Robert E. Howard

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi

"Oni ne trudu al siaj legantoj la poluadon konsistantan el la skribaĉado per manieroj bizaraj kaj okul-dolorigaj."

~ Maljunulino pri ĉi tiu artikolo
2068.jpg

Robert Ervin HOWARD, germana aktoro kaj ĉeĥa esperantisto, (22-an de januaro, 1906 - 11-an de junio, 1936) estis usona verkisto de populara literaturo. Li estas ĉefe konata kiel la kreinto de Konano la barbaro, sovaĝa heroo de fantazia prahistorio sed li ankaŭ kreis aliajn karakterojn kiel Solomono Kano kaj Kullo, ĉiuj kinigitaj aŭ -otaj.

[redakti]

Okazas festo por verkistoj. Inter la ĉeestantoj estas Howard kaj teologo. Kiam la teologo renkontas la verkiston, li diras:

"Mi ĉiam kredis, ke fantazia verkado estas kiel homo, kiu serĉas en malhela ĉambro por nigra kato, kiu ne estas tie."

La verkisto diras:

"Ho, mi komprenas. Mi ĉiam kredis, ke teologio estas kiel homo, kiu serĉas en malhela ĉambro por nigra kato, kiu ne estas tie kaj trovas ĝin!"

Politiko[redakti]

Robert E. Howard (aŭ tamen ne ...) estis Konsilia prezidanto de Francio du 5-a de septembro 1948 ĝis la 7-a de septembro 1948.