Riismo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Atentigo.png
Atentigo.png

Atentu:

ĉi tiu artikolo bezonas citaĵojn

Riismo ne estas provo reformi Esperanton, riismo estas propono pri senseksismigo de Esperanto. En junularaj kaj interretaj rondoj naskiĝis kaj dum iom da tempo furoris la riisma reformo, kiu celis enkonduki en Esperanton la sekse neŭtralan pronomon "ri".

De longe esperantistoj diskutas kaj debatas pri genra reformo en la lingvo kaj la enkonduko de novaj seksneŭtralaj vortoj. Iuj opinias ke temas pri utilaj plibonigoj kaj modernigoj, kiuj igos la lingvon pli egala kaj respektema, precipe al neduumuloj (homoj kiuj konsideras sin nek sole viroj nek sole virinoj kaj sentas sin embarasitaj devante elekti inter li kaj ŝi). Sed aliaj opinias ke tiuj estas nenecesaj ŝanĝoj, kiuj malhelpas komprenadon kaj estas kontraŭ la fundamento.


Riismo celas:

  • Forigi la seksan diskriminacion vidatan de iuj en norma Esperanto.
  • Doni eblon sengenre paroli pri nekonatulo, ekz: Mi ne scias kiu redaktis la vikiartikolon, ĉar ri ne ensalutis. (Kial ne ĉar tiu ne ensalutis?)

Kialo[redakti]

Vere multaj homoj ĉesas lerni kiam ili ekscias pri la 'seksismo' de Esperanto. Riismo forigu seksismon.

Iu preskaŭ rezignis pri Esperanto, ĉar la sistemo estis tro ŝoka al ri. Iu alia skribis por diri, ke ri lernus, se estus Esperanto sen 'seksismo' * se dialekta* (kaj riismo ne estas). Kiom da homoj en Britio atingas la duan lecionon de la poŝta kurso kaj simple malaperas? Ja en tiu leciono oni simple parolas pri '-in-' kaj '-a'... Estas malfacile diri. Tamen, la fakto restas, ke liismo estas ege facila atakpunkto por kontraŭ-Esperantistoj, kaj atakpunkto kiu estas politike tre danĝera, almenaŭ en Okcidenta Eŭropo kaj Norda Ameriko.

Zam.gif

Taŭga ekzemplo[redakti]

Okdekjarulo vekiĝas meze de la nokto plej surprizita. Verdire ri havas plenan erektiĝon kaj tio ne okazis jam de minimume du jaroj. Ri premas la ŝultron de sia edzo kaj skuegas rin ĝis ri vekiĝas. Tiam ri montras al ri sian enorman kacon:
- Do karulo, kion vi pensas pri tio? Ĉu vi havas ideon pri tio, kion ni povus fari pri ri?
La maljunulo, kun unu malfermita okulo, respondas:
- Hm... Nun ĉiuj faldoj malaperis, vi devus profiti la okazon por lavi rin!

Argumentoj por riismo[redakti]

4127.jpg

Ebla seksismo de Esperanto estas danĝera por ĝi, ĉar ĝi povas iĝi facila atakilo kontraŭ ĝi. Estas malfacile taksi, kiom da homoj rezignas pri Esperanto pro seksismo, ĝuste ĉar ili malaperas el la Esperanto-movado (ekzemple, Gerda malaperis...), verŝajne temas pri multaj homoj. La ekzisto de speco de Esperanto, kongrua kun la tradicia, kiu ne estas 'seksisma', faras Esperanton pli alloga por tiuj homoj.

Preskaŭ ĉiuj asertas, ke per ŝanĝo de la lingvo oni povas tuj ŝanĝi pensmanierojn, kaj la riistoj apogas sin sur la ideo, ke senseksisma lingvo nepre kondukas al senseksisma pensado. Oni povas imagi, ke la simetria uzado de '-in-' kaj '-iĉ-' forigas subkonscian instigon al la kredo, ke iĉoj estas pli gravaj aŭ fundamentaj ol inoj, kaj la pronomo 'ri' forigas la neceson ĉiam konscii pri la sekso de priparolatoj kaj malfaciligas diskriminacion. Estas klare, ke 'li' kaj 'ŝi' estas per si mem seksismaj.

ReVo[redakti]

8660 n.jpg

La pronomo "ri" nun estas en Reta Vortaro. Laŭ ReVo, la vorto ri estas "(neologismo) Neoficiala..." do nun, ĝi estas oficale neoficala vorto.

