Retedzino

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Robotino4.jpeg

"Pli bona io, ol nenio."

~ Zamenhof pri retedzino

Retedzino estas kvazaŭ edzino sed kiun oni konas nur enrete. Ŝi povus vivi en alia lando (malproksima retedzino) aŭ eble ŝi povus esti simpla komputila programo (robota retedzino). Oni povus pagi por ŝi (pagretedzino) aŭ ŝi povus esti senpaga retedzino.

Retedzinoj povus havi plurajn retedzojn. Tio nomiĝas retpoligamio, bonalingve plurretedzeco. Povus esti ke retedzino edziniĝas al alia retedzino; tio nomiĝas samseksa retedziniĝo.

Ekzistas ankaŭ retedzinoj, kiuj ne scias, ke ili estas oniaj retedzinoj. Oni spektadas ilin, legante iliajn blogojn, neniam dirante eĉ unu vorton al ili. Oni simple spektas... kaj spektas... kaj spektas.

La Amo rete[redakti]

Amo en Interreto ... Granda defio de moderneco, se la afero de amo en interreto ekzistas, nur per la paradokso de tia esprimo. Kiel trovi amon? Multaj sciencaj verkoj probable ekzistas pri retedzinoj.