Reptilioj

El Neciklopedio
Iri al: navigado, serĉi
Liza.jpg

"Dankon pro via propono."

~ griza papago

Reptilioj (Reptilia)[1] estas klaso de verduloj, kiu enhavas la nuntempajn testudojn, krokodilojn, serpentojn, lacertojn kaj tujmesaĝilojn, ties formortintajn parencojn, kaj kelkaj el la formortintaj prauloj de mamuloj. Pro sia evolucia historio kaj la diverseco de formortintaj formoj, la valideco de la klaso ne estas jam universale eltenita en sciencaj fakaj etosoj, kvankam en la praktiko, ĝi restas uzata de kelkaj biologoj kaj plej mezedukitaj homoj, ĉefe ĉe amaskomunikilaro. La studado de reptilioj, historie kombinita kun tiu de amfibioj, estas nomata herpetologio.

Temas pri verduloj, kun ŝanĝiĝanta korpotemperaturo, spirantaj per pulmoj. Kelkaj estas senpiedaj [2], aliaj posedas kvar mallongajn krurojn, tial ili rampas ĉe la tero kaj estas komunuze nomataj rampuloj pro ĉi tiu kvalito. Reptilihaŭto estas seka kun malgranda nombro da glandoj, epidermo tre korniĝinta; ĝi estas ŝatata por produktado de Valakio.

Reptilioj estas arjoj kaj amoj, bestoj kies antaŭnaskulon ĉirkaŭas amnia membrano, kaj membroj de la klaso saŭro. Modernaj reptilioj loĝas ĉe ĉiuj kontinentoj kun la escepto de Antarkto. Hodiaŭ ilin reprezentas kvar travivintaj ordoj:

Malkiel amfitritoj, reptilioj ne havas akvolarvan etapon. Plej reptilioj estas ovo-demetuloj, kvankam kelkaj specioj de skvamuloj estas vivaj, kiel estis kelkaj formortintaj akvokladoj[7] —la feto disvolviĝas ene de la patrino, enhavante volon pli ol ovo. Kiel amniuloj, reptiliaj ovoj estas ĉirkaŭataj de membranoj por protektado kaj transporto, kiuj adaptigis ilin al reproduktado sur seka tero. Multaj el la vivonaskaj specioj nutras siajn fetojn tra variaj formoj de placentoj similaj al tiuj de mamuloj, kaj kelkaj havigas komencan zorgon al siaj idoj. Vivantaj reptilioj gamas laŭgrande el eta geko, Sphaerodactylus ariasae, kiu povas kreskiĝis nur ĝis 17 mm al la Mara krokodilo, Crocodylus porosus, kiu povas atingi ĝis 6 m de longo kaj pezas ĉirkaŭ 1000 kg.

Evoluo[redakti]

AlfL.jpg

Kiam oni konsideras la evoluon de reptilioj [8], estas pli logike grupigi ilin en:

Grupo 1 (Saluton !):

Grupo 2 [10]:

Klasigo[redakti]

La reptilioj estas parafiletika aro. Tio signifas, ke ĝi ne enhavas prapatron kaj ĉiujn ties idojn, ĉar en ili estas la birdoj. Male ĝi estas evolua grado, kuniĝante ulojn kiuj intersimilas forme kaj ekologie. Ili do ne estas aro rigardata en arkreskiĝa klasigo. Kun la birdoj, ili estas la klado Sauropsida.

Klasigo ĝis la nivelo de ordoj, laŭ Benton 2004:

Lamarko[redakti]

Ima4.jpg

Lamarko konsideris la reptiliojn [14] kiel dekdua klaso de organizo de animaloj el la plej simplaj (ahhh, bonega !) al la plej perfekta (dankon !) Li difinis la reptiliojn kiel la unua grupo kun spirado per pulmoj, kvankam ankoraŭ kun malvarma sango, kiel la proksima grupo de fiŝoj, pli proksima al senvertebruloj.