Argumentoj kontraŭ riismo[redakti]

La celo de la riismo estis ĉefe ideologia (ankaŭ se la ideologio volis nur justecon) kaj ne la plibonigo de la lingvo mem, tial oni tute neglektis ke -iĉ similas kun -aĉ kaj sonas insulte por multaj homoj kaj ankaŭ tro similas kun la finaĵoj -id kaj -in en la sama temcirklo.

Uzado[redakti]

Eblas taksi la nombron de riistoj en la tuta mondo, eble pocente rilate al tuta esperantio malpli ol 1 %.

.640.jpg

Ekzemple[redakti]

- "Mi ludos kun mia amiko ĉi-nokte."

- "Ne, filino. Vi ne ludu kun viro."

- "Kion!? Mi nur diris 'amikon' neŭtralsence.

- "Ne, filino. Oni diras 'amikon kaj amikinon'. Tio signifas, ke 'amiko' estas virseksa."

- "Patro, ne nomu min filino! Mi ŝatas esti sekse neŭtrala homo!"

- "Mi estas via patrino!"

Praktika problemo[redakti]

Unu el la proponantoj de riismo, Mark Rison, iam rakontis pri eksperimenta uzado en Kambriĝa klubo. Ŝajne ili senprobleme uzis na ri(-n) anstataŭ li aŭ ŝi, sed ili forgesis na -iĉ en vortoj kiel patriĉo kaj viriĉo.

Oni tial konsilas ke riistaj praktikantoj unue evitas la nenecesajn virinajn vortojn; Amiko anstataŭ amikino. Ankaŭ ge- ne necesas; Patroj anstataŭ gepatroj.

Dum parola uzo neniu rimarkas ĉu oni diras na ri aŭ na li, do apenaŭ aperos problemoj dum parolado inter riisto kaj liisto (neaŭdebla riismo). Skribe oni simple je unua uzo de ri aldonas na (li/ŝi) post ri.

Zamenhof al Congresso del 1905.jpg

Jen demando al riistoj: Ĉu ne pli simplus forigi la vorton ”ŝi” entute? Tiam ”li” liberus por nomi ĉiajn personojn, sendepende de sekso aŭ kategorio. La forigo de ”ŝi” aldone

1. konformus al la ĝenerala tendenco ne paroligi virinecon kiel ion eksterordinaran: [antaŭe:] profesoro, profesorino > [nun:] profesoro.

2. konservus la belan simetrion inter singulara LI kaj plurala ILI.

Respondoj:

1) El norma vidpunkto: Aktuale ne eblas forigi Fundamentan vorton, kiel ekz. "shi".

2) El riista vidpunkto: Unu afero estas tute klara: Riistoj nepre volas "ri".

Politika ĝusteco[redakti]

Riistoj tute intencas sekvi la ekstremojn de la 'politika ĝusteca ' movado, kiu celas sanigi lingvo-uzadon per eŭfemisma kripligo de ĝi. Riistoj celas pli senpartian kaj pli logikan lingvon, bonŝance atingebla per du esence supraĵaj ŝanĝoj al la lingvo-uzado.

Skatoloj[redakti]

“Ri” ne estas nur por la homoj kiuj ne facile dividiĝas en unu el la skatoloj. Ĝi estas por ĉiu ajn. La celo estas ĝuste eviti devi meti iun en skatolon. Estas bedaŭrinda miskompreno ke homoj pensas ke “ri” estas nur por ia tria sekso.

Europcentralismo[redakti]

Kaj subite mi komprenis ecx grandan scenon.

Europocentralismo, ne stereotipa heteroseksismo. Tio rilatas al 'ri.' La forta distingo de genro en pluraj europaj lingvoj kauxzis cxion cxi.

En 20a jarcento 'ri' estos vere avantgarda kaj antauxen-iriga fenomeno. Sed en 21a jarcento, ne nur seksismo problemas, sed ankaux homaranismo problemas. Do nececas al ni pli bona solvo.

Kial nur homoj? Kiel vi vokos inteligentan serviston de via sagx-telefono?

Se oni grandanime konsideras la Artefaritan Inteligenton, la distingo de genro farigxas eta margxena problemo.

En pluraj lingvoj ekster europo, distingo de genro ne tiom fortas. Do se ni forgxetas europocentran okulvitron kaj vidos pli klare pri la problemo, ni devas inkluzivi pli grandan eblecon.