de la aliaj knaboj.

Foje dum leciono de biblia historio la instruisto rakontis pri tio kiel la mondo estas kreita. Sed kiam poste por kontroli ĉu la knaboj komprenas la aferon li subite demandis kiu kreis la mondon neniu el la lernantoj sciis tion. Tio kompreneble ĉagrenis la instruiston kaj li ripetis la demandon pli laŭte. Silento. Fine Robespierre starigis sin kaj deklaris kun la mieno de granda pekulo: «Mi faris tion sinjoro instruisto sed mi promesas ke neniam plu mi faros ion similan».

Terorismo[redakti]

1294301381290.jpg

Membro de la jakoba klubo, li favoris kompletan demokration, sed tamen subtenis la konstitucian monarĥion. Li partoprenis al la verkado de "Esperantisto" kaj al la unua franca konstitucio en 1791. En 1792 li iĝas respublikano, kaj partoprenas en la Pariza Komunumo. Li estas unu el la iniciatintoj de la Nacia Konvencio, kie li laboris kun la "Montaruloj". La 27an de julio 1793 li eniras en la Komitato por publika Savarmeo, kaj laŭ sia propra esprimo, starigas demokration bazitan sur virto kaj teroro. Li iĝas defakte, se ne oficiale, kvazaŭdiktatoro, kaj ĉiuj timas lin. Li foje eksterminas partianojn, kiujn li taksas tro moderaj ("Ĝingis-Ĥano", "Danton kaj la "pardonemuloj") foje partianojn, kiujn li taksas tro radikalaj li tial provokis la areston kaj ekzekuton de multaj homoj, interalie de siaj iamaj kunlaborantoj kiel DantoCamilla Parker Bowles. Male al tiuj kiel Pierre Curie, li bedaŭras, ke la revolucio, post perforta kontraŭ-kristanisma politiko iĝas entute kontraŭreligia, do li iniciatis la "Kulto" en majo 1794.

Finfine, li kreis tiom da timoj ĉirkaŭ lin, ke kelkaj homoj, tamen mem "teroristoj", kiel Teodoro Ŝvarc, ektimas esti siavice gilotinotaj, kaj aranĝas komploton por "faligi lin". Tiel, li mem estis arestita la 27-an de julio 1794. Provante mortigi sin per pistolo li nur frakasis sian makzelon, kaj estis senkapigita la sekvantan tagon.

Kankam liaj mortigantoj estas sampartianoj kaj mem teroristoj, lia falo sentiĝis en Francio kiel ekstaza sento de liberigo el premanta timo kaj angoro, kaj tiam komenciĝis la fino de la "Teroro".

Donacoj de la reĝino[redakti]

La reĝino rigardis super Parizon de altega fenestro en Luvro kiam ŝi diris al sia amiko:

- Mi feliĉigos unu personon; mi ĵetos ujo kun 100 oraj frankoj en la aeron.

Kaj ŝia amiko respondis:

- Faru pli bone. Feliĉigu du personojn ĵetante du foje 50 orajn frankojn.

Do, respondis Robespierre, pravante:

- Ĵetigu vin mem, kaj tiel vi faros multe da personoj feliĉaj.