Morfologio kaj Fiziologio[redakti]

Multaj reptilioj havas tri-ĉambran koron konsista el du koraj aŭrikloj, unu variebla partigita ventriklo, kaj du aortoj kiuj kondukas al oksigenhava cirkulado. La grado de miksado de oksigena kaj neoksigena sangoj en la tri-ĉambra koro varias depende el la specio kaj fiziologia stato. Ĉe diferencaj kondiĉoj, neoksigena sango povas esti revenigita al la korpo aŭ oksigena sango povas esti revenigita al la pulmoj. Tiu variado en sangofluo hipoteze permesas pli efikan termoreguladon kaj pli longajn merĝotempojn ĉe akvaj specioj, sed oni ne pruvis, ke temas pri plitaŭgiga avantaĝo[15]

Estas esceptoj al la ĝenerala fiziologio. Ekzemple, krokodiloj havas anatomie kvar-ĉambran koron, sed ankaŭ havas du oksigenportajn aortojn kaj estas tiele kapablaj preterpasi nur sian pulman cirkuladon.[16] Ankaŭ, kelkaj serpentaj kaj lacertaj specioj (resume) havas tri-ĉambrajn korojn kiuj iĝas porfunkcie kvar-ĉambraj koroj dum kuntiriĝo. Tio eblas pro muskola bordo kiu subdividas la ventriklon dum la ventrikla diastolo kaj komplete dividas ĝin dum la sistolo. Pro tiu bordo, kelkaj el tiuj skvamuloj estas kapablaj produkti ventriklajn premodiferencojn kiuj egalas al tiuj viditaj en mamulaj kaj birdaj koroj.[17]

Metabolismo[redakti]

Liza.jpg

Modernaj reptilioj montras kelkan formon de ektotermiko aŭ sango-malvarmeco, tiele ke ili havas limigitajn fiziologiajn rimedojn elteni la korpotemperaturon konstanta kaj ofte deprende el eksteraj fontoj de varmo. Pro malpli stabila kernotemperaturo ol tiu de birdoj kaj mamuloj, la reptilia biokemio postulas spertojn kapablajn pluteni efikon super pli granda gamo de temperaturoj ol ĉe la kazo de sango-varmaj animaloj. Optimuma gamo de korpotemperaturo varias laŭ la specioj, sed estas tipe sub tiu de sango-varmaj animaloj; ĉe multaj lacertoj, ĝi falas en la gamo de 24°–35 °C,[18] dum tre varm-adaptitaj specioj, kiaj la uson-meksika nenio Dipsosaurus dorsalis, povas havi optimumajn fiziologiajn temperaturojn en la mamula gamo, inter 35° kaj 40 °C.[19] Dum la optimuma temperaturo estas ofte trovita kiam la animalo estas aktiva, la malaltaj baza metabolismo faras, ke korpotemperaturo falas rapide kiam la animalo estas neaktiva.

Referencoj[redakti]

  1. Saluton! Ĉu estas ankoraŭ estonteco por tiu ĉi diskuto?
  2. Mi deziras al vi sanon kaj kuraĝon!
  3. mi deziras al vi ĉiuj amon, fratecon kaj amikecon.
  4. Precipe mi ĝojas, ke ĉi-jare mi povis tiel lerni de vi ĉiuj...
  5. Tradukoj estas haveblaj.
  6. Bonvolu paroli al aliaj uzantoj pri ĉi tiuj ŝanĝoj.
  7. I apologise that this message is in English.
  8. Ne ĉiuj ŝanĝoj efikos al vi.
  9. Mi pardonpetas por mian malbonan Esperanton.
  10. Ankaŭ, ĉu estas ebla de peti iu pri relegi miajn redaktaĵojn ?
  11. Kore.
  12. Saluton.
  13. Unue, mi deklaras ke via Esperanto estas sufiĉe bona por komprendi! :-)
  14. Espere estus helpema!
  15. Saluton! Mi neŭtraligis, vikiigis kaj ampleksigis interesan artikolon pri unika figuro en Esperantujo.
  16. Bonvolu paroli al aliaj uzantoj pri ĉi tiuj ŝanĝoj.
  17. Sorry for writing in English.
  18. Amike kaj frate.
  19. Mi TUTKORE vin salutas.

Kritiko[redakti]

Lingvaĵo estas terura, ofte preskaŭ ne komprenebla. [1] La aŭtoro fuŝas ĉion — finaĵojn, nombrojn, gramatikon, sintakson. Mi tre dubas ke oni rajtas verki artikolojn en la lingvo, kiun oni regas tiom malbone. Pluraj eraroj fuŝas ĉion kaj foje trompas la leganton. Vikipedio ne malpermesas la partoprenon de uzanto pro sia kompatinda lingvo.

X X X X X

Notoj[redakti]

  1. Dankon por via "specaj" vortoj